Kalendaro

-A +A

Endormiĝo estas festo de la vivo

Hodiaŭ ni celebras la endormiĝo-tagon de la Sanktega Virgulino kaj Dipatrino. Tio estas la tago de Ŝia forpaso, kaj la Eklezio elantikve festas ĝin. Kiel ni povas festi en la tago de endormiĝo, en la tago de morto? – Nur se ni komprenas du aferojn. Unue, ke kvankam por ni, kiuj restas sur la tero, morto estas amara, dolora disiĝo disde amato, por la mortinto mem endormiĝo estas ĝojiga kaj feliĉiga renkonto de viva animo kun viva Dio. Dum nia tuta vivo ni strebas al tiu pleneco de la vivo, kiun promesis al ni la Sinjoro. Sed ĉu ni scias tion aŭ ne – tiun plenecon ni povas trovi nur en Dio.

Fako: 

Prediko en la tago de la Transfiguriĝo

Hodiaŭ ni celebras la grandan tagon de la Transfiguriĝo. Dum tiu ĉi festo spirite ni denove ĉeestas sur la monto Taboro. Kune kun la apostoloj Petro, Jakobo kaj Johano, kiuj supreniĝis sur la pinton de ĉi tiu monto kun la Savanto, ni vidas per la okuloj de fido la gloron de Dio, kiu manifestiĝas dum la sanktaj minutoj de la hodiaŭa evento. Ĝi okazis nelonge antaŭ la pasiono kaj surkruca morto de nia Savanto. Vi scias, ke la Filo de Dio, kiu malsupreniris sur la teron por savi la homojn, aperis ne en Sia dia gloro, – Lia dia lumo blindigus la okulojn de la pekaj homoj, – Li venis sur la teron humilaspekte, vualinte Sian diecon per la homa figuro. Sed ĉi tie, sur la monto de la Transfiguriĝo, Li montris Sin en brilado de tiu gloro, en kiu Li ĉiam ekzistas, en kiu vidos Lin tiuj el ni, kiuj indiĝos je tio per sia tera vivo. Tiel ĉi tiu sankta evento, kiun ni hodiaŭ celebras, malkovras la sekreton de la eterna vivo, kien jam eniris niaj prapatroj kaj patroj, kien eniros ankaŭ ĉiu el ni. Eĉ pli, ĉiu el ni jam ĉi tie sur la tero komencas tiun vojon de la eterna vivo, ĉar neniam mortos mia aŭ via animo, nek ies ajn animo – ĉu de fidelulo, ĉu de nepentinta pekulo. Ni ĉiuj eniros en la eternan vivon, tamen ne ĉiuj – en la eternan gloron.

Fako: 

Kateĥiza prediko en la sankta kaj granda dimanĉo de la Pasko

Kiu estas pia kaj dioama, tiu ĝuu ĉi tiun bonan kaj helan solenon. Kiu estas prudenta sklavo, tiu envenu en la ĝojon de sia Sinjoro. Kiu penadis dumfaste, tiu akceptu nune denaron. Kiu laboris ekde la unua horo, tiu ricevu hodiaŭ la justan salajron. Kiu venis ĉirkaŭ la tria horo, tiu festu dankante. Kiu ĉirkaŭ la sesa aperis, neniom hezitu, ĉar la laboro ne vanas. Eĉ kiu ĉirkaŭ la naŭa dungiĝis, neniel dubu, nenion timu. Kiu nur je la dek unua ekis, tiu ne teruriĝu pro la malfruo: ĉar la Mastro, estante favorema, akceptas la lastan kiel la unuan, plezurigas veninton je la dek unua horo kiel laboranton ekde la unua horo; kaj la lastan kompatas, kaj la unuan kontentigas; kaj al tiu donas, kaj al ĉi tiu donacas; kaj la farojn akceptas, kaj la intencon salutas, kaj agon honoras kaj ekpenson laŭdas.

Fako: 

Parolo en la tago de la sankta Sergio

Ĉu vi vidis, ho rusa tero, tiajn nenombreblajn homamasojn dum la laikaj festoj, en spektaklejoj aŭ bazaroj? Ne! Vere, la sinapa semeto de la Dia regno, semita de unu pia asketo en tiu ĉi loko, evidentiĝis pli granda ol la plantoj de la tero, – pli granda kaj nerompeble firma, kontraste al la pasemaj logoj de la mondo. Kaj se ni al la hodiaŭa pilgrimaro pense aldonos ĉiujn, kiuj venadis ĉi tien dum la lasta kaj antaŭlasta jaro kaj eĉ dum la tutaj 500 jaroj, se ni aldonos al ili la nomojn de tiuj ortodoksuloj, kiuj ne estis ĉi tie, sed en aliaj preĝejoj kaj domoj alvokadis kaj alvokadas la nomon de la sanktulo kaj honoras liajn sanktajn ikonojn – nia penso ektremos pro multegeco de tiuj centmiloj kaj milcent miloj da viroj kaj virinoj, maljunuloj kaj infanoj, kleruloj kaj simpluloj, nobeloj kaj kamparanoj, justuloj kaj pekuloj, kiujn unuigis unu nomo, kiujn faris fratoj unu patro.

Fako: 

Paĝoj

Subscribe to RSS - Kalendaro