Foje dum varma septembra vespero ni, tiam ankoraŭ junaj novicoj de Pskova kavmonaĥejo, penetrinte laŭ trairejoj kaj galerioj sur antikvajn monaĥejajn murojn, komforte sidiĝis altnivele super ĝardeno kaj kampoj. Dum la parolado ni komencis rememori kiel ni trafis en la monaĥejon. Kaj ju pli longe ni aŭskultis unu la alian, des pli forte ni miris.
Tio estis la jaro 1984. Ni estis kvinopo. Kvar el ni kreskis en neekleziaj familioj, kaj la kvina, filo de pastro, havis preskaŭ la saman ideon pri homoj, kiuj iĝas monaĥoj, kiun havis ni – tute laikaj homoj. Nur antaŭ unu jaro ni ĉiuj estis konvinkitaj, ke en monaĥejon nuntempe foriras nur fanatikuloj aŭ tiuj, kiuj tute malsukcesis en la vivo. Kaj – ankaŭ viktimoj de nereciproka amo! Sed rigardante unu la alian, ni vidis ion tute diferencan... Por mi estis sennecese elpensi ion – ĉio, pri kio vi legos ĉi tie, okazis en la vivo. Multaj el homoj, pri kiuj mi rakontos, vivas ĝis nun.