
En la Evangelio nia Sinjoro kaj Dio diras: kiam por ido venas tempo naskiĝi, estas malĝojo, sed kiam ĝi jam naskiĝis – ekestas nura ĝojo, ĉar nova vivo aperis en la mondo… Kiam naskiĝas infaneto, la ĉirkaŭantoj miras: kia estos ĝia sorto? Nun estas nur la unua tago de ĝia vivo, sed kia estos la longa vico de tagoj, kiuj konsistigas la homan vivon? Kaj kia estos la lasta tago, kiu estos la rezulto de ĉio, kio estigis la vivon de homo? Hodiaŭ ni celebras la naskiĝon de la Dipatrino, kaj niaj pensoj estas pri Ŝi. Ŝi naskiĝis, – laŭ la Evangelio, – ne el volo de karno, nek el volo de viro; Ŝi naskiĝis el Dio. Ŝi naskiĝis kiel la lasta, fina ero en la longa ĉeno de homoj, viroj kaj virinoj, kiuj dum la tuta homa historio batalis: ili batalis por la pureco, ili batalis por la kredo kaj la pleneco, ili batalis por la homeco, ili strebis, ke sur la unua loko en ilia vivo estu Dio, ke ili adoru Lin laŭ vero kaj servu Lin kun fidelo.