Filmoj

-A +A

En nia retejo ni publikigas Esperantajn subtekstojn por diversaj filmoj, kiuj tiel aŭ aliel koncernas la ortodokskristanan vivmanieron, mondpercepton kaj tiel plu. Ni bonvenigas komentojn kaj diskutojn sur paĝoj, dediĉitaj al la filmoj.

Pastro

Tiu ĉi filmo, bazita sur vera historio, prilumas la historion de la Pskova ortodoksa misio. Tiu misio estis efektivigata dum la Dua Mondmilito, kaj ĝi estas unu el la plej nekonataj paĝoj de ties historio. En la komenco de la milito la germana registaro permesis relanĉi la eklezian vivon sur la okupita teritorio. Ekde aŭgusto 1941 ĝis februaro 1944 pastroj-misiistoj el Baltujo reestablis la eklezian vivon sur la teritorio de la Pskova regiono. Sed kiam la Ruĝa armeo revenis, oni deklaris ilin perfidintoj kaj ekzilis. La filmo rakontas pri unu el la pastroj-misiistoj, Aleksandro Ionin, kiu servis en la vilaĝo Zakati, provante gardi siajn idojn inter martelo kaj amboso.

Fako: 

Insulo

La Dua Mondmilito. Germana patrolŝipo kaptas malgrandan barĝon, sur kiu du rusoj transportas karbon. La germanoj trovas junan kaldroniston Anatolon kaj igas lin perfidi kaj ankaŭ mortigi lian kamaradon Tiĥon. Poste ili eksplodigas la barĝon, sed Anatolo restas viva dank' al monaĥoj de proksima monaĥejo. 1976. Anatolo laboradas kiel hejtisto en la sama monaĥejo. Li ĝenas la kunfratojn per strangaj "klaŭnaĵoj", tamen el ĉie sur la insulon, kie troviĝas la monaĥejo, venadas homoj, kiuj kredas, ke Anatolo povas sanigi, antaŭdiri la estonton, elpeli demonojn. Li helpas al ĉiuj, sed li vivas sub pezo de la peko, kiun li faris dum la juneco. Li petas pardonon de Dio kaj de sia mortinta kamarado. Li volas trovi pacon kaj pace iri al la Sinjoro.

Fako: 
Subscribe to RSS - Filmoj