pastro Taŭriono

-A +A

La tria konversacio

Mi kuraĝas ripeti, ke la grandaj mondaj kulturoj kaj religioj havas siajn templojn, kantojn, sonorilojn, rozariojn, traktaĵojn, monaĥejojn kaj multon alian. Multon, tamen la ĉefa diferenco de la kristanismo disde ĉiuj mondaj religioj troviĝas en la Evangelio, en la persono de Jesuo Kristo. Tia Persono, tia Revelacio estas nenie. Kaj kiel ajn granda estus la persono de Budho, la fondinto de la budhismo, liaj instruoj, liaj principoj estas multe pli esencaj por la budhismo, ol la persono de Gotamo Budho mem. Kaj se ne estus en la mondo Mahometo, sed simple iu anonima eldirus la gravegajn dogmojn – la unu Dio, preĝoj kelkfoje dum tago ktp., la islamo estus samtia, kia ĝi estas nun. Sed la kristanismo sen Jesuo Kristo perdas sian esencon, plej fundamentan kaj gravegan.

Naskiĝo de la Dipatrino

En la Evangelio nia Sinjoro kaj Dio diras: kiam por ido venas tempo naskiĝi, estas malĝojo, sed kiam ĝi jam naskiĝis – ekestas nura ĝojo, ĉar nova vivo aperis en la mondo… Kiam naskiĝas infaneto, la ĉirkaŭantoj miras: kia estos ĝia sorto? Nun estas nur la unua tago de ĝia vivo, sed kia estos la longa vico de tagoj, kiuj konsistigas la homan vivon? Kaj kia estos la lasta tago, kiu estos la rezulto de ĉio, kio estigis la vivon de homo? Hodiaŭ ni celebras la naskiĝon de la Dipatrino, kaj niaj pensoj estas pri Ŝi. Ŝi naskiĝis, – laŭ la Evangelio, – ne el volo de karno, nek el volo de viro; Ŝi naskiĝis el Dio. Ŝi naskiĝis kiel la lasta, fina ero en la longa ĉeno de homoj, viroj kaj virinoj, kiuj dum la tuta homa historio batalis: ili batalis por la pureco, ili batalis por la kredo kaj la pleneco, ili batalis por la homeco, ili strebis, ke sur la unua loko en ilia vivo estu Dio, ke ili adoru Lin laŭ vero kaj servu Lin kun fidelo.

Fako: 

Endormiĝo estas festo de la vivo

Hodiaŭ ni celebras la endormiĝo-tagon de la Sanktega Virgulino kaj Dipatrino. Tio estas la tago de Ŝia forpaso, kaj la Eklezio elantikve festas ĝin. Kiel ni povas festi en la tago de endormiĝo, en la tago de morto? – Nur se ni komprenas du aferojn. Unue, ke kvankam por ni, kiuj restas sur la tero, morto estas amara, dolora disiĝo disde amato, por la mortinto mem endormiĝo estas ĝojiga kaj feliĉiga renkonto de viva animo kun viva Dio. Dum nia tuta vivo ni strebas al tiu pleneco de la vivo, kiun promesis al ni la Sinjoro. Sed ĉu ni scias tion aŭ ne – tiun plenecon ni povas trovi nur en Dio.

Fako: 

Prediko en la tago de la Transfiguriĝo

Hodiaŭ ni celebras la grandan tagon de la Transfiguriĝo. Dum tiu ĉi festo spirite ni denove ĉeestas sur la monto Taboro. Kune kun la apostoloj Petro, Jakobo kaj Johano, kiuj supreniĝis sur la pinton de ĉi tiu monto kun la Savanto, ni vidas per la okuloj de fido la gloron de Dio, kiu manifestiĝas dum la sanktaj minutoj de la hodiaŭa evento. Ĝi okazis nelonge antaŭ la pasiono kaj surkruca morto de nia Savanto. Vi scias, ke la Filo de Dio, kiu malsupreniris sur la teron por savi la homojn, aperis ne en Sia dia gloro, – Lia dia lumo blindigus la okulojn de la pekaj homoj, – Li venis sur la teron humilaspekte, vualinte Sian diecon per la homa figuro. Sed ĉi tie, sur la monto de la Transfiguriĝo, Li montris Sin en brilado de tiu gloro, en kiu Li ĉiam ekzistas, en kiu vidos Lin tiuj el ni, kiuj indiĝos je tio per sia tera vivo. Tiel ĉi tiu sankta evento, kiun ni hodiaŭ celebras, malkovras la sekreton de la eterna vivo, kien jam eniris niaj prapatroj kaj patroj, kien eniros ankaŭ ĉiu el ni. Eĉ pli, ĉiu el ni jam ĉi tie sur la tero komencas tiun vojon de la eterna vivo, ĉar neniam mortos mia aŭ via animo, nek ies ajn animo – ĉu de fidelulo, ĉu de nepentinta pekulo. Ni ĉiuj eniros en la eternan vivon, tamen ne ĉiuj – en la eternan gloron.

Fako: 

La dua konversacio

Hodiaŭ ni turnos nin al la dua tezo de la Simbolo, kiu sonas tiel: „Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio". Por kompreni ĉiujn ĉi vortojn, ni devas turni nin al la Biblio, al la Sankta Skribo, ĉar sen ĝi ni ne komprenos eĉ unu el tiuj vortoj. Ĉar Jesuo estas la tera nomo de Dio, manifestiĝinta en homo. Kristo estas nocio, signifanta „reĝo". Kial „reĝo"? Vi baldaŭ vidos tion. Kaj kion signifas Filo de Dio? Pri tio ni parolos poste. Do, Dio de la Sankta Skribo, Dio de la Biblio, – estas Dio, Kiu parolas al homo. Kaj Lia revelacio, tio, kion Li enmetis en la homan koron, estas skribita de la saĝuloj kaj profetoj de la antikva Izraei, kaj jam en la nova erao – de la apostoloj, kiuj skribis la Evangelion kaj la aliajn librojn de la Nova Testamento. Ne pensu, ke la di-inspiriteco de la Sankta Skribo konsistas en tio, ke ĝiaj aŭtoroj skribis ĝin kvazaŭ en tranco, skribis ĝin kvazaŭ sub diktado. Jam la Patroj de la Eklezio montras al ni, ke tia opinio – ja ĝi ekzistis – estas malvera.

Konversacioj pri la Nicea Simbolo

Ni republikigas en nia retejo tri Konversaciojn pri la Nicea Simbolo, kies aŭtoro estas la konata rusa pastro Aleksandr Menj, kiu dum sovetia tempo aktive lekciis pri la kristanismo inter homoj, kiuj vivis en la ateisma medio. Tial liaj konversacioj estas skribitaj per simpla stilo, li uzis kompreneblajn por ĉiuj ekzemplojn kaj faktojn.

Patro Aleksandr naskiĝis 1935 en Moskvo, en hebrea familio. Lia patrino Helena ekde juneco interesiĝis pri la kristanismo. Kiam Aleksandr aĝis 6 monatojn, ŝi sekrete baptiĝis mem kaj baptis ankaŭ sian filon. Lia patro estis arestita de NKVD en 1941 kaj poste ekzilita al Uralo.

Kiam Aleksandr estis forpelita el instituto pro la religia konvinkiĝo, li studentiĝis en la Leningrada seminario kaj baldaŭ fariĝis diakono kaj en 1960 - pastro. En 1965 li koresponde finis la Moskvan teologian akademion.

Patro Aleksandr estas kruele murdita la 9an de septembro 1990.

Fako: 

La unua konversacio

Se iu eniras en iun ortodoksan kirkon dum la liturgio, li povas rimarki, ke en iu momento de la diservo ĉesas kanti la ĥoro kaj ekkantas ĉiuj homoj. Tiu ĉi tradicio estas antikva, sed ĝi estis renaskita antaŭ nelonge, en la unuaj jaroj post la revolucio, laŭ iniciato de la patriarĥo Tiĥon. La iniciato estis nesenkaŭza. La afero estas en tio, ke oni kantas la Nicean simbolon. Kaj ĝi laŭ la penso de la patriarĥo devis gravuriĝi kaj resti en la memoro de homoj por la okazo, se ili estos senigitaj je ĉio, eĉ je skriba teksto. Kaj la “Simbolo” mem por la kristana Eklezio estas treege grava. Pro tio ĉiu kristano devas scii ĝin parkere kaj kompreni ĝian sencon.


Paĝoj

Subscribe to RSS - pastro Taŭriono