pastro Taŭriono

-A +A

Pentekosto

Per la graco de la Sankta Spirito ni ekhavis la eblon celebri la sanktan Pentekoston – la tagon, kiam la Sankta Spirito malsuprenvenis sur la apostolojn. Pri tiu evento Jesuo Kristo diris: Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi foriros, ĉar se mi ne foriros, la Konsolanto ne venos al vi, sed se mi foriros, mi sendos Lin al vi. Kiam venos Li, la Spirito de la vero, Li gvidos vin en ĉian veron[1]. Tiu ĉi promeso kaj Lia bonvolo estas tiom granda, ke ni ne povas eĉ kompreni ĝin, ja la Sinjoro promesis sendi ne anĝelon, nek homon, sed la Samesencan Spiriton Mem.

Fako: 

Poemoj

Kelkaj poemoj de Johano (Ŝaĥovskoj), ĉefepiskopo de San-Francisko, antaŭ multaj jaroj tradukitaj de Elio Smykov.

Fako: 

Dio

Kiu Vi estas, Dio? En preĝejo mi vidis bildon de grizhara maljunulo sur la nuboj. Ĉu vere Vi estas tia? Sed mi diru honeste: maljuneco tute ne konvenas al Vi. Pli bonas ĉiam esti juna, ĉu ne? Ne, malverŝajnas, ke Vi similas maljunulon! Se Vi vere kreis ĉi tiun admirindan mondon, Vi ne povas esti kaduka maljunulo! Aŭ Vi tiom laciĝis? Aŭ eble Vi tute ne similas homon? Je, onidire, ankaŭ lin Vi kreis? Laŭ Via propra bildo kaj similo, ĉu? Sed ĉu Vi havas okulojn, orelojn, brakojn? Jes ja, estas malfacile paroli pri Vi…

Ĉapitro el libro: 

La lernejo de la fido

La libro de pastro Paŭlo Velikanov "La lernejo de la fido" konsistas el mallongaj tekstoj, en kiuj li popularforme tuŝas ne nur la bazaj konceptojn de la kristana kredo, sed gravajn problemojn de nia ĉiutaga vivo: kio estas feliĉo? Kiel oni povas konscii propran destinon kaj alvokiĝon? Kio estas kaj de kio dependas la sukceso? De kie venas la malbono? Kiun rolon ludas vorto en la vivo de homo? Kiel oni ĝuste traktu sian korpon? Tiujn ĉi kaj multajn aliajn demandojn la aŭtoro de ĉi-libro strebas prilumi, aktualigi kaj respondi.

Fako: 

La lasta el Mologa

En la 2013-a jaro aperis biografio de konata starco Paŭlo (Gruzdev), kiu pastradis en la regiono de Jaroslavl, apud la urbo Tutajev. Kiel Jaroslavl, antikva rusa urbo, fondita en la 11-a jarcento, tiel ankaŭ Tutajev, ĝia pli juna frato, fondita en la 13-a jarcento, apartenas al la Ora Ringo de Rusio. Juvelo de Tutajev estas granda Releviĝo-kirkego, ĉe kiu dum siaj lastaj jaroj loĝis la patro Paŭlo. Kun tiu kirkego li ofte asociiĝas en la popola memoro. Li tamen devenis el Mologa, malnova rusa urbo, ankaŭ aparteninta al la regiono de Jaroslavl, inundigita de la bolŝevikoj por konstrui akvoelektrejon. Ĉi tie en nia retejo ni po iomete publikigos tradukon de tiu libro.

Fako: 

Prezentado de la Sinjoro

Prezentado de la Sinjoro estas la festo de renkontiĝo inter la Malnova kaj la komenciĝanta Nova Tastamentoj. Tio estas renkontiĝo de la pasinteco kun la jam veninta estanteco, renkontiĝo de la tempo kun la ekstertempa Dio, kiu eniris en la historion de la homaro. En tiu tempo du homoj, starantaj rande de la Malnova Testamento, renkontas Kriston la Savanton: la profetino Anna kaj Simeono la Diakceptulo, al kiu estis montrite, ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo, la Savanton. Kaj tiu renkontiĝo ja estas tiom granda! Simeono per la Sankta Spirito atestas, ke la Savanto de la mondo vere venis, kaj ke li mem nun povas pasi al la ripozado.

Fako: 

Dimanĉo de Zakĥeo

Nur antaŭ nelonge ni preĝe revizitis la epifaniajn eventojn – la naskiĝon kaj baptiĝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj hodiaŭ la sankta Eklezio jam venigas nin en la antaŭĉambron de la Granda Fasto. La sekva dimanĉo estos jam la unua prepara dimanĉo antaŭ la Fasto, kiam ni aŭdos la konatan kantadon: “La pordon de la pento malfermu por mi, ho Vivdonanto!” Kaj semajnon antaŭ tio la Eklezio proponas por ni mirindan ekzemplon de tia pento – la evangelian rakonton pri Zakĥeo, la Jeriĥa ĉefimpostisto (Lk 19, 1–10).

Fako: 

Anunciacio

Anunciacio estas la tago, en kiu ni ricevas la bonan sciigon: en la homa gento troviĝis Virgulino, tiom kredanta je Dio, tiom kapabla obei kaj fidi, ke Ŝi indas iĝi Patrino de Dio. La homiĝo de Dio estas, unuflanke, afero de Dia forto kaj Dia amo – amo ĝiskruca, amo savanta, sed kune ĝi estas, aliflanke, afero de homa elekto kaj homa libero. La sankta Gregorio Palama diras, ke la Enkarniĝo ne estis ebla sen libera obeo de Dipatrino tiel same, kiel ĝi ne eblis sen krea volo de Dio. Tial ĉi tiu granda tago de Anunciacio rivelas al ni Virgulinon, kiu tutkore, tutmense, tutanime kapablis komplete fidi al Dio.

Fako: 

La Bapto de la Sinjoro

„Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin“. Ni do aŭskultu la Filon de Dio, kiel deziras tion nia Dio, por ke Lia bonvolo akompanu nin. Eble iu dirus: ankaŭ mi volus aŭskulti la Filon de Dio, sed kiel mi faru tion, ja pasis jam preskaŭ 2000 jaroj ekde tiu tempo, kiam nia Sinjoro Jesuo Kristo korpe ĉeestis sur la tero kaj predikadis Sian sanktegan instruon? Atingi tion – ke ni ĉiam estu kun Kristo – estas tre facile, ĉar la Sinjoro Jesuo Kristo ĝis nun estas kun ni.

Fako: 

Krucolevo

Nia tuta planedo estas plena de monumentoj, memorsignoj ktp. Ili estas faritaj honore al la homa genio, laboro, inventoj, heroeco. Ilin kreis aŭ gepatra amo, aŭ dankemo de la posteuloj. Sed en la tuta universo ekzistas unu monumento, kiu estas kreita ne pro amo aŭ dankemo, ne pro bona memoro aŭ bona intenco. Ĝi estas kreita per malamo kaj malico. Tiu ĉi monumento estas la kruco de Kristo, al kiu homoj alnajlis sian Savanton kaj Sinjoron. Kaj tiu ĉi Kruco staras super la spaco kaj super la tempo, montrante al ĉiuj popoloj la Dian amon kaj bonvolon, kaj atestante la homan sendankecon. Tiu ĉi monumento sanktigis la mondon kaj la homaron, ĉar sur ĝi verŝis Sian elaĉetan sangon nia Savanto. Per la forto de alnajlita al ĝi Kristo la kruco fariĝis signo kaj armilo de la kristanismo. Hodiaŭ, kiam en ĉiuj ortodoksaj preĝejoj kaj en la koroj de ĉiuj fideluloj estas levata la viviga Kruco, ni ne nur gloras kaj honoras ĝin, sed ni ankaŭ saĝumadas super la mistero de la Kruco. La viviga Kruco instruas nin pri la granda dia amo.

Fako: 

Paĝoj

Subscribe to RSS - pastro Taŭriono