metropolito Antonio de Sudako

-A +A

Prezentado de la Sinjoro

Prezentado de la Sinjoro estas la festo de renkontiĝo inter la Malnova kaj la komenciĝanta Nova Tastamentoj. Tio estas renkontiĝo de la pasinteco kun la jam veninta estanteco, renkontiĝo de la tempo kun la ekstertempa Dio, kiu eniris en la historion de la homaro. En tiu tempo du homoj, starantaj rande de la Malnova Testamento, renkontas Kriston la Savanton: la profetino Anna kaj Simeono la Diakceptulo, al kiu estis montrite, ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo, la Savanton. Kaj tiu renkontiĝo ja estas tiom granda! Simeono per la Sankta Spirito atestas, ke la Savanto de la mondo vere venis, kaj ke li mem nun povas pasi al la ripozado.

Fako: 

Anunciacio

Anunciacio estas la tago, en kiu ni ricevas la bonan sciigon: en la homa gento troviĝis Virgulino, tiom kredanta je Dio, tiom kapabla obei kaj fidi, ke Ŝi indas iĝi Patrino de Dio. La homiĝo de Dio estas, unuflanke, afero de Dia forto kaj Dia amo – amo ĝiskruca, amo savanta, sed kune ĝi estas, aliflanke, afero de homa elekto kaj homa libero. La sankta Gregorio Palama diras, ke la Enkarniĝo ne estis ebla sen libera obeo de Dipatrino tiel same, kiel ĝi ne eblis sen krea volo de Dio. Tial ĉi tiu granda tago de Anunciacio rivelas al ni Virgulinon, kiu tutkore, tutmense, tutanime kapablis komplete fidi al Dio.

Fako: 

Naskiĝo de la Dipatrino

En la Evangelio nia Sinjoro kaj Dio diras: kiam por ido venas tempo naskiĝi, estas malĝojo, sed kiam ĝi jam naskiĝis – ekestas nura ĝojo, ĉar nova vivo aperis en la mondo… Kiam naskiĝas infaneto, la ĉirkaŭantoj miras: kia estos ĝia sorto? Nun estas nur la unua tago de ĝia vivo, sed kia estos la longa vico de tagoj, kiuj konsistigas la homan vivon? Kaj kia estos la lasta tago, kiu estos la rezulto de ĉio, kio estigis la vivon de homo? Hodiaŭ ni celebras la naskiĝon de la Dipatrino, kaj niaj pensoj estas pri Ŝi. Ŝi naskiĝis, – laŭ la Evangelio, – ne el volo de karno, nek el volo de viro; Ŝi naskiĝis el Dio. Ŝi naskiĝis kiel la lasta, fina ero en la longa ĉeno de homoj, viroj kaj virinoj, kiuj dum la tuta homa historio batalis: ili batalis por la pureco, ili batalis por la kredo kaj la pleneco, ili batalis por la homeco, ili strebis, ke sur la unua loko en ilia vivo estu Dio, ke ili adoru Lin laŭ vero kaj servu Lin kun fidelo.

Fako: 

Endormiĝo estas festo de la vivo

Hodiaŭ ni celebras la endormiĝo-tagon de la Sanktega Virgulino kaj Dipatrino. Tio estas la tago de Ŝia forpaso, kaj la Eklezio elantikve festas ĝin. Kiel ni povas festi en la tago de endormiĝo, en la tago de morto? – Nur se ni komprenas du aferojn. Unue, ke kvankam por ni, kiuj restas sur la tero, morto estas amara, dolora disiĝo disde amato, por la mortinto mem endormiĝo estas ĝojiga kaj feliĉiga renkonto de viva animo kun viva Dio. Dum nia tuta vivo ni strebas al tiu pleneco de la vivo, kiun promesis al ni la Sinjoro. Sed ĉu ni scias tion aŭ ne – tiun plenecon ni povas trovi nur en Dio.

Fako: 
Subscribe to RSS - metropolito Antonio de Sudako