Aŭgusto

-A +A

Sankta Gorazdo, episkopo ĉeĥa kaj moravi-silezia, renoviginto de la ĉeĥa ortodoksio

La 4an de septembro (la 22an de aŭgusto laŭ la malnova stilo) la ortodoksa eklezio festas la tagon de la sankta novmartiro episkopo Gorazdo. Li estas la plej elstara persono de la ĉeĥa ortodoksio de la novtempo. Ĉi-jare pasas 70 jaroj de lia martira morto. Tio estas iometa paradokso, ĉar moravianoj kaj ĉeĥoj estis la unuaj slavaj gentoj, kiuj ekkonis ortodoksismon. Ĝuste en Grandan Moravion venis en la jaro 863 bizancaj misiistoj S-aj Cirilo kaj Metodio. Restis ankoraŭ kelkaj reliktoj de la bizanca liturgio en Moravio kaj Bohemio (t.n. ĉeĥaj landoj) (ni havas elstarajn sanktulojn S-an Venceslaon kaj lian avinon S-an Ludmila-n, S-an Ivanon la Ĉeĥan, S-an Prokopon), sed post la forpelo de monaĥoj el sazava monaĥejo en la jaro 1096 la bizanca rito en ĉeĥaj landoj tute malaperis.

Fako: 
Aŭtoro: 

Endormiĝo estas festo de la vivo

Hodiaŭ ni celebras la endormiĝo-tagon de la Sanktega Virgulino kaj Dipatrino. Tio estas la tago de Ŝia forpaso, kaj la Eklezio elantikve festas ĝin. Kiel ni povas festi en la tago de endormiĝo, en la tago de morto? – Nur se ni komprenas du aferojn. Unue, ke kvankam por ni, kiuj restas sur la tero, morto estas amara, dolora disiĝo disde amato, por la mortinto mem endormiĝo estas ĝojiga kaj feliĉiga renkonto de viva animo kun viva Dio. Dum nia tuta vivo ni strebas al tiu pleneco de la vivo, kiun promesis al ni la Sinjoro. Sed ĉu ni scias tion aŭ ne – tiun plenecon ni povas trovi nur en Dio.

Fako: 

Prediko en la tago de la Transfiguriĝo

Hodiaŭ ni celebras la grandan tagon de la Transfiguriĝo. Dum tiu ĉi festo spirite ni denove ĉeestas sur la monto Taboro. Kune kun la apostoloj Petro, Jakobo kaj Johano, kiuj supreniĝis sur la pinton de ĉi tiu monto kun la Savanto, ni vidas per la okuloj de fido la gloron de Dio, kiu manifestiĝas dum la sanktaj minutoj de la hodiaŭa evento. Ĝi okazis nelonge antaŭ la pasiono kaj surkruca morto de nia Savanto. Vi scias, ke la Filo de Dio, kiu malsupreniris sur la teron por savi la homojn, aperis ne en Sia dia gloro, – Lia dia lumo blindigus la okulojn de la pekaj homoj, – Li venis sur la teron humilaspekte, vualinte Sian diecon per la homa figuro. Sed ĉi tie, sur la monto de la Transfiguriĝo, Li montris Sin en brilado de tiu gloro, en kiu Li ĉiam ekzistas, en kiu vidos Lin tiuj el ni, kiuj indiĝos je tio per sia tera vivo. Tiel ĉi tiu sankta evento, kiun ni hodiaŭ celebras, malkovras la sekreton de la eterna vivo, kien jam eniris niaj prapatroj kaj patroj, kien eniros ankaŭ ĉiu el ni. Eĉ pli, ĉiu el ni jam ĉi tie sur la tero komencas tiun vojon de la eterna vivo, ĉar neniam mortos mia aŭ via animo, nek ies ajn animo – ĉu de fidelulo, ĉu de nepentinta pekulo. Ni ĉiuj eniros en la eternan vivon, tamen ne ĉiuj – en la eternan gloron.

Fako: 
Subscribe to RSS - Aŭgusto