Septembro

-A +A

Krucolevo

Nia tuta planedo estas plena de monumentoj, memorsignoj ktp. Ili estas faritaj honore al la homa genio, laboro, inventoj, heroeco. Ilin kreis aŭ gepatra amo, aŭ dankemo de la posteuloj. Sed en la tuta universo ekzistas unu monumento, kiu estas kreita ne pro amo aŭ dankemo, ne pro bona memoro aŭ bona intenco. Ĝi estas kreita per malamo kaj malico. Tiu ĉi monumento estas la kruco de Kristo, al kiu homoj alnajlis sian Savanton kaj Sinjoron. Kaj tiu ĉi Kruco staras super la spaco kaj super la tempo, montrante al ĉiuj popoloj la Dian amon kaj bonvolon, kaj atestante la homan sendankecon. Tiu ĉi monumento sanktigis la mondon kaj la homaron, ĉar sur ĝi verŝis Sian elaĉetan sangon nia Savanto. Per la forto de alnajlita al ĝi Kristo la kruco fariĝis signo kaj armilo de la kristanismo. Hodiaŭ, kiam en ĉiuj ortodoksaj preĝejoj kaj en la koroj de ĉiuj fideluloj estas levata la viviga Kruco, ni ne nur gloras kaj honoras ĝin, sed ni ankaŭ saĝumadas super la mistero de la Kruco. La viviga Kruco instruas nin pri la granda dia amo.

Fako: 

Naskiĝo de la sanktega Dipatrino

La hodiaŭa eklezia himno, belega tropario, rakontas al ni la tutan sekreton de nia savado kaj la sekreton de nia ĝojo. „Naskiĝo de la Sanktega Dipatrino, – diras la tropario, – anoncis ĝojon al la mondo”. Kial? Ĉar kun Ŝi, fakte, venis Sinjoro Kristo en tiun ĉi mondon. Li pro Ŝi kaj tra Ŝi fariĝis homo kaj donis al ni ĉion kion Li kiel Dihomo povis doni al ni: ĉiujn ĝojojn de la paradizo sur la tero, kiu fariĝis infero pro la homaj pekoj. La Sanktega Dipatrino, naskante Sinjoron Kriston, naskis savon al la mondo. Naskinte Dion al ni, Ŝi naskis Tiun, Kiu deprenis kondamnon de sur la homa popolo, kondamnon de morto, kondamnon de infero kaj regadon de diablo.

Fako: 

Naskiĝo de la Dipatrino

En la Evangelio nia Sinjoro kaj Dio diras: kiam por ido venas tempo naskiĝi, estas malĝojo, sed kiam ĝi jam naskiĝis – ekestas nura ĝojo, ĉar nova vivo aperis en la mondo… Kiam naskiĝas infaneto, la ĉirkaŭantoj miras: kia estos ĝia sorto? Nun estas nur la unua tago de ĝia vivo, sed kia estos la longa vico de tagoj, kiuj konsistigas la homan vivon? Kaj kia estos la lasta tago, kiu estos la rezulto de ĉio, kio estigis la vivon de homo? Hodiaŭ ni celebras la naskiĝon de la Dipatrino, kaj niaj pensoj estas pri Ŝi. Ŝi naskiĝis, – laŭ la Evangelio, – ne el volo de karno, nek el volo de viro; Ŝi naskiĝis el Dio. Ŝi naskiĝis kiel la lasta, fina ero en la longa ĉeno de homoj, viroj kaj virinoj, kiuj dum la tuta homa historio batalis: ili batalis por la pureco, ili batalis por la kredo kaj la pleneco, ili batalis por la homeco, ili strebis, ke sur la unua loko en ilia vivo estu Dio, ke ili adoru Lin laŭ vero kaj servu Lin kun fidelo.

Fako: 

Parolo en la tago de la sankta Sergio

Ĉu vi vidis, ho rusa tero, tiajn nenombreblajn homamasojn dum la laikaj festoj, en spektaklejoj aŭ bazaroj? Ne! Vere, la sinapa semeto de la Dia regno, semita de unu pia asketo en tiu ĉi loko, evidentiĝis pli granda ol la plantoj de la tero, – pli granda kaj nerompeble firma, kontraste al la pasemaj logoj de la mondo. Kaj se ni al la hodiaŭa pilgrimaro pense aldonos ĉiujn, kiuj venadis ĉi tien dum la lasta kaj antaŭlasta jaro kaj eĉ dum la tutaj 500 jaroj, se ni aldonos al ili la nomojn de tiuj ortodoksuloj, kiuj ne estis ĉi tie, sed en aliaj preĝejoj kaj domoj alvokadis kaj alvokadas la nomon de la sanktulo kaj honoras liajn sanktajn ikonojn – nia penso ektremos pro multegeco de tiuj centmiloj kaj milcent miloj da viroj kaj virinoj, maljunuloj kaj infanoj, kleruloj kaj simpluloj, nobeloj kaj kamparanoj, justuloj kaj pekuloj, kiujn unuigis unu nomo, kiujn faris fratoj unu patro.

Fako: 
Subscribe to RSS - Septembro