Parolo en la tago de la sankta Sergio

Ĉu vi vidis, ho rusa tero, tiajn nenombreblajn homamasojn dum la laikaj festoj, en spektaklejoj aŭ bazaroj? Ne! Vere, la sinapa semeto de la Dia regno, semita de unu pia asketo en tiu ĉi loko, evidentiĝis pli granda ol la plantoj de la tero, – pli granda kaj nerompeble firma, kontraste al la pasemaj logoj de la mondo. Kaj se ni al la hodiaŭa pilgrimaro pense aldonos ĉiujn, kiuj venadis ĉi tien dum la lasta kaj antaŭlasta jaro kaj eĉ dum la tutaj 500 jaroj, se ni aldonos al ili la nomojn de tiuj ortodoksuloj, kiuj ne estis ĉi tie, sed en aliaj preĝejoj kaj domoj alvokadis kaj alvokadas la nomon de la sanktulo kaj honoras liajn sanktajn ikonojn – nia penso ektremos pro multegeco de tiuj centmiloj kaj milcent miloj da viroj kaj virinoj, maljunuloj kaj infanoj, kleruloj kaj simpluloj, nobeloj kaj kamparanoj, justuloj kaj pekuloj, kiujn unuigis unu nomo, kiujn faris fratoj unu patro.

Fako: 

La unua konversacio

Se iu eniras en iun ortodoksan kirkon dum la liturgio, li povas rimarki, ke en iu momento de la diservo ĉesas kanti la ĥoro kaj ekkantas ĉiuj homoj. Tiu ĉi tradicio estas antikva, sed ĝi estis renaskita antaŭ nelonge, en la unuaj jaroj post la revolucio, laŭ iniciato de la patriarĥo Tiĥon. La iniciato estis nesenkaŭza. La afero estas en tio, ke oni kantas la Nicean simbolon. Kaj ĝi laŭ la penso de la patriarĥo devis gravuriĝi kaj resti en la memoro de homoj por la okazo, se ili estos senigitaj je ĉio, eĉ je skriba teksto. Kaj la “Simbolo” mem por la kristana Eklezio estas treege grava. Pro tio ĉiu kristano devas scii ĝin parkere kaj kompreni ĝian sencon.


Paĝoj

Subscribe to Kristana ortodoksa rondo esperantista RSS-fluo