Naskiĝo de la sanktega Dipatrino

La hodiaŭa eklezia himno, belega tropario, rakontas al ni la tutan sekreton de nia savado kaj la sekreton de nia ĝojo. „Naskiĝo de la Sanktega Dipatrino, – diras la tropario, – anoncis ĝojon al la mondo”. Kial? Ĉar kun Ŝi, fakte, venis Sinjoro Kristo en tiun ĉi mondon. Li pro Ŝi kaj tra Ŝi fariĝis homo kaj donis al ni ĉion kion Li kiel Dihomo povis doni al ni: ĉiujn ĝojojn de la paradizo sur la tero, kiu fariĝis infero pro la homaj pekoj. La Sanktega Dipatrino, naskante Sinjoron Kriston, naskis savon al la mondo. Naskinte Dion al ni, Ŝi naskis Tiun, Kiu deprenis kondamnon de sur la homa popolo, kondamnon de morto, kondamnon de infero kaj regadon de diablo.

Fako: 

Starcismo

La starcismo estas specifa fenomeno en la Ortodoksujo, kiu estas la spirita gvidado de malspertuloj fare de la starcoj. Starco do estas la majstro, la gvidanto. La grado de proksimeco inter la starco kaj lia disĉiplo povas esti diversa. Se paroli pri la starcismo en ĝia plena efektiviĝo, la disĉiplo devas tute abnegacii sian propran volon, siajn opiniojn kaj dezirojn, do li devas plene kaj senkondiĉe obei la starcon. Tiu obeo montriĝas en tio, ke la disĉiplo konfesas al la starco ĉiun sian agon, kaj ĉiun sian pekan – aŭ nur supozeble pekan – penson. Multaj frukristanaj aŭtoroj opiniis tian obeon la plej sekura vojo al la spirita perfektiĝo. Ĉe tio gravas ne nur la sperteco de la starco, sed la efiko de la obeo laŭ si mem por havigo de humilo kaj neniigo de fiereco.

Insulo

La Dua Mondmilito. Germana patrolŝipo kaptas malgrandan barĝon, sur kiu du rusoj transportas karbon. La germanoj trovas junan kaldroniston Anatolon kaj igas lin perfidi kaj ankaŭ mortigi lian kamaradon Tiĥon. Poste ili eksplodigas la barĝon, sed Anatolo restas viva dank' al monaĥoj de proksima monaĥejo. 1976. Anatolo laboradas kiel hejtisto en la sama monaĥejo. Li ĝenas la kunfratojn per strangaj "klaŭnaĵoj", tamen el ĉie sur la insulon, kie troviĝas la monaĥejo, venadas homoj, kiuj kredas, ke Anatolo povas sanigi, antaŭdiri la estonton, elpeli demonojn. Li helpas al ĉiuj, sed li vivas sub pezo de la peko, kiun li faris dum la juneco. Li petas pardonon de Dio kaj de sia mortinta kamarado. Li volas trovi pacon kaj pace iri al la Sinjoro.

Fako: 

Vojo montaren

La vivo fluis kvazaŭ ordinara ebenaĵa rivero, malhaste portanta min iomete malsupren al fora maro.
Tamen unufoje, kiam ni hejmeniris post la lernotago en nian ŝtatan komunloĝejon, mia kunulino ial kondukis min per nekonata vojo, kiu venigis nin al la barilo de la urba katedralo.
La amikino diris al mi:
- Ni eniru en la kirkon, bruloferu ambaŭ po unu kandelo al Sankta Nikolao de Mira, por ke li helpu nin sukcese fini la kurson.
La ideo tute surpizis min! Ekde bazlernejo oni severe malpermesis al ni ĉiuj eĉ eniri kirkon, nu mi neniam kuraĝis rompi iun ajn tabuon. Mi neniam eĉ pripensis, por kio do oni ja konstruas kirkojn, kio iĝas tie? La subita aŭdaca propono de l’amikino kvazaŭ forigis la infanan malpermeson, kaj mi vigle sekvis ŝin.

Fako: 

Sankta Gorazdo, episkopo ĉeĥa kaj moravi-silezia, renoviginto de la ĉeĥa ortodoksio

La 4an de septembro (la 22an de aŭgusto laŭ la malnova stilo) la ortodoksa eklezio festas la tagon de la sankta novmartiro episkopo Gorazdo. Li estas la plej elstara persono de la ĉeĥa ortodoksio de la novtempo. Ĉi-jare pasas 70 jaroj de lia martira morto. Tio estas iometa paradokso, ĉar moravianoj kaj ĉeĥoj estis la unuaj slavaj gentoj, kiuj ekkonis ortodoksismon. Ĝuste en Grandan Moravion venis en la jaro 863 bizancaj misiistoj S-aj Cirilo kaj Metodio. Restis ankoraŭ kelkaj reliktoj de la bizanca liturgio en Moravio kaj Bohemio (t.n. ĉeĥaj landoj) (ni havas elstarajn sanktulojn S-an Venceslaon kaj lian avinon S-an Ludmila-n, S-an Ivanon la Ĉeĥan, S-an Prokopon), sed post la forpelo de monaĥoj el sazava monaĥejo en la jaro 1096 la bizanca rito en ĉeĥaj landoj tute malaperis.

Fako: 
Aŭtoro: 

Endormiĝo estas festo de la vivo

Hodiaŭ ni celebras la endormiĝo-tagon de la Sanktega Virgulino kaj Dipatrino. Tio estas la tago de Ŝia forpaso, kaj la Eklezio elantikve festas ĝin. Kiel ni povas festi en la tago de endormiĝo, en la tago de morto? – Nur se ni komprenas du aferojn. Unue, ke kvankam por ni, kiuj restas sur la tero, morto estas amara, dolora disiĝo disde amato, por la mortinto mem endormiĝo estas ĝojiga kaj feliĉiga renkonto de viva animo kun viva Dio. Dum nia tuta vivo ni strebas al tiu pleneco de la vivo, kiun promesis al ni la Sinjoro. Sed ĉu ni scias tion aŭ ne – tiun plenecon ni povas trovi nur en Dio.

Fako: 

Prediko en la tago de la Transfiguriĝo

Hodiaŭ ni celebras la grandan tagon de la Transfiguriĝo. Dum tiu ĉi festo spirite ni denove ĉeestas sur la monto Taboro. Kune kun la apostoloj Petro, Jakobo kaj Johano, kiuj supreniĝis sur la pinton de ĉi tiu monto kun la Savanto, ni vidas per la okuloj de fido la gloron de Dio, kiu manifestiĝas dum la sanktaj minutoj de la hodiaŭa evento. Ĝi okazis nelonge antaŭ la pasiono kaj surkruca morto de nia Savanto. Vi scias, ke la Filo de Dio, kiu malsupreniris sur la teron por savi la homojn, aperis ne en Sia dia gloro, – Lia dia lumo blindigus la okulojn de la pekaj homoj, – Li venis sur la teron humilaspekte, vualinte Sian diecon per la homa figuro. Sed ĉi tie, sur la monto de la Transfiguriĝo, Li montris Sin en brilado de tiu gloro, en kiu Li ĉiam ekzistas, en kiu vidos Lin tiuj el ni, kiuj indiĝos je tio per sia tera vivo. Tiel ĉi tiu sankta evento, kiun ni hodiaŭ celebras, malkovras la sekreton de la eterna vivo, kien jam eniris niaj prapatroj kaj patroj, kien eniros ankaŭ ĉiu el ni. Eĉ pli, ĉiu el ni jam ĉi tie sur la tero komencas tiun vojon de la eterna vivo, ĉar neniam mortos mia aŭ via animo, nek ies ajn animo – ĉu de fidelulo, ĉu de nepentinta pekulo. Ni ĉiuj eniros en la eternan vivon, tamen ne ĉiuj – en la eternan gloron.

Fako: 

La dua konversacio

Hodiaŭ ni turnos nin al la dua tezo de la Simbolo, kiu sonas tiel: „Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio". Por kompreni ĉiujn ĉi vortojn, ni devas turni nin al la Biblio, al la Sankta Skribo, ĉar sen ĝi ni ne komprenos eĉ unu el tiuj vortoj. Ĉar Jesuo estas la tera nomo de Dio, manifestiĝinta en homo. Kristo estas nocio, signifanta „reĝo". Kial „reĝo"? Vi baldaŭ vidos tion. Kaj kion signifas Filo de Dio? Pri tio ni parolos poste. Do, Dio de la Sankta Skribo, Dio de la Biblio, – estas Dio, Kiu parolas al homo. Kaj Lia revelacio, tio, kion Li enmetis en la homan koron, estas skribita de la saĝuloj kaj profetoj de la antikva Izraei, kaj jam en la nova erao – de la apostoloj, kiuj skribis la Evangelion kaj la aliajn librojn de la Nova Testamento. Ne pensu, ke la di-inspiriteco de la Sankta Skribo konsistas en tio, ke ĝiaj aŭtoroj skribis ĝin kvazaŭ en tranco, skribis ĝin kvazaŭ sub diktado. Jam la Patroj de la Eklezio montras al ni, ke tia opinio – ja ĝi ekzistis – estas malvera.

Kateĥiza prediko en la sankta kaj granda dimanĉo de la Pasko

Kiu estas pia kaj dioama, tiu ĝuu ĉi tiun bonan kaj helan solenon. Kiu estas prudenta sklavo, tiu envenu en la ĝojon de sia Sinjoro. Kiu penadis dumfaste, tiu akceptu nune denaron. Kiu laboris ekde la unua horo, tiu ricevu hodiaŭ la justan salajron. Kiu venis ĉirkaŭ la tria horo, tiu festu dankante. Kiu ĉirkaŭ la sesa aperis, neniom hezitu, ĉar la laboro ne vanas. Eĉ kiu ĉirkaŭ la naŭa dungiĝis, neniel dubu, nenion timu. Kiu nur je la dek unua ekis, tiu ne teruriĝu pro la malfruo: ĉar la Mastro, estante favorema, akceptas la lastan kiel la unuan, plezurigas veninton je la dek unua horo kiel laboranton ekde la unua horo; kaj la lastan kompatas, kaj la unuan kontentigas; kaj al tiu donas, kaj al ĉi tiu donacas; kaj la farojn akceptas, kaj la intencon salutas, kaj agon honoras kaj ekpenson laŭdas.

Fako: 

Konstruaĵoj de la Sergio-lavro

La Sergio-lavro estas unu el la plej grandaj kaj famaj monaĥejoj de la Rusa ortodoksa eklezio. Ĝin fondis unu el la plej honorataj sanktuloj de Rusio - sankta Sergio el Radoneĵo. La sankta Sergio estis naskita en 1314 en pia familio de Rostovaj bojaroj, tre frue li eksentis strebon al la asketisma vivo. Post la morto de la gepatroj kun sia frato Stefan li foriris en densan arbarejon apud Radoneĵo kaj tie sur altaĵeto ĉarpentis ĉelon kaj malgrandan preĝejon je gloro de la Vivodona Triunuo. Ĉirkaŭ 2 jaroj li asketadis en penoj kaj rigoraĵoj de abstino kaj preĝo. Monaĥiĝinte kun nomo Sergio li intensigis siajn spiritajn kaj korpajn penojn. Iom post iom, eksciante pri la severe virta vivo de Sergio, al li venadis aliaj monaĥoj, same soifantaj pri la penoj de asketismo. Poste ankaŭ kamparanoj ekis venadi al li por konsilo kaj beno kaj ekloĝadis apude. Tion efikis ankaŭ la suferplenaj historiaj cirkonstancoj de la mongolotatara jugo, kiuj igis la homojn fuĝi en la sovaĝejojn. Tiel formiĝadis la monaĥejo kaj la ĉirkaŭa setlejo. Disĉiploj de la sankta Sergio fondis en la Centra kaj Nordorienta Rusio ĉirkaŭ 50 monaĥejojn, kiuj fariĝis fontoj de la kristana virto kaj spirita klerigado.

Paĝoj

Subscribe to Kristana ortodoksa rondo esperantista RSS-fluo