Prezentado de la Sinjoro

Prezentado de la Sinjoro estas la festo de renkontiĝo inter la Malnova kaj la komenciĝanta Nova Tastamentoj. Tio estas renkontiĝo de la pasinteco kun la jam veninta estanteco, renkontiĝo de la tempo kun la ekstertempa Dio, kiu eniris en la historion de la homaro. En tiu tempo du homoj, starantaj rande de la Malnova Testamento, renkontas Kriston la Savanton: la profetino Anna kaj Simeono la Diakceptulo, al kiu estis montrite, ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo, la Savanton. Kaj tiu renkontiĝo ja estas tiom granda! Simeono per la Sankta Spirito atestas, ke la Savanto de la mondo vere venis, kaj ke li mem nun povas pasi al la ripozado.

Fako: 

Dimanĉo de Zakĥeo

Nur antaŭ nelonge ni preĝe revizitis la epifaniajn eventojn – la naskiĝon kaj baptiĝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj hodiaŭ la sankta Eklezio jam venigas nin en la antaŭĉambron de la Granda Fasto. La sekva dimanĉo estos jam la unua prepara dimanĉo antaŭ la Fasto, kiam ni aŭdos la konatan kantadon: “La pordon de la pento malfermu por mi, ho Vivdonanto!” Kaj semajnon antaŭ tio la Eklezio proponas por ni mirindan ekzemplon de tia pento – la evangelian rakonton pri Zakĥeo, la Jeriĥa ĉefimpostisto (Lk 19, 1–10).

Fako: 

Pri la Sinjorpreĝo

Inter la plej gravaj tekstoj de la kristana kulturo estas la Sinjorpreĝo «Patro nia», mallonga teksto kiun ĉiu praktikanta kristano devas scii parkere. Kaj ĉar dum jarcentoj en la kristana civilizo la filologiistoj estis grandparte klerikoj, la teksto de tiu preĝo estis ofte uzata por rapida prezento de diversaj lingvoj; tial ankaŭ en la Unua Libro ĝi aperas kiel la unua kompleta teksto en la Lingvo Internacia. Evidente, la Lingvo Internacia konsiderinde evoluis dum la pasinta jarcento, kaj oni dezirus havi pli modernan version. Bedaŭrinde, malgraŭ sia ŝajna simpleco, la teksto de la Sinjorpreĝo estas eksterordinare malfacila enhave: ĉiu ĝia linio prezentas problemon teologian kajaŭ lingvosciencan. En tiu ĉi studo la aŭtoro proponas detalan analizon de la ĉefa kristana preĝo surbaze de diskuto pri ĝi en nia dissendolisto.

Fako: 

Anunciacio

Anunciacio estas la tago, en kiu ni ricevas la bonan sciigon: en la homa gento troviĝis Virgulino, tiom kredanta je Dio, tiom kapabla obei kaj fidi, ke Ŝi indas iĝi Patrino de Dio. La homiĝo de Dio estas, unuflanke, afero de Dia forto kaj Dia amo – amo ĝiskruca, amo savanta, sed kune ĝi estas, aliflanke, afero de homa elekto kaj homa libero. La sankta Gregorio Palama diras, ke la Enkarniĝo ne estis ebla sen libera obeo de Dipatrino tiel same, kiel ĝi ne eblis sen krea volo de Dio. Tial ĉi tiu granda tago de Anunciacio rivelas al ni Virgulinon, kiu tutkore, tutmense, tutanime kapablis komplete fidi al Dio.

Fako: 

Paradizo kaj infero laŭ la ortodoksa tradicio

La antaŭlasta dimanĉo antaŭ la komenco de la Granda Fasto estas konsekrita al la memoro de la Dua alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo. La fakto, ke ni „rememoras“ ĉi tiun okazaĵon, konfirmas, ke la Eklezio kiel la Korpo de Kristo en sia liturgia vivo travivadas la Duan alvenon de Kristo kiel „realecon“ kaj ne kiel ion historie atendotan. Tio estas pro la kialo, ke dum la servado de la sankta Eŭĥaristio ni jam transiras al la ĉiela regno, en metahistorion. Per ĉi tiu perspektivo endas ankaŭ pritrakti la temon de paradizo kaj infero, se ni volas fari tion laŭ la ortodoksa vidpunkto.

Fako: 

La Bapto de la Sinjoro

„Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin“. Ni do aŭskultu la Filon de Dio, kiel deziras tion nia Dio, por ke Lia bonvolo akompanu nin. Eble iu dirus: ankaŭ mi volus aŭskulti la Filon de Dio, sed kiel mi faru tion, ja pasis jam preskaŭ 2000 jaroj ekde tiu tempo, kiam nia Sinjoro Jesuo Kristo korpe ĉeestis sur la tero kaj predikadis Sian sanktegan instruon? Atingi tion – ke ni ĉiam estu kun Kristo – estas tre facile, ĉar la Sinjoro Jesuo Kristo ĝis nun estas kun ni.

Fako: 

Pastro

Tiu ĉi filmo, bazita sur vera historio, prilumas la historion de la Pskova ortodoksa misio. Tiu misio estis efektivigata dum la Dua Mondmilito, kaj ĝi estas unu el la plej nekonataj paĝoj de ties historio. En la komenco de la milito la germana registaro permesis relanĉi la eklezian vivon sur la okupita teritorio. Ekde aŭgusto 1941 ĝis februaro 1944 pastroj-misiistoj el Baltujo reestablis la eklezian vivon sur la teritorio de la Pskova regiono. Sed kiam la Ruĝa armeo revenis, oni deklaris ilin perfidintoj kaj ekzilis. La filmo rakontas pri unu el la pastroj-misiistoj, Aleksandro Ionin, kiu servis en la vilaĝo Zakati, provante gardi siajn idojn inter martelo kaj amboso.

Fako: 

Sankta Rostislavo – neplene aprezita sanktulo

La valoro de la sankta grandmoravia princo Rostislavo estas ofte subtaksigata. Por lernejaj infanoj li estas tiu, kiu alvokis en Grandan Moravion sanktajn Cirilon kaj Metodion. En vasta konscio tio estas ĉio, kion oni pri la sankta princo scias. Bedaŭrinde – ĉar al li ni dankas ne nur por la ortodokseco de slavoj (kio mem ja estas grandega merito!), sed ankaŭ por ilia klereco. Sen lia ŝirmo ja ne povus efektivigi la cirilo-metodia misio! Kiam sankta Rostislavo naskiĝis oni ne scias. La grandmoravian imperion li ekregis post la morto de sia onklo Mojmiro la 1-a verŝajne en la jaro 846. Tiutempe okcidente de Granda Moravio troviĝis orientfranka imperio el kiu venis en Grandan Moravion pastroj, kiuj disvastigadis kristanismon inter slavoj. Sed ili ne volis nur transdoni la kredon je la vera Dio, sed ankaŭ plifortigi la potencon de frankoj super moravianoj. La frankaj pastroj ankaŭ trudis dum la diservoj uzi la latinan lingvon – kiun slavoj ne komprenis.

Fako: 
Aŭtoro: 

Krucolevo

Nia tuta planedo estas plena de monumentoj, memorsignoj ktp. Ili estas faritaj honore al la homa genio, laboro, inventoj, heroeco. Ilin kreis aŭ gepatra amo, aŭ dankemo de la posteuloj. Sed en la tuta universo ekzistas unu monumento, kiu estas kreita ne pro amo aŭ dankemo, ne pro bona memoro aŭ bona intenco. Ĝi estas kreita per malamo kaj malico. Tiu ĉi monumento estas la kruco de Kristo, al kiu homoj alnajlis sian Savanton kaj Sinjoron. Kaj tiu ĉi Kruco staras super la spaco kaj super la tempo, montrante al ĉiuj popoloj la Dian amon kaj bonvolon, kaj atestante la homan sendankecon. Tiu ĉi monumento sanktigis la mondon kaj la homaron, ĉar sur ĝi verŝis Sian elaĉetan sangon nia Savanto. Per la forto de alnajlita al ĝi Kristo la kruco fariĝis signo kaj armilo de la kristanismo. Hodiaŭ, kiam en ĉiuj ortodoksaj preĝejoj kaj en la koroj de ĉiuj fideluloj estas levata la viviga Kruco, ni ne nur gloras kaj honoras ĝin, sed ni ankaŭ saĝumadas super la mistero de la Kruco. La viviga Kruco instruas nin pri la granda dia amo.

Fako: 

La tria konversacio

Mi kuraĝas ripeti, ke la grandaj mondaj kulturoj kaj religioj havas siajn templojn, kantojn, sonorilojn, rozariojn, traktaĵojn, monaĥejojn kaj multon alian. Multon, tamen la ĉefa diferenco de la kristanismo disde ĉiuj mondaj religioj troviĝas en la Evangelio, en la persono de Jesuo Kristo. Tia Persono, tia Revelacio estas nenie. Kaj kiel ajn granda estus la persono de Budho, la fondinto de la budhismo, liaj instruoj, liaj principoj estas multe pli esencaj por la budhismo, ol la persono de Gotamo Budho mem. Kaj se ne estus en la mondo Mahometo, sed simple iu anonima eldirus la gravegajn dogmojn – la unu Dio, preĝoj kelkfoje dum tago ktp., la islamo estus samtia, kia ĝi estas nun. Sed la kristanismo sen Jesuo Kristo perdas sian esencon, plej fundamentan kaj gravegan.

Paĝoj

Subscribe to Kristana ortodoksa rondo esperantista RSS-fluo