Pastro

-A +A
Fako: 

Tiu ĉi filmo, bazita sur vera historio, rakontas pri unu el la pastroj de la Pskova ortodoksa misio. Pskova ortodoksa misio estis efektivigata dum la Dua Mondmilito, kaj ĝi estas unu el la plej nekonataj paĝoj de ties historio. La germana registaro permesis relanĉi la eklezian vivon sur la okupita teritorio. Ekde aŭgusto 1941 ĝis februaro 1944 pastroj-misiistoj el Baltujo reestablis la eklezian vivon sur la teritorio de la Pskova regiono. Sed kiam la Ruĝa armeo revenis, oni deklaris ilin perfidintoj kaj ekzilis.

 

La filmo rakontas pri unu el la pastroj-misiistoj, Aleksandro Ionin, kiu servis en la vilaĝo Zakati, provante gardi siajn idojn inter martelo kaj amboso.

Reĝisoro: Vladimir Ĥotinenko

Scenaro: Vladimir Ĥotinenko, Aleksandro Segen

Ĉefroluloj: Sergey Makovetskij, Nina Usatova, Liza Arzamasova, Kirill Pletnev ka

Jaro: 2009.

IMDb: http://www.imdb.com/title/tt1506452/

Subtekstoj en Esperanto: elŝuti.

Viaj komentoj estas bonvenaj.

Komentoj

bildo de palaman

Bonege!

Sed nun necesas trovi taŭgan torenton (sen registrado ktp). Kiu scias ĉi tian?

bildo de Taŭriono

Mi persone elŝutis ĝin ĉi tie:

http://rutracker.org/forum/viewtopic.php?t=2926142

Do, ĉar mi redaktadis la tekston, ĝi estas sinkronigita kun tiu video... smiley

bildo de palaman

Ĝi postilas registriĝi. Sed tio preskaŭ neeblas por tiuj, kiuj ne parolas ruse :(

Ĉu estas iu alilingva versio de la filmo? Aĥ, mi ekvidis la rimarkon pri la subtitoloj.

bildo de Taŭriono

Jen alia loko, sed mi ne certas pri kvalito kaj ŝut-rapido:

http://thepiratebay.se/torrent/7228103/Pop_%282009%29_%28The_Priest%29_D...

Atentu, ke oni premu ne la grandan butonon kun la vorto "Download", sed la malgrandan ligilon sub ĝi "Get this torrent". Kaj se nenio okazas, tiam oni provu premi la parentezan "Get torrent file".

La bonega filmo, mi ĝin ege ŝatas!!! Mi elŝutis ĝin jam antaŭ delonge.