Sankta Rostislavo – neplene aprezita sanktulo

-A +A
Fako: 
Aŭtoro: 

La valoro de la sankta grandmoravia princo Rostislavo estas ofte subtaksigata. Por lernejaj infanoj li estas tiu, kiu alvokis en Grandan Moravion sanktajn Cirilon kaj Metodion. En vasta konscio tio estas ĉio, kion oni pri la sankta princo scias. Bedaŭrinde – ĉar al li ni dankas ne nur por la ortodokseco de slavoj (kio mem ja estas grandega merito!), sed ankaŭ por ilia klereco. Sen lia ŝirmo ja ne povus efektivigi la cirilo-metodia misio!

 

Kiam sankta Rostislavo naskiĝis oni ne scias. La grandmoravian imperion li ekregis post la morto de sia onklo Mojmiro la 1-a verŝajne en la jaro 846. Tiutempe okcidente de Granda Moravio troviĝis orientfranka imperio el kiu venis en Grandan Moravion pastroj, kiuj disvastigadis kristanismon inter slavoj. Sed ili ne volis nur transdoni la kredon je la vera Dio, sed ankaŭ plifortigi la potencon de frankoj super moravianoj. La frankaj pastroj ankaŭ trudis dum la diservoj uzi la latinan lingvon – kiun slavoj ne komprenis.

 

La princo Rostislavo ekkonis, ke la memstareco de lia regno estas priminacata. Danke al Dio li sciis, ke la forta kaj sendependa regno ne baziĝas nur sur armiloj, sed precipe je kredo kaj fido al Dio. Laŭevangelie la sankta princo do unue serĉis la Dian Regnon atendante, ke ĉio alia estos aldonita al li.

 

Pro tio, ke en Moravio jam agis frankaj pastroj, la teritorio de Moravio eklezie apartenis sub la potenco de roma episkopo. Tial Rostislavo skribis petleteron al la papo Nikolao la 1-a, ke li sendu en Moravion episkopon kaj instruiston, kiuj instruus kristanismon al moravianoj en komprenebla lingvo kaj kiuj fondus (ĉef)episkopejon en Moravio. Sed la papo bezonis interligon kun la orientfranka imperiestro Ludoviko la Germano, do al la peto de la princo Rostislavo li ne reagis.

 

Eble tio estis volo de Dio, ĉar tiam jam ekstaradis kredkonfesaj diferencoj inter kristana okcidento kaj oriento. Sankta Rostislavo ja sopiris pri la ĝuste instruata kredo, do post rifuzo de papo li skribis la similan leteron al la bizanca imperiestro Mikaelo la 3-a: „Nia popolo rifuzis paganismon kaj sekvas la kristanan leĝon, sed ni ne havas tian instruiston, kiu al ni la veran kristanan kredon eksplikus, ke ankaŭ aliaj landoj nin simulus. Sendu do al ni, sinjoro, tiajn episkopon kaj instruiston, ĉar de vi ĉiam la bona leĝo disvastiĝadas en ĉiujn landojn.“

 

Mikaelo la 3-a ne plenumis la peton plene, sed tamen li sendis du instruistojn – sanktajn Konstantenon (kiu poste akceptis la nomon Cirilo) kaj Metodion. En Grandan Moravion ili venis en la jaro 863. Kun ĝojo bonvenigis ilin la sankta princo Rostislavo kaj lia popolo. Kun ĝojo ili akceptadis ilian instruadon, kaj ĝuis, ke ili aŭdas la vorton de Dion en komprenebla lingvo.

 

La sanktaj misiistoj tradukis en la malnovslavan lingvon la Novan Testamenton kaj aliajn diservajn librojn. Ĉar ili krom la por ĉiuj slavoj tiam komprenebla lingvo alportis ankaŭ slavan skribon (hlaholicon, poste cirilicon), ili metis la bazŝtonon de slava klereco.

 

La misio de sanktaj fratoj estis sukcesa, sed tio ege ĝenis al la frankaj pastroj. Ili akuzis sanktajn Cirilon kaj Metodion ĉe la roma papo pri herezo, do la sanktaj fratoj devis vojaĝi al Romo por defendi sin.

 

Papo Hadriano la 2-a la grandmoravian mision kaj la uzadon de la malnovslava lingvo dum liturgioj en la jaro 868 ja permesis, fondis moravi-panonian ĉefepiskopejon frunte kun sankta Metodio, sed la situacio komplikiĝis. Antaŭ la reveno en Grandan Moravion mortis en la jaro 869 en Romo sankta Cirilo. Sankta Metodio devis do reveni sola.

 

Dum la vojaĝo li estis kaptita kaj kontaraŭleĝe enprizonigita en orientfranka imperio. Oni liberigis lin nur post la ordono de papo en la jaro 873, kiam Metodio finfine revenis kiel ĉefepikopo en Grandan Moravion.

 

Sed sian invititon, sanktan Rostislavon, li tie ne plu renkontis.

 

Transdono de ikonografia kopio de la petletero de la sankta Rostislavo (maldekstre ĉeĥa metropolito Kristoforo, dekstre konstantinopola patriarko Bartolomeo)

En la jaro 870 nevo de sankta Rostislavo, Svatopluko, ruze kaptis sian onklon kaj transdonis lin al la Ludoviko la Germano. Unue la sankta princo estis kondamnita je morto, sed finfine oni „nur“ blindigis kaj enprizonigis lin. Kie troviĝis lia prizono, oni ne scias. Oni eĉ ne scias, kiam la sankta princo mortis. Klaras nur tio, ke tio estis martira morto. Lia „peko“ estis nur tio, ke li favoris al la cirilo-metodia misio, ke li volis, ke oni laŭdu Dion en komprenebla lingvo, ke li sopiris je vera kredo.

 

Ortodoksa Eklezio en Ĉeĥaj Landoj kaj en Slovakio sanktuligis princon Rostislavon en la jaro 1994. Lian memoron la sankta eklezio festas la 28-an de oktobro laŭ la ambaŭ kalendaroj. (La 28-an de oktobro 1918 estis fondita memstara ĉeĥoslovaka ŝtato. Ĉar sankta Rostislavo revis pri la memstara regno, estis elektita tiu ĉi dato.)

 

La jaron ekde la 28-a de oktobro 2011 ĝis la 28-a de oktobro 2012 ĉeĥa kaj slovaka ortodoksa eklezio deklaris kiel „Jaron de S-a Rostislavo“. Okazis multaj prelegoj pri la graveco de la sankta grandmoravia princo. Okaze se 1150-a datreveno de lia peto al la bizanca imperiestro estis organizita pilgrimo gvidata de metropolito Kristoforo al la Konstantinopolo. Tie la pilgrimantoj transdonis kopion de la petletero de S-a Rostislavo al la patriarko Bartolomeo. Samtempe la patriarko estis invitita en Ĉeĥion por maje 2013 solene diservi la sanktan liturgion okaze de la 1150-a datreveno de la veno de la sanktaj Cirilo kaj Metodio en Grandan Moravion. Patriarko Bartolomeo la inviton akceptis.

 

Tropario:

La unua inter princoj de via nacio,

de Dio estante instigita

vi ekrevis rifuzi servadon al idoloj

kaj en la vera kredo ekkoni vivan Dion

providence zorgantan pri Sia popolo.

Moravia princo Rostislavo,

benita vi estis de la sanktaj Cirilo kaj Metodio,

kiuj grandan amon esprimis al la popolo slava,

petu por ni en la regno de la Patro ĉiela,

ke Li savu animojn niajn.

 

Kondako:

Per la tuta koro kaj animo vi Dion ekamis.

Jen, vi invitis saĝajn instruantojn el la urbo de Konstanteno,

kiuj la popolon vian al la leĝo de Dio

kaj al la sanktaj Skriboj instruis kun helpo de Dio.

El de ili tradukitaj libroj ankaŭ ni klerigitaj estante,

al Dio ni dankas,

ke ni ne restis en nescieco,

sed instruitaj ni estas, kio estas volo de Dio

kaj kiel savi animojn niajn

kaj akiri la senfinan vivon en ĉielo

por petoj viaj, princo Rostislavo.

Etikedoj: 

Komentoj

Mi dankas al Dano Mrázek, ke li subtenas ĉi tiun paĝon.diakono Maks el Ĉeĥa respubliko.