La unua konversacio

-A +A

Do, temas pri la „Nicea-Cargrada Simbolo“. Kiam ĉiu el vi eniras en iun el moskvaj, leningradaj kaj ĉiuj ceteraj kristanaj ortodoksaj kirkoj dum la liturgio, vi povas rimarki, ke en iu momento de la diservo ĉesas kanti la ĥoro kaj ekkantas ĉiuj homoj. Tiu ĉi tradicio estas antikva, sed ĝi estis renaskita antaŭ nelonge, en la unuaj jaroj post la revolucio, laŭ iniciato de la patriarĥo Tiĥon. La iniciato estis nesenkaŭza. La afero estas en tio, ke oni kantas la “Nicean-Cargradan simbolon de kredo”. Kaj ĝi laŭ la penso de la patriarĥo devis gravuriĝi kaj resti en la memoro de homoj por la okazo, se ili estos senigitaj je ĉio, eĉ je skriba teksto. Kaj la “Simbolo” mem por la kristana Eklezio estas treege grava. Pro tio ĉiu kristano devas scii ĝin parkere kaj kompreni ĝian sencon. Tial por la homoj, kiuj volas scii la fundamenton de la monda, eŭropa kaj rusa kulturo, kiun konsistigas la kristanismo, – por ĉi ĉiuj homoj la scio de la ĉefaj punktoj kaj de la esenco de la “Nicea-Cargrada Simbolo” estas necesega. Por historiistoj, literatur- kaj arto-scienculoj, verkistoj, poetoj, homoj, apartenantaj al diversaj intelektaj profesioj kaj homsciencoj, estas necese esti informitaj pri la fundamenta “Simbolo”. Tial mi orientos min je ĉiuj homoj: kaj je sin preparantaj al bapto, kaj je baptitoj, kaj je tiuj, kiuj simple volas rigardi la aferon per okuloj de kultura homo. Ni nenion trudas, la Eklezio estas fremda al la ideo de agitado, ni simple atestas.

Unue, kio litere estas “Nicea-Cargrada Simbolo”? Niceo estas antikva urbo en Malgranda Azio, kie en la 325a jaro okazis tutimperis kunveno de episkopoj de la Kristana Eklezio. Dum regado de la imperiestro Konstanteno la Granda, por solvi gravegajn spiritajn kaj organizajn problemojn de la Eklezio okazis en Niceo tiu ĉi kunveno. Ĝi nomiĝis Universa Koncilio – la unua laŭ la vico. La Universo, Ekumeno en tiu tempo estis sinonimo de Romia Imperio. „Koncilio“ estas malnova slavona vorto, kiu signifas kunvenon de homoj, kunvenon de ekleziaj reprezentantoj. Kaj ĝuste dum tiu ĉi Universa Koncilio en la 325a jaro, t. e. kelkajn jarojn post kiam la imperiestro Konstanteno la Granda proklamis religian liberon en sia imperio, estis fiksita mallonga kredkonfeso, kiun devis eldiri inicoto dum rito, kiu antaŭas la bapton. Tiun riton oni nomas katekumenigo; dum ĝi homo, instruita pri la bazo de la kredo, atestas ne nur pri sia deziro, sed ankaŭ pri sia konscia aspiro ekiri sur la vojo, al kiu vokas Kristo. Aldonoj al la Simbolo estis faritaj post duonjarcento, en la 381a jaro, dum la 2a Universa Koncilio en Konstantinopolo. En iama Rusio oni nomis tiun urbon Cargrado kaj tial la kredkonfeso eknomiĝis „Nicea-Cargrada Simbolo“[1].

Kial ni diras „simbolo“? Simbolo estas ampleksa kaj multsignifa vorto. Simbolo estas signo, kiu prezentas iun alian realon; sur tio estas konstruita aparta literatur-filozofia skolo – simbolismo. Cetere, nia lingvo kiel ankaŭ nia arto kaj multo alia, kio konsistigas homan civilizon kaj spiritan kulturon ne estas imagebla sen simboloj. Mi ne nombros ilin, sed rimarkigos vin nur pri unu afero: ni ne parolu pri signoj, emblemoj, diversspecaj indikoj, sed ni prenu nur vorton. Vorto estas mirinda afero. Tio estas signalo, kiun unu animo transdonas al alia. La signaloj, kiujn interŝanĝas la bestoj, estas simplaj signaloj: danĝero, alvoko, averto, konstato, ke, ekzemple, “la loko estas okupita, ĉi tie estas mia nesto” – tiaj estas la signaloj, aŭ – ni povas tion kondiĉe diri – “simboloj” en la mondo de la bestoj. La homaj simboloj estas aliaj. Ili estas misteraj ligoj inter apartaj insuloj – animoj, ĉar ĉiu animo vivas en aparta mondo. Kaj ne senkaŭze Tutĉev diris: “Pens’ eldirita estas ja malver’”. Vi ĉiuj facile povas prezenti al vi, kiel malfacile estas komuniki aŭtentikajn profundajn travivaĵojn. La travivaĵoj de la amo, la travivaĵoj de vivopleneco aŭ malespero estas tute ne vortigeblaj. Sed mi petas vin atenti tre rimarkindan aferon. Fjodor Ivanoviĉ Tutĉev, kiam li diris: “Pens’ eldirita estas ja malver’”, li tamen eldiris tiun ĉi penson kaj en belega poezia formo.

Kiel ajn malperfekta kaj kiel ajn malkapabla ĉirkaŭpreni la misterajn tavolojn de la esto estus nia lingvo, ĝi tamen estas necesa por ni. Jen estas simpla ekzemplo. Kiam homo diras, ke li amas, ĉiu el ni esprimas per tiuj vortoj ion sian, neripeteblan, kaj tamen li diras la samajn vortojn, kiujn diradis liaj patro, avo, malproksimaj praŭloj. Montriĝas, ke la vortoj daŭrigas vivi tiam, kiam malantaŭ ili troviĝas difinita anima kaj spirita realo. Do, ĉiu vorto estas simbolo. Sed precipe gravaj estas por ni simboloj tie, kie ni kuntuŝiĝas kun realeco de iu neesprimebla, kun realeco de tio, kio estas ekster la limoj de facile komunikeblaj eventoj kaj faktoj. La muziko ekzistas por laŭ sia maniero komuniki tiujn travivaĵojn, kaj ankaŭ la poezio. Sed rimarku, ke kiam la poezio parolas pri objekto plejsupra, mistera, spirita, dia – ĝi nur tiam atingas sian celon, kiam ĝi parolas nerekte, alude. Tiuj el vi, kiuj pli aŭ malpli konas la poezion, verŝajne konsentos kun mi, ke eĉ granda poeto, kiam li provas rekte paroli pri aferoj, superantaj nian ordinaran nivelon, senfortiĝas: ĉiam mi rememoras la lastajn liniojn de la “Dia komedio” de Dante. Kiam li, priskribante la mondon, proksimiĝas al la sekreto de la eterna movilo de la mondo, de la Prakaŭzo, de la Kreinto, – li provas konscii tion, ĉirkaŭpreni, kaj diras, ke ĉi tie senfortiĝas lia spirito. Li nenion povis fari plu. Tial la plej aktiva estas poezio spirita, simbola, kiu parolas kun ni alude, kiu signalas de animo al animo delikate, por lasi kompreni tiun, kiu povas kompreni, kaj por lasi preteriri tiun, kiu ne komprenis.

La samo validas ankaŭ en la ikonpentrado. Ĝi tute ne pretendas adekvate bildigi iun materian realon. Ĝi estas sumo de simboloj. Rememoru la Novgorodan ikonon de Elio la profeto en la Tretjakov-galerio. Tiu streĉita koloro sur sangeruĝa fono estas simbolo de la fulmotondro, de la tempesto, de la interna fajro, kiu forbruligas la profeton. Rememoru mildajn kaj malabruptajn liniojn de la “Triunuo” de Rublev: mistera cirklo, kiun oni povas desegni, rigardante la tri figurojn – tio estas simboloj. Rublev tute ne pretendas pentri nepentreblan, pentri Dion. Tio estis malpermesita en la Biblio, ĉar la Eterno, la Senfineco, absolute superas ĉion teran. Kaj tiam pentristo, vera pentristo, donas al ni simbolon. Kio estas pentrita sur la bildo de Rublev? Enkarniĝinta amo, tri personoj, kiuj silente konversacias. Inter ili senseblas la ligoj, la amo-kampo. Ili similas unu al la alia, kaj samtempe ili estas diversaj. Ili estas unu kaj diferenciĝas. Ilin ligas la mistero de amo kaj ne de simpla amo, sed de la oferema amo. Jen estas tablo kun oferbesto, kio signifas la oferon de la Eterno, kiun Dio faras por alproksimigi al Si la mondon kaj savi ĝin.

En posta tempo, dum la dekadenca epoko de la spirita kaj arta gusto oni komencis pentri tiel nomatan novtestamentan Triunuon, kie unu persono estis pentrata en formo de maljunulo, la alia en formo de Jesuo Kristo (kia Li estis enkarniĝinta) kaj la tria en formo de kolombo. Tio jam ne estas simbola bildo. Tio, certe, estas tre malkontentiga provo de realisma bildigo. Spirita literaturo, la antikva sankta saĝeco de la Biblio, la dogmoj de la Eklezio estas konstruitaj sur la principoj de simbolismo. ili estas signoj, komunikantaj la riveliĝintan al la homoj Superan Realon. Ĝi riveliĝis al ili en sia plena paradokseco. Kelkfoje oni demandas, kial Dio estas tripersona Unuo. Ĉu ne pli facile estus diri, ke Li estas simple unu? Verŝajne, se rezoni logike, tio estas vera. Sed la spirita sperto de la kristanismo estas alia, kaj oni devis oferi la logikon kaj krei dogmon antinomian, paradoksan, aŭ dialektikan, – kiel ajn oni tion nomus.

La samo rilatas la dogmon pri Kristo. Kio Li estas? Ĉu homo? Jes, diras la Eklezio, Li estas aŭtentika homo. Do, ĉu Li ne estas Dio? Ne, diras la Eklezio, – Li estas aŭtentika Dio, vera Dio. Tio estas paradokso, kontraŭdiraĵo, tamen ĉu estus pli facile forigi unu el la asertoj, por ke ĉio rigoriĝu logike? Sed en efektiveco la realo riveliĝis kiel Superlogika Mistero. Kaj restis nenio alia, ol akcepti ĝin en ĝia paradoksa formo, en la formo, en kiu ĝi riveliĝis.

Mi devas diri, ke ankaŭ la homo, ekkonanta la leĝojn de la mondo, iom post iom venis al la konkludo, ke ankaŭ la naturo en la profundo estas bazita sur paradoksoj. Ni prenu krestomatian ekzemplon. Nesenkaŭze Anri Bergson diris, ke nia elementa logiko estas la logiko de la solidaj korpoj, t. e. de plej simplaj rilatoj. Samtempe la fiziko konas tiom da paradoksoj, ke nia racia penso kvazaŭ haltas antaŭ ili. Ni scias, ke ekzistas aliaj matematikaj sistemoj. Por la simpla logiko paralelaj linioj neniam kruciĝas. Sed por neeŭklida geometrio ili kruciĝas. Por la logiko ĉiu aĵo estas aŭ diskreta, aŭ kontinua. Por la fiziko la partikloj estas samtempe kontinuaj ondoj.

Alivorte, la homa penso ne povas ĉirkaŭpreni la tutan realon. Tial la fizikistoj kreis tiel nomatan principon de aldono. Tio estas grava principo en scienco. Ĝi plene konformas ankaŭ al nia dogmaro. Eĉ pli, la principo de aldono estis uzita en la dogmoj de la Eklezio multe pli frue ol kiam la saman principon enkondukis en sciencon Nils Bor kaj aliaj.

La principon konsistigas la aserto, ke signifaj kaj fundamentaj fenomenoj de la realo povas esti priskribitaj nur per kontraŭdiraj terminoj: tiel kaj tiel. Integra priskribo, kiu kunigus du kontraŭdirajn fenomenojn, ne eltroveblas, ne ekzistas.

La pastro Pavel Florenskij, unu el la plej elstaraj kristanaj pensuloj de la 20a jarcento, diris, ke „unueca Vero, falante el la ĉielo, kvazaŭ frakasiĝas je partoj, kaj ni vidas ĝin en tia disa stato“. Ankoraŭ Hegel rimarkigis, ke la Simbolo de la kredo, la Nicea Simbolo, estas vortigita en abstrakta formo. Ĝi estas nek filozofio, nek teologio, sed ĉeno de simboloj. Mi dirus, ke ĝi estas ĉeno de artaj, ampleksaj simboloj, aludantaj tiun Realon, kiu kaŝas sin malantaŭ la vortoj.

La unua vorto, kiun diras la leganto de la Simbolo, estas „Mi kredas“. Ofte oni uzas tiun ĉi vorto en negativa kunteksto, ekzemple, „blinda kredo“. Blinda kredo… Ne, ni decideme protestas kontraŭ tia difino. Kontraŭe, la kredo estas ne blinda, sed klarvida. Ĉiu ekkono postulas certan bazon.

Kiel diris rusa filizofo Ivan Iljin, unu el la plej grandaj metafizikistoj de la 20a jarcento, necesas plenumi „ĝustan akton“ (li esprimiĝis tiel). Li diris, ke se homo volas vidi bildon, li devas havi okulojn, – blindulo aŭ homo kun vinditaj okuloj ne vidos bildon. Se vi volas aŭdi simfonion de Beethoven, necesas, ke vi havu orelojn, aŭdokapablon. Se vi volas ekkoni ĉiun aĵon, malgrandan objekton, – por tio necesas mikroskopo kaj aliaj instrumentoj, se vi volas ekkoni malproksimajn objektojn, – por tio necesas radioteleskopoj kaj aliaj teleskopoj. Por ekkoni la Superan Realon, la spiritan Realon, kiel instrumento servas nia propra spirito. Kaj kiam homoj diras, ke ili bezonas “palpi Dion permane”, ĉi tie montriĝas ia miskompreno – la plej gravajn en la mondo objektojn oni ne povas palpi. Montru al mi homon, kiu iam palpis la konsciencon, amon, inspiron, saĝecon. Tio, kio faras la homon homo, tio, kio estas ĉefa specialaĵo de nia homa ekzisto, estas bazita sur la objektoj, kiujn oni ne povas palpi.

Ekde difinita tempo en la historio (nu, ni diru de antaŭ 300–400 jaroj), la homaro estas pli kaj pli tentata aldoni la plej grandan signifon al la objektoj, kiujn oni povas palpi, mezuri, pesi. Neniu kontraŭas: tiuj objektoj ekzistas. Kaj ekkoni ilin, kaj uzi ilin, kaj krei ilin estas necese por la homo. Sed kiam aperis amo al ili, kiam finfine nenio restis, krom la perceptata mondo, la homo paŝis sur la falsan vojon. Ĉar li ĝuste per tio diferenciĝas de la bestaro, ke en li eblas evoluo de supersensaj sentoj kaj kapabloj. Konado, amo, libero – ili ĉiuj estas supersensaj objektoj, supertempaj. Mi substrekas, ke kapablante iĝi supertempaj, ili potenciale estas donitaj al la homo. Sed antaŭ ni estas grandega tento. La homo metis antaŭ si la taskon havi kiel eble plej multe da manĝo, vesto, bonaj materiaj kondiĉoj de persona vivo. Ĉu tio estas bona? Ĝenerale, jes. Sed nur sub la kondiĉo, se ankaŭ la homeco evoluos en li. Ĉar havi kiel eble plej multe da loĝloko, vesto ktp. estas ne homa, sed tio estas komuna inter ni kaj ĉiuj vivaj estaĵoj. Ankaŭ birdo devas havi neston, ankaŭ bestoj devas havi kavojn, kaj kapreolo devas havi paŝtlokon, kaj ĉiu birdo havas sian ĉasregionon, kie ĝi nutras sin. Tio estas biologia leĝo, la lukto por ekzisto. Certe, ĝin havas la plantoj, kaj la bestoj, kaj ankaŭ la homo.

Sed homo homiĝis nur tiam, kiam en li aperis la aparta elemento, kiu estas supera ol ĉio ĉi. Se ni prenos la plej bonajn (mi substrekas – la plej bonajn) reprezentantojn de la homaro: la grandajn saĝulojn, la sanktulojn, la poetojn, la pentristojn, la heroojn, tiam ni tuj vidos, ke pro sia interna mondo, pro siaj principoj ili malobservis la dezirojn de la korpo. Ili povis nedormi dum noktoj, ili povis dum longa tempo vivi sen manĝo, ili povis oferi siajn agrablaĵojn, familion, komforton, eĉ vivon. Kaj kiam homo aspiris nur la materian, li komencis sufoki en si la superajn aspirojn.

Kaj aperis du modeloj. La unua modelo estas la aĵo-akiremo. La aĵo-akiremo signifas, ke homo tutanime strebas al la materiaj bonaĵoj. Tiu ĉi malsano ĝis nun ekzistas en la tuta mondo. Per kio ĝi finiĝas? – Per katastrofo, per aparta katastrofo, ĉar homo trompas sian naturon, kaj, plene kontentiĝinte, li komencas demonumi. Jen de kio aperas en la altevoluintaj landoj la memmortigoj, narkotismo kc.

La dua modelo estas utopio, kiam la materia bonstato ne estas donata, sed ĉiam nur promesata. Kaj tial homoj strebas al ĝi dum jardekoj, tra ĉiaj oferoj, kiel al iu neatingebla celo. Kaj finfine ili atingas nek la spiritan, nek la materian. Ĉio ĉi finiĝas ankaŭ per profunda morala, materia kaj ekonomia krizo.

Nur harmonio inter la spirita, fizika kaj psika en homo povas krei normalan evoluon.

La kredo estas akso, per kiu homo trovas la unuecon de propra egoo. Tial ĉiu homo potenciale, en sia subkonscio, estas kredanto, kaj eĉ agresiva ateisto. Senkreduloj ne ekzistas, ĉar homa spirito estas programita por senkonscie aspiri al la plej supra elemento. Historio de la 20a jarcento pruvis tion al ni kun eksterordinara evidenteco. Nesenkaŭze Mao Czedun antaŭ sia morto diris al ĵurnalisto, ke li komprenis la signifon de la Dia Mistero nur meditante pri la propra kulto. Li komprenis, ke homo senigita je la koncepto pri Dio finfine ekkultas ion ajn. Kaj tio montriĝis absolute evidenta.

En ĉiuj landoj, kie oni provis neniigi la koncepton pri la dia elemento, ĝin tuj anstataŭis io alia, multe pli vulgara, multe pli mizera. Estis kreita idolo. Anstataŭ la Supera Senco kaj Kreinto de la Universo tiun ĉi lokon okupis aŭ abstraktaj sociaj fantomoj aŭ politikuloj, el kiuj pli ol duono estis friponoj – ĉiam, en ĉiuj jarcentoj.

Do, la kredo estas nekonscia aspiro de homo al la plejsupra senco de la Esto, akcepto de la plejsupra senco de la Esto. Eĉ pli, la kredo estas la stato de homa spirito, kiu estas atingata per tiu nekonscia percepto pri la senco de la Esto. Se la senco ekzistas, tiam indas vivi. Kiam la senco plene neniiĝas, tiam la akso de la vivo en homo kvazaŭ elfalas, kaj homo mortas viva. Ekzistas kredo konsciita – tia estas la kristana kredo. Ĝi konscias, al kio aspiras homo kaj kial li aspiras.

Ĝuste ĝi diras al ni pri unu Dio, la Patro Ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj la tero. Tio estas la unua punkto de la Simbolo. Dio estas Unu. Kial? – Ĉar homo ĉiam perceptis malantaŭ la multformeco de la spiritaj kaj fizikaj elementoj ion unuecan. Kaj ankaŭ la scienco trafis la saman vojon.

Falas aerolito. Sciencistoj esploras ĝian konsiston. Evidentiĝas, ke ĝi havas la samajn elementojn, kiuj estas sur la Tero. Spektra analizo penetras en profundon de steloj, malfermas konsiston de steloj: montriĝas la sama tabelo de Mendelejev. Ĉie agas la samaj leĝoj. Ĉio estas kvazaŭ subordita al unueca Plano. Nesenkaŭze la fama angla astronomo Ĝejms Ĝims diris, ke la Universo hodiaŭ pli similas grandiozan penson, ol grandiozan maŝinon.

Kio troviĝas malantaŭ tiu ĉi perfekteco de la Universo? De kie aperis tiuj ĉi leĝoj? Kiam oni diras, ke mirakloj malestas, mi tuj rememoras, ke la plej granda miraklo estas la ekzisto de la mondo, kaj plie – miraklo, kiun homo povas ekkoni.

Aristotelo diris, ke ĉia ekkono komenciĝas de miro. Homo miras pri tio, kion li vidas. Kaj akorde kun Aristotelo Albert Enstein skribis: „Tiu, kiu perdis la kapablon miri estas anime morta. Scio, ke ekzistas mistera realo, kiu riveliĝas kiel supera saĝeco kaj perfekta beleco, – tiu ĉi scio, tiu konvinko estas kerno de aŭtentika religieco“.

En la epoko, kiam oni kreis la klasikan mekanikon, kiu antaŭis la mondkomprenon laŭ Einstein, ĝiaj kreintoj diris tiel (rememoru vortojn de Johan Kepler, unu el la bazintoj de la ĉiela mekaniko): „Kiam mi studas la leĝojn de la mondo, mi kvazaŭ tuŝas Dion permane“.

En la 17a jc. sveda sciencisto Karl Linne, kreinta klasifikon de bestoj kaj plantoj, kiun ni ĝis nun uzas, fininte sian laboron, skribis: „Dio preteriris antaŭ mi, mi vidis Lin en Liaj kreaĵoj“. La bazinto de la eksperimenta scienco Francis Bacon skribis: „Nur supraĵa scio forkondukas de Dio, profunda scio, kontraŭe, denove revenigas al Li“.

Antaŭ kelkaj jaroj en Moskvo estis eldonita libro “Dialogoj”. Tie i.a. estas prezentita artikolo de la fizikisto Charls Tauns, unu el la kreintoj de lasero, nia samtempulo. La artikolo nomiĝas „Unueco de scienco kaj religio“.

Kiel scienco ekkonas la materian parton de la mondo, tiel kredo komprenigas ĝian spiritan bazon. Sed tiu kaj tiu ĉi estas strikte kunligitaj, ĉar ili ambaŭ ekkonas finfine la Kreinton kaj la Misteron. Kaj estas mirinde, ke homo kapablas senti la Kreinton simple intue. Efektive ekzistas organo – nia profunda intua konado, kiu kapablas ekkoni la Patron de ĉiuj.

Kiam homo rigardas la mondon ne supraĵe, kiam li ne glitas laŭ la aĵoj, kiam li meditas pri la miraklo de atomo, ĉelo, disfloranta floro, pri la komplikeco de propra organizo, ju pli multe li penetras en tion, des pli forta estas lia senfina miro.

La Universo estas giganta organismo. Ĉiu aĵo, kreita de homo, postulas penon, arton, talenton kaj racion. Sed kiel granda kaj neĉirkaŭprenebla devas esti tiu Racio kaj Genio, Kiu troviĝas malantaŭ la tuta Universo! Al Li kondukas nin ĉio, kion ni konas pri la mondo.

Memkomprenebie, mi ne traktos la primitivajn argumentojn, kiujn oni eltiradis el polvokovritaj kestoj proksimume antaŭ 30 jaroj. Mi memoras, tiam estis afiŝo, sur kiu estis pentritaj sputnikoj. Kaj tie estis subskribo, kvazaŭ amuza, en la nomo de la sputniko ke ili sin tra lʼUniverso movis, sed nenie Dion trovis. Necesas iomete prezenti al si, kio estas la Universo, por kompreni, kiom sensenca estis tiu aserto (lige kun tio mi rememoras parabolon, verkitan de Solouĥin pri tio, kiel karaso decidis esplori, kio okazas trans la akvosurfaco. Kaj elsaltinte je kelkaj centimentroj, plaŭdis reen en la akvon kaj proklamis: „Nu, tie estas nenia vivo; certe, tie ĝenerale ne eblas vivi". Do, homo supreniĝas super sian planedon ne plie, ol la karaso super la sian).

Due. En la spaco la Dian Elementon neeblas serĉi. Dio troviĝas nek ĉi tie nek tie. Li estas ĉie, Li estas ĉio. Kaj kiam homo komprenas tion, li komprenas ne aĵon, kiun oni povas foti aŭ mezuri, sed li malkovras Dion per sia interna rigardo.

Iam oni kutimis diri, ke kredo, kiun ni nomas religia kredo, forkondukas homon el reala vivo, dum ĝuste kaj nur ĝi plenigas per senco nian vivon: ĝi malkovras, ke ni por io estas kreitaj, ke por io estas kreita la tuta Tero, por io estas kreita la tuta Naturo, al iu celo la Supera Racio kondukas la homon kaj la vivon. Kaj Li tiam donas al ni la inspiron. Tiam ni ne simple estas vezikoj, kiuj krevas sur surfaco de bolanta likvaĵo, sed ni estas bildo de la Patro, la Kreinto de la ĉielo kaj de la tero.

Kion tio signifas? Nu, la nocio „patro" emfazas, ke tio estas ne senpersona forto, simila al la fenomeno, kiun bildigis Kari Ĉapek en la romano „Fabriko de Absoluto". Tie, en tiu ĉi fikcia romano, la herooj eligis iun supernaturan substancon el la materio. Ne, tio ne estas perforta kaoso. Patro estas persona elemento. Ĝuste tial la homo estas persono, ja li spegulas en si la plejsupran Personecon Dian Elementon – la Kreinton de la ĉielo kaj de la tero.

Kio estas la ĉielo kaj la tero? Tio estas antikva nommaniero de la Universo. Ankoraŭ antaŭ 6 mil jaroj la sumeranoj nomis la Universon Anki. Anki signifas: la ĉielo kaj la tero, du polusoj de la esto. Same ankaŭ la Biblio komencas sian rakonton per la vortoj: “En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron”, t.e. ĉiujn bazajn ecojn de la Universo.

Kaj ankoraŭ du karakteriziloj estas montrataj en la Simbolo: „de ĉio videbla kaj nevidebla“. Li estas la Kreinto de ĉio videbla kaj nevidebla. Tiuj vortoj kondukas nin al la ideo de dueco de la tuta mondo, de nia homa naturo. Kaj homo, kiu estas mikrokosmo, t.e. malgranda universo, – li kunigas ĉion en si. En niaj histoj en niaj ostoj vivas mineraloj. En ĉiuj ĉenoj de nia organismo agas samaj principoj, kiaj en ĉeno de ajna planto. En nia fiziologio estas ĉio, kio estas en fiziologio de la superaj bestoj. Sed, krom tio, en ni estas ankaŭ la nevidebla elemento, ĝuste tiu elemento, kiun ni nomas spirito. La animo estas kunliga ĉenero, se diri rigore, inter la spirito kaj la korpo.

La spirito distingiĝas antaŭ ĉio per kreivo. Nur la spirito kreas. Tial homo similas al Dio. Spirito ekkonas la moralajn valoraĵojn. Ĝi elektas inter la bono kaj la malbono. Spirito estas libera, potenciale libera. Tial homo respondecas pri siaj agoj. Spirito ne estas materiaĵo, ĝi havas nek koloron, nek formon, nek pezon, ĝi ne okupas spacon. Tial ĝi ne estas detruebla. Kial detrueblas la materio? - Ĉar ĝi estas el io kreita: el molekuloj, atomoj, elementaj partikloj, kiuj moviĝas en spaco. Kio estas moviĝo? Moviĝo estas ŝanĝo de spaca situo de materio. La kreado, konscio, amo ne troviĝas en spaco. Tial materia moviĝo ne estas por ili ebla, same kiel detruo. Animo de homo riĉiĝas. Riĉiĝas interne. Ĝi povas kreski. Sed ĝia kreskado ne estas materia. Kreskas arbo, kreskas organismo. Kreskas ankaŭ spirito, sed tute alie. Tial ĉiuj ecoj de la spirito estas variaj grandoj. Mi substrekas, variaj grandoj, t.e. ili povas pligrandiĝi kaj malpliiĝi. Oni povas enterigi talenton, kaj oni povas evoluigi ĝin. Oni povas lerni ami, sed eblas subpremi en si la aspiron, ktp. Tio signifas, ke oni ne devas pensi, ke tiu donaco estas donita al ni jam preta, ke ĝi estas donita al ni kiel Atena el la kapo de Zeŭso, ke nenio estas aldonebla, ne! La tuta homa vivo estas evoluo de la spiritaj ecoj. La Biblio nomas la ecojn bildo kaj similaĵo de la Kreinto.

La homo estas bildo kaj similaĵo de la naturo. Mi jam parolis pri tio. Sed kiel kreito, kiel ekkonanto pri la bono kaj la malbono kiel pensulo, ĉirkaŭprenanta la tutan universon, li estas bildo de sia Kreinto. En tiu rilato li senlime superas ĉion. Blazio Paskalo, fama fizikisto kaj filozofo, skribis, ke homo estas kaneto, kulmeto, ke estas facilege neniigi lin, ke sufiĉas malgranda guteto por mortigi lin. Sed eĉ se la tuta universo falpereigos lin, li tamen superas ĝin, ĉar ĝi falos sur lin sensence, senpense. Nur li estos komprenanta, ke li pereas.

La homo aperis en la lasta momento de la mondhistorio. Por ni restas sekreto, ĉu li estas kreita nur sur la Tero, aŭ ankaŭ en aliaj mondoj. Praktike nun ni parolas nur pri tiu ĉi tera homaro. Estas du eblaĵoj; aŭ Dio loĝigis en la universo aliajn homarojn aŭ nia homaro estas centro, el kiu komenciĝos racia disloĝiĝo post certa tempo. Sed gravas alia afero, tio ke la mondo laŭ la Biblio, laŭ la Sanktaj Skriboj, estas ne preta, sed virtuala aĵo, – ia alvokiĝo de la homo. Kaj kiam la homo malfidelas al tiu sia destino, li komencas detrui la mondon. Anstataŭ transformi, spiritigi, li malpurigas ĝin. Anstataŭ kreskigi la kapablon de spirita ekkono, li stultiĝas. Anstataŭ profundiĝi en frateco kaj amo, li bestiĝas. Kaj tio finfine kondukas al terura rezulto.

Oni ne pensu, ke Dia puno estas kriminala puno. Oni ofte demandas min: kial estas dirate, ke „Dio punis" kc. Ne, Dio ne estas kriminala instanco. Tamen Li kreis difinitan moralan ordon en la mondo. Kaj en tiu ĉi morala ordo semita malbono finfine turnas sin kontraŭ la seminton. Homo respondecas pri tio, kion li kreis. Kaj tiu respondeco estas ligita kun profunda solidareco de la homoj. La homoj estas ligitaj unu kun la alia. Kaj kiam ni faras ion malbonan, tio ne estas nia persona afero, sed tio ĉiam disvastiĝas ĉirkaŭe.

Tiamaniere, la unua parto de la Simbolo koncernas ĉefan punkton de ĉiu religio. Tio, pri kio mi nun parolis, estas – laŭ aparta maniero – dogmo ankaŭ de islamo, kaj de judismo... Kaj eĉ la paganoj, kiuj adoras diaj apartajn fenomenojn de la naturo, tamen scias, ke malantaŭ ili, malantaŭ la apartaj fenomenoj, kaŝas sin la Supera Realo. Tial la unua punkto de la Simbolo ankoraŭ nur enkondukas nin en antaŭĉambron de propre kristana dogmaro. Tio estas ankoraŭ religio en plej vasta senco de la vorto. Ĉu tio estas abstrakta teorio, metafiziko, teologio aŭ filozofio? Ne, sed teologio kaj filozofio nur strebas kompreni la sencon de tio.

En efektiveco por ĉiu homo ekzistas ebleco de plejprofunda mistera persona renkonto kun la Supera Realo. Homo povas kaj devas ĉiam serĉi vojon al Ĝi. Ni neniam havos plenecon en la vivo, aŭ tion, kion ni nomas feliĉo, se ni estas senigitaj je tiu realo. Ni neniam estos vere feliĉaj, se ni anstataŭigas ĝin per idoloj. Pli aŭ malpli frue la idolo falos kaj ni vidos, ke ĝi estas senforta kaj senglora.

La homaro dum centoj da jarmiloj, ekde la momento, kiam ĝi ekkonsciis sin, ĉiam aspiris al la Ĉielo, ĉiam serĉis Dion. Kiel diras al ni la Biblio, Dio kreis la homon kaj li Lin serĉas, sed en efektiveco Li ne estas malproksime de ĉiu el ni. Tiel estas dirite en la libro „La Agoj de la Apostoloj", en la 17a ĉapitro. Kaj la historio de la Di-serĉado estas la historio de homa spirito kaj kulturo. Kaj nur en apartaj pecoj de la historio ekbrulis kvazaŭ nigra flamo de la senspiriteco: la provo rezigni la aspiron al la Eterneco. Tiaj estis la materiismaj provoj en la Antikva Hindujo, Antikva Ĉinio, Antikva Greklando, en nia jarcento. Sed tio estas anomalioj de la spirita evoluo. Normala spirita evoluo, kontraŭe, ĉiam okazis sub la signo de kredo, sub la signo de tio, kion ni nomas religio.

La vorto „religio" devenas de la latina „religare", t.e. “kunligi”. Ĝuste ni, apartaj homoj, estas la mistero, kiu kunligas nin unu kun la alia, kunligas nin kun la Supra, kunligas nin kun la Celo de la esto, kaj donas al ĉiu aparta homo eternan sencon. Ni ne plu estas sableroj, ni ne plu estas rubo kaj ne plu aŭtunaj folioj, kiuj faladas sur la teron. Ĉiu el ni estas senlime valora, kiel valorŝtono, trovita inter ondoj, oni ĝin elprenas – ĝi estas perlo. Ĉiu animo estas perlo.

Ĉio dependas de tio, kiel ĝi estas prilaborita. Kaj la prilaboro estas ĝuste la spirita vivo mem, spirita peno.

Tia estas la unua punkto de la Shnbolo Plue ni laŭvice traktos ĝiajn bazajn temojn. Evidente, vi mem komprenas, ke mi ne povas ĉirkaŭpreni plene tiun neelĉerpeblan problemon. Tial se nun ĉe iu el vi aperos iaj demandoj, mi provos respondi ilin. Kaj nun mi dankas vin ĉiujn. Mi estas tre ĝoja, ke vi kolektiĝis ĉi tie por aŭdi antikvan kaj eterne junan vorton de la Eklezio, tiun „Nicean Simbolon“, sur kiu dum jarcentoj staris la kristanismo kaj staros neŝanceleble, malfermante en ĝi novajn profundojn, ĉiam komprenante ĝin, ĉar ĉi tie estas vojo, kiu ne havas finon. La vojo al la Senfineco estas malfermita modelo. Modelo de flugo kaj de vojaĝo al la Lumo.

 

Dankon.

 


[1] Post ĉi tiu klarigo ni ĉie tradukas la vortojn “Nicea-Cargrada Simbolo” simple per “Nicea Simbolo” (Trad.).

 

Tradukinto: