Krucolevo

-A +A
Fako: 

Nia tuta planedo estas plena de monumentoj, memorsignoj ktp. Ili estas faritaj honore al la homa genio, laboro, inventoj, heroeco. Ilin kreis aŭ gepatra amo, aŭ dankemo de la posteuloj. Sed en la tuta universo ekzistas unu monumento, kiu estas kreita ne pro amo aŭ dankemo, ne pro bona memoro aŭ bona intenco. Ĝi estas kreita per malamo kaj malico. Tiu ĉi monumento estas la kruco de Kristo, al kiu homoj alnajlis sian Savanton kaj Sinjoron. Kaj tiu ĉi Kruco staras super la spaco kaj super la tempo, montrante al ĉiuj popoloj la Dian amon kaj bonvolon, kaj atestante la homan sendankecon. Tiu ĉi monumento sanktigis la mondon kaj la homaron, ĉar sur ĝi verŝis Sian elaĉetan sangon nia Savanto. Per la forto de alnajlita al ĝi Kristo la kruco fariĝis signo kaj armilo de la kristanismo.

Kiel en la komenco, tiel ankaŭ en la postaj tempoj “la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio” (1 Kor. 1, 18). Per Sia sava morto kaj per Sia viviga sango Kristo faris glora la hontigan ekzekutilon. Tia estas la providenca energiado de la dia amo. Kaj ni nun laŭdas la vivigan Krucon, ni honoras kaj gloras ĝin kaj kune kun ĝi – ankaŭ la elaĉetan faron de nia Sinjoron kaj Lian gloregan releviĝon. “Ni predikas Kriston krucumitan, por judoj falilon, kaj por grekoj malsaĝon; sed por la vokitoj mem, ĉu judoj aŭ grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la saĝecon de Dio” (1 Kor. 1, 23–24).

La kruco estas en la universo mem, ĝi estas en la esenco de ĉiu homo, en la bildo de Dio. La kruco estas ĉiam kaj ĉie kiel forto, kiu sanktigas ĉiujn dimensiojn de la mondo. La kruco estas atestilo de boneco kaj amo de la Patro, Filo kaj Sankta Spirito. La kruco estas la signo de nia venko, per kiu ĉiu kristano estas sigelata dum la bapto. La kruco koronas la kristanajn preĝejojn, kie Dio speciale ĉeestas. Per la kruco de Kristo estas signata la vivo de la fideluoj sur ĉiuj ĝiaj vojoj, ekde la naskiĝo ĝis la morto. Kiam ni signas nin per la kruco, ni sanktigas niajn intelekton kaj niajn pensojn, nian koron kaj niajn sentojn, ni sanktigas ankaŭ niajn korpajn fortojn kaj ni vokas la Dian benon sur la farojn de niaj manoj. Per la kruco la sankta Eklezio plurfoje signas nin dum la diservoj.

Hodiaŭ, kiam en ĉiuj ortodoksaj preĝejoj kaj en la koroj de ĉiuj fideluloj estas levata la viviga Kruco, ni ne nur gloras kaj honoras ĝin, sed ni ankaŭ saĝumadas super la mistero de la Kruco. La viviga Kruco instruas nin pri la granda dia amo. “Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon” (Jn. 3, 16). Nia sankta patro Johano la Orbuŝa diras: “Ne sklavon nek anĝelon aŭ ĉefanĝelon Dio fordonis por la mondo, sed Li fordonis Sian samesencan Filon. Li fordonis lin ne por iuj elektitoj, sed por la tuta homaro”. Ni vidas la Dian amon: “Vidinte la releviĝon de Kristo”, – kaj ni adoras la sanktan Sinjoron Jesuon, la sole senpekan, kaj ni ankaŭ honoras Lian krucon, glorante Lian releviĝon.

Kial do la mondo krucumis la Amon? Tio okazis pro tio, ke kie venkas amo, la leĝo de la Ĉiela Regno, tie neniiĝas la homa superemo, homa memeco, la peka egoismo. Kaj kiam la enkorpiĝinta Amo venis en la mondon kaj malfermiĝis la homa maljusteco, tiam la ofendita pekemo ekvenĝis kontraŭ Dio. Iufoje disĉiplo de Kristo kun pia tremo petis Lin: “Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo” (Lk. 5, 8). Okazis ankaŭ, ke ne pro pia tremo, sed pro malbonkora timego homoj persvadis Kriston foriri de ili (Mt. 8, 34). Tie, kie homa fiereco volas absolute regi, mankas loko por Dio. Jen kial la mondo renkontis la Dian amon per malamo kaj malbonkoreco.

Nun, ĉe la piedo de la Kruco ni lernu la amon, fidelon kaj toleron. Kiam la reĝino Eŭdoksia volis mortigi Johanon la Orbuŝan, la sanktulo skribis al unu el presbiteroj: “Mi konas pri la malicaĵoj de Eŭdoksia, sed kiu povas apartigi nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado? Nenio apartigos nin de la amo de Dio. Se ŝi transdonos min al la ekzekutistoj kaj ili volos dissegi min – mi memoras la profeton Jesaja, se ŝi volos min ĵeti en la maron – mi memoras la profeton Jona; se ŝi ĵetos min al bestoj – mi memoras la profeton Danielo; se ŝi enigos min en fornegon – mi memoras la sep junulojn, se mi estos senkapigita – mi similiĝos al granda Johano la Baptisto. Ne ekzistas do metodo nek maniero, kiu povua apartigi nin de la amo de Dio, kiu manifestiĝis en la elaĉeta faro de la Savanto, kiam Li lasis Sin krucumi pro ni“.

La amo perfektigas homon. La amo donas al homo flugilojn, kiuj portas lin ĝis la ĉieloj.

En ĉi tiu tago de Krucolevo ni levu ĝin en niaj koroj, en niaj pensoj, en nia vivo, ke ĝi efektive fariĝu por ni venko super ĉia malfortaĵo kaj dubo, super malespero kaj malĝojo, super peko kaj maljusteco, ke ĝi ĉiam estu por ni signo de firma fido, neŝancelebla espero kaj kristana amo. Ni laŭdu la krucon kaj alproprigu al ni la savon, kiu estas donita al ni per la forto de krucumita kaj releviĝinta Kristo. Amen.

Etikedoj: 
Tradukinto: