La tria konversacio

-A +A

JESUO KRISTO ESTAS LA FUNDAMENTO DE KRISTANISMO

Mi kuraĝas ripeti, ke la grandaj mondaj kulturoj kaj religioj havas siajn templojn, kantojn, sonorilojn, rozariojn, traktaĵojn, monaĥejojn kaj multon alian. Multon, tamen la ĉefa diferenco de la kristanismo disde ĉiuj mondaj religioj troviĝas en la Evangelio, en la persono de Jesuo Kristo.

Tia Persono, tia Revelacio estas nenie. Kaj kiel ajn granda estus la persono de Budho, la fondinto de la budhismo, liaj instruoj, liaj principoj estas multe pli esencaj por la budhismo, ol la persono de Gotamo Budho mem. Kaj se ne estus en la mondo Mahometo, sed simple iu anonima eldirus la gravegajn dogmojn – la unu Dio, preĝoj kelkfoje dum tago ktp., la islamo estus samtia, kia ĝi estas nun. Sed la kristanismo sen Jesuo Kristo perdas sian esencon, plej fundamentan kaj gravegan.

En la antaŭmorta novelo de Vladimir Solovjov, kiu nomiĝas „Novelo pri Antikristo", kiun vi jam povas tralegi, ĉar ĝi estas eldonita ĉe ni, estas jena sceno – la tutmonda prezidento, reganto de la tero, kunvenigas reprezentantojn de la ĉefaj kristanaj eklezioj. Li promesas al la katolikoj konstrui tre pompajn templojn, li promesas al la ortodoksuloj krei tre valorajn muzeojn de antikva eklezia arto, li promesas al la protestantoj fondi novajn institutojn por studado de la Sankta Skribo kaj teologio. Ŝajnis, ke ĉiuj ĝojegas, sed tri ĉefoj de la eklezioj, papo Petro, starco Johano kaj profesoro Paŭli, metas antaŭ li demandon – rekte – kiel li rilatas al Jesuo Kristo? „Vi ĉion al ni promesas, krom Li".

Tio estas kristanismo sen Kristo, tio estas estetiko, scienco, tradicio, diservo. Sed forestas la ĉefaĵo, forestas la Filo de homo, krucumita kaj releviĝinta. Kaj laŭ tiu ĉi indiko la starco Johano, papo Petro kaj profesoro Paŭli divenas en la tutmonda prezidento la Antikriston. Tio estas tre grava afero, montranta kiel Vladimir Solovjov komprenis la misteron de la kristanismo.

Kaj necesas diri ke de lia tempo nenio ŝanĝiĝis. Kaj ankaŭ de tiu tempo, kiam estis skribita la Evangelio, tiusence nenio ŝanĝiĝis. "Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino", – diras la Sinjoro Jesuo. Kaj kiam ni legas antikvajn tekstojn de Nova Testamento, ni trovas tie la vortojn de la apostolo Paŭlo, kiu diras, ke homo saviĝas, t.e. iĝas kunpartoprenanto de Dio, ne per la leĝo, ne per la faroj de la leĝo, sed per fido al Jesuo Kristo.

Kion tio signifas? Leĝo estas ia ordo de la vivo. Leĝo estas religio, kiu estas parto de homa kulturo. Tiu kulturo, certe, kiel oni ŝatas ĉe ni diri, havas terajn radikojn. Ĉio ĉi estas grava kaj necesa. Sed fari trarompon, fari antaŭeniĝon tiu ĉi kultura heredaĵo ne povas, ĉar en ĝi estas tro multe da homa, nur homa. Kaj nur tiam, kiam homo malfermas por si la senmortan, eterne vivan Kriston, tiam okazas tio, kio en la speciala biblia lingvo nomiĝas "savo", t.e. iĝo kunpanoprenanto en la aŭtenktika, viva Vivo pri kiu sopiras la animo, kiun la animo aspiras. Jen kial sian predikon la Sinjoro Jesuo Mem nomis "Besora", kio signifas "ĝojiga mesaĝo", ĝoja konigo, greke "evangelion". Kaj ankaŭ ni nomas tion Ĝojiga Mesaĝo aŭ Evangelio. Pri kio do estas tiu  Ĝojiga Mesaĝo?

Kiam ĉe la beduenoj naskiĝas knabo, ili havas jenan moron – la homo akuŝiginta la knabon venas al la patro kaj diras: "Mi venigas al vi grandan ĝojon – ĉe vi naskiĝis filo". Kaj jen, malfermante la Evangelion laŭ Luko, ni legas tie tiujn ĉi vortojn. Nokte paŝtistoj gardas siajn gregojn, kaj subite al ili ekbrilas la gloro de la Eternulo. En la biblia lingvo tio signifas apero de Mistero en tiu ĉi materia mondo. Kaj ili aŭdas: mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kio estas Kristo kaj reĝo – pri tio ni parolis en pasinta fojo.

La Reĝo venis por regi, sed naskiĝis kiel mizerulo. Kaj 30 jarojn post la Kristnaskaj eventoj sur la bordo de la rivero Jordano du fiŝkaptistoj trovis sian amikon, kiu ankaŭ troviĝis sur la bordo inter la popolamaso, kaj ili diris al li strangajn vortojn: "Ni trovis la Mesion".  La fiŝisto diris: "Kiu estas Li?" - "Tio estas Jesuo, la filo de Jozef el Nazareto". Kaj li, certe, ne kredis. Tiam ili diris al li simple: "Iru kaj rigardu". Tio estas la ĉefa pruvo, kiu ankaŭ hodiaŭ venigas al la kristanismo tiujn, kiuj volas kun ĝi konatiĝi: ĝi diras tiujn du vortojn: "Iru kaj rigardu".

Kaj jen ni rigardas la bildon de Tiu, Kiu estas desegnita antaŭ ni en la Evangelio, la bildon, kiu ne malheliĝis dum la 20 jarcentoj. Kiu granda genio povis krei tiun ĉi bildon? Nesenkaŭze Rousseau diras, ke tiu, kiu inventus Kriston, estus ankoraŭ pli mirinda ol Li mem. Oni diras pri kolektiva popola kreado. Mi opinias, ke tia kreado ne ekzistas; ekzistas anonima kreado. Kaj tamen estas rimarkinde, ke la Evangelio estas skribita ne de unu homo. Se tio estus unu Evangelio laŭ Johano, ni dirus: "Jen estis la granda genio Johano, kaj li kreis tian bildon". Sed ili estas kvar. Kaj ĉiu el sia vidpunkto rigardas la bildon de Kristo.

Ĉe la verkistoj estas rimedo, uzata por reliefigi kaj pliverigi iun bildon. Por tio necesas noti la mankojn, montri la feblojn de la heroo, ombrumi la portreton. La evangeliistoj al la bildo de Kristo ne aldonas ombrojn, tamen Li estas mirinde viva, mirinde reala kaj sentebla.

 

PRI LA EVANGELIOJ

Pasis jam la tempo, kiam oni konsideris la Evangelion libro skribita en posta tempo, mult-multajn generaciojn post la vivo de Jesuo Kristo. En nuna tempo ni jam bone scias, ke ili ĉiuj kvar estis skribitaj en la sama jarcento, kiam la evangeliaj eventoj okazis. Ekzistas malnovaj manuskriptoj de la Evangelio, kiuj apartenas al la frukristana tempo. La plej malfrua estis la Evangelio laŭ Johano,  ĝi estas skribita ĉirkaŭ la 90a  jaro de la unua jarcento. Kaj jen, manuskripto de tiu Evangelio (fragmento de ĝi) estis trovita jam en Egiptio. Ĝi datiĝas je la 130a jaro, t.e. iu jam transkribis ĝin kaj alveturigis en Egiption. Kaj ja tiam aviadiloj ne flugadis, ĉio ĉi okazis tre malrapide. Pri tio, ke tiu ĉi libro estis bone konata kaj disvastigata ekde la frua tempo, atestas miloj da antikvaj papirusoj kaj pergamenaj manuskriptoj. El ili centoj apartenas al la frukristana tempo.

Vi rimarku ankaŭ, ke la antikvaj verkistoj, kiujn ni konas, – kaj la romiaj kaj la grekaj (Homero, Tacito, Vergilio), – ne havas tian kvanton da antikvaj tekstoj. Plejmulto da ili apartenas al la renesanca epoko.

Kiu kaj kiam skribis la Evangelion? Oni opinias, ke la piej antikva estis originale ne ĝisvivinta nian tempon Evangelio laŭ Mateo, skribita en la hebrea aŭ aramea lingvo. Mateo estis impostisto, do verŝajne li estis la plej klera el inter la disĉiploj. Laŭ atesto de la episkopo Papio, vivinta en la dua jarcento, Mateo skribis sian Evangelion kaj poste oni tradukis ĝin en la grekan. Tio, kion ni hodiaŭ havas kiel la Evangelion laŭ Mateo, estas jam la greka versio, skribita pli malfrue, inter la 70a kaj 80a jaroj. En la komenco de la 60aj jaroj estis skribita la Evangelio laŭ Marko. Kaj la evangeliisto Marko estas la supozata aŭtoro de la evangelia ĝenro.

Rimarku gravan aferon: evangelio ne estas simple biografio de Jesuo Kristo. En tiu tempo oni bone sciis, kio estas biografio. Vi scias, ke la romiaj kaj grekaj verkistoj tre ŝatis biografiojn, kaj Plutarĥo baldaŭ aperigis siajn „Paralelajn Vivojn“.

Do, tio ne estas biografio nek prediko. Kaj ne aforismaro. Kaj ne karakterizo de persono. Sed tio estas io tute nova. Tio estas aparta ĝenro, kreita de la evangeliistoj; povas esti, ĝuste de la evangeliisto Marko. Li ne estis verkisto, li originis el pastra familio kaj loĝis en Jerusalemo. Kiam okazis evangeliaj eventoj, li estis junulo, preskaŭ knabo. Poste li iĝas disĉiplo de Kristo. La domo de lia patrino iĝas domo de la apostolo Petro kaj aliaj apostoloj de Kristo. Ili alvenadas tien kaj sentas sin tie pace. Tio estis la patrino de la komenca komunumo kaj poste, kiam la apostolo Paŭlo komencas sian predikon al la paganoj, li kunprenas Markon kiel helpanton. Sed timigita, videble, per malfacilaĵoj de la vojaĝo aŭ pro iuj aliaj kaŭzoj, Marko forlasas Paŭlon kaj Barnabason kaj kun sia kunvojaĝanto revenas en Jerusalemon. Tio estis eĉ kvazaŭ ia malkonkordiĝo, poste ili paciĝis kaj Marko akompanis la apostolon Petro. Jen ĝuste tiam okazis la ĉefaĵo. Multaj nuntempaj specialistoj miras pri stranga specialaĵo de la Evangelio laŭ Marko: Kiel skribis moderna franca verkisto – ŝajnas, ke tio estas greka paŭsaĵo el alia lingvo, ke tio estas skrupula kaj litera traduko. Kaj ĉu ne estis tiel, ke Petro rakontis pri tio, kio okazis al li kaj kion li vidis, kaj Marko skribis tion greke. Tio okazis en Romo.

Ĉiu el vi, kiu volas prezenti al si tiun momenton en la homara historio, kiam Marko ekis skribi la libron, prenu la romanon de la pola verkisto Henrik Sienkiewicz „Quo vadis?". Sienkiewicz longe loĝis en Romo, bonege konis la latinan literaturon kaj historion, kaj li rekreis la vivobildon de la epoko, kiam la kristanismo unuafoje deklaris pri si – tio estas komenco de la 60aj jaroj. La tiranismo de la cezaro Nero, koruptado, streĉa situacio en la imperio, putrado de diversaj socitavoloj, krizo. Kaj jen aperas malgranda fonto. Tio estas la kristana komunumo. Tiu ĉi romano, certe krom la ĉefaj herooj, donas sufiĉe verecan bildon de la eventoj. Tie estas jena situacio: junulo-aristokrato Vinicius serĉas sian fianĉinon Ligia'n, kiu kaŝas sin de li. Per siaj spionoj li ekkonas, ke ŝi estas kristanino kaj sekrete vizitas la tombejon, kie kolektiĝas la kristanoj. Tie, en la homamaso, li vidas, ke ekstaras maljunulo, kiun ĉiuj atendis. La maljunulo estas la ĉefpastro de la kristanoj, kiel pensis la junulo. Tiu estis simpla fiŝisto, kiu rakontis pri tio, kion li vidis kaj travivis. Tiu fiŝisto estis Petro, heroldanta la Evangelion al la loĝantoj de Romo. Kaj jen, la rakonto estis skribita, sed ne kiel memoraĵoj, ne! – sed kiel atesto de la kredo, ĉar Petro kaj la aliaj disĉiploj malkovris en Kristo tion, kio ne estis eĉ en unu profeto, eĉ en unu instruanto, kaj tio iĝis nia dua Evangelio.

La apostolo Paŭlo havis kunvojaĝanton, kies nomo estis Luko.  La sola greko el la aǔtoroj de la Nova Testamento, li estis kuracisto, kaj, laǔ la tradicio, ankaǔ pentristo. Verŝajne, junaĝe li aliĝis al Paŭlo kaj en la 51a jaro de la unua jarcento li unuafoje ekpaŝas kune kun Paŭlo  sur la eŭropan kontinenton. En Eŭropo la predikado de la Evangelio komenciĝis ĝuste ekde tiu ĉi tempo, se ne konsideri Romon. Luko vojaĝis kun li neunufoje, li estis en Palestino, li konis multajn apostolojn, la tradicion de la malnova Jerusalema Eklezio – la komenca kristana eklezio. Kaj jam dum sia grandaĝo li skribis sian evangelion kaj "La agoj de la apostoloj", kies ĉefa heroo estas Paŭlo.

Pri tio ni diros iom poste, kaj nun ni parolu pri la plej mistera Evangelio, la Evangelio laŭ Johano. Ĝi tute diferencas disde la tri aliaj laŭ stilo, lingvaĵo, laŭ karaktero de la pensado. Tio estas valora, ĉar homo de alia karaktero, alie spirite hardita vidis Kriston per aliaj okuloj. Laŭ la tradicio, tiu homo estis la amata disĉiplo de Jesuo – Johano, filo de Zebedeo, ankaŭ fiŝisto el Galileo. La nuntempaj scienculoj opinias, ke Johano ne persone skribis la Evangelion, sed ke li konstante rakontis ĝin kaj en lia lernejo, en lia rondo, estis skribita lia Evangelio. Ĉiaokaze ĝi estas tre antikva, kaj ekzistas sendubaj pruvoj, ke la aŭtoro bonege konis la landon antaŭ ol ĝi estis ruinigita far la romianoj en la 70a jaro, post la falo de Jerusalemo.

Do, jen estas la kvar Evangelioj. Pri kio ili parolas? Pri la mistero de Tiu, Kiu estis Filo de homo (sur la tero) kaj montris Sin Filo de Dio. En la Malnova Testamento, en la antikveco la nocio "filo de homo" estis dusenca. Ĝi signifis kaj simplan mortemulon, kaj samtempe ĝi signifis ian misteran estaĵon, kiu venos en la mondon por renovigi ĝin. Jen kial Jesuo la Nazaretano preferis nomi Sin Filo de homo.

 

LA KARAKTERO DE KRISTO LAŬ LA EVANGELIOJ.

Li ne similas la la Hindaj instruantoj, ĉar li parolis kiel havanta la aŭtoritaton.

Restas nekonate, kiel pasis Lia vivo en Nazareto. Vi, certe, jam aŭdis, kaj kelkaj el vi jam demandis min pri tio, ĉu Li ne estis dum tiu tempo en Oriento, en Hindujo, aŭ jam eĉ Japanion oni aldonas – en iom alia senco. Ĉu povis tio esti? Vi scias, homoj havas misteran trajton: ĉiuj volas, ke Kristo naskiĝu samtempe en diversaj lokoj. En Usono estas movado de mormonoj, kiuj en sia libro asertas, ke en tiu tempo, kiam Kristo naskiĝis kaj vivis en Palestino, samtempe Li mistermaniere aperis en Usono kaj kreis novan movadon. Ion similan oni rakontas ankaŭ en Japanio. Nu, finfine tiel nomata Tibeta Evangelio diras pri tio, ke Kristo vizitis Tibeton kaj Hindujon. La aŭtenteco de la Tibeta Evangelio estas nefidebla. Tie estas multege da anakronismoj, tio estas malfrua verko, certe, apokrifo. Estas eble, ke Kristo iris tien, sed tio havas nenian signifon. Almenaŭ pro unu simpla kaŭzo: la grandaj orientaj kulturoj, ankaŭ la hinda, havis siajn apartajn, specifajn filozofiajn ideojn, kaj neniu el ili troviĝas en la prediko de Kristo, eĉ ne unu. El tiuj ideoj mi nomu almenaŭ du: „aĥimsa" signifas nemortigadon (vegetarismo). Kristo tion ne postulas. Kaj la dua – reenkarniĝo, la specifa hinda koncepto. En la Evangelio tio ne estas. Krom tio, la formo mem, la stilo de la Evangelio estas ligitaj nur kun la Malnova Testamento. Nek kun la greka tradicio, nek kun la hinda. Tiaj estas la faktoj de la historio.

Por ĉiu senpartia homo tio estas evidenta, sed la mistero de Kristo estas tute ne en tio, ke Li estas Filo de Sia popolo kaj jarcento, sed en tio, ke Li turnas Sin al ĉiu homo. Ĉi tie ni vidas kuntuŝiĝon de du dimensioj de la esto. Ĉu Li estas Instruanto? Jes, Instruanto. Sed tio estas tute aparta Instruanto, ĉar Li venis tiam, kiam la Malnova Testamento estis jam kanonigita, kiam la libro estis adorata kiel Vorto de Dio, kaj Li Mem nomis ĝin sankta. Kaj, veninte en tia tempo, kion Li faras?

Li diras tiel: „Al la antikvuloj estis dirite – ne mortigu. Sed Mi diras al vi, ke ankaŭ kolero estas peko" ktp. Tio estas, Li metis Sian Vorton apud la Skribo kaj super la Skribo.

En la Malnova Testamento por ŝirmi la komunumon kontraŭ la influo de la paganoj, estis kreita komplika sistemo de manĝaj malpermesoj. Kristo diras: ne tio, kio eniras en la homon profanas lin, sed tio, kio eliras el la homo – kolero, malamo, malico – ĉio ĉi estas en la homo kaj eliras el li. Do, la ritajn malpermesojn Li konsideris jam hieraŭa tago, Li rilatas al la Vorto de Dio kiel Sinjoro, Potenculo, Kiu havas la rajton tiun vorton ŝanĝi: "Sed Mi diras al vi."

 

La homa karaktero de Kristo

Jes, Li havas homan  korpon kaj karakteron. Ni povas rimarki en Li tutan aron de mirindaj trajtoj, sed ili ĉiuj estas plene teraj. Li havas amikojn. Li precipe amas Johanon, Sian disĉiplon. Li tre amas la familion de Lazaro kaj liajn fratinojn. Li ne rilatas al ĉiuj egale, kvazaŭ senpersone. Li posedas mirindan povon de la rigardo: kiam la estontaj apostoloj kaptadis fiŝojn, Li aliris al ili kaj diris: "Formetu ĉion kaj sekvu Min." Estas dirite – kaj ili formetis ĉion kaj ekiris. Kelkfoje la evangeliisto Marko substrekas la povon de Lia rigardo. Li de tempo al tempo preme suspiras, kiam sentiĝas, ke Li penas venki la homan rigidecon. Por Li ne estas fremda la stilo de ilia parolo. Kiu diris tion, ke estas pli facile por kamelo iri tra la trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la Regnon de Dio? Kiu diris tion pri fariseoj, ke ili elkribras la kulon kaj glutas la kamelon? Kiu diris tion, ke la plej malgranda semero kreskos je la plej granda arbo? Tio estas Liaj vortoj, Lia individia parola stilo. Se vi atente legos la tekston de la Evangelio (mi esperas, ke baldaŭ ĝi estos akirebla por multaj), vi povos senti tie elvokivan, lakonan, bildoriĉan, saturitan per metaforoj parolon, kiun oni tuj rekonas. "Vere, vere Mi diras al vi"; "Amen, amen Mi diras al vi" – tiel estas en la slavona traduko. "Amen" signifas "ĝuste". Tio estas Lia parolturno. Lia parolo estas ĉiam certa, en ĝi neniam estas ŝanceliĝo. Li plej malmulte similas al Jesuo de Bulgakov, al  Ieŝua Ga-Nocri. Nenion komunan, krom la nomo kaj surkruca morto, ili havas. Tiu estas ĉarma fantaziulo, vaganta filozofo. Kristo ĉiam parolis kiel havanta la aŭtoritaton. Li de neniu petis konsolon. Sed la teran forton kaj la teran gloron Li rifuzis.

Kiam Li staras antaŭ la maljustaj juĝistoj, antaŭ la sinedrio kaj Pilato, Li preskaŭ ne pravigas Sin, ĉar Li scias, ke por ili ne ekzistas la vero. Ili Lin ne interesas. Ja Pilat, demandante: "Kio estas la vero?", diris tion retorike, antaŭe sciante, ke respondo malestas, ke neniu vero ekzistas.

Unufoje en la Evangelio estas dirate, ke Kristo laciĝis kaj eksidis ĉe puto pro laco: varmega tago, longa vojo estas jam for. Li konstante pasas po multe da kilometroj, tranoktas iam sub libera ĉielo kaj ne havas, kie kuŝigi la kapon. Tian streĉan bataladon, plenplenan vivon povis havi nur forta homo. Kaj jen Lia bildo ĉiam pli klariĝas: Senfina bonkoreco, senfina malfermeco al la homoj, sed nenia sentimentaleco, nenia cedo al la malbono.

Ĉe Bulgakov Ieŝua Ga-Nocri diras:"ĉiuj estas bonaj homoj", "bona homo" k.s. Kristo, male, diras, sin turnante al la potenculoj: "Serpentoj, vipuridoj" kaj Herodon Li nomas "ŝakalo", "vulpo". Li povis esti tre malmilda kaj tre severa: "Ve al vi, skribistoj kaj fariseoj, hipokrituloj". Li ĵetadis akuzajn vortojn al la plej aŭtoritataj spiritaj grupoj kaj klanoj.

Mi  ĉiam rememorigas al la homoj, kiuj legas la Evangelion, la rimarkindajn vortojn de Gilbert Ĉesterton, kiu diris, ke Kristo ne estis vaga predikanto. Ĉio estis tute alia, se Li vagus tra la mondo kaj klarigadus la veron. Lia vivo pli similas militiron: "Por juĝo Mi venis en la mondon. Nun estas juĝo por ĉi tiu mondo."

Kion Li malfermas por homo? "Mi donas al vi novan ordonon – amu unu la alian, kiel Mi amas vin... Kiu volas veni post Mi, li abnegaciu sin, fordonu sin." "Fordonu sin" – ankaŭ tiel oni povas tion traduki. "Levu sian krucon, sian servadon al la homoj, kaj iru post Mi."

 

KIAL LA APOSTOLOJ ESTIS EL SIMPLAJ HOMOJ?

 

La disĉiploj longe Lin ne komprenis. Al ili ŝajnis, ke Li efektive, kiel Sanktoleito, Mesio, devas ekregi super la mondo.

La homoj tiel amas la surterajn forton kaj gloron! Sed Li rifuzas tion. Kaj kiam ili proksimiĝas lastfoje al Jerusalemo, kiel amare, verŝajne, Li konsciis, ke la disĉipioj komencis dividi la lokojn ĉirkaŭ Lia reĝa trono; ja post kelkaj tagoj Lin atendis Golgoto. Kaj ĉi tie oni povas demandi: "Sed kial Li tiajn disĉiplojn vokis al si, kiuj tiel malbone Lin komprenis?" ... Sed, kiel vi pensas?

Se Li kolektus grandajn saĝulojn, homojn kun fera volo kaj fortikeco, homojn kun senfina braveco, alta klero, tiam oni rajtus diri: "Certe, tiuj estis apostoloj, tiuj estis titanoj, sed ni kiuj estas? – formikoj."

Ne, ĝuste tial Li prenis ordinarajn homojn, simplajn homojn, tiajn, kiaj ni estas, kiuj en kriza situacio povas ektimi, kaj ŝanceliĝi kaj erari. La evangeliistoj tre emfazas tiun ĉi trajton de la apostoloj. Ili ĉiuj rakontas pri la malkonfeso de Petro, pri la senĉesaj demandoj de la disĉipioj, kiuj montras, kiel mise ili en la komenco komprenis Lian servadon kaj Liajn vortojn. Kaj ĉar ili estis ordinaraj homoj, ni ne plu rajtas diri, ke ili estis titanoj. Titanoj ilin faris la fido kaj la Spirito de Dio, sed ili estis simplaj homoj, "malkleruloj kaj nesciuloj", – kiel diras Luko.

 

LA LIGO KAJ DIFERENCO INTER LA DU TESTAMENTOJ

Kristo malfermas gravan aferon: Li diras, ke necesas iri post limojn de la Malnova Testamento, en kiu Dio montris al la homoj, kio estas peko, kio estas la malbono; nun necesas iri al granda bono, kaj la bazo de tio, kiel Li mem diras, estas ankaŭ en la Malnova Testamento. La ĉefaj ordonoj de la Skribo estas: "Amu vian Disinjoron, kaj vian proksimulon kiel vin mem". El tio kreskas ankaŭ la evangelia moralo, la moralo de amo, la moralo de sinofero, tial la moralo de feliĉo. Kiu amas, estas feliĉa. Kiu oferas sin, estas feliĉa. Kiu vivas por si, estas malfeliĉa.

Ĉu povis esti feliĉaj Johano la Terura, Stalin, Beria? Ho, kiamaniere ili povus feliĉi? Ja ili estis spiritaj kripluloj kaj, certe, ili estis malfeliĉaj. Sed homo, kiu vivas por aliaj, trovas apartan, nedetrueblan feliĉon. Sed vi demandos: jes, tio estas bela instruo, belaj vortoj, sed ja tio jam estis dirita en la Malnova Testamento – pri la amo al la proksimulo kiel al si mem, kaj ankoraŭ multaj gravaj aferoj pri la amo al Dio. Kion do entenas la Evangelio? Kaj la respondo, amikoj miaj, estas ĝuste kontestanta la opinion, ke la Evangelio entenas nur etikon, nur moralajn normojn. Ĝi havas ankaŭ alian, pli profundan sencon.

Ne la moralo, sed veno de Dio en nian mondon estas la ĉefa senco de la Evangelio.

Ŝajnas, mi jam diris al vi, ke Ijobo, la heroo de malnovtestamenta libro, turmentiĝis pro tio, ke li estas senkulpa antaŭ Dio, sed li suferas de Li, ke Dio estas maljusta al li, kaj li vokis Dion al juĝo, sed kiam Tiu aperis a li, li falis antaŭ Li kaj diris: "Mi Vin vokis, mi aŭdis pri Vi, sed nun mi Vin vidas". Kaj ĉiuj demandoj malaperis.

Tiel la homaro ĉiam volis tuŝi la Sanktan Misteron; tuŝi, por ekhavi vivoplenecon. Tial meditadis la saĝuloj, turmentis sin la hindaj asketoj, tial la scienculoj klopodis legi en la astroj kaj en la naturleĝoj la respondon al tiu ĉi ekscita, solsola, la plej grava enigmo. Ĉar Platono diris: "Malfacile estas ekkoni la Patron de ĉiuj". Kaj ĉar homoj ĉiam sentis, ke ili nur pro tio estas fratoj, ke ili havas Patron, ke nur pro tio ilia vivo havas sencon, ke ĝi estas ligita kun iu ĉiela senco – tial la disĉiploj demandis iufoje Jesuon: "Montru, aperigu al ni la Ĉielan Patron. Kaj tio sufiĉos por ni, nenion pli ni bezonas". Kaj tion diras al Li la tuta homaro: "Montru al ni la Patron". Kaj Li respondis tiam al Sia disĉiplo Filip: "Tiom da tempo Mi estas kun vi, Filip, kaj vi ne konas Min. Tiu, kiu vidis Min, vidis ankaŭ la Patron".

Per tiuj ĉi vortoj Li malkovras la misteron, kiun la Kredsimbolo esprimas per la greka vorto "omousios" - samesenca kun la Patro. Kaj Li estas Filo Lia, ne en la homa senco, en kiu ni uzas la vorton, sed en la senco de profundega ontologia kaj esta komuneco. "Filo" signifas "karno el karno", kaj tial la Kredsimbolo diras: "Dio vera el Dio vera, Lumo el Lumo", kiel ardanta lignofajro, se oni ekbruligas en ĝi branĉon, ne malpliiĝas pro tio, sed aperas nova fajro, lumo el lumo. "Dio vera el Dio vea, generita, ne kreita, samesenca kun la Patro". Samesenca. Ne homo estas samesenca kun la Patro, sed nur Li sola. Tuj mi montros al vi tion.

Ĉiuj sanktuloj konsciis sin pekuloj. Vidu ĉiujn vivojn, hagiografiaĵojn. Oni antaŭnelonge eldonis ĉe ni la "Konfeson" de la beata Aŭgusteno, tio estas genia kaj granda verko. Tiu ĉi granda homo kondamnas sin, mallaŭdas sin kaj pentas. Kiel diras iu ortodoksa legendo, la sanktulojn vidis siajn pekojn kiel marbordan sablon, kaj tio estas komprenebla, ĉar ĉe la hela lumo ĉiu polvero videblas. La solsola en la historio, kiu neniam diras pri siaj pekoj, estas Jesuo la Nazaretano. Li estas la solsola en la historio, kiu ne rigardas al la vero de malsupre supren. Budho, la fondinto de la budhismo, ekkonas la veron per longaj meditadoj, li dum jaroj ekzercas sin, li dum jaroj atendas la iluminiĝon, li kvazaŭ sturmas la ĉielon.

Nenio simila estas en la persono de Kristo: Li jam venas kun ĉio ĉi. Li rilatas al ni kiel ĉielo al la tero. Li estas la voĉo de la Eterneco, kiu eksonas en la mondo. Ja la nemezureblo ne povas paroli kun la limigiteco, ja dieco premas homon. Jen estas por vi literatura ekzemplo: kiam Faŭsto komence elvokas la spiriton de la tero kaj kiam antaŭ li aperas la flama spirito, Faŭsto falas svene, li ne povas elteni la aperon de la spirito. Sed ja tio estas nur la spirito de la tero kaj tio estas por ni komprenebla. Kaj kiam oni rigardas la senfinan ĉielon, la grandegajn spacojn, ĉu en montoj, ĉu en la tajgo, tiam homo perdiĝas en la nemezurebla mondo kiel lanugero. Mi eĉ ne diras pri la kosmo. Kio estas la homo kun siaj maŝinoj, aparatoj, kiam li rondflugas ĉirkaŭ sia eta Tero? La Eterneco ne povas havi homon, ĝi estas senfina, senlima. Tial en la Malnova Testamento Dio diras, ke Li estas Fajro ekstermanta, Fajro konsumanta. Kaj kiam Li parolas per la profetoj, la Spirito por iu tempo ekposedas la profetojn kaj poste ili rekonsciiĝas kaj eĉ spitas al tio, kion diras al ili Dio. Tio similas al tio, kion skribis Puŝkin: "Sed se la dia alparol' ektuŝos je l' orel' aŭdema", kaj ankoraŭ jenon li skribis pri poeto, ĉu vi memoras: poeto estas simpla mortemulo, "ĝis ekalvokas la poeton al sanktofero Apolon’".

Kaj jen ĉi tie okazas tio, kio ligas la Senfinecon kun la fineca. "Mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo" – naskiĝis Tiu, Kiu parolos kun vi, Kiu iĝas infano, junulo, adolto, Kiu laboras per Siaj manoj, Kiu venas al la homoj, Kiu loĝas kun ili, Kiu manĝas kaj trinkas kun ili, Kiu pasigas vivon de ordinara homo ĝis la tridekjara aĝo, ordinaran, nerimarkeblan vivon. Necesas nek Hindujo, nek Himalajo, ekzistas nur malgranda kabano, kie Li, kliniĝinte super tablo, laboras. Jen estas Lia Nazareto, jen estas Lia sekreta vivo. Tiom nekonata, ke eĉ najbaroj pensis, ke Li estas nur ĉarpentisto, kaj kiam Li ekpredikis, ili ekopiniis, ke li freneziĝis.

Kaj tiam li ekparolis: komence kiel Instruanto, kaj poste ĉiam pli kaj pli proksimiĝante al la ĉefaĵo. Parolante kiel simpla Instruanto, Li tamen eldiris strangajn aferojn, aferojn incitajn kaj malagrablajn por la ortodoksuloj, por tiuj, kiuj opiniis sin gardantoj kaj konservantoj de la eklezia tradicio.

Kaj jen venas la momento de Lia vivo, kiam ili atakeme ekagis kontraŭ Li. Li foriras el la lando, en Libanon, kaj vivas tie nerekonita, kaj iam reveninte Li demandas la disĉiplojn: "Kiu, opinias la homoj, Mi estas?" Kaj, kiel vi memoras, ili respondas: profeto, sed Petro diras: „Vi estas Kristo, Filo de Dio Vivanta...".Jen ĉi tio estas la bazo de la kristana kredkonfeso. Tial Petro estas nomita ŝtono, fundamento, sur kiu staras la Eklezio.

 

Ne sole la instruo de Kristo, sed ĉefe Liaj morto kaj releviĝo estas la fundamento de la Eklezio, kiun Li ĝis nun firmigas, ĉar Li ĉiam restas kun ni.

 

Kaj la dua Fundamento restas Lia venko super la morto. Ĉu necesis Lia morto? Li konstante parolis pri tio, ke tiel devis okazi. Kial? – vi demandos. Kial – kiel estis dirite en unu el la epistoloj – kial anstataŭ inda por Li ĝojo la Dihomo renkontis sur la tero suferon? Ĉar la mondo, kiel diras al ni la Biblio, kuŝas en malbono. Kaj se io dia, luma kaj belega venas en ĉi tiun mondon, al ni, kaj intertuŝiĝas kun ni, ĝi ne povas ne suferi. La elaĉetaj suferoj de Kristo komenciĝis ne en Getsemana ĝardeno, nek sur Golgoto, sed en la nokto, kiam Li naskiĝis. Li suferis ĉiun tagon kaj ĉiun horon, vivante kun la homoj. Kaj foje Li eĉ elsuspiris: "ho, senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam Mi estos kun vi? ĝis kiam Mi toleros vin?" Lia sufero necesas por ni, ĉar aŭ Li venas al ni kaj suferas,  aŭ Li liberiĝas de la suferoj, sed forlasas nin.

La kristanismo iĝas di-homa kredo, ne tremo de homo antaŭ Dio nek fiera ribelo kontraŭ Li, sed unuiĝo, Nova Interligo de Dio kaj homo. Kaj kiam Jesuo mortas sur kruco, forlasita de ĉiuj, travivinta ĉion kaj trinkinta la kalikon de humiligo kaj perfido, malbonkoreco, maljusteco, krueleco, ĝis la fundo, Li kvazaŭ ensorbas la tutan malbonon de la mondo, kiel diris profeto kelkajn jarcentojn antaŭ tio: „Li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno de nia mondo estis sur Li, kaj per Lia vundo ni saniĝis".

Kaj jen Li estas entombigita. Tio estas plena neniiĝo, fino de ĉio, kaj neniu historiisto, neniu sciencisto povas kompreni la misteron. Historiisto scias nur unu: areto da frenezaj pro timo homoj, kiuj nur hieraŭ, ŝlosinte sin, timis moviĝi, subite eliras sur la placojn de Jerusalemo kaj heroldas al ĉiuj: "Kristo releviĝis! Li estas viva, Li aperis al ni. Li sendis nin prediki la Evangelion al la tuta mondo". Eble ili freneziĝis, eble ili havis halucinon, eble ili dezirindaĵon ekkonsideris reala, sed ja el tia bagatelo, sensencaĵo, el tiaj efemeraj, nelongedaŭraj eventoj ne povis komenciĝi tiu fluo, tiu granda rivero, kiu ĝis nun fluas spite al ĉiuj rokoj kaj baroj.

La apostolo Paŭlo diris la famajn vortojn, kaj li diris ilin laŭ la sperto: "Jesuo Kristo hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ estas la sama".

Li ne postlasis al ni eĉ unu skriban linion, por ke ni ne diigu la literon. Li postlasis neniujn atestotabulojn, signojn, nenion Li postlasis. Sed Li diris: "Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo".

Jen kie estas la fonto de la forto de Eklezio. Jen kie estas la fonto de la forto de la kristanismo.

Li efektive vivas kun ni kaj en ni, kaj tute ne tial, ke la kristanoj estas aparte bonaj homoj. Same kiel la apostoloj ni estas homoj malfortaj, sed Li havas Sian grandan forton, kiu montriĝas en malforto.

Kaj ni vidu: iuj instruoj kondukas homojn for el la mondo, aliaj instruoj faras homon pli bonkora, la triaj faras lin pli saĝa, meditema kaj koncentrita; kaj ĉi tie estas ne instruo, sed interligo, viva ligo kun Di-homo. La historio fariĝas Di-homa, kaj ĉio eterna kuniĝas kun la mallongedaŭra: ĉi tie estas la fenomeno de la Evangelio.

Kaj se ni el la "Kredsimbolo" forigus la komencon kaj eble ankaŭ la finon, ĝi tutegale restus la Kredsimbolo.

Dekomence oni baptis homojn nur en la nomo de Jesuo, ĉar per Li malkovris Sin kaj la Patro Ĉiela, la Kreinto, kaj la Spirito de Dio. Ekzistas ankaŭ la mistero, kiu rilatas ne al la tera vivo de Kristo, sed al Lia transcenda, mistera esenco, kaj kiu en la Kredsimbolo esprimiĝis per la vortoj „per Kiu ĉio estis kreita". Pri tio mi parolos en la sekva fojo.

Dankon.

Tradukinto: