Naskiĝo de la Dipatrino

-A +A
Fako: 

En la Evangelio nia Sinjoro kaj Dio diras: kiam por ido venas tempo naskiĝi, estas malĝojo, sed kiam ĝi jam naskiĝis – ekestas nura ĝojo, ĉar nova vivo aperis en la mondo[1]… Kiam naskiĝas infaneto, la ĉirkaŭantoj miras: kia estos ĝia sorto? Nun estas nur la unua tago de ĝia vivo, sed kia estos la longa vico de tagoj, kiuj konsistigas la homan vivon? Kaj kia estos la lasta tago, kiu estos la rezulto de ĉio, kio estigis la vivon de homo?

Hodiaŭ ni celebras la naskiĝon de la Dipatrino, kaj niaj pensoj estas pri Ŝi. Ŝi naskiĝis, – laŭ la Evangelio, – ne el volo de karno, nek el volo de viro; Ŝi naskiĝis el Dio[2]. Ŝi naskiĝis kiel la lasta, fina ero en la longa ĉeno de homoj, viroj kaj virinoj, kiuj dum la tuta homa historio batalis: ili batalis por la pureco, ili batalis por la kredo kaj la pleneco, ili batalis por la homeco, ili strebis, ke sur la unua loko en ilia vivo estu Dio, ke ili adoru Lin laŭ vero[3] kaj servu Lin kun fidelo. En tiu longa homĉeno estis kaj pekuloj, kies vivo havas nur unu agon, kiu elaĉetas ilian ekzistadon, estis en ĝi kaj sanktuloj, kies vivo apenaŭ havas ajnan mankon. Sed ili ĉiuj devis batali, kaj ili ĉiuj havas unu komunan trajton: ili bataladis en la nomo de Dio – kontraŭ si mem, ne kontraŭ iu alia – por ke ekreĝu Dio. Kaj iom post iom, el jarcento al jarcento ili preparis la Heredantinon de sia gento, Kiu devis esti naskita, kiel ĉiu infaneto, inter la bono kaj malbono, inter peko kaj sankteco, sed Kiu devis fariĝi tia infaneto, kiu elektus la bonon ekde la komenco kaj vivus en pureco kaj en plena fidelo al la majesto de la homeco…

Hodiaŭ naskiĝis la Dipatrino, hodiaŭ komenciĝas forigo de tiu disdivido inter Dio kaj homo, kiu ekzistadis ekde la pekofalo, naskiĝis Tiu, Kiu estos la ponto inter la ĉielo kaj la tero, Tiu, Kiu estos pordo de la Dihomiĝo, pordo, kiu kondukas al la ĉielo.

Ni do ĝoju hodiaŭ, ĉar venis komenco de nia savo, ni miru pri Ŝi kaj ni preĝu al Ŝi, ke Ŝi instruu nin – eĉ ne simili al Si, ĉar la plejmulto el ni ne povas je tio esperi, sed – ami Ŝin kun pieco, honori Ŝin tiamaniere, ke ni indu aparteni al Ŝia gento – tiu homgento, el kiu naskiĝis Dio pro ke Ŝi montris tian perfektan fidelon. Amen.

 

 

 


[1] Kp. Jh. 16, 21: “Virino, kiam ŝi akuŝas, havas malĝojon, ĉar ŝia horo venis; sed kiam ŝi naskis la infaneton, ŝi jam ne memoras sian doloregon, pro ĝojo, ĉar homo naskiĝis en la mondon”.

[2] Kp. Jh. 1, 13.

[3] Kp. Jh. 4, 23–24.

 

Tradukinto: