Starcismo

-A +A

La starco Ambrozio el la Optina monaĥejo

La starcismo estas specifa fenomeno en la Ortodoksujo, kiu estas la spirita gvidado de malspertuloj fare de la starcoj. Starco do estas la majstro, la gvidanto. En la lingvoj de la ortodoksaj popoloj la koncerna vorto estas derivata de la vorto “aĝo” (greke: γέροντας, ruse: старец), do starco lingve sinonimas kun la “maljunulo”, tamen ĉi-kaze la afero ne nepre estas ligita kun aĝo. Foje okazas, ke juna, sed spirite sperta homo iĝas gvidanto de multaj monaĥoj kaj laikoj, kiuj apartenas al diversaj aĝoj kaj seksoj.

La grado de proksimeco inter la starco kaj lia disĉiplo povas esti diversa. Se paroli pri la starcismo en ĝia plena efektiviĝo, la disĉiplo devas tute abnegacii sian propran volon, siajn opiniojn kaj dezirojn, do li devas plene kaj senkondiĉe obei la starcon. Tiu obeo montriĝas en tio, ke la disĉiplo konfesas al la starco ĉiun sian agon, kaj ĉiun sian pekan – aŭ nur supozeble pekan – penson. Multaj frukristanaj aŭtoroj opiniis tian obeon la plej sekura vojo al la spirita perfektiĝo. Ĉe tio gravas ne nur la sperteco de la starco, sed la efiko de la obeo laŭ si mem por havigo de humilo kaj neniigo de fiereco. Gravas ankaŭ tio, ke starco, gvidante disĉiplon, plenumas la Dian volon kaj tial li ricevas de Dio prudentigan gracon kaj kapabligan helpon por gvidi la malfortulojn. Tiu dia graco kaj helpo povas esprimiĝi en diversaj miraklofaraj fortoj: la starco povas per la unua rigardo kompreni la pensojn de la gvidato, povas koni eĉ la estonton, kiu atendas lian disĉiplon.

Kompreneble, tia plena efektiviĝo de la starcismo eblas nur en rigoraj monaĥejoj. Eblas ankaŭ gvidado fare de starco de laikoj, dum kiu la starco difinas nur la ĝeneralan evoluon de vivo por sia disĉiplo, sed la gvidato ne devas plene obei la starcon, nek konfesi ĉiujn siajn pensojn. La deviga forto de la starcaj diroj ĉi-kaze varias kaj dependas de la konsento de la gvidato kaj de la karaktero de interrilatoj inter li kaj la starco.

En la rusa ortodoksismo ofte okazadas fojfoja konsultado de starcoj fare de la laikoj. La laikoj serĉadas kaj veturadas al tiu aŭ alia starco por demandi lin pri iu monda vivproblemo aŭ pri iu spirita malfacilaĵo. Tiuj konsultadoj okazas unufoje aŭ nur malofte, ekz. okaze de geedziĝo, de translokiĝo, studentiĝo en iu lernejo ktp. Laŭ la kredo de multaj ortodoksuloj starco estas la proklamanto de la Dia volo al la kredantoj. Tiel laŭ la popola kredo starco diferenciĝas de simpla sperta spiritaĝa monaĥo: ĉi tiu nur konsilas, la starco tamen benas en la Dia nomo. Oni do kredas, ke la starcoj estas nepre profetipovaj kaj ke oni devas plenumi ĉion, kion benodiros la starco, eĉ se la starco nur la unuan fojon vidas sian “gvidaton”.

Kelkaj emas vidi la originon de la starcismo en la frukristana profetismo, kies prototipo, siavice, estas la profetismo malnov-interliga. El la libro „Agoj de la apostoloj“ kaj el la apostolaj leteroj ni scias, ke en la frua eklezio ekzistis servadoj apostola, profeta kaj instruista (1 Kor. 12, 29). Kelkaj profetoj kaj instruantoj estas menciitaj laŭnome (Ag. 13, 1). Unu el la frukristanaj profetoj, Agab, antaŭdiris grandan malsaton tra la tuta mondo kaj la enkarcerigon de la apostolo Paŭlo (Ag. 11, 28; 21, 10–11).