Sankta Gorazdo, episkopo ĉeĥa kaj moravi-silezia, renoviginto de la ĉeĥa ortodoksio

-A +A
Fako: 
Aŭtoro: 

La 4an de septembro (la 22an de aŭgusto laŭ la malnova stilo) la ortodoksa eklezio festas la tagon de la sankta novmartiro episkopo Gorazdo. Li estas la plej elstara persono de la ĉeĥa ortodoksio de la novtempo. Ĉi-jare pasas 70 jaroj de lia martira morto.

S-a Gorazdo naskiĝis la 26-an de majo 1879 en sudmoravia regiono. Ĝis nun ĝi gravas pro ĝia religieco. Kvankam nuntempe Ĉeĥio apartenas al la plej ateistaj landoj tutmonde, en la suda Moravio (parto de Ĉeĥio) la kredo estas ĝis nun vivanta. Ankaŭ la familio de S-a Gorazdo (tiam li nomiĝis Matěj Pavlík) estis profunde kredanta. Sed ili estis romkatolikoj kun influoj de evangelianoj. Ortodoksismo en ĉeĥaj landoj tiam preskaŭ ne ekzistis.

Tio estas iometa paradokso, ĉar moravianoj kaj ĉeĥoj estis la unuaj slavaj gentoj, kiuj ekkonis ortodoksismon. Ĝuste en Grandan Moravion venis en la jaro 863 bizancaj misiistoj S-aj Cirilo kaj Metodio. Sed post la morto de S-a Metodio en la jaro 885 estis la cirilo-metodia misio detruita fare de okcidentaj pastroj. La disĉiploj de S-aj Cirilo kaj Metodio (inter ili S-a Gorazdo la 1-a) estis forpelitaj.

Restis ankoraŭ kelkaj reliktoj de la bizanca liturgio en Moravio kaj Bohemio (t.n. ĉeĥaj landoj) (ni havas elstarajn sanktulojn S-an Venceslaon kaj lian avinon S-an Ludmila-n, S-an Ivanon la Ĉeĥan, S-an Prokopon), sed post la forpelo de monaĥoj el sazava monaĥejo en la jaro 1096 la bizanca rito en ĉeĥaj landoj tute malaperis.

La sanktaj misiistoj Cirilo kaj Metodio alportis en Moravion Biblion kaj liturgion en la malnovslava lingvo (el kiu poste evoluiĝis la eklezi-slava lingvo). La lingvo plu vivis nur ĉe sudaj kaj orientaj slavoj, dum en ĉeĥaj landoj oni diservis nur latine sub la jurisdikcio de la roma papo.

Matěj Pavlík en sia junaĝo decidiĝis pastriĝi kaj do studis seminarion. La 5-an de julio 1902 li estis konsekrita je pastro kaj ekde 1906 li deĵoris en psiĥiatria malsanulejo en la urbo Kroměříž. Tie li spirite plifortigadis la malsanajn homojn.

Sed dumtempe li interesiĝis pri la diferencoj inter kristanaj eklezioj, precipe li volis ekkompreni la ortodoksismon. Li ekaktiviĝis en la organizo de reformaj katolikaj pastroj, kiuj postulis enkonduki naciajn lingvojn en liturgion, libervoligi la celibaton de pastroj, pli da povo por laikoj en ekleziaj aferoj, profundigi la spiritan vivon kaj estigi la ĉeĥoslovakan patriarkon laŭ la modelo de origina kristana eklezio. Tiam li ankoraŭ ne plene konsciis, ke ĝuste tion proponas la ortodoksa eklezio.

La reformaj pastroj en la romkatolika eklezio ne sukcesis kaj ilia organizo estis malpermesita. Dume estis establigata la ĉeĥoslovaka eklezio – je la papo nedependanta organizo. En tiu eklezio ekaktivigis ankaŭ Matěj Pavlík, kiu pledis por la ortodoksa orientiĝo de la novestablita eklezio. En ĝi estis elektitaj tri aktivuloj, kiuj estis designitaj por la episkopa konsekriĝo. Inter tiuj tri viroj estis ankaŭ Matěj Pavlík, kies diocezo (eparĥio) devis esti en Moravio. La episkopoj devis esti konsekritaj de serbia ortodoksa eklezio (ĉar Ĉeĥoslovakio estiĝanta en la jaro 1918 forŝirante el Aŭstri-Hungara Imperio apartenis sub la jurisdikcio de la serba patriarĥo), sed finfine en Serbion vojaĝis nur Matěj Pavlík. Ĉe la ceteraj du kandidatoj estis duboj, ĉu ili vere estas ortodoksaj.

En la serba monaĥejo Kruŝedolo Matěj Pavlík monaĥiĝis kaj akceptis la nomon Gorazdo (laŭ la disĉiplo de S-aj Cirilo kaj Metodio). La 25-an de septembro 1921 li estis en Beogrado konsekrita je episkopo. Dum sia prediko la sankta episkopo Nikolao Velimiroviĉ profetis al li, ke li akceptas la kalikon de ortodoksio, per amaro plenigita, la kalikon de martira sufero, sur kies fundo troviĝas la delico ĉiela.

Ŝajnis, ke en ĉeĥoslovaka eklezio venkis la ortodoksa orientiĝo, do la episkopo Gorazdo forveturis en Usonon por misii tie inter ĉeĥaj kaj slovakaj enmigrintoj. La neĉeeston de la episkopo misuzis la du kandidatoj, kiuj estis de la ortodoksa eklezio rifuzitaj kiel episkopoj, kaj eldonis la kateĥismon de la ĉeĥoslovaka eklezio, kiu tute malkongruis kun kristanismo. La episkopo Gorazdo tuj revenis hejmen, sed jam estis malfrue. La plejparto de la ĉeĥoslovaka eklezio decidiĝis por liberala orientiĝo kaj akceptis la novan kateĥismon. Sankta Gorazdo do rezignis pri la posteno de episkopo kaj foriris el la eklezio.

Li aniĝis en la Ĉeĥoslovaka Religia Komunumo Ortodoksa, kiun ekde la jaro 1923 gvidis praga kaj ĉeĥoslovaka ĉefepiskopo Savateo, kiu apartenis sub la jurisdikcio de Konstantinopolo. En la jaro 1925 estriĝis en ĝi episkopo Gorazdo, kio videbligis gravan kanonan problemon, ĉar sur unu teritorio ĵus troviĝis jurisdikcioj de du aŭtokefaliaj eklezioj. (Tiu ĉi problemo estis solvita nur post la dua mondmilito, kiam ĉiuj ekleziaj jurisdikcioj en Ĉeĥoslovakio /inter kiuj estis ankaŭ kelkaj rusaj paroĥoj/ unuiĝis sub la jurisdikcio de moskva patriarĥato.)

Post la disiĝo de ĉeĥoslovaka eklezio la episkopo Gorazdo estis de serbia ortodoksa eklezio nomita kiel episkopo ĉeĥa kaj moravi-silezia. Li estis ege bonkora, ege oferema, ege laborema, ege klerema kaj ege esperanta je Dio. Li devis superi multajn obstaklojn (kun ŝtata povo, rom- kaj grekkatolikoj, kun ĉefepiskopo Savateo), dum la jaroj 1928-1942 konstruigis 14 preĝejojn, tradukis la ortodoksan liturgion kaj aliajn diservojn kaj preĝojn en la ĉeĥan lingvon (ĝis nun en multaj ĉeĥaj paroĥoj estas uzata la ĉeĥa lingvo dum la diservo, kio estas rara inter slavaj nacioj, kiuj plejparte uzas la eklezi-slavan lingvon), li faris multegajn prelegojn pri ortodoksismo, eldonis (kaj mem verkis) kelkajn librojn, precipe la Kateĥismon de la Ortodoksa Eklezio kaj la Popolan Almanakon de Preĝoj kaj Diservaj Kantoj de la Ortodoksa Eklezio, ktp.

La enkonduko de la ortodoksa rito ne estis facila. Multaj pastroj kaj laikoj pensis, ke sufiĉas nur akcepti la Nicean-Cargradan simbolon de kredo sen „filioque“ kaj nomi sin ortodoksuloj, kaj ke ne necesas ŝanĝi la riton kaj vivstilon. Kun grandega peno la episkopo Gorazdo klarigadis al ili, ke por vera ekkompreno al la ortodoksismo tio fakte necesas.

Se iu petis de li monon aŭ iun servon, li neniam rifuzis. Eĉ plenumis la peton ankaŭ al ruzulo dirante: „Min li trompi povas, sed Dion ne.“

La sankta episkopo vojaĝis inter paroĥoj. Sed tio ne estis nur solenaj vizitoj. Li ĉiam restis por ioma tempo (eĉ monatoj) kaj instruis ortodoksan kredon, riton, kantojn. Li neniam havis episkopan rezidejon – li loĝis ĉie.

La kristanan amon li pruvis per sia martira morto dum la dua mondmilito. La 27-an de majo 1942 ĉeĥaj soldatoj trejnigitaj en Britio realigis atencon kontraŭ Reinhard Heydrich, kiu estis la ĉefulo de naziista povo en okupaciata Ĉeĥio kaj Moravio. Pro la vundoj post kelkaj tagoj Heydrich mortis kaj naziistoj kruele venĝadis sin. Multaj homoj estis arestitaj kaj ekzekutitaj kaj la 10-an de junio 1942 naziistoj bruligis la vilaĝon Lidice. Ĉiuj viroj ekde la 15-a jaraĝo estis pafmortigitaj, virinoj kaj infanoj estis veturigitaj en koncentrejojn. La 24-an de junio simila sorto trafis la vilaĝon Ležáky, nur kun tiu escepto, ke tie estis mortigitaj tute ĉiuj enloĝantoj.

Pastroj deĵorantaj en la ortodoksa katedralo de S-aj Cirilo kaj Metodio en Prago Václav Čikl kaj Vladimír Petřek kun membro de paroĥa konsilio Jan Sonnevend proponis al la atencintoj kaj iliaj kunlaborantoj la kripton de la katedralo kiel kaŝejo. Pri tio nenion sciis la episkopo Gorazdo. Sed post la bruligo de Lidice la kaŝantoj ekkonsciis, ke la afero tiom gravas, ke ĝin devas scii la episkopo. Do la 11-an de junio Jan Sonnevend diris la informon al S-a Gorazdo.

Li bone sciis, kio okazos, se la naziistoj trovos la kaŝejon. Li eĉ sciis, ke la kaŝejo estas vere danĝera, ĉar ĝi troviĝas en urbocentro kaj kaŝas en ĝi sep homojn. Li do ekis serĉi pli sekuran lokon. Bedaŭrinde li trovis nenion. Unu el la kunlaborantoj de la atencintoj perfidis ilin kaj anoncis al naziistoj, kiu atencis. La 18-an de junio sieĝis la katedralon naziistaj soldatoj kaj ekis grandega batalo. Ĉiuj kaŝitoj mortis.

Bona paŝtisto sankta Gorazdo volis savi siajn ŝafojn. La 19-an de junio li skribis tri leterojn al la oficejoj, ke la atencintojn en la katedralo kaŝis nur li mem kaj do ke nur li „kulpas“ pri tio. Daŭre li skribis, ke li pretas akcepti iun ajn punon, eĉ mortopunon.

La sankta episkopo estis arestita. Bedaŭrinde naziistoj bone sciis, ke la sankta episkopo ne estis la sola kaŝanto. Kun li do estis arestiaj ĉiuj deĵorantoj de la katedralo. Sekvis terurega torturado. La 3-an de septembro 1942 okazis la juĝo kaj ĉiuj estis kondamnitaj al mortopuno. La sankta episkopo Gorazdo estis pafmortigita en Prago la 4-an de septembro 1942 je 14:35. Lia sankta korpo estis bruligita kaj la cindro ĵetita en la riveron Vltava. Li pruvis grandegan amon, ĉar neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj (Joh 15,13).

La 27-an de septembro 1942 la ortodoksa eklezio en ĉeĥaj landoj de serbia kaj konstantinopola juriskdikcio estis malpermasita (ĉefepiskopo Savateo helpis al judoj). La misio de sankta Gorazdo estis same mallonga kiel la misio de sanktaj Cirilo kaj Metodio. Por sia reviviĝo la eklezio devis atendi ĝis la fino de la milito en la jaro 1945.

La episkopo Gorazdo tuj estis estimata kiel martiro kaj sankta homo. La kanonizo okazis en Olomouc ekde la 4-a ĝis la 6-a de septembro 1987.

 

Troparo:

De ortodoksuloj gvidanto kaj de moravia eklezio renoviginto,

en Dio saĝa emeninenta paŝtisto, patro Gorazdo,

vi kun ĝojo suferis pro Vero,

petu gracoplenan Dion, ke li savu animojn niajn

 

Kondako:

Meze de fluoj de necerteco spirita

vi restis en la vero kiel diamanto malmola

kaj al sia naskiĝnacio vi anoncis vojon de la savo, la Ortodoksion.

Post la al Dio plaĉanta vivo de la instruisto de Evangelio, de ĉefpastro kaj de paŝtisto

vi akceptis pacience kaj heroe kronon martiran de Savanto Kristo.

Martiro, episkopo, patro Gorazdo,

petu por ni en la Regno de Dio.
 

Etikedoj: