Endormiĝo estas festo de la vivo

-A +A
Fako: 

En la nomo de la Patro, Filo kaj Sankta Spirito!

Hodiaŭ ni celebras la endormiĝo-tagon de la Sanktega Virgulino kaj Dipatrino. Tio estas la tago de Ŝia forpaso, kaj la Eklezio elantikve festas ĝin.

Kiel ni povas festi en la tago de endormiĝo, en la tago de morto? – Nur se ni komprenas du aferojn. Unue, ke kvankam por ni, kiuj restas sur la tero, morto estas amara, dolora disiĝo disde amato, por la mortinto mem endormiĝo estas ĝojiga kaj feliĉiga renkonto de viva animo kun viva Dio.

Dum nia tuta vivo ni strebas al tiu pleneco de la vivo, kiun promesis al ni la Sinjoro. Sed ĉu ni scias tion aŭ ne – tiun plenecon ni povas trovi nur en Dio. Ĉiuj: tiuj, kiuj sciis tion – sanktaj kaj fidelaj homoj, kaj hezitintoj, kaj tiuj, kiuj ne sciis, kaj eĉ tiuj, kiuj dum la tuta vivo neadis tion, – ili ĉiuj en la tago, kiam ilia animo disiĝos de la korpo, ekstaros antaŭ viva Dio, Kiu Mem estas vivo, ĝojo kaj belo. Ne ekzistas animo, kiu, vidante la dian belon, ne klinus sin al Liaj piedoj kaj ne dirus: ho Sinjoro! Nur Vin mi serĉadis dum mia tuta vivo…

Kiel ajn homo pasigus sian vivon – ĉu juste aŭ maljuste – li serĉadas ĉi tiun plenecon, ĉi tiun neesprimeblan belon, ĉi tiun sencon kaj ĉi tiun ĉionvenkan, ĉionpurigan kaj ĉiontransforman amon. Tial kiam ni alfrontas morton de proksima por ni homo, kiom ajn profunda estus nia doloro, kiom ajn suferus nia animo, ni devas trovi forton ekstari sub la krucon de la Sinjoro kaj diri: Jes, Sinjoro, min trafis granda doloro, sed mi ĝojas pri tio, ke la vivanta animo de mia kara homo indiĝis hodiaŭ ekstari antaŭ Via gloro kaj partopreni en la pleneco de vivo en Vi.

La dua afero, kiun ni devas memori, estas, ke la endormiĝo, laŭ plurfoja admono de la apostolo Paŭlo, estas nur provizora ripozo de nia karno ĝis la tago de la releviĝo.

Sed celebrante la endormiĝon de la Dipatrino, ni kredas ne nur tion. Ni kredas ne nur, ke Ŝi releviĝos en la lasta tago kiel ni ĉiuj. Ni scias el la apostola tradicio kaj el la sperto de la Eklezio – el la sperto ne nur de la sanktuloj, sed ankaŭ de ĉiuj pekuloj, kiujn helpis la amo kaj mizerikorda zorgo de la Dipatrino – ni scias, ke Ŝi jam releviĝis kaj eniris en tiun vivon, kiu estos revelita al ni en la fino de la mondaĝo.

Ĝuste tial ni povas ĝoje celebri ĉi tiun tagon de la Endormiĝo, tagon, kiam nia ĉiela Patrino, la Sanktega Virgulino eliris el la mallarĝejo de la peka mondo kaj en Sia plena gloro kaj neeldirebla belo kaj puro ekstaris antaŭ Sia Filo kaj Dio kaj antaŭ Dio la Patro.

Nia ĝojo povas do esti plena, sed larmoj kaj doloro: tio estas festo de vivo, tio estas atesto, ke ni ĉiuj laŭ la vorto de Dio releviĝos kaj en pleno de nia homeco – kun spirito, animo kaj korpo – ni envenos en la eternan vivon, en la ĉiaman ĝojon de nia Sinjoro.

Tial ni ĝoju kaj jubilu en tiun ĉi tagon el nia tuta koro. Amen.

Tradukinto: