Prediko en la tago de la Transfiguriĝo

-A +A
Fako: 

Hodiaŭ ni celebras la grandan tagon de la Transfiguriĝo. Dum tiu ĉi festo spirite ni denove ĉeestas sur la monto Taboro. Kune kun la apostoloj Petro, Jakobo kaj Johano, kiuj supreniĝis sur la pinton de ĉi tiu monto kun la Savanto, ni vidas per la okuloj de fido la gloron de Dio, kiu manifestiĝas dum la sanktaj minutoj de la hodiaŭa evento. Ĝi okazis nelonge antaŭ la pasiono kaj surkruca morto de nia Savanto.

Vi scias, ke la Filo de Dio, kiu malsupreniris sur la teron por savi la homojn, aperis ne en Sia dia gloro, – Lia dia lumo blindigus la okulojn de la pekaj homoj, – Li venis sur la teron humilaspekte, vualinte Sian diecon per la homa figuro. Sed ĉi tie, sur la monto de la Transfiguriĝo, Li montris Sin en brilado de tiu gloro, en kiu Li ĉiam ekzistas, en kiu vidos Lin tiuj el ni, kiuj indiĝos je tio per sia tera vivo.

Sur la monto de la Transfiguriĝo la apostoloj vidis apud la Sinjoro la profetojn Moseo kaj Elio. Moseo vivis mil sescent jarojn antaŭ la Kristnasko, Elio – naŭcent jarojn antaŭ ĝi. Tio signifas, ke la profetoj Moseo kaj Elio ne estas malvivaj, sed ili vivas. Ili vivis tiam, kiam ilin vidis la apostoloj, ili vivas ankaŭ nun, ili vivos en la senlimaj jarcentoj, ĉar nia Dio, je Kiu ni kredas, laŭ la Sankta Skribo, “estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj”[1]. Al la Sinjoro ĉiuj vivas. Kaj la apostoloj, vidintaj la profetojn, kiuj por momento aperis al ili el la ĉiela mondo, vidis en ĉi tiu apero konfirmon de la vortoj de la Sinjoro: “Kiu kredas je Mi, tiu havas vivon eternan”[2].

Tiel ĉi tiu sankta evento, kiun ni hodiaŭ celebras, malkovras la sekreton de la eterna vivo, kien jam eniris niaj prapatroj kaj patroj, kien eniros ankaŭ ĉiu el ni. Eĉ pli, ĉiu el ni jam ĉi tie sur la tero komencas tiun vojon de la eterna vivo, ĉar neniam mortos mia aŭ via animo, nek ies ajn animo – ĉu de fidelulo, ĉu de nepentinta pekulo. Ni ĉiuj eniros en la eternan vivon, tamen ne ĉiuj – en la eternan gloron. „En la ĝojon de sia Sinjoro“[3] envenos nur tiu, kiu per sia tera vivo indos nomiĝi filo de la ĉiela Patro; kiu strebas al la Sinjoro kiel suĉinfano al la mamo de sia amata patrino; kiu serĉas la Sinjoron tiel dum plago, kiel dum ĝojo; kiu sentas tuŝon de Lia patra mano, per kiu Li kondukas al Si ĉiun el ni; kiu rekonadas la Dian Providencon dum sia tuta vivovojo.

La sankta evangeliisto rakontas al ni, ke la profetoj Moseo kaj Elio dum la Tabora apero, ne silente staris apud la Savanto: ili, estante prilumitaj de la dia brilado, konversaciis kun Li. Kaj la apostoloj aŭdis, pri kio ili konversaciis: pri la baldaŭa pasiono kaj morto de la Savanto. Ili strebis trapenetri en la misteron de la pasiono, ja la pasiono de nia Savanto vere estas mistero. Tio estas la mistero de la Dia amo, pro kiu la ĉiela Patro sendis Sian Filon por ke Li, preninte sur Sin pekojn de ni ĉiuj, suferu kaj estu la elaĉeta oferaĵo sur la Golgota kruco. Tio estas ankaŭ la mistero de Dia justeco, pro kiu la Sinjoro kondamnas la pekon, sed pardonas ĉiun pentantan pekulon je la nomo de Siaj suferoj. Tio estas granda mistero de la Dia saĝeco, laŭ kiu la Sinjoro bonvolis per la suferoj de Sia Filo donaci al la homoj rajton enveni en la eternan vivon kaj kun ĝi heredi ankaŭ ĉiujn bonaĵojn, kiujn, laŭ la Skribo, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas[4].

Se la suferoj de la Sinjoro estas necesaj por savo de la mondo, ĉu tio ne atestas, ke en ĉiu el ni estas tio, kio necesigis tiujn suferojn, pri kiuj la profetoj konversaciis kun la Savanto sur la monto de la Transfiguriĝo? Tio signifas, ke en ni estas ne nur la karno kaj ostoj, kiujn ni portadas. Se ni konsistus nur el tio, por kio la Sinjoro devus suferi pro ni? Ĉu por la polvo, al kiu ni revenos post la morto? Tiuj suferoj necesis tial, ke krom karno kaj ostoj en ni estas ankaŭ la senmorta animo, kaj ĝuste por feliĉo de tiu ĉi senmorta animo necesis la surkruca morto de nia Sinjoro.

Tiel la profetoj Moseo kaj Elio ne sole per sia nura ĉeesto sur Taboro, sed ankaŭ per sia konversacio kun la Sinjoro, rakontas al ni pri la mistero de la eterna vivo kaj pri nia senmorta animo.

Sur la monto de la Transfiguriĝo la Sinjoro Jesuo Kristo malkovris antaŭ la miregantaj disĉiploj ne nur Sian gloron, sed ankaŭ la gloron de la Ĉiela Regno, de la supra Jerusalemo, en kiu Li estis renkontonta la animojn de Siaj apostoloj post la fino de ilia tera kurado. Kaj kiam la pordoj de la ĉiela Jerusalemo malfermiĝis antaŭ la apostoloj, kiam ili ekvidis la gloron de la Savanto kaj la lumon de la ĉiela urbo, ili eksentis ĝojegon, pro kiu la apostolo Petro diris: “estas bone por ni esti ĉi tie”[5]. Li ne trovis aliajn vortojn, por esprimi la tutan ĝojon, kiu plenigis lian animon kaj la animojn de la aliaj ĉeestantaj apostoloj. Sur tiu ĉi monto la Sinjoro sentigis al siaj disĉiploj, kio atendas ilin en la eterna vivo.

Vi ĉiuj bone konas, ke la tera vivo transformiĝos en vivon senfinan. Kaj en la koro de ĉiu vera disĉiplo de Kristo, kiu vivas laŭ la ordonoj de Dio, kiu marŝas sur la vojo de sia tera vivo kun la Sinjoro, – en la koro de tia disĉiplo vivas ankaŭ antaŭsento, antaŭgusto de la eternaj bonaĵoj kaj la eterna feliĉo, kiuj atendas ĉiujn verajn idojn de Dio en la ĉiela Regno.

Dum la hela paska nokto ni brakumas unu la alian, ni jubilas, nia animo kvazaŭ per flugiloj altiĝas super la tero, ni travivas specialan, karakterizan nur por la hela paska nokto, ĝojegon, ĉar ni sentas, ke la releviĝinta Savanto ĉirkaŭigas nin per la graco de Sia glora releviĝo. Ne senkaŭze eĉ eksterekleziaj homoj dum tiu ĉi nokto estas tirataj de iu nekomprenebla por ili forto al la helaj paskaj lumoj.

Kiam ortodoksa kristano, purigita per la penta graco, kun fido, amo kaj ditimo, komuniiĝas je la dia korpo kaj viviga sango de la Sinjoro, li, unuiĝinte kun la Sinjoro korpe kaj spirite, havas en si la ĝojon de komunikado kun la Sinjoro kaj antaŭgustas tiun ĝojon, kiun li havos dum la eterna komunikado kun la dolĉega Savanto.

Kaj ju pli ni proksimiĝas al Dio per nia preĝado, per nia pento, per la bonfaroj kaj per deziro savi nian animon, des pli kaj pli ni vivas per tiu ĉi atendata ĝojo, ni antaŭsentas ĝin jam ĉi tie, ankoraŭ ne enirinte en la vivon eternan.

La sankta evento de Transfiguriĝo memorigas al ni, karaj, ke por eniri en ĉi tiun gloron, kiun la Sinjoro montris sur Taboro kaj kiun Li promesas al ĉiuj fidelaj idoj, kiun ni antaŭgustas ĉi tie sur la tero, ni ankaŭ devas transfiguri nian animon dum la tera vivo. Ni devas renovigi nin, revenigi al ni la koruptatan de pekoj bildon de Dio, por ke ĝi ekbrilu en ĉiu el ni ankoraŭ antaŭ la fino de ĉi tiea vivo kaj antaŭ la komenco de la vivo eterna.

Kreinte la unuan homon, la Sinjoro sigelis en lia animo Sian bildon. Tiun ĉi bildon konsistigas amo, mizerikordo, pureco, toleremo, humilo – ĉio, kion nia Sinjoro Jesuo Kristo montris en Si mem dum la tagoj de Sia tera vivo. Puraj ni eliris el la baptujo, sed per niaj pekoj kaj pasioj ni senĉese makuligas tiun bildon de Dio en nia animo. Kaj tial dum nia tuta vivo ni devas renovigadi ĝin en ni, forigante de ni la malpurecon kaj malĉastecon kaj ornamante la animon per virtoj.

Tiel la evento de Transfiguriĝo memorigas nin pri la devo transfiguradi nian animon. Kaj tial en la nuna tago kun speciala forto sonas en niaj koroj la vortoj de Kristo: „Viglu kaj preĝu“[6]. La Sinjoro ordonas al ni vigli en la koro, kaj vigli signifas simili al gardistoj, kiuj defendas domon kontraŭ atako fare de iu ŝtelisto aŭ malbonfaranto. Tiuj gardistoj ĉirkaŭiras la domon ĉiuflanke, kaj ili faras tion ne unufoje, ĉar ili timas, ke la malbonulo ne penetru en la domon tra pordo aŭ tra fenestro, aŭ tra tegmento.

Sammaniere ankaŭ ni devas gardi ĉiujn irejojn, tra kiuj la peko enrampas en nian animon. Kaj ĝi enrampas per multaj irejoj: tra la okuloj, kiam ili rigardas al io, incitanta pekajn sentojn kaj deloganta al malbono; tra la buŝo, kiam ili elparolas aĉajn, fiajn, mensogajn, malicajn vortojn. Ĝi enpenetras ankaŭ per niaj pensoj, ĝi supreniĝas el la fundo de nia animo, kiam ni lasas liberi la radikantan en ni pekemon.

Ni devas esti gardistoj de nia koro, ĉar la peko forprenas de ni la ĝojon senti la Sinjoron en ni, senigas nin je la dolĉa antaŭsento de la estonta ĝojo pro la komuniko kun la Savanto.

Tial en la nuna tago, en kiu la Sinjoro transfiguriĝis sur Taboro kaj montris Sin gloron kaj la lumon de la nemanfarita spirita urbo Jerusalem, ni petas, ke Li prilumu ankaŭ niajn pekajn animojn per Sia eterna lumo kaj ke Li per Sia dia graco helpu al ni pekuloj iri nian teran vojon inde je nia alvokiĝo – esti civitanoj de la ĉiela Jerusalemo.

Vivu kun la Sinjoro kaj mortu kun la Sinjoro! Via koro lernu antaŭsenti ankoraŭ sur la tero la ĝojon vidi Dion, adori Lin kaj eterne kunesti kun Li.

Kiam la Sinjoro finigos la teran vivon de ĉiu el ni, estu malfermataj por ni, karaj, laŭ la Dia korfavoro, la pordegoj de la ĉiela Jerusalemo!

Kaj se tiel estos, neniu kaj nenio kapablos forpreni de ni nian ĝojon. Amen.

 


[1] Mt. 22, 32.

[2] Jh. 6, 47.

[3] Mt. 25, 21, 23.

[4] 1 Kor. 2, 9.

[5] Lk. 9, 33.

[6] Mk. 14, 38.

 

Tradukinto: