Liturgio de la fideluloj

-A +A

La unua litanio de la fideluloj:

Diakono:  Kiuj estas kateĥumenoj, eliru! Kateĥumenoj, eliru! Neniu el la kateĥumenoj restu. Kaj ni, la fidelaj, ree kaj ree pace ni preĝu al la Sinjoro.

Ĥoro:  Sinjoro, kompatu.

La unua preĝo de la fideluloj: Ni dankas Vin, Sinjoro, Dio Cebaot, ke Vi rajtigis nin ankaŭ nun stari antaŭ Via sankta altaro kaj ĵeti nin al Via malavaro pro niaj pekoj kaj eraroj de la popolo. Akceptu, Dio, nian preĝadon, kaj faru nin indaj alporti al Vi preĝojn kaj petojn kaj sensangajn oferojn pri tuta Via popolo kaj taŭgigu nin, kiujn Vi destinis al tiu ĉi servado, per la forto de Via Sankta Spirito senriproĉe kaj senfale kun pura konscienco alvoki Vin ĉiutempe kaj ĉiuloke, por ke Vi, elaŭdinte nin, korfavoru nin en la abundo de Via boneco.

Diakono:  Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco.

Ĥoro:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Saĝeco.

Pastro:  Ĉar al Vi sola konvenas ĉiaj gloro, honoro kaj adoro, al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj eterne kaj ĉiam.

Ĥoro:  Amen.

La dua litanio de la fideluloj:

Diakono:  Ree kaj ree pace al la Sinjoro ni preĝu.

Ĥoro:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Pri la paco de supre kaj pri la savo de niaj animoj al la Sinjoro ni preĝu.

Ĥoro:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Pri la paco tutmonda, la bonstato de la sanktaj Diaj eklezioj kaj la unuiĝo de ĉiuj al la Sinjoro ni preĝu.

Ĥoro:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Pri ĉi tiu sanktejo, kaj pri ĉiuj kun kredo, pieco kaj Di-timo en ĝin enirantaj, al la Sinjoro ni preĝu.

Ĥoro:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Pri ke liberiĝu ni de ĉia sufero, kolero, danĝero kaj mizero, al la Sinjoro ni preĝu.

Ĥoro:  Sinjoro, kompatu.

La dua preĝo de la fideluloj: Ree kaj multefoje antaŭ Vi ni terenfalas kaj al Vi preĝas, ho bona kaj homama: Vin turnu al niaj preĝoj, purigu niajn animojn kaj korpojn de ĉia malpureco karna kaj spirita, kaj ebligu al ni senkulpe kaj senkondamne antaŭstari Vian sanktan altaron. Prosperigu, ho Dio, niajn kunpreĝantojn en la vivo kaj fido kaj spirita kompreno, donu al ili ĉiam kun timo kaj amo servi al Vi, senkulpe kaj senkondamne partopreni en Viaj sanktaj Misteroj, kaj fariĝi indaj je Via ĉiela Regno.

Diakono:  Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco.

Ĥoro:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Saĝeco.

Pastro:  Por ke ni, sub Via potenco ĉiam gardate, Vin gloradu, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Ĥoro:  Amen.

La keruba himno kaj Granda Eniro

Ĥoro:Ni, la kerubojn mistere simbolante, kaj al la viviga Triunuo la himnon trisanktan kantante, ĉiun zorgon ĉi-mondan nun formetu.

Kiam la keruba himno estas kantata, la diakono incensas kaj la pastro mallaŭte diras tiun ĉi preĝon: Neniu ligita per karnaj deziroj kaj plezuroj indas veni aŭ proksimiĝi aŭ oferi al Vi, Reĝo de gloro, ĉar servi al Vi estas grande kaj timige por la ĉielaj fortoj mem. Tamen, pro Via neeldirebla kaj senmezura homamo, sen ŝanĝiĝi aŭ aliiĝi, Vi faris Vin homo kaj nia Ĉefpastro Vi Vin proklamis, kaj konfidis al ni la plenumadon de la liturgia kaj sensanga ofero kiel la Estro de ĉio. Ĉar Vi sola, Sinjoro nia Dio, regas la ĉielon kaj la teron, portate sur la trono keruba, Sinjoro de la serafoj kaj reĝo de Izraelo, sole sankta kaj en la sankteco loĝanta. Vin do mi petegas, la solan bonan kaj favorplenan: alrigardu min, Vian pekan kaj senutilan sklavon, purigu mian animon kaj koron de ĉia penso malpura, kaj per la forto de Via Sankta Spirito kapabligu min, vestite de la pastrograco, antaŭstari Vian sanktan tablon kaj pastre servi Vian sanktan kaj puregan Korpon kaj Vian honorindan Sangon. Ĉar al Vi mi venas, klininte mian kapon, kaj petegas: ne turnu Vian vizaĝon for de mi kaj ne forĵetu min el inter Viaj servistoj, sed indigu min, Vian pekan kaj senindan sklavon, oferi al Vi ĉi tiujn sanktaĵojn. Ĉar vere estas Vi la oferanto kaj la oferato, la akceptanto kaj la disdonato, ho Kristo nia Dio, kaj Vin ni gloras, Vian eternan Patron kaj Vian sanktan kaj bonan kaj vivigan Spiriton, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen.
Post tio la celebrantoj trifoje legas la keruban himnon kaj iras al la preparadejo.
La pastro incensas la saktaĵojn, preĝante: Dio, purigu min pekan.
Diakono: Levu, mastro.
Pastro metas la aertukon sur la ŝultron de la diakono kaj diras: Levu viajn manojn al la sanktejo, kaj benu la Eternulon [Ps.134,2].
Poste li metas la diskon sur la kapon de la diakono, prenas la kalikon kaj diras: Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, la Eternulo ĉe trumpetado [Ps. 47, 5].
Kune la celebrantoj eliras sur la antaŭaltarejon.

Diakono:  Ĉiujn vin kaj ĉiujn piajn kaj ortodoksajn kristanojn memoru la Sinjoro Dio en Sia regno en ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Pastro:  Nian patriarkon/arkiepiskopon nomo [la ekleziestro], kaj nian episkopon nomo , la tutan klerikaron kaj nian en Kristo frataron kaj ĉiujn nin venintojn al ĉi tiu dia sakramento memoru la Sinjoro Dio en Sia regno en ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Ĥoro:  Amen. Kaj la Reĝon de ĉio ni akceptu, nevideble de la anĝelaroj akompanatan. Haleluja, haleluja, haleluja.

Kiam la pastro eniras la altarejon, la diakono diras: Memoru la Sinjoro Dio vian pastrecon en Sia regno.
Kaj la pastro al li: Memoru la Sinjoro Dio diakonecon vian en Sia regno en ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne.
Metinte la kalikon kaj la diskon sur la altaron, la pastro diras: La nobla Jozefo de sur la ligno Vian plej puran korpon preninte, en puran tolaĵon envolvinte kaj per aromaĵoj zorginte, en novan tombon ĝin metis. En la tombo korpe, en la infero anime, Die vi estis en la paradizo kun la rabisto, sur la trono kun la Patro kaj la Spirito, ho Kristo, ĉion pleniganta kaj de nenio enfermata. Vivon portanta, ververe pli bela ol la paradizo, pli brila ol reĝa palaco montriĝis, ho Kristo, Via tombo, la fonto de nia releviĝo.
Incensinte la grandan vualon kaj kovrante per ĝi la sanktaĵojn, la pastro denove diras: "La honorinda Jozefo...". Poste, incensante jam la kovritajn sanktaĵojn, li diras: Bonfaru al Cion laŭ Via favoro, konstruu la murojn de Jerusalem; tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.
Fordoninte la incensilon kaj klininte la kapon, li diras al la diakono: Memoru min, frato kaj kuncelebranto.
Diakono: Memoru la Sinjoro Dio vian pastrecon en Sia regno. Preĝu pri mi, sankta mastro.
Pastro: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin.
Diakono: La sama Spirito kunagos kun ni ĉiujn tagojn de nia vivo. Memoru min, sankta mastro.
Pastro: Memoru vin la Sinjoro Dio en Sia regno en ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne.
Diakono: Amen.

Prepara, aŭ peta litanio:

Diakono:  Ni plenumu nian preĝon al la Sinjoro.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Pri la preparitaj honorindaj donacoj al la Sinjoro ni preĝu.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Pri ĉi tiu sanktejo, kaj pri ĉiuj kun kredo, pieco kaj Di-timo en ĝin enirantaj, al la Sinjoro ni preĝu.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Pri ke liberiĝu ni de ĉia sufero, kolero, danĝero kaj mizero, al la Sinjoro ni preĝu.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Prepara preĝo post la meto de la sanktaj donacoj sur la altaron: Sinjoro Dio Plejpotenca, sole Sankta, akceptanta laŭdoferon de tiuj kiuj alvokas Vin tutkore, akceptu ankaŭ preĝon de ni, pekuloj, kaj venigu ĝin al Via sankta altaro, kaj taŭgigu nin alporti spiritajn donacojn kaj oferojn pro niaj pekoj kaj eraroj de la popolo, kaj indigu nin ekhavi gracon antaŭ Vi, por ke nia ofero estu por Vi agrabla kaj la bona Spirito de Via graco ekloĝu en ni kaj en tiuj ĉi antaŭkuŝantaj donacoj kaj en Via tuta popolo.

Diakono:  Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Ke ĉi tiu tago tuta estu perfekta, sankta, paca kaj senpeka, de la Sinjoro ni petu.

Popolo:  Donu, Sinjoro.

Diakono:  Pacan anĝelon, fidindan gvidanton, gardiston de niaj animoj kaj korpoj de la Sinjoro ni petu.

Popolo:  Donu, Sinjoro.

Diakono:  Pardonon kaj malŝarĝon de niaj pekoj kaj eraroj de la Sinjoro ni petu.

Popolo:  Donu, Sinjoro.

Diakono:  Bonon kaj utilon por niaj animoj de la Sinjoro ni petu.

Popolo:  Donu, Sinjoro.

Diakono:  Ke la reston de nia vivo en paco kaj pento ni pasigu, de la Sinjoro ni petu.

Popolo:  Donu, Sinjoro.

Diakono:  Kristanan finon de nia vivo, sendoloran, senhontan, pacan, kaj bonan defendon ĉe la timinda tribunalo de Kristo, de la Sinjoro ni petu.

Popolo:  Donu, Sinjoro.

Diakono:  La sanktegan, la puregan, la plejbenitan, gloran Reĝinon nian, la Dipatrinon kaj Ĉiamvirgulinon Marian, kun ĉiuj gesanktuloj rememorinte, nin mem, unu la alian kaj tutan vivon nian al Kristo Dio, ni submetu.

Popolo:  Al Vi, Sinjoro.

Pastro:  Per la malavaro de Via solenaskita Filo, kun kiu Vi estas benata, kun Via sanktega kaj bona kaj viviga Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Popolo:  Amen.

Pastro:  Pacon al ĉiuj.

Popolo:  Kaj al Via spirito.

Diakono:  Amu ni unu la alian, por unuanime konfesi...

Popolo:  La Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton, La Triunuon samesencan kaj nedisigeblan.

La kredsimbolo:

Diakono:  La pordojn! La pordojn! Saĝecon ni atentu!

Popolo:  Mi kredas je unusola Dio, la Patro Plejpotenca, kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉio videbla kaj nevidebla. Kaj je unusola Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio, solenaskita, naskita de la Patro antaŭ ĉiuj tempoj: Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera; naskita, ne kreita, samesenca kun la Patro; per kiu ĉio ekestis; kiu por ni la homoj kaj por nia savo, subiris el la ĉieloj, kaj enkarniĝis de la Spirito Sankta kaj Maria la Virgulino, kaj homiĝis; kiu, krucumite pro ni sub Poncio Pilato, suferis kaj estis entombigita, kaj releviĝis je la tria tago, laŭ la Skriboj, kaj supreniris en la ĉielojn, kaj sidas dekstre de la Patro; kiu denove venos kun gloro, por juĝi la vivantajn kaj la mortintajn, kaj por kies Regno ne estos fino. Kaj je la Spirito Sankta, la Sinjoro kaj viviganto, de la Patro devenanta, kun la Patro kaj la Filo kunadorata kaj kunglorata, per la profetoj parolinta. Kaj je la unusola, sankta, katolika kaj apostola Eklezio. Mi konfesas unusolan bapton por pekomalŝarĝo. Mi atendas la releviĝon de la mortintoj kaj la vivon de la venonta epoko. Amen.

La sankta anaforo

Diakono:  Ni staru pie, ni staru kun timo, atente alportu ni la sanktan levoferon.

Popolo:  Korfavoron, pacon, oferon de laŭdo.

Pastro:  La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio la Patro, kaj la komunio de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.

Popolo:  Kaj kun via spirit’.

Pastro:  Ni levu niajn korojn.

Popolo:  Ili estas alten al la Sinjoro.

Pastro:  Ni danku al la Sinjoro.

Popolo:  Ĝustas kaj justas adori la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton, la Triunuon samesencan kaj nedisigeblan.

Pastro:  Ĝustas kaj justas Vin himni, Vin beni, Vin laŭdi, Vin danki kaj Vin adori sur ĉiu loko de Via regado, ĉar Vi estas Dio neeldirebla, nekonebla, nevidebla, nekomprenebla, eterne estanta kaj ĉiam la sama, Vi kaj Via solenaskita Filo kaj Via Sankta Spirito. El neesto en estadon Vi nin venigis, falintajn Vi nin relevis, kaj ne ĉesis nin ĉiel direkti Ĉielen, donacinte al ni Vian Regnon estontan. Pro ĉio ĉi tio ni dankas Vin kaj Vian solenaskitan Filon kaj Vian Sanktan Spiriton, pro ĉiuj Viaj bonfaroj nin trafintaj, la sciataj de ni kaj la nesciataj, la videblaj kaj la nevideblaj. Kaj pro ĉi tiu liturgio ni Vin dankas, kiun Vi bonvolis akcepti el niaj manoj, kvankam akompanas Vin miloj da ĉefanĝeloj kaj dekmiloj da anĝeloj, keruboj kaj serafoj, sesflugilaj, multokulaj, alteŝvebaj, flugoplenaj,

Pastro:  venkohimnon kantante, proklamante, kriante kaj dirante...

Popolo:  Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la ĉielo kaj la tero estas plenaj de Via gloro. Hosana en la supera alto! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Hosana en la supera alto!

Pastro:  Kun ĉi tiuj feliĉaj potencoj, ho Mastro la homamanto, ankaŭ ni proklamas kaj diras: Sankta Vi estas kaj sanktega, Vi kaj Via solenaskita Filo kaj Via Sankta Spirito; sankta Vi estas kaj sanktega, kaj brilega estas Via gloro. Vi tiom amis Vian mondon, ke Vi donis Vian solenaskitan Filon, por ke ĉiu al li fidanta, ne pereu, sed havu eternan vivon; Li, veninte en la mondon, kaj pri ni la tutan prizorgon plenuminte, je la nokto kiam li iĝis perfidita - aŭ, pli ĝuste, transdonis sin mem pro la vivo de l' mondo, - prenis la panon en Siajn sanktajn kaj puregajn kaj senkulpajn manojn kaj, doninte dankon, ĝin benis, sanktigis, dispecigis kaj donis al Siaj sanktaj disĉiploj kaj apostoloj, dirante:

Pastro:  prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo, por vi dispecigata, por la pardonado de pekoj.

Popolo:  Amen.

Pastro:  Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante:

Pastro:  vi ĉiuj trinku el ĝi, ĉi tio estas Mia sango de la nova interligo, kiu estas por vi kaj por multaj elverŝata, por la pardonado de pekoj.

Popolo:  Amen.

Pastro: Memorante do ĉi tiun savan ordonon kaj ĉion, kio por ni okazis: la krucon, la tombon, la releviĝon je la tria tago, la iron en la ĉielojn, la sidon dekstre de la Patro, kaj la duan kaj gloran revenon,

Pastro:  Viaĵojn el la Viaj al Vi oferante, pro ĉio kaj ĉiam,

Popolo:  Vin ni himnas, Vin ni benas, Vin ni dankas, Sinjoro, kaj ni preĝas al Vi, nia Dio.

Pastro: Ankoraŭ ni oferas al Vi ĉi tiun spiritan kaj sensangan servon, kaj vokas, kaj preĝas, kaj petegas: sendu Vian Sanktan Spiriton sur nin kaj sur ĉi tiujn donacojn.


En kelkaj Eklezioj oni intermetas jenajn preĝojn:

Pastro: Sinjoro, Vi Vian Sanktan Spiriton en la tria horo al Viaj apostoloj subensendis; Lin, ho bona, ne forprenu de ni, sed novigu nin preĝantojn al Vi.
Diakono: Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.
Pastro: Sinjoro, Vi Vian Sanktan Spiriton en la tria horo al Viaj apostoloj subensendis; Lin, ho bona, ne forprenu de ni, sed novigu nin preĝantojn al Vi.
Diakono: Ne forpuŝu min de Via vizaĝo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.
Pastro: Sinjoro, Vi Vian Sanktan Spiriton en la tria horo al Viaj apostoloj subensendis; Lin, ho bona, ne forprenu de ni, sed novigu nin preĝantojn al Vi.



Diakono: Benu, mastro, la sanktan panon.
Pastro benas krucosigne la sanktan panon, dirante: Kaj faru ĉi tiun panon honorinda korpo de Via Kristo.
Diakono: Amen. Benu, mastro, la sanktan kalikon.
Pastro, benante ĝin, diras: kaj tion, kio estas en ĉi tiu kaliko, honorinda sango de Via Kristo.
Diakono: Amen. Benu, mastro, ambaŭ.
Pastro: Ŝanĝante ilin per Via Sankta Spirito.
Diakono: Amen. Amen. Amen.
Pastro: Ili estu al la komuniiĝantoj por sobrado de la animo, por pardonado de pekoj, por komunio de Via Sankta Spirito, por pleneco de la Ĉiela Regno, por maltimo antaŭ Vi, ne por juĝo kaj kondamno.
Ankoraŭ ni oferas al Vi ĉi tiun spiritan servon pri ĉiuj en fido forpasintaj prapatroj, patroj, patriarĥoj, profetoj, apostoloj, predikintoj, evangeliistoj, martiroj, konfesintoj, asketoj, kaj pri ĉiu spirito justa, mortinta en fido,

Pastro:  Precipe pri la sanktega, purega, benegita, glora Reĝino nia, Dipatrino kaj Ĉiamvirgulino Maria.

Popolo:  Indas laŭ vero nomi Vin feliĉa, Dipatrino, ĉiam feliĉegan kaj puregan, kaj Patrinon de nia Dio. Pli honorindan ol la keruboj kaj senkompare pli gloran ol la serafoj, sendifekte naskintan Dion la Vorton, vera Dipatrino ni gloras Vin.

Pastro preĝas mallaŭte: Pri sankta Johano la profeto, antaŭiranto kaj baptisto, pri la sanktaj gloraj kaj laŭdindegaj apostoloj, pri sankta(j) NN, kies memoron ni hodiaŭ festas, kaj ĉiuj sanktuloj, pro kies preĝoj vizitu nin, Sinjoro. Kaj memoru ĉiujn mortintajn en espero de releviĝo en la eternan vivon, kaj ripozigu ilin, kie brilas la lumo de Via vizaĝo.
Ni ankaŭ petegas Vin: Memoru, Sinjoro, ĉiujn ortodoksajn episkopojn, ĝuste regantajn la Vorton de Via vero, ĉiujn presbiterojn, la diakonojn en Kristo, kaj la tutan klerikan kaj monaĥan ordon.
Ankoraŭ ni oferas al Vi ĉi tiun spiritan servon pri la Mondo, pri la sankta, katolika kaj apostola Eklezio, pri la pure kaj inde vivantaj, pri nia lando de Dio gardata, pri ties registaro kaj armeo. Donu al ili, Sinjoro, pace regadi, por ke ankaŭ ni en ilia kvieto vivu trankvile kaj serene en plena pieco kaj puro.

Pastro: Inter la unuaj memoru, Sinjoro, nian [ekleziestron] NN kaj nian episkopon NN, kiujn al Viaj sanktaj Eklezioj Vi donacu en paco sendomaĝaj, honorataj, sanaj, longevivaj, regantaj ĝuste la vorton de Via vero.

Diakono: Ankaŭ tiujn memoru, Sinjoro, kiujn ĉiu el ni rememoras en sia menso, kaj la tutan Vian popolon.

Popolo: Kaj la tutan vian popolon.

Pastro mallaŭte: Memoru, Sinjoro, ĉi tiun urbon, en kiu ni loĝas, kaj ĉiun urbon kaj landon, kaj la krede en ili loĝantajn. Memoru, Sinjoro, la navigantojn, la vojaĝantojn, la malsanulojn, la suferantojn, la malliberulojn kaj ilian savon. Memoru, Sinjoro, la fruktoportantojn kaj bonfarantojn en Viaj sanktaj Eklezioj, kaj la zorgantojn pri la mizeruloj, kaj sendu sur nin Viajn korfavorojn.

Pastro: Kaj donu al ni unuvoĉe kaj unuanime glori kaj prikanti Vian plej honorindan kaj majestan nomon, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Popolo: Amen.

Pastro: Kaj estu la kompato de nia granda Dio kaj Savanto Jesuo Kristo kun vi ĉiuj.

Popolo: Kaj kun via spirito.

La peta litanio:

Diakono:  Ĉiujn sanktulojn memorinte, ree kaj ree pace al la Sinjoro ni preĝu.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Pri la oferitaj kaj sanktigitaj honorindaj donacoj al la Sinjoro ni preĝu.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Pri ke la Homamanto nia Dio, akceptinte ilin al Sia sankta kaj superĉiela kaj mensa altaro, kiel agrablan odoraĵon spiritan, subensendu al ni responde Sian Dian gracon kaj la donacon de la Sankta Spirito, ni preĝu.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Pri ke liberiĝu ni de ĉia sufero, kolero, danĝero kaj mizero, al la Sinjoro ni preĝu.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Pastro preĝas: Al Vi ni konfidas nian tutan vivon kaj esperon, Mastro Homamanto, kaj petas Vin, kaj preĝas, kaj petegas, indigu nin akcepti el Viaj ĉielaj kaj timindaj misteroj de tiu ĉi sankta kaj spirita Manĝo kun pura konscienco, por pardonado de la pekoj, por indulgo de la eraroj, por komunio de la Sankta Spirito, por heredo de la Regno Ĉiela, por maltimo antaŭ Vi, ne por juĝo kaj kondamno.

Diakono:  Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Ke ĉi tiu tago tuta estu perfekta, sankta, paca kaj senpeka, de la Sinjoro ni petu.

Popolo:  Donu, Sinjoro.

Diakono:  Pacan anĝelon, fidindan gvidanton, gardiston de niaj animoj kaj korpoj de la Sinjoro ni petu.

Popolo:  Donu, Sinjoro.

Diakono:  Pardonon kaj malŝarĝon de niaj pekoj kaj eraroj de la Sinjoro ni petu.

Popolo:  Donu, Sinjoro.

Diakono:  Bonon kaj utilon por niaj animoj de la Sinjoro ni petu.

Popolo:  Donu, Sinjoro.

Diakono:  Ke la reston de nia vivo en paco kaj pento ni pasigu, de la Sinjoro ni petu.

Popolo:  Donu, Sinjoro.

Diakono:  Kristanan finon de nia vivo, sendoloran, senhontan, pacan, kaj bonan defendon ĉe la timinda tribunalo de Kristo, de la Sinjoro ni petu.

Popolo:  Donu, Sinjoro.

Diakono:  La unuecon de la fido [Ef. 4, 13] kaj la komunion de la Sankta Spirito petinte, nin mem, unu la alian kaj tutan vivon nian al Kristo Dio, ni submetu.

Popolo:  Al Vi, Sinjoro.

Patro nia:

Pastro:  Kaj indigu nin, Mastro, kun maltimo, senkondamne kuraĝi nomi Vin la ĉielan Dion Patro kaj diri:

Popolo:  Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo. Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la ruzulo.

Pastro:  Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro, de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, nun, kaj ĉiam kaj eterne. Amen.

Popolo:  Amen.

Pastro:  Pacon al ĉiuj.

Popolo:  Kaj al via spirito.

Diakono:  Klinu viajn kapojn al la Sinjoro.

Popolo:  Al Vi, Sinjoro.

La pastro preĝas: Ni dankas Vin, Reĝo nevidebla, ĉion per Via senfina potenco kreinta kaj el neesto en estadon per abundo de Via korfavoro ĉion kondukinta. Vi mem, Mastro, de la ĉielo rigardu la antaŭ Vi sian kapon klinintajn, ĉar ne antaŭ karno kaj sango ili klinis la kapon, sed antaŭ Vi la timinda Dio. Tial, Mastro, direktu la kurson de nia vivo por bono laŭ ĉies propra bezono: kun navigantoj navigu, kun vojaĝantoj vojaĝu, malsanulojn sanigu, ho saniganto de niaj animoj kaj korpoj.

Pastro:  Per la graco kaj malavaro, kaj homamo de Via solenaskita Filo, kun kiu Vi estas benata, kun Via sanktega kaj bona kaj viviga Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Popolo:  Amen.

Pastro preĝas: Sinjoro Jesuo Kristo, nia Dio, atentu nin de la sankta loko de Via loĝado kaj de la glora trono de Via Regno, kaj venu por nin sanktigi, Vi kiu supre kun la Patro tronas kaj ĉi-sube inter ni nevideble kunestas, kaj bonvolu per Via forta mano doni al ni Vian puregan korpon kaj Vian honorindan sangon, kaj per ni al la tuta popolo.

Diakono:  Ni atentu.

Pastro:  La sanktaĵojn al la sanktuloj.

Popolo:  Sola sankta, sola Sinjoro, Jesuo Kristo, al la gloro de Dio la Patro. Amen.

Komunio

Popolo:  Gloru la Eternulon el la ĉielo, Gloru Lin en la alto [Ps. 148, 1]. Haleluja, haleluja, haleluja.

Komunio de la klerikoj:

Diakono: Dispecigu, estro, la sanktan panon.
Pastro: Dispecigata kaj partigata estas la Ŝafido de Dio, dispecigata kaj tamen nedisigebla, ĉiam manĝata kaj neniam malpliiĝanta, sed la akceptantojn sanktiganta.
Diakono, gestante al la kaliko, diras: Plenigu, estro, la sanktan kalikon.
Pastro, preninte unu el la paneroj, krucosignas per ĝi super la kaliko dirante: Pleneco de la Sankta Spirito. Kaj metas la paneron en la kalikon.
Diakono: Amen. Benu, estro, la varmegon.
Pastro, benante, diras: Benata estu la varmego de Viaj sanktuloj, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen.
Diakono, enverŝante la varmegon en la kalikon, diras: La varmego de la fido, plena de la Sankta Spirito. Amen.
Pastro: Diakono, venu.
Diakono: Donu al mi, estro, la honorindan kaj sanktan Korpon de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo.
Pastro: Al la diakono NN estas donata la honorinda kaj sankta kaj purega Korpo de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo por pardono de pekoj kaj por la eterna vivo.
  La honorinda kaj sanktega Korpo de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo estas donata al mi, pastro
NN, por pardono de pekoj kaj por la eterna vivo.
Kaj klininte la kapojn, ambaŭ preĝas: Mi kredas, Sinjoro, kaj konfesas, ke vere Vi estas Kristo, la Filo de la Dio vivanta, veninta en la mondon por savi la pekulojn, el kiuj mi estas la unua. Ankoraŭ mi kredas, ke ĉi tio estas Via purega Korpo kaj ĉi tio estas Via honorinda Sango. Do mi preĝas al Vi: kompatu min kaj pardonu al mi miajn erarojn, la volajn kaj la nevolajn, en parolo, en faro, en scio kaj nescio, kaj indigu min senkondamne komuniiĝi je viaj puregaj misteroj por pardono de pekoj kaj por la eterna vivo. Amen.
  Akceptu min kiel partoprenanton de Via mistera Manĝo, ho Filo de Dio, ĉar mi ne malkaŝos la Misteron al Viaj malamikoj, nek mi kisos Vin, kiel Judaso, sed kiel la rabisto mi Vin konfesos: Memoru min, Sinjoro, kiam Vi venos en Vian regnon [Lk. 23, 42].
  La komunio de Viaj sanktaj misteroj, Sinjoro, estu por mi ne por juĝo kaj kondamno, sed por savo de la animo kaj korpo. Amen.

Kaj tiel komuniiĝas je la Korpo de Kristo. Post tio la pastro komuniiĝas el la kaliko, dirante: Sklavo de Dio kaj pastro NN, mi komuniiĝas je la honorinda kaj sankta Sango de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo por pardono de miaj pekoj kaj eterna vivo. Amen.
Viŝante sian buŝon per la tuko, li diras: Jen ĉi tio ektuŝis mian buŝon, kaj foriĝos mia malpieco, kaj mia peko estos pardonita [Jes. 6, 7]. Diakono, venu.
Diakono venas kaj diras: Jen mi venas al nia senmorta Reĝo kaj Dio. Donu al mi, estro, la honorindan kaj sanktan Sangon de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo.
Pastro: Sklavo de Dio, diakono NN, komuniiĝas je la honorinda kaj sankta Sango de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo por pardono de liaj pekoj kaj eterna vivo. Amen. Jen ĉi tio ektuŝis vian buŝon, kaj foriĝos via malpieco, kaj via peko estos pardonita [Jes. 6, 7].
Kaj post tio ili malfermas la pordojn de la sankta altarejo.

Komunio de la laikoj:

Diakono, elportante la kalikon, diras: Venu kun timo de Dio, fido kaj amo!

Popolo:  Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! [Ps. 118, 26] La Eternulo estas Dio, kaj Li aperis al ni [Ps. 118, 27].

Pastro, komuniante la homojn, diras:  la sklav(in)o de Dio, NN, akceptas la honorindajn kaj sanktajn Korpon kaj Sangon de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo por la pardono de pekoj kaj por la eterna vivo.

Diakono, reveninte en la altarejon, preĝas: Vidinte la releviĝon de Kristo, ni adoru la sanktan Sinjoron Jesuon, la solan senpekan. Vian krucon ni honoras, ho Kristo, kaj Vian sanktan releviĝon ni himnas kaj gloras. Ĉar Vi estas nia Dio, krom Vi alian dion ni ne konas, Vian nomon ni vokas. Venu, ĉiuj fideluloj, ni adoru la sanktan releviĝon de Kristo, ĉar per la kruco venis ĝojo por la tuta mondo. Ĉiam benante la Sinjoron, ni himnas Lian releviĝon, ĉar, suferinte por ni la krucumon, per morto morton Li detruis.
  Lumiĝu, lumiĝu, nova Jerusalemo, ĉar la gloro de la Sinjoro leviĝis super vi. Jubilu nun kaj triumfu, Ciono. Kaj ĝoju Vi, ho pura Dipatrino, pri la releviĝo de Via Naskito.
  Ho Pasko granda kaj sanktega, ho Kristo, Saĝo kaj Vorto de Dio, kaj Potenco! Donu al ni pli klare je Vi komuniiĝi en la senkrepuska tago de Via regno.

Pastro, viŝante per la spongo la diskon, diras: Lavu, Sinjoro, la pekojn de Viaj sklavoj, rememoritaj ĉi tie, per Via honorinda Sango laŭ la preĝoj de la Dipatrino kaj ĉiuj Viaj sanktuloj.

Pastro:  Savu, Dio, Vian popolon kaj benu Vian heredon [Ps. 28, 9].

Turninte sin al la altaro, la pastro trifoje incensas ĝin, dirante: Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero [Ps. 57: 5, 11; 108, 5].

Popolo:  Ni vidis la veran lumon, ni akceptis la ĉielan Spiriton, ni trovis la veran kredon, adorante la nedisigeblan Triunuon, ĉar Tiu savis nin.

Pastro: Benata estas nia Dio...

Pastro laŭte:  nun kaj ĉiam kaj eterne.

Popolo:  Amen. Nia buŝo plenu je laŭdo por Vi, Sinjoro, ni himnu Vian gloron, ĉar Vi indigis nin komuniiĝi je Viaj sanktaj kaj vivigaj misteroj. Gardu nin en Via sankteco, por ke ni dum la tuta tago lernu Vian justecon. Haleluja, haleluja, haleluja.

Diakono:  Ni rekte staru. Ricevinte la diajn, sanktajn, puregajn, senmortajn, ĉielajn kaj vivigajn, timindajn sakramentojn de Kristo, inde ni danku al la Sinjoro.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Diakono:  Petinte, ke ĉi tiu tago tuta estu perfekta, sankta, paca kaj senpeka, nin mem, unu la alian kaj nian tutan vivon al Kristo Dio, ni submetu.

Popolo:  Al vi, Sinjoro.

La pastro preĝas: Ni dankas Vin, Mastro Homamanto, Bonfaranto de niaj animoj, ĉar ankaŭ hodiaŭ Vi indigis nin komuniiĝi je Viaj ĉielaj kaj eternaj misteroj. Rektigu nian vojon, firmigu nin ĉiujn en Via timo, gardu nian vivon, fortikigu niajn piedojn per la preĝoj kaj petadoj de la glora Dipatrino kaj Ĉiamvirgulino Maria kaj de ĉiuj Viaj sanktuloj.

Pastro:  Ĉar Vi estas nia sanktigo, kaj Vin ni gloras, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Popolo:  Amen.

Pastro:  En paco ni eliru.

Popolo:  En la nomo de la Sinjoro.

Diakono:  Ni preĝu al la Sinjoro.

Popolo:  Sinjoro, kompatu.

Ĉeambona preĝo:

Pastro:  Benanta Viajn benantojn, Sinjoro, kaj sanktiganta la je Vi esperantajn, savu Vian popolon kaj benu Vian heredon, la plenecon de Via eklezio gardu kaj sanktigu tiujn, kiuj amas la belornamon de Via domo, Vi ilin glorigu per Via dia forto kaj ne malatentu nin, kiuj je Vi esperas. Pacon al Via mondo donacu, al la Eklezioj, pastroj, niaj regantoj kaj militistaro, kaj al Via tuta popolo. Ĉar ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de Vi, la Patro de lumoj, kaj Vin ni gloras kaj dankas kaj adoras, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Popolo:  Amen. La nomo de la Eternulo estu benata de nun kaj eterne (Trifoje) [Ps. 113, 2].

Psalmo 33:

Popolo:  Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo. Per la Eternulo gloriĝas mia animo; La humiluloj aŭdu kaj ĝoju. Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon. Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min. Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto. Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin. Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas. Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas. Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas. Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono. Venu, infanoj, aŭskultu min; Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos. Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn: Gardu vian langon kontraŭ malbono, Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo; Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin. La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj. La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili. Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas. Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas. Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas. Li gardas ĉiujn liajn ostojn; Eĉ unu el ili ne rompiĝos. La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos. La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.

Pastro, enirante en la altarejon, diras preĝon: Plenumo de la leĝo kaj la profetoj, Kristo nia Dio, plenuminta la tutan prizorgon de la Patro, plenigu per ĝojo kaj gajo niajn korojn, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Pastro:  Beno de la Sinjoro kaj Lia kompato venu sur vin, per Lia dia graco kaj homamo, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Popolo:  Amen.

Pastro:  Gloro al Vi, Kristo Dio, nia espero, gloro al Vi.

Popolo:  Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen. Sinjoro, kompatu (3-foje). Estro sankta, benu!

Pastro:  [Dimanĉe: La releviĝinta el la mortintoj] Kristo, nia vera Dio, pro la preĝoj de Sia purega kaj sanktega Patrino, de la sanktaj gloraj kaj laŭdindegaj apostoloj, de nia sankta patro Johano la Orbuŝa, de la sanktaj NN (kies estas la kirko kaj la tago), de la sanktaj kaj justaj dio-prapatroj Joakimo kaj Anna, kaj de ĉiuj Siaj sanktuloj, kompatos kaj savos nin, ĉar Li estas bona kaj homama kaj kompatema Dio.