Komenco de la liturgio

-A +A
Fako: 

Eniraj preĝoj

 

Diakono: Benu, estro.

 

Pastro: Estu benata nia Dio tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne.

 

Diakono: Amen. Reĝo Ĉiela, Konsolanto, Spirito de la vero, Kiu ĉie ĉeestas kaj ĉion plenigas, trezoro de la bonaĵoj kaj de la vivo Donanto, venu kaj ekloĝu en ni kaj purigu nin de ĉia makulo kaj savu, Bonulo, niajn animojn.

 

Sankta Dio, Sankta Forta, Sankta Senmorta, kompatu nin (3-foje).

 

Gloro al la Patro, Filo kaj Sankta Spirito nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen.

 

Ho Sanktega Triunuo, kompatu nin. Sinjoro, purigu niajn pekojn. Mastro, pardonu niajn krimojn. Sanktulo, venu kaj sanigu niajn malfortaĵojn pro Via nomo.

Sinjoro, kompatu (3-foje). Gloro… nun kaj…

 

Patro nia ĉiela, sanktu Via nomo, venu Via regno, estu Via volo, kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon porvivan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la ruzulo.

 

Pastro: Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro, de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, nun, kaj ĉiam kaj eterne.

 

Diakono: Amen.

 

pentaj himnetoj:

Kompatu nin, Sinjoro, kompatu nin. Havante nenian pravigon, ĉi tiun preĝon kiel al Mastro al Vi ni portas: kompatu nin.

 

Gloro… Sinjoro, kompatu nin, ĉar Vin ni fidas. Ne koleru kontraŭ ni troe, kaj ne memoru niajn krimojn, sed rigardu nin ankaŭ nun kiel Bonulo, kaj savu nin de niaj malamikoj, ĉar Vi estas nia Dio kaj ni estas Via popolo, ni ĉiuj estas faro de Viaj manoj kaj Vian nomon ni vokas.

 

Nun… La pordon de kompato al ni malfermu, ho benita Dipatrino, por ke ne perdiĝu ni la je Vi esperantaj, sed per Vi liberiĝu ni el la mizeroj; ĉar Vi estas la savo de la kristanaro.

 

Preĝo antaŭ la ikono de Kristo:

Vian puregan bildon ni honoras, Bonulo, petante pardonon de niaj kulpoj, ho Kristo Dio, ĉar Vi bonvolis esti karne surkrucigita, por liberigi tiujn, kiujn Vi formis, el la sklaveco al la malamiko. Tial danke ni vokas al Vi: per ĝojo Vi plenigis ĉiujn, ho nia Savanto, veninta por savi la mondon.

 

Preĝo antaŭ la ikono de la Dipatrino:

Estante fonto de kompatemo, indigu nin je kompato, ho Dipatrino. Turnu Vin al la pekinta popolo, montru kiel ĉiam Vian potencon, ĉar je Vi esperante, per "Ĝoju!" ni vin salutas, kiel iame Gabrielo la estro de la senkorpaj.

 

Preĝo de la pastro:

Sinjoro, subenetendu Vian manon el la alto de Via estejo kaj fortigu min por la onta servado al Vi, por ke senkondamne mi antaŭstaru Vian timindan altaron kaj celebru la sensangan servadon. Ĉar Via estas la forto kaj la gloro eterne. Amen.

 

Diakono:

Mi eniros en Vian domon; mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi. Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco; pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ Vi mian vojon. Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo; en ilia interno estas malvirteco; malfermita tombo estas ilia gorĝo; per sia lango ili hipokritas. Montru ilian kulpon, ho Dio, ke ili falu per siaj intencoj; pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren, ĉar ili ribelis kontraux Vi. Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin; ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon. ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon; kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas nin per favoro[1].

Enornatigo

 

La pastro kaj la diakono prenas siajn surplisojn, trifoje klinas sin orienten, dirante: Dio, purigu min pekan kaj kompatu min.

 

Diakono venas al la pastro kaj diras: Benu, estro, la surplison kaj la orarion.

 

Pastro: Estu benata nia Dio tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Diakono: Amen.

 

La pastro, simile beninte sian albon, surmetas ĝin, preĝante:

 

Mia animo ĝojos pri la Eternulo, ĉar Li vestis min per vesto de savo, per mantelo de gajo Li min kovris, kiel al fianĉo Li surkapigis al mi kronon, kaj kiel fianĉinon Li ornamis min per belo (tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen)[2].

 

Poste la pastro surmetas la stolon, preĝante:

 

Estu benata Dio, verŝanta Sian gracon sur Siajn pastrojn, kiel la bonan oleon, kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, kaj defluas sur la randon de lia vesto (tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen)[3].

 

Post tio la pastro surmetas la femurtukon aŭ, se li posedas la rajton porti la glavtukon, li surmetas ambaŭ kun jena preĝo:

 

Zonu vian lumbon per glavo, ho Fortulo, per via majesteco kaj beleco, kaj fortiĝu, kaj prosperu, kaj reĝu por vero, kaj humileco kaj justeco. Kaj via dekstra mano direktu vin mirakle, tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen[4].

 

Post tio la pastro surmetas la zonon, dirante:

Estu benata Dio, Kiu ĉirkaŭzonas min per forto, kaj perfektigas mian vojon, Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, kaj starigas min sur altaĵoj (tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen)[5].

 

La dekstra manikumo:

Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon. Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontraŭulojn (tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen).

 

La maldekstra manikumo:

Viaj manoj min kreis kaj fortikigis, prudentigu min, kaj mi lernos Viajn ordonojn (tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen).

 

Kazublo:

Viaj pastroj vestiĝu per justeco, kaj Viaj fideluloj triumfu (tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen)[6].

 

Simile enornatigas sin ankaŭ la diakono, dirante la preĝojn por la surpliso kaj manikumoj. En nia nuna slavona meslibro mankas preĝo por la orario, sed kelkfoje tradicie oni preĝas:

 

Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro[7].

 

la grekoj preĝas tamen jene:

Kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via diakono[8].

 

Post la surmeto de la ornatoj, la servontoj lavas la manojn, preĝante:

 

Mi lavas miajn manojn per senkulpeco, kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo, por aŭdi la voĉon glorantan Vin kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn. Ho Eternulo, mi amas la belornamon de Via domo, kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro. Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, nek mian vivon kun la sangaviduloj, en kies manoj estas krimo kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj. Kaj mi iras en senkulpeco, liberigu min kaj korfavoru min. Mia piedo staras sur ebena loko, en kunvenoj mi benos la Eternulon[9].

La Preparado

 

La pastro kaj la diakono klinas sin trifoje antaŭ la prepartablo kaj preĝas: Dio, purigu min pekan kaj kompatu min.

 

La pastro diras jenajn tropariojn:

 

Preparu vin, Bet-Leĥem: malfermiĝis por ĉiuj Edeno. Ornamu vin, Efrata, ĉar arbo de vivo el la Virgulino ekfloris en kaverno, kaj Ŝia ventro fariĝis spirita paradizo, kie estas la Markoto de Dio, manĝante de kiu ni vivos kaj ni ne mortos kiel Adam. Kristo naskiĝas por restarigi la falintan antaŭe bildon[10].

 

Vi elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo[11] per Via honorinda sango, sur kruco alnajlita kaj lance pikita la senmortecon Vi elverŝis por la homoj, ho nia Savanto, gloro al Vi.

 

Diakono: Benu, estro.

 

Pastro: Benata estu nia Dio tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne.

 

Pastro, farante la signon de kruco super la ŝafida prosforo trifoje, diras:

Memore pri nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo

Diakono ĉiufoje diras: tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne, amen[12].

 

La pastro tranĉas la prosforon dekstre de la sigelo kaj diras:

Kiel ŝafido Li estis kondukata al buĉo.

Poste li tranĉas la maldekstran parton kun la vortoj:

Kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, Li ne malfermis sian buŝon.

Tranĉante super la sigelo, la pastro diras:

En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita.

Tranĉante malsupre:

Pri lia generacio kiu rakontos?

 

Je ĉiu tranĉo la diakono diras: Al la Sinjoro ni preĝu. Sinjoro, kompatu.

 

Diakono: Al la Sinjoro ni preĝu. Sinjoro, kompatu. Elprenu, estro.

 

La pastro tranĉas la subon de la Ŝafido kaj diras:

Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero[13].

 

La elprenitan Ŝafidon la pastro metas sur la diskon.

Diakono: oferu, estro.

 

Pastro: Estas oferata la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo[14], por la vivo kaj savo de la mondo[15].

 

Diakono: krucumu, estro[16].

 

Pastro: Kiam Vi estis krucumita, Kristo, ekstermiĝis la tiranio, venkiĝis la malamika forto, ĉar ne anĝelo, nek homo, sed Vi Mem, Sinjoro, savis nin, gloro al Vi.

 

Diakono: piku, estro.

 

Pastro: unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo.  Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto[17].

 

Diakono kunigas vinon kun iom da akvo kaj diras:

Benu, estro, la sanktan kunaĵon.

 

Pastro: Benata estu la kunaĵo de Viaj sanktaĵoj tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen[18].

 

Post tio la diakono enverŝas la kunaĵon en la kalikon kaj la pastro komencas elpreni pecojn el aliaj prosforoj. Unue li prenas prosforon, nomata „Dipatrina“ kaj, eltranĉante pecon, diras:

 

Je gloro kaj memoro de nia benegita Mastrino, la Ĉiamvirgulino Maria, per kies preĝoj akceptu, Sinjoro, ĉi tiun oferon en vian superĉielan altaron.

 

La pastro metas la elprenitan pecon mezdekstre de la Ŝafido kaj diras:

 

Ĉe Via dekstra flanko staras Reĝino en orbrodita mantelo bunta[19].

 

Post tio la pastro elprenas naŭ pecojn el la tria prosforo. La prosforo nomiĝas “naŭranga”, ĉar la pecoj estas elprenataj je gloro kaj memoro de naŭ rangoj de la sanktuloj. Tamen la konsisto de la rangoj kaj de la nomataj sanktuloj diversas. En la greka Eklezio la unuan pecon oni elprenas honore de la anĝeloj. En la rusa eklezio oni opinias, ke la ofero de Kristo ne koncernis la anĝelojn kaj tial ili ne estas rememorataj dum la Preparado. La pecoj, eltranĉataj el la “naŭranga” prosforo, estas metataj maldekstre de la Ŝafido.

 

Eltranĉante la unuan pecon, la pastro laŭ la greka tradicio diras:

Je la gloro kaj memoro de la grandegaj militestroj Miĥaelo kaj Gabrielo kaj ĉiuj enĉielaj senkorpaj Fortoj.

 

Eltranĉante la duan pecon la pastro laŭ la greka tradicio diras:

De la honorinda, glora profeto, antaŭiranto kaj baptisto Johano[20], de la honorindaj, gloraj profetoj Moseo kaj Aarono, Elio kaj Eliseo, Davido kaj Jeseo[21], de la tri sanktaj junuloj, de Danielo la profeto kaj de ĉiuj sanktaj profetoj.

 

La tria peco:

De la sanktaj gloraj kaj laŭdindaj apostoloj Petro kaj Paŭlo, kaj ĉiuj ceteraj sanktaj apostoloj.

 

La kvara peco:

De niaj sanktaj patroj, grandaj episkopoj kaj ekumenaj instruantoj: Bazilo la Granda, Gregorio la Teologo kaj Johano la Orbuŝa, Atanazio kaj Cirillo, Nikolao el Miro[22] Likia, kaj ĉiuj sanktaj episkopoj[23].

 

La kvina peco:

Da la sankta unua martiro kaj arĥidiakono Stefano, la sanktaj grandaj martiroj Demetrio, Georgo, Teodoro la Ŝirmanto, Teodoro la Militestro, la sanktaj martirinoj Tekla, Barbara, Kiriakia, Eŭfimia kaj Paraskeva, Katarina kaj ĉiuj sanktaj gemartiroj.

 

La sesa peco:

De niaj piaj kaj sanktaj patroj Antonio, Eŭfimio, Savao, Onufrio, Atanazio la Atosano, kaj de la pia patrino Maria la Egiptino kaj ĉiuj sanktaj gepiuloj.

 

La sepa peco:

De la sanktaj miraklofarantoj kaj senmonuloj Kosmao kaj Damiano, Ciro kaj Johano, Pantelejmono kaj Hermolao kaj ĉiuj sanktaj senmonuloj.

 

La oka peco:

De la sanktaj kaj justaj diprapatroj Joakimo kaj Anna, de la sanktaj NN [oni rememoras tagajn kaj preĝejajn sanktulojn], kaj de ĉiuj sanktuloj, per kies preĝoj vizitu nin, ho Dio.

 

La naŭa peco:

De nia sankta patro Johano, ĉefepiskopo de Konstantinopolo, la Orbuŝa[24].

 

Venas vico de la kvara prosforo, el kiu la pastro elprenas pecojn je memoro de vivantoj. Li elprenas unue pecon kun jenaj vortoj:

 

Memoru, Mastro Homamanto, ĉiujn ortodoksajn episkopojn, nian patriarkon NN, nian episkopon NN, la honorindajn presbiterojn, enkristajn diakonojn kaj la tutan klerikaron, niajn fratojn kaj kuncelebrantojn, kaj nian tutan frataron, kiun Vi alvokis en Vian komunion per Via kompatemo, ho bonkorega Mastro.

 

La rusa ritlibro preskribas elpreni duan pecon kun jena preĝo:

 

Memoru, Sinjoro, nian landon de Dio gardatan, kaj ĝiajn ortodoksajn loĝantojn.

 

Poste la pastro rememoras la episkopon, lin ordinintan, se tiu ankoraŭ vivas, kaj kiujn li volas laŭ nomoj. Elprenante la pecojn, la pastro metas ilin sur la diskon antaŭ la Ŝafido. El la sekva, kvina prosforo, la pastro elprenas pecojn memore de mortintoj. Li komencas per jenaj vortoj:

 

Por memoro kaj pekabsolvo de la ortodoksaj patriarĥoj kaj de la konstruintoj de ĉi tiu sankta domo.

 

Poste la pastro rememoras la episkopon, lin ordinintan, se li ne plu vivas, kaj laŭnome ĉiujn mortintojn, kiujn li volas, kaj finas per jenaj vortoj:

 

Kaj de ĉiuj kun espero pri releviĝo, pri la eterna vivo kaj pri Via komunio forpasintaj patroj kaj fratoj niaj, ho Sinjoro la homamanto.

 

Fine la pastro denove prenas la kvaran prosforon kaj elprenas la lastan pecon, dirante:

Memoru, Sinjoro, ankaŭ mian malindecon, kaj pardonu al mi ĉiun pekon, ĉu volan aŭ nevolan.

 

Diakono, prenante la incensilon: Benu, estro, la incenson.

 

La pastro, benante la incenson, diras: Incenson ni alportas al Vi, Kristo nia Dio, kiel agrablan odoraĵon spiritan, kaj Vi, akceptinte ĝin al Via superĉiela altaro, subensendu al ni la gracon de Via Sanktega Spirito.

 

Diakono: Al la Sinjoro ni preĝu. (Fortikigu, estro)[25].

 

La pastro prenas la stelaĵon, incensas ĝin kaj starigas sur la diskon, dirante:

 

Kaj veninte la stelo, staris super la loko, kie estis la juna knabeto[26].

 

Diakono: Al la Sinjoro ni preĝu. (Beligu, estro).

 

La pastro, incensinte la unuan vualeton, kovras la diskon kaj diras:

La Eternulo ekreĝis, per belo Li Sin vestis; la Eternulo per potenco vestis Sin kaj zonis. Ĉar Li fortikigis la universon, ke ĝi ne ŝanceliĝu[27]. De antikve pretas Via trono; Vi estas de eterne. Levis la riveroj, ho Eternulo, levis la riveroj sian voĉon. Levos la riveroj siajn torentojn pro la bruo de multego da akvo. Mirindas la altaĵoj de la maro, mirindas la Eternulo en la alto. Viaj leĝoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamenda per sankteco, ho Eternulo, por longego de tagoj[28].

 

Diakono: Al la Sinjoro ni preĝu. Kovru, estro.

 

Pastro, incensinte la duan vualeton, kovras la kalikon kaj diras: Kovris la ĉielon Via majesto, Kristo, kaj Via gloro plenigas la teron.

 

Diakono: Al la Sinjoro ni preĝu. Ŝirmu, estro.

 

Pastro, incensinte la grandan vualon, kovras ambaŭ – la diskon kaj la kalikon, kaj diras:

Ŝirmu nin per la ombro de Viaj flugiloj[29], forpelu de ni ĉiun malamikon kaj kontraŭulon, pacigu nian vivon, Sinjoro, korfavoru nin kaj Vian mondon, kaj savu niajn animojn kiel Dio bona, kaj homama kaj kompatema.

 

La pastro nun incensas la kovritajn sanktaĵojn kaj diras trifoje:

Benitas nia Dio, tiele bonvolinta, gloro al Vi

 

La diakono ĉiufoje finas la frazon:

tuttempe, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen.

 

Kaj post la trifoja ripeto la diakono, montrante al la sanktaĵoj per la orario, diras:

Pri la preparitaj honorindaj donacoj al la Sinjoro ni preĝu.

 

La pastro:

Dio, Dio nia, la ĉielan panon, la nutron de la tuta mondo, nian Sinjoron Jesuon Kriston sendinta Savanto kaj Liberiganto kaj Bonfaranto, kiu benas kaj sanktigas nin, Vi mem sanktigu ĉi tiun oferon kaj akceptu ĝin al Via superĉiela altaro. Memoru, kiel Bonulo kaj Homamanto, la oferintojn kaj tiujn, pro kiuj ili oferis, kaj nin konservu senkondamnaj en la servado de Viaj diaj misteroj. Ĉar sankta kaj glora estas Via honorindega kaj majesta nomo, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen.

 

Gloro al Vi, Kristo Dio, nia espero, gloro al Vi[30].

 

Diakono: Gloro… kaj nun… Sinjoro, kompatu (3foje). Benu.

Pastro:

(Dimanĉe: La releviĝinta el la mortintoj) Kristo, nia vera Dio, pro la preĝoj de Sia purega Patrino, de nia sankta patro Johano la Orbuŝa, kaj de ĉiuj sanktuloj, kompatos kaj savos nin, ĉar Li estas bona kaj homama kaj kompatema Dio.

 

La diakono incensas la altarejon kaj la tutan kirkon, preĝante en si:

En la tombo korpe, en la infero anime, Die vi estis en la paradizo kun
la rabisto, sur la trono kun la Patro kaj la Spirito, ho Kristo, ĉion
pleniganta kaj de nenio enfermata.

Gloro[31]… Vivon portanta, ververe pli bela ol la paradizo, pli brila ol reĝa palaco montriĝis, ho Kristo, Via tombo, la fonto de nia releviĝo.

Nun… Ĝoju, ho sanktigita dia loĝejo de la Plejaltulo, ĉar per Vi estas donita ĝojo, Dipatrino, al la kantantoj: benata vi estas inter virinoj, ho senmakula Mastrino.

 

Kiam la legisto finlegas la horojn, kaj do la tempo celebri la liturgion proksimas, la celebrontoj ekstaras ĉe la altaro kaj preĝas, ĉiufoje levante la manojn[32]:

Reĝo Ĉiela, Konsolanto, Spirito de la vero, Kiu ĉie ĉeestas kaj ĉion plenigas,  trezoro de la bonaĵoj kaj de la vivo Donanto!  venu kaj ekloĝu en ni kaj purigu nin de ĉia makulo kaj savu, Bonulo, niajn animojn.

Gloro al Dio en la supera alto, kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro (2 foje)[33].

Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron[34].

 

Diakono: Estas tempo, ke la Eternulo agu[35]. Benu, estro!

Pastro, benante lin, diras: Benata estas nia Dio en ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Diakono: Preĝu pri mi, sankta estro.

Pastro: la Sinjoro fortikigu viajn paŝojn[36].

Diakono: Memoru min, sankta estro.

Pastro: Memoru vin la Sinjoro Dio en Sia regno en ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne.

Diakono: Amen.

 

Diakono eliras tra la norda pordo kaj ekstarinte sur la ordinara loko, adorkliniĝas trifoje, preĝante en si:

Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron[37].

Diakono laŭte: Benu, estro.

Pastro: Benata la regno de la Patro, de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.

Popolo: Amen.

 

La granda litanio...

 

 

 

 




[1] Ps. 5.

[2] Kp. Jes. 61, 10.

[3] Kp. Ps. 133,2

[4] Kp. Ps. 45,3-4. La femurtuko ekzistas nur en la Rusa eklezio. La glavtuko estas malnova apartenaĵo de la episkopa rango, sed nun ĝi estas portata ankaŭ de pastroj, kiuj ricevas la rajton porti ĝin post multaj jaroj de servado kiel distingon disde la pli junaj kaj malspertaj.

[5] Kp. Ps. 18, 33-34

[6] Kp. Ps. 132, 9.

[7] Jes. 6, 3.

[8] Mk 10, 43 ks. En LB ĉi tie estas „via servanto“, kio en la originalo sonas kiel „diakono“.

[9] Ps. 26, 6-12.

[10] En la Rusa eklezio ĉi tiun troparion oni ne legas.

[11] Gal. 3, 13.

[12] En la Rusa eklezio la diakono diras simple “Amen”.

[13] La teksto, dirata je ĉiuj tranĉoj, estas prenita el Jes. 53, 7–8. Kompreneble, la liturgio sekvas la legovarianton de la Septuaginto. En LB la teksto jenas: „kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon. De malliberigo kaj de juĝo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita”. Ĉi tiuj vortoj reaperas en Agoj 8, 32–33, kie ili citiĝas laŭ LXX – el ĉi tiu loko ni prenas ilin en la liturgian tekston.

[14] Joh. 1, 29.

[15] Joh. 6, 51.

[16] En la Rusa Eklezio tion oni ne diras (nek la diakono, nek la pastro).

[17] Joh. 19, 34–35.

[18] En la Rusa Eklezio la pastro senvorte benas la kunaĵon. Laŭ alia tradicio la pastro benas la kunaĵon jam ĉe la antaŭaj vortoj „kaj tuj elvenis sango kaj akvo“.

[19] Ps. 45, 9 (44, 10). Kp. LB: “Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro”.

[20] Laŭ la rusa tradicio oni rememoras la sanktan Baptiston ĉe la unua peco kaj poste la ordo samas.

[21] La nomoj laŭ la helena tradicio, la originaj nomoj laŭ LB – Elija (Elio), Eliŝa (Eliseo), Jiŝa (Jeseo).

[22] “Miro” estas urbo en la antikva Likio, τὰ Μύρα. Kelkaj helenaj urboj havas pluralajn nomojn, interalie ankaŭ Ateno. La tradicio de esperantigo tamen ŝancelas, ekz. „Delfoj“ Z. uzis plurale, sed PIV proponas ankaŭ singularan varianton, kiu al mi persone ŝajnas preferinda. Tial ankaŭ ĉi tie Miro, ne Miroj.

[23] La lokaj tradicioj enhavas ĉi tie pli vastan nomliston, ekz. en la rusa eklezio oni rememoras la sanktajn moskvajn patriarĥojn kaj aliajn elstarajn sanktajn episkopojn.

[24] Se oni celebras la liturgion de la sankta Bazilio, oni rememoras lin.

[25] La enparentezajn dirojn de la diakono oni ne parolas en la rusa Eklezio.

[26] Mt. 2, 9.

[27] En la greka eklezio la pastro legas la psalmon ĝis ĉi tie, la reston oni legas en la rusa Eklezio laŭ la slavona varianto de la psalmo, kiun sekvas ankaŭ la E-traduko ĉi tie.

[28] Ps. 93 (92).

[29] Kp.: Ps. 17, 8 (16, 8).

[30] Diri ĉi tie la forlason preskribas la slavona ritlibro, ne la greka.

[31] La slavona ritlibro anstataŭ la himnetoj je “Gloro… kaj nun…” preskribas al la diakono legi la psalmon 50.

[32] En la greka Eklezio la ĉi tiujn komencajn preĝojn (tamen sen “Reĝo Ĉiela) la pastro diras post la dialogo kun la diakono.

[33] Lk. 2, 14. En la greka Eklezio trifoje.

[34] Ps. 51, 15 (50, 17). En la greka Eklezio dufoje.

[35] Ps. 119, 126.

[36] Ps. 40, 2.

[37] Ps. 51, 15.