HUNGARAJ SANKTULOJ III.: Piroŝka - Eiréné Bizanca imperiestrino,S-ta Margit reĝidino, S-ta Erzsébet

-A +A
bildo de Pal Gajdos

     PIROŜKA - ÁRPÁD-DINASTIA HUNGARA REĜIDINO SUR LA BIZANCA TRONO

Enkonduko 

  " La hungaroj kiuj vizitas Istambulon, kortuŝite rigardas la brilegantan ormozaikon de Hagia Sophia, kiu prezentas cezarinon Eiréné inter ŝia edzo- cezaro Joannes Komnenos la II-a kaj ŝia filo tronheredanto Alexios, kiel ili ĝuste transdonas abundan donacon al la Dia Saĝeco: al Jesuo, sidanta en la sino de Virgulino Maria. Cezarino Eiréné nome estas "nia Piroŝka": filino de la hungara reĝo Sankta Ladislao, kiu fariĝis la plej granda, plej sankta kaj plej estimata cezarino de la Bizanca Imperio. Ĉiuj gvidlibroj mencias la "hungaran reĝidinon", akcentas ŝian belecon kaj sanktecon. (En la librovendejo de Ayasofia tamen oni vane serĉas pri ŝi pli abundan klarigadon, kvankam ankaŭ ŝia sarkofago staras en la fama baziliko.)

   Informoj kvankam troveblas abunde pri Piroŝka-Eiréné.Ne nur ŝia siatempa portreto sed ankaŭ ŝia tiuepoka biografio postrestis: multe pli ni scias pri ŝi, ol pri iu ajn Árpád-epoka reĝino. Malgraŭ la elstara verkaro de Moravcsik Géza (geza moravĉik) k.la bonega libro de Nagymihályi Géza (geza nadjmihaji) la hungara historio-sienco k.la hungara kulturdiplomacio neglektis tiun eminentan cezarinon, kiu estas sanktulo de la ortodoksa eklezio kaj ankaŭ de la (greko-)katolika, kiu fondis la plej admirindan majstroverkon de la mezepoka Bizanca arkitekturo - la monaĥejon Pantokrator'.

Sur la hejmpaĝo de Hagia Sophia k. la monaĥejo Pantokrator' same la "reklam-vizaĝo" estas Piroŝka-Eiréné-Xenia: ŝian ikonon plejlaste pentris Kalota József ortodoksa ĉefepiskopa vikario en Budapeŝto." ( Sághy Marianne historiisto, Magyarkurir.hu Vikipedio)

V i v o  de  S a n k t a  E i r é n é - P i r o ŝ k a 

   "En la hungaraj kronikoj kiel ekzemple Bild-Kroniko, poste ankaŭ Turóczí-Kroniko oni mencias la filinon de reĝo Sankta Ladislao nur sporade kaj mallonge. La nomo "Prysk" aŭ "Prysca" - hungare: "Piroska"/1/ povis esti eventuale karesnomo, ĝi signifas: "ruĝeta". Oni verŝajne ne baptis ŝin Piroŝka, kvankam oni nomis ŝin tiel senheite. La nomo Piroŝka klariĝis post kiam en  Hagia Sophia oni trovis la belegan mozaik-ikonon sub la turka masonado: ŝi havis ruĝblondan harkronon, kiu estis la heredo de ŝia germana patrino. Sendube en ŝia knabina aĝo ŝi povis esti okulfrapa en la hungara kortego, kie oni alkutimiĝis al la malhela harkoloro. La korteganoj povis nomi la ruĝblondan knabinon per la karesnomo "ruĝeta"=Piroŝka.Tiu ĉi karesnomo povis ŝin akompani al Bizanco.Kio povis esti ŝia vera baptonomo? Pri tio estas nek pruvo, nek refuto; eventuale oni baptis ŝin Adelhaid, kiel ŝian patrinon?

   Ŝi naskiĝis verŝajne en 1088, kaj ĉar ŝia patro Sankta Ladislao mortis en 1095, ŝi venis en la kortegon de reĝo Kolomano. Post la unua krucmilito (1096-1099) en kiu signife partoprenis la hungaroj venis delegitoj el Bizanco, por peti la manon de Piroŝka (svati) por Ioannes, la filo de cezaro Alexios (1081-1118).En ĉi tiu kazo la aktuala politika motivo de cezaro Alexios estis serĉi aliancanon kontraŭ la normanoj en la militiro de jaro 1107. Post tio denove venis nova solena delegitaro sub gvido de armeestro Eumathios Filokales, kiu kunportis la tiam 15-16 jaran Prysca-n (Piroŝka-n) al la Bizanca kortego. La geedziĝo povis okazi en 1105. El la geedziĝo naskiĝis kvar filoj kaj kvar filinoj, inter ili po du ĝemeloj. Kvin gefiloj mortis ankoraŭ en la vivo de sia patrino, sed unu, Manuel la I-a heredis la cezaran purpuron. La cezarino, kiu sian edzon sekvis fidele eĉ en la batalojn, fine de sia vivo demetis la purpuran mantelon kaj la cezaran kronon kaj elektis la nomon Xené, tio estas "Fremdulino" kaj fariĝis monaĥino. Ŝi mortis en 1134. Ŝia grandega sarkofago prirabita fare de la osman-turkaj soldatoj post la falo de Konstantinoplo troviĝas en la baziliko Hagia Sophia." Fonto:1/ hu.vikipedio:Szent Piroska,2/ Szentek lexikona(Leksikono de sanktuloj) Bp., 1994.p.304.)

    Daŭrigo de historiisto Sághy Marianne en Vikipedio:

" Piroŝka (Prisca), la plej aĝa filino de hungara reĝo Sankta Ladislao kaj Rheinfelda Adelhaid naskiĝis ĉ.1088. Sian nomon ŝi ricevis pri tiu martiro, kiu laŭ la tradicio la unua disciplino-kredantino de Sankta Paŭlo estis en Romo kaj ĉe kiu loĝis ankaŭ Sankta Petro. La nom-elekto aludis verŝajne ne nur al la religiemo de la reĝa paro, sed ankaŭ al la Romiaj ambicioj de Sveba Rudolfo kiu aspiris pri la trono kontraŭ imperiestro Henrik la IV-a. Laŭ ŝia anonima Bizanca biografo Piroŝka devenis de feliĉaj gepatroj, okcidentaj imperiestroj: ekde ŝia bebo-aĝo, kiel la noblaj plantoj, ŝi malkaŝis kaj signis, ke post certa tempo kiaj montriĝos ŝiaj proprecoj, ĉar tuj ŝi estis plena de deco kaj ĉarmo, kaj brilegis de abundaj korpa kaj anima belecoj".

Adelhaid mortis en 1090, Ladislao en 1095, la adoleskanta Piroŝka edukiĝis en la kortego de ŝia pli aĝa kuzo reĝo Könyves Kálmán (Kolomano Konjves=libra, librojn hava, librojn ŝatanta) kiel zorgantino de la reĝo. En 1104 Kolomano edzinigis ŝin al la Bizanca tronheredanto Joannes Komnenos, sed ŝian pli junan fratinon fianĉinigis kun Jaroslavo, Kijeva rusa princo. La geedziĝo de la reĝidinoj estis diplomacia alianco. La geedziĝo de Piroŝka k.Joannis sesrvis la plifortiĝon de la kontaktoj de la Hungara Reĝlando k. la Orient-Romia Imperio. La limo de la du landoj estis Danubo, sed la ekspansiva politiko de la Hungara Reĝlando al Serbio k. Kroatio dum la regado de Géza, László k. Kálmán kontraŭstarigis la du potencon. La Hungarajn-Bizancajn interkonfliktojn sekvis spektaklaj diplomaciaj interpaciĝoj dum kiuj la Bizancoj donacis al la Hungaraj regantoj majstroverkojn donace, inter aliaj diademojn: Ĉ.1050 Konstantinos Monomaĥos donacis al András la I-a en 1074 Miĥael Dukas la VII-a donacis al Géza la I-a po unu kronon.

La Bizanca biografo de Piroŝka-Eiréné ne okupiĝas tro pri la komplikaĵoj de la Hungara-Bizanca diplomacio, sed laŭdas la belecon kaj morojn de la fianĉino: 'Kiam la gloraj kaj favorkoraj cezaro kaj lia edzino, Alexios Komnénos k. Eiréné serĉis belan k. perfekt-karakteran fraŭlinon, kaj trovis ŝin tia, kiu estas riĉa je belecoj ĉiurilate, oni edzinigis ŝin al sia ido de Deo donita, al cezaro Joannés naskiĝinto en purpuro.'

La brilan geedziĝan ceremonion de Piroŝka k. la 'bela' Joannés (Kalojóannés) oni aranĝis laŭ ortodoksa rito.

Kiel edzino de la tronheredonto Piroŝka elektis la ŝatatan nomon de la Bizancaj cezarinoj Eiréné (=Paco): tiel oni nomis ankaŭ ŝian bopatrinon. Eiréné sed estis ne simple bela virina nomo en Bizanco, sed ankaŭ teologia koncepto kiu aludis al la proprecoj de Dio - Paco (Eiréné), Saĝo (Sophia), Potenco (Dinamis). Al tiuj inaŭguris (konsekris) Konstantin la Granda la tri ĉeftemplojn de sia nova ĉefurbo.

Joannés Komnénos en 1118 en lia 21 jara aĝo estis kronita je cezaro. Pri lia kvaronjarcenta regnado liaj samtempuloj k. ankaŭ la postepoko parolis kun estimo; oni opinias lin la plej granda el la Komnenos-dinastio. Lia profunda religiemo, modereco (sobreco) abundaj donacoj k. justeco faris lin populara en la rondo de siaj subuloj ,sed per sia antaŭzorgema sed energia politiko li akiris sukcesojn kaj en okcidento kaj en oriento.

Eiréné donacis sian edzon per ok gefiloj: Alexios (1106-1142), Maria (1106-1144), Andronikos (1108-1142), Anna (1110-?),Izsák (1115-1154), Theodora(1116-?), Manuel (1118-1180), Eudokia (1119-?). Ŝia biografo akcentas, ke la cezarino 'naskis geinfanojn en egala nombro, sume ok, kaj tiujn ŝi edukis bonege kaj dece al cezaroj'.

Piroŝka-Eiréné elstaris ankaŭ per sia pieco, karitativa k. sociala agado: 'ŝi estis bona peranto en la aferoj de la subuloj adresitaj al la cezara kortego; la mizerulojn ŝi subtenis, ilin en ĉio protektis, ŝi volonte donis almozojn, apogis la vidvinojn kaj orfojn, apogis la monaĥejojn.' En ŝia kortego ofte montris sin eksterlandaj delegitoj; ŝi ofte akceptis pilgrimantojn al Sankta Lando, krome delegitojn el Hungario; plifoje mediaciis en politikaj aferoj inter la Hungara Reĝlando kaj Bizanca Imperio.

De malantaŭ la ĉizita Bizanca retoriko de la biografo elvolviĝas la portreto de simpatia, bonvola, pacema sinjorino: 'Kiel oni povus rakonti la aliajn specojn de ŝiaj moroj kaj svarmon de ŝiaj ĉarmoj, la mildecon, trankvilon, humilecon, kunsenton kun ĉiuj, bonecon, karecon, afablecon, senkoleremon de ŝia psiko, ke ŝi neniam, kontraŭ neniu estis ekscitiĝema, insultema, mallaŭdema.' Ŝia religiemo montriĝis ne nur en la preĝado sed ŝi donadis almozojn, havigis donacojn al preĝejoj, monaĥejoj. Ankaŭ la mozaikbildo de Hagia Sophia prezentas la cezaran familion dum donacado. Eiréné fondis la plej grandan religian fondaĵon de Konstantinoplo, la monaĥejo-kompleksaĵon Pantokrator', kiu konsistas el tri preĝejoj - Kristo Pantokratoro (=Ĉiopova Kristo), -Patrino de Dio (Métér Eleusa) - ,kaj preĝejo Sankta Miĥaelo -,el du monaĥejoj, hejmo por maljunuloj, hospitalo, kadukulejo por invalidoj kaj el orfejo.

Cezarino Eiréné aktive partoprenis en la planado de konstruaĵoj kun la instruisto Nikeforos kaj fine de ŝia vivo sub la nomo Xené (=Fremdulino) ŝi eniris en la monahinejon. La nomo aludas ne pri ŝia fremda deveno, sed pri la baza teologia instsruo de la kristana kredo: la kristanoj estas fremduloj sur la tero, ĉar ili estas infanoj de la ĉiela patrujo kaj tien ili resopiras. Kiel la poemo verkita por la inaŭguro de Pantokrator-monaĥejo diras: 'La konstruigantan cezarinon Xéné, kiu sopiris pri Vi, Vorto, la Fremdulo, kaj montriĝis fremdulo kontraŭ la tuta mondo kaj ĉiuj ties ŝajno, kaj kiun Vi jam antaŭlonge transmondigis, vicigu en la sanktularon.'

Eiréné en 1134 akompanis la cezaron al la Bithünia militiro, tie ŝi mortis la 13-an de aŭgusto. 'Ŝi kunportis la duonon de mia animo'- skribis la nekonsolebla edzo. Oni entombigis ŝin en la kapelon de Sankta Miĥaelo de la monaĥejo Pantokrator', en la tombejo-kapelon de la Komnenos-dinastio. Ŝian sarkofagon el verda marmoro oni trovis tie kune kun la aliaj Komnenos- sarkofagoj: nuntempe ĝi staras en la antaŭhalo (vestiblo) de Hagia Sophia.

La tomboskribaĵon (epitafon) de Piroŝka-Eiréné-Xené verkis la granda Bizanca poeto Theodoros Prodromos. La ortodoksa eklezio festas ŝin la 13-an de aŭgusto. Piroŝka-Eiréné estas modelo de la milda kaj saĝa virino persistema same en sia familio kaj en la publika vivo, kiu lasis nekredeble riĉan heredaĵon por la kristana pensado, pri la sanafero, la zorgado pri malriĉuloj, pri la sociala prizorgado kaj pri la universala arto.Tian heredaĵon, kies ekkono kaj ekkompreno estas tasko ankaŭ de la Hungara kulturhistorio.

Piroŝka estas la sola membro de la Árpád-dinastio, pri kiu postrestis siatempa portreto, kiu pretiĝis en 1118. La Komnenos-mozaiko estas videbla en la etaĝa galerio de Baziliko Hagia Sophia: imperiestro (Basileos) Johannes Komnenos la II-a, la imperiestrino (aŭgusta) Piroŝka-Eiréné kaj ilia filo, cezaro Alexios donacon donas al Jesuo sidanta en la sino de Sankta Virgulino."  (Tradukis: Gajdos Pál teologo,psalmisto -Debrecen,Hungario)

 

SANKTA MARGIT   (Margareta) Hungara reĝidino

   Árpád-dinastia S-ta Margit, filino de Béla la IV-a (1235-1270) naskiĝis la 27-an de januaro 1241 en la fortikaĵo de Klissa. La reĝo ofertis ŝin al Dio esperante tiel la forigon de la minacanta Mongola danĝero. Sekve de tio Margit edukiĝis inter la (monaĥinoj de) ordeno Domonkoŝ sed ŝian sanktan promeson (voton) ŝi plenumis eĉ kiel plenkreskulo, kaj ŝian mallongan vivon ŝi pasigis en la monaĥinejo konstruita sur insulo de Kunikloj (kiu troviĝas en Budapeŝto meze de riverego Danubo).

La naskiĝon de Margit antaŭis katastrofo ĝis tiam senekzempla en la historio de la Hungara Reĝlando, nome la 11-an de aprilo 1241 la Mongoloj invadintaj el Interna-Azio apud Mohi neniigis la (Hungaran) armeon de Béla  la IV-a. La reĝedzino, Maria Laskaris Bizanca princino (graveda patrino de la naskiĝonta Margit) travivis ĉiujn elprovadojn, kiuj trafis sian edzon dum la rifuĝo: ŝi estis kun la reĝo, kiam en Vieno Frederiko "la Batalema" (1230-1246) ĉantaĝis la Hungaran reĝon por la Okcident-Hungariaj departementoj, ŝi staris apud li kiam li provis organizi la defendon kontraŭ la mongoloj en Transdanubio (la iama Pannonio), sed iris kun Béla ankaŭ tiam, kiam la hordo de Kádán  transiĝis la glaciiĝintan Danubon kaj ekiris por kapti la reganton. Dum la rifuĝo en Dalmacio finiĝis la monatoj de la gravedeco de Maria, tiel Margit ekvidis la taglumon en Klissa, troviĝanta sur bordo de Adriatika-maro.

La situacio de la familio de la princino tiam ŝajne estis tute senespera: la Hungaran Reĝlandon senindulge ruinigis la hordoj de kano Batu, sed la kristanaj ŝtatoj nenifare atentis la tragikan sorton de reĝo Béla. La Hungara reganto sen apogantoj en sia lasta malesperiĝo turnis sin al la ĉieluloj, kaj solene votis, ke se Dio liberigos Hungarion de la "Tataroj" (kaj Mongoloj), li donos (sian filinon) Margit en la servadon de Dio. 

Preskaŭ pasis du monatoj, kaj la Mongoloj - verŝajne pro la morto de la granda kano Ödögej (edegej 1229-1241), pro la proksimiĝanta kurultajo (elekto de ĉefkano)- eliris el la lando, kaj Béla plenumis sian promeson: lia filino ekde ŝia tria jara aĝo edukiĝis ĉe la ordeno Domonkoŝ en Vesprem, poste ŝia patro proksime al Buda, sur insulo de Nyulak (kunikloj) sur la nuna  Margit-sziget (insulo Margit) konstruigis por ŝi monaĥinejon.

Kvankam ĉe 12 jara knabino oni plenrajte povus dubi pri tio, ke ŝi propravole paŝis sur la vojon de abnegacio, S-ta Margit en sia pli posta vivo eĉ plurfoje faris ateston pri tio, ke inter la muroj de la monaĥinejo ŝi volas ĝisvivi sian vivon kiel "fianĉino de Kristo". Ŝia patro Béla ja dufoje serĉis sian filinon per geedziĝpropono, sed Margit tute ne volis ĉesigi la vivon kiel monaĥino nek je la peto de la Pola reganto , nek je la peto de la Ĉeha Ottokár (1253-1278) - la pli malfrua fariĝis granda kontraŭulo de Árpád-dinastio, eĉ post la komplimentoj de la pli lasta reĝo onidire ŝi minacadis per tio, ke ŝi damaĝos sian mondfaman belecon. Anstataŭ la krono de reĝino la fraŭlino ĝuis la simplan vivon: ŝi severe malpermesis al la monaĥinoj ke ili traktu ŝin laŭ ŝia deveno, dume ŝi montris al ili ekzemplon en la malfacila laboro, en la flegado de malsanuloj kaj same en la fervora preĝado. 

Margit fariĝis modelbildo de la disciplino, kaj abstinenco- sur insulo de Kunikloj, kaj oni povas legi en ŝia legendo, ke ŝi ricevis de Dio donace ankaŭ superhomajn povojn (karismojn), kiel ekzemple ŝi ofte profetis la venontajn eventojn. 

Laŭ la konfeso de ŝiaj samordenanoj tiel estis ankaŭ je ŝia morto, kiu okazis ne multe post ŝia 28-a naskiĝtago, la 18-an de januaro 1270.

Margit, kiu per ŝia modesteco kaj pureco atingis por si ĝeneralan estimon en Hungario, ankaŭ post ŝia morto prezentis multrombrajn miraklojn, kiel ekzemple ŝia kadavro restis senputra tra tri semajnoj, kaj laŭ la legendo ĝi elspiris rozodoron. Post la morto de la princino laŭ la ekzameno de la papa komitato vizitinta Hungarion oni deklaris Margiton beatulino jam en 1276, ŝian kanonizon oni devis atendi ĝis la moderna epoko. Kvankam dum la jarcentoj pluraj el niaj reĝoj petis de Romo la komencon de la kanoniza proceso, oni devis atendi eĉ ĝis 1789 kiam oni permesis la estimon de Margit, sed ŝia kanonizo okazis nur en 1943 dank' al papo (S-ta) Pius la XII-a.

Ĉirkaŭ la personon de S-ta Margit sampempe eĉ spite de la malfruo de la oficiala atesto estiĝis kulto deca al sanktuloj; ne hazarde  notis ŝian legendon Lea Ráskay (raŝkai) jam en la komenco de la 16-a jarcento, kiun legendon Géza Gárdonyi prilaboris (adoptis) en sia romano Isten rabjai ("Sklavoj de Dio"),(kaj Johano Kodolányi en sia romaneca biografio Boldog Margit ("Beata Margit").

Trad.: Gajdos Pál teologo, kantisto-psalmisto en Debrecen, Hungario

Fonto: http://joreggelt.blogstar.hu/2017.01.27.  

 

SANKTA ELIZABETA Árpád-dinastia (1207-1231) provinca grafino de Turingio

Ŝia festo en Hungario: 19-a de novembro

Unu el ŝiaj biografoj, Dietriĉ von Apolda rakontas, ke en unu vespero Klingsor (legenda Transsilvana  sorĉisto) informis Henrikon, provincan grafon de Turingio,ke ĵus tiun nokton naskiĝas filino de la Hungara reĝo Andreo la II-a de lia edzino Gertrud Andeks-merania, krme tiu infano iam fariĝos sankta sinjorino, edzino de Ludoviko, filo de grafo Hermann. Verdire Elizaabeta tiam estis jam dujara, ŝi naskiĝis en 1207 en Óbuda (parto de la nuna Budapeŝto). Laŭ politika konsidero Elizabeton oni fianĉinigis jam kiel kvarjarulinon al la dekunu jaara Ludoviko, kaj Elizabeta tiam venis al la fortikaĵo de Wartburg apud Eisenaĉ, por ke la du geknaboj estu edukotaj kune. En 1221, kiam Ludoviko (poste beatuligita) plunumis sian dudekunuan vivojaron kaj post sia patro li fariĝis la provinca grafo de Turingio, oni edzigis lin kun la dekkvar jara Hungara reĝidino. Laŭ la kronikoj al la juna paro naskiĝis post jaroj tri aŭ kvar infanoj, unu filinon el ili la Germana historio konas je la nomo Beata Gertruda de Altenburg. 

Elizabeta estis grandanima, kvankam iom senbrida personeco (ŝi ŝatis rajdi), ŝian eksteraĵon oni priskribas bela, tamen ŝi vivis modeste, simple, ekde ŝia infanaĝo estis bonfaarema, kiu  preĝis per ĝuste tiu religia kredo, kiel ŝia edzo. La fortikaĵo de Wartburg estis konstruita sur kruta rokpinto pro tio la malsanuloj ne povis surgrimpi ĝis la kastelo.Do Elizabeta konstruigis hospitalon ĉe la piedo de la monto, kie ofte ŝi mem flegis kaj manĝigis la malsanulojn. Ŝi zorgis la mizherajn infanojn, ĉefe apogis la orfojn. Por tiu celo ŝi fondis ankaŭ alian hospitalon kun dudek ok litoj, en kies senpaga kiurejo ŝi kiurigis por centoj da homoj, sed ŝi sendigis manĝaĵojn en ĉiujn partojn de Turingio. Ludoviko, provinca grafo en 1227 ekiris al krucmilito: en la tago de Johano la Baptisto li iris al Italio, por aliĝi al la aarmeo de cezaro Frederiko la II-a. Sed Ludovikon entombigis la pesto en Brindisio. La novaĵo pri la morto de ŝia edzo atingis Elizabetan nur post la naskiĝo de ilia dua filino. Ŝi preskaŭ frakasiĝis pro la doloro. Malesperiĝante ŝi kriis:"Mia Sinjoro Dio, la mondo nun jam mortis por mi!" Ankoraŭ en tiu vintro ŝi devis eliri el Wartburg, ke konkrete kial, oni havas nur supozojn. Eble ŝia bofrato Henriko forigis ŝin, kiu en la nomo de la eta infano de Ludoviko regis la provincon, kvankam la tradicio gardis ankaŭ alian kaŭzon, laŭ kiu Elizabeta elspezis tiom multe por bonfaraj celoj el la enspezoj de la provinco, ke Henriko tial forpelis ŝin. Kiel ajn tio okazis, Elizabeta devis suferi multe ĝis ŝia onklino Matilda (kiu estis ŝia onklino pere de reĝino Gertrud,abatino de Kitzeingen) kunportis la vidvinon el Eisenaĉ. Post tio Elizabeta vizitis sian onklon Eckenberg, episkopon de Bamberg, kiu sonis sian Pottenŝteinan kastelon je ŝia dispono.

Elizabeta vojaĝis al Pottenstein kun ŝia filo Hermann kaj kun ŝi novnaskita filino.Ŝian alian filinon Sophia ŝi konfidis al la zorgo de la monaĥinoj de Kitzingen. Eckenberg planadis ke li denove edzinigos sian nevinon, sed Elizabeta eĉ aŭdi ne volis pri tio: ŝi kaj ŝia edzo nome jam pli frue votis , ke se iu el ili mortos, la alia ne plu edz(in)iĝos. En la unuaj monatoj de 1228 oni hejmenportis la korpon de Ludoviko el Italio por entombigi al eterna ripozo en la abateja preĝejo de Reinhardsbrunn; sed en la granda vendredo de la sama jaro Elizabeta fariĝis membro de la franciskana triona ordeno. Signifan influon havis je ŝi ekde tiam patro Konrad Marburga, kiu jam de 1225 estis ŝia konfesprenanto kaj spirita gvidanto. Elizabeta alproprigis la sanktan promeson esti malriĉa, sed tion ŝi ne povis praktiki dum ŝi estis provinca grafino de Turingio. Siajn infanojn ŝi ĝis tiam konfidis je la zorgoj de la parencaro, tiel ŝi mem povis agi libere en sia Marburga loĝloko.Ĝis certa tempo ŝi vivis apud Wehrda en malgranda vilaĝa domo. Reveninte al Marburg ŝi konstruigis alian modestan dometon tuj apud la urbo, kaj en la proksimo azilejon, kie ŝi povis zorgi la malriĉulojn, aĝulojn kaj malsanulojn; ŝi oferis jam sian tutan tempon por la bonfaremo. Kvankam patro Konrád malpermesis al ŝi iradi de domo al domo por almozpeti kaj disdonadi sian tutan havaĵon (ŝi rajtis disdoni nur limigitan kvanton da almozoj, kaj ŝi ne devis kontakti senpere ekzemple kun lepruloj), ŝia spirita gvidanto, kiel oni diras rigore traktis ŝin. Anstataŭ ŝiaj kortegaj damoj li starigis tiujn virinojn, kiuj raportis pri ĉiuj paŝoj de sia sinjorino, kaj se Elizabeta ne obeis al li, li punis ŝin per vangofrapoj eĉ per bastono-batoj; la postsignojn de la batoj oni povis vidi kelkfoje tra semajnoj sur ŝia korpo. Elizabetan suferigis sed ne rompis tiu trakt-maniero: ŝi komparis sin mem al kanero, kiu frontas kontraŭ la ŝvelinta akvo de la montara rivereto: la ondoj klinas ĝin, sed kiam la torento foriras ĝi denove rektiĝas, ŝvelanta de forto, sendifekte.

La vidvino faris ankaŭ manlaborojn: trikis, kardis lanon, purigis la hejmon de la malriĉuloj, eĉ fiŝhokis en la rivero, por nutri ilin. Unu tagon alvenis hungara nobelulo al Marburg kaj trovis Elizabetan en la azilejo; ŝi sidis ĉe la radŝpinilo portante la grizan vestaĵon de la franciskanaj terciariuloj. La vizitanto petegis al ŝi, ke ŝi revenu kun li en la hungaran kortegon, rompinte sian drastan vivmanieron, sed Elizabeta ne volis hejmeniri. Ŝi eĉ mortis en Turingio, post kiam transpasis sian 24-an vivojaron; ŝiajn tagojn verŝajne mallongigis ankaŭ ŝia troiga askezo. Ŝiajn relikvojn poste oni lokis en la Marburga Sankta Elizabeta kirko; la kirko fariĝis fama pilgrimejo kaj eĉ restis tia ĝis 1539, kiam ŝiajn relikvojn la luterana princo Filipo de Hessen transportigis al nekonata loko.

Ŝi estas la patrona sanktulino de la katolikaj bonfaremaj asocioj. Ankaŭ en la arto oni prezentas ŝin tiel, ke ŝi disdonadas almozon aŭ nutraĵon; alian fojon ŝi portas duopan kronon. Ŝian mantelon foje tute kovras la rozoj, aŭ per korbo sur la brako ŝi portas manĝaĵojn al la malsatuloj" 

 (Fonto de la Esperanta traduko: Hungaraj sanktuloj/Szuhay-Havas Ervin.-En: Szentek kislexikona/White, Kristin E.- Bpest, 1993,Maecenas Kk.P.255-256). Esperanta traduko.: Gajdos Pál