HUNGARAJ SANKTULOJ I.:Sankta Hierotheos, unua hungara episkopo, Reĝo Sankta Stefano,la I-a, reĝo Sankta Ladislao,

-A +A
bildo de Pal Gajdos

     Sankta HIEROTHEOS, unua episkopo de la ortodoksaj hungaroj

   "Pri la vivo de episkopo Hierotheos oni konas preskaŭ neniom da fidindaj indikoj.La unusola fonto koncernanta pri lia persono estas mallonga detalo el la verko >Kadro de la historio< de Bizanca historiisto Joannis Skilidzis, kiu vivis en la dua duono de la XI-a jarcento. Tiu kelklinia alineo rakontas, ke ĉirkaŭ la mezo de la X-a jarcento Bulcsú (bulĉu) kaj Gyula (djula) armeestroj iris al Bizanco, tie ili baptiĝis, kaj de la cezaro ricevis monaĥon Hierotheos por direkti la Hungarlandan ortodoksan mision, kiun la tiama patriarko Theophylaktos (teofilaktos) ordinacis episkopo de Turkio. Turkio, la lando de turkoj tiam signifis jam la hungarojn, tio estas Hungarion, tial oni konsideras Hieroteos-on Hungarlanda episkopo, malgraŭ tio, ke la indiko >episkopo de Turkio< lanĉis plurajn demandojn, kaj troviĝis kelkaj homoj, kiuj la lokon de tiu Turkia eparkio serĉis prefere en la loko de la hodiaŭa Macedonio aŭ ie en Sud-Hungario. La decido de la demando bezonas plurajn esplorojn, ĉar pri Hierotheos neniom da aliaj indikoj postrestis krom tiu ĉi mallonga raporto, sed tio estas certa, ke li faris misian agadon en Hungario, ja lin kunportis armeestro Gyula revenanta al sia patrujo."(  Hierotheos poste "multe da homoj konvertis el la barbara miskredo al la kristana kredo..." -  skribas Joannis Skilidzis. (Vidu en: Az orthodox kereszténység= La ortodoksa kristanismo/Berki Feriz, dr.,Budapest, 1984, 109-110 p.)

"Pri pluraj eventoj de lia vivo oni scias nenion, lian personon eĉ la eklezia tradicio ne konis ĝis 1955, kiam en la unua moderna hungarlingva ortodoksa liturgia libro, en la unua volumo de Liturgikon inter la preparadaj preĝoj oni trovas mallongan primemoron pri Hierotheos, la unua episkopo de la ortodoksaj hungaroj. Post tio jam estis viva tradicio en la hungarlingva ortodoksio, ke li estis la unua ortodoksa episkopo de la lando. Sed la Ortodoksa Eklezio kanonizis lin nur en aŭgusto de 2000, ekde tiam oni festas lian memortagon en la tago de reĝo Sankta Stefano la I-a, la 20-an de aŭgusto" (Magyarság és orthodoxia - ezer esztendő=Hungararo kaj ortodoksio - mil jaroj, p.86.- Miskolc:2000,Magyar Orthodox Egyházmegye=Hungara Ortodoksa Eparkio)

 

REĜO SANKTA STEFANO la I-a hungara reĝo (975-1038.) 

   Reĝo Sankta Stefano la I-a, laŭ naskiĝnomo: Vajk, estis la lasta hungara monarko(regnestro) kaj la unua hungara reĝo.Li estas filo de monarko Géza kaj monarkino Sarolt. Li estas kreinto de la hungara kristana ŝtato, la unua hungara katolika sanktulo, elstara figuro de la hungara historio kaj ĉefa patrona sanktulo de Hungario. Li naskiĝis inter 969 kaj 980, lia baptado povis okazi inter 985-989. Ĉirkaŭ en 995 li edzinigis al si Gizella Liudolfon, filinon de bavara princo Henrik la II-a. Jam ekde la morto de sia patro Géza,-de la jaro 997 li estis hungara regnestro,poste fariĝis reĝo de Hungario "per favoro de Dio" la 1-an de januaro 1001 (laŭ la tiam valida Julian-kalendaro en Kristnasko de 1000 okazis lia kronado). La landon de la hungaroj, la princlandon, kiu elformiĝis el la alianco de hungaraj triboj li organizis unueca kristana ŝtato (Hungara Reĝlando).Tiu ĉi ŝtato ekspansiis de 1028 en la tuta baseno de Karpatoj (en Meza-Europo) kaj en sia ŝtatformo ĝis la 20-a jarcento ne okazis ŝanĝiĝo. La hungarajn tribojn kiuj kontraŭstaris lian novan politikan tendencon li submetigis per armilo aŭ per paca vojo, la ribelojn venkobatis.

La miljara hungara leĝaro komenciĝas per la leĝoj faritaj de li. Paralele per la elkonstruo de la ŝtatorganizo li organizis la hungaran kristanan eklezion, tial li kaj liaj posteuloj povis porti la titolon de "reĝo apostola".

En Hungario la 20-a de aŭgusto, la datreveno de lia kanonizo en 1083 en Székesfehérvár estas ekde 1771 preskaŭ kontinue nacia festo.Eksterlande oni festas lin la 16-an de aŭgusto, ĉar en la tago de lia morto (la 15-an de aŭgusto) estas la festotago de la Ĉieliro de Maria. Lia mumiiĝinta dekstra mano, La Sankta Dekstra Mano estas signifa katolika relikvo.

Li fondis almenaŭ unu ĉefepiskopejon (ĉefdiocezon), ses episkopejon kaj tri Benediktajn monaĥejojn, tiel la hungara eklezio povis funkcii sendepende de la Sankta Romia Imperio. La disvastiĝon de la kristanismo li devigis per rigoraj punoj. La administracion li organizis ĉirkaŭ la fortikaĵojn kaj elformis la departementan sistemon. Post kiamli sukcese kreis pacon, la lando fariĝis ŝatata vojlinio  de pilgrimantoj kaj komercistoj. 

Li transvivis ambaŭ siajn filojn. La 15-an de aŭgusto 1038 li mortis. Oni entombigis lin en Székesfehérvár (sekesfehervar) en la baziliko konstruigita fare de li, kies patrono estas Sankta Maria. Post lia morto interna milito ruinigis la landon. 

Je la iniciato de reĝo Ladislao la I-a papo Gregorio la VII-a kanonizis lin en 1083 kun lia pli juna filo, princo Imre (Emeriko) kaj kun episkopo Gellért.

L a  s a n k t a  r e ĝ o

Sankta Stefano la I-a estas konata kaj elstara persono en la hungara historio. Tamen ne estas pruvaĵoj pri tio, ke reĝo Stefano havus kulton jam en sia vivo kaj ankaŭ en la epoko de Árpád-dinastio - similan kiel hodiaŭ. Al tio aludas la fakto, ke la unua lin sekvanta Stefano vivis nur en la 12-a jarcento. La atento turniĝis al li nur post la konfuzaj jardekoj sekvantaj lian morton. Lian kanonizadon iniciatis la tiama hungara reĝo, la posta Sankta Ladislao jam fine de la 11-a jarcento. La ceremonion oni faris laŭ papa permeso.Ladislao kaj la tiama papo Gregorio la VII-a kontaktis unu kun la alia plifoje, kion pruvas ankaŭ aŭtentikaj Vatikanaj dokumentoj. Tiu letero tamen ne postrestis en kiu S-ta Ladislao petis la papan permeson por la kanonizo de Stefano, sed la skribaĵo de episkopo S-ta Gellért gardis la papan permeson, kiu skribaĵo tiel ordonas: "levu ties korpojn, kiuj en Panonio dissemis la semojn de la kredo, kaj la landon akvumis per la diskonigo de la kredo, por ke oni ilin en la plej granda estimo spektu kaj traktu." Tio signifas, ke oni eltombigis Stefanon, kaj lian korpon oni levis en altaron. La ceremonio okazis post tritaga fasto kaj preĝo kadre de sankta Meso. La ceremonio estis difinita je la 15-a de aŭgusto je la tago de Ĉieliro de Maria, sed la ĉerkon de Stefano oni ne povis malfermi. Laŭ la legendo unue oni devis liberigi Salomonon,( kuzon de reĝo Ladislao, kiu estis arestita pro atenco-provo kontraŭ la reĝo). Fine oni povis malfermi la ĉerkon nur post kvin tagoj. La malfermon de la ĉerko sekvis miraklaj resaniĝoj, kiun (la historiisto) Kristó klarigas per amaso-psiĥozo aŭ ekstazo. Laŭ la legendo la ĉerkon plenigis rozkolora akvo kaj la restaĵoj estis balzamodoraj. La 20-an de aŭgusto 1083 reĝo Ladislao la unuan hungaran reĝon levis en la altaron de la Székesfehérvára reĝa baziliko dum la ĉeesto de hungaraj episkopoj, abatoj kaj nobeloj. La relikvoj de la reĝo estis fermitaj en arĝentan keston.  Tiu procedo signifis la kanonizon de reĝo Stefano la I-a.Poste, fininte la solenaĵon de la kanonizo oni metis la sanktan korpon en blankan marmoran sarkofagon meze de la eklezio.Tiel li fariĝis la unua hungara katolika sanktulo kaj same ankaŭ la unua hungara sankta reĝo. La saman tagon oni kanonizis ankaŭ princon Imre (filon de r.Stefano) kaj episkopon Gellért. 

La 20-an de aŭgusto 2000 konstantinopla patriarko Bartolomeo la I-a proklamis dum la santa Meso antaŭ la Budapeŝta Baziliko al S-ta Stefano, ke ankaŭ la ortodoksaj kristanoj akceptis lin inter la sanktulojn de siaj eklezioj.Tiel depost la skismo en 1054 reĝo Sankta Stefano estas la unua sanktulo, kiun kaj la romkatolikaj, kaj la ortodoksaj kreduloj estimas kiel sanktulon kaj tiel li signifas ekumenan ponton. La nature mumifikiĝanta dekstra mano de S-ta Stefano, la Sankta Dekstra Mano estas relikvo, kion oni gardas en la Budapeŝta Baziliko Sankta Stefano en la "kapelo Sankta Dekstra Mano".(Tradukitaj partoj el Wikipedio: G.P.)

(Ankaŭ la Rusa Ortodoksa Eklezio agnoskis lin sanktulo en la jaro .2000 ? kaj donacis belegan,grandan ikonon pri reĝo Sankta Stefano al Hungario. La ikono estas en la Budapeŝta Baziliko S-ta Stefano kaj pli malgrandaj kopiaĵoj estis aĉeteblaj en la baziliko - bedaŭrinde nur en limigita kvanto.Sur la ikono estas videbla la staranta figuro de reĝo Sankta Stefano kun la Sankta Krono en la manoj antaŭ la ikono de la Dipatrino. Li ofertas la kronon kaj Hungarion al Sankta Maria. Ekde tiam nia lando estas "Regno de Maria" Rimarko de la tradukinto).  

 

SANKTA  LADISLAO , hungara reĝo ( 1046-1095)

En la Kroniko de Óbuda staras, ke post la morto de reĝo Géza kunvenis la nobelaro de Hungario al lia frato Ladislao, kaj interkonsentante elektis lin reganto de la lando unuanime, kaj kvazaŭ devigis lin per siaj petoj, ĉar ili sciis, ke li posedas ĉiujn virtojn, laŭ kredo li estas katolika (Pli ĝuste: ortodoksa  laŭ liaj agoj. Rimarko de la tradukisto), tute favorkora, donacema, en amo eminenta." Li similas la aŭroran stelon, la plenlunon, la luman sunon" - La Bilda Kroniko ankoraŭ aldonas: kvankam oni elektis Ladislaon reĝo - kontraŭ lia volo, li neniam metis la kronon sur sian kapon, dezirante prefere la ĉielan kronon."La kronikisto de Óbuda daŭrigas: "en siaj juĝoj li priatentis la timon de Dio, ĉefe en la peko-procedoj...Laŭ Dia inspiro li sciis, ke >Rex non tam regat, quam regatur<;la reĝo ne tiom regas, kiom estas regata (de la Reĝo Ĉiela).Krome: li estis konsolanto de la plagon suferantaj, leviganto de la subpremitoj, gracema patro de la orfoj. La patro de la kavalir-reĝo Sankta Ladislao estis >Brava Béla, la I-a, lia patrino estis la pola Riĉéza, filino de reĝo Micislav, la II-a. Nia sankta reĝo en la virina branĉo estis pranepo de la german-romia cezaro Otto, la II-a (973-83). El liaj fratinoj Zofia fariĝis edzino de markgrafo Ulriĉ von Weimar, kaj Helena - edzino de la kroata reĝo Zonimir. Lia unua edzino povis esti hungara nobela sinjorino , ilian filinon edzinigis Jaroslavo, Kieva princo. Lia dua edzino, Adelhaid estis filino de la germana kontraŭ-reĝo Rudolf von Rheinfeld. De Adelhaid naskiĝis Piroska (laŭ ŝia greka nomo Eiréné); ŝi fariĝis edzino de la filo de la Bizanca imperiestro Alexios Komnenos. (Poste ŝi fariĝis imperiestrino apud sia edzo, imperiestro Johannes Komnenos la II-a). 

   La dato de la naskiĝo de nia reĝo Ladislao baziĝas sur supozo. Li ekvidis lalunlumon sur pola tero, heredis la religian temperamenton de sia patrino, respektive la bravulan kuraĝon de sia patro. Li devis finrigardi la konflikton de sia patro kaj Andreo la I-a, poste la luktadojn por la potenco de la reĝo Salomono kaj lia frato Géza. Jam en sia juna aĝo li partoprenis militiron, kiam Salomono almarŝis kontraŭ la "nigraj kumanoj" (1068), kaj en la batalo de Kerlés Ladislao gvidis al venko la patrujdefendajn hungarojn. Kvankam li ricevis gravan vundon, li estis tiu, kiu komencis persekuti la kumanan soldaton, kiu rifuĝis kunportante en la selo hungaran fraŭlinon. Sur artaj prezentoj ekde la mezepoko oni ofte pentris tiun faman scenon. En 1074 ankaŭ en la batalo de Mogyoród (modjorod)kie ili luktis kun la trupoj de reĝo Salomono, li decidis la batalon favore al sia frato, princo Géza. En 1077 li heziteme transprenis la gvidon de la lando okaze de la detronigo de Salomono, dirante, ke li iam ajn redonos la potencon. En 1083 en ĉeesto de grandega amaso li direktis la levigadon (eltombigon) de la korpoj reĝo Sanktaj Stefano, ties filo Emeriko kaj episkopo Gellért en Fehérvár, kaj li liberigis Salomonon kiu plu intrigis kontraŭ li. Salomono instigis la kumanojn de Kutesk kontraŭ la lando, sed de antaŭ la trupoj de Ladislao tiel rifuĝis la rabemaj paganoj "kiel sovaĝanasoj kun ŝirita plumaro de antaŭ la beko de la agloj." Dum lia militiro en 1091 al Kroatio la kumanoj denove pereigis la orientajn departementojn de la lando, sed Ladislao marŝis kontraŭ ili neniigante la atakantojn. Lian kompatemon karakterizas, ke en la febro de la luto li alkriis al siaj bravuloj: "indulgu la paga-nojn, se ili konvertiĝos!" En la debato de papo Gregorio la VII-a kaj imperiestro Henriko la IV-a la kavalir-reĝo apogis Romon. Kiel daŭriganto de la vivoverko de reĝo Sankta Stefano la I-a li riĉigis la hungaran eklezion per abundaj donacoj. Li fondis multnombrajn monaĥejojn: en Szentjobb, en Báta (departemento Tolna), kaj en la diocezo de Nyitra en Kolos li fondis Benediktajn monaĥejojn. Ladislao finis la konstruadon de la baziliko en Vác kaj ankaŭ la konstruado de la domo en Nagyvárad estas la verko de nia sankta reĝo. La tiel nomataj "sangaj leĝoj" de Ladislao, kiujn oni redaktadis en 1073 en Pannonhalma estis pli rigoraj ol tiuj de Sankta Stefano, sesd samtempe spegulis la gravan ŝanceliĝon de la havaĵo-sekureco kaj publikaj moroj. Tkl pravigis tiujn leĝojn .La pli novaj leĝoj en 1085 jam pravigas, ke la privata posedaĵo kaj la ekzistosedureco firmiĝis. En 1092 dum Pentekosto estis la sinodo de Szabolcs (sabolĉ). En  la fortikaĵo de Szabolcs ĉeestis la reĝo kaj la ekleziaj kaj laikaj estroj de la lando. La tasko de la sinodo estis la ordigo de la eklezia vivo. La sinodaj rezolucioj regulis la edziĝon de la pastroj, la forkonsumon de iliaj enspezoj, la disponon super ilia posedaĵo, malpermesas la dimanĉan foiron kaj ĉasadon, fiksas la nombron kaj vicon de la devigaj festoj ktp. Atentinda estas, ke la sinodo kiu en siaj decidoj realigis la pripensaojn de la reĝo, en la demandoj de la geedziĝo de la pastroj kaj komenco de granda fasto akceptis la preskribojn de la Bizanca eklezio. En nia lando, same kiel en eksterlando tre multaj latin-ritaj pastroj edziĝis rompante la rezoluciojn pri celibat. En 1074 papo Gregorio la VII-a (1073-1085) malpermesis la eklezian servon de la edziĝintaj pastroj. Reĝo Ladislao malatentis tiun malpermeson (ja, li estis "reĝo apostola", same kiel la aliaj hungaraj reĝoj- rimarko de la tradukinto), kaj la sinodo regulis la edziĝon de la pastroj laŭ la rezolucioj de la koncilio en Trulo (691-692). La Trula koncilio kondamnis la celibaton de la pastroj, la sabatan faston, la konsumon de sufokitaj bestoj, la prezentadon de Kristo per bildo de ŝafido. Ĉio tio estis la praktiko de la okcidenta eklezio. Romo la Trulan koncilion ne agnoskis universala, kaj la tie redaktitajn rezolutiojn ne volis konfirmi, ĉar inter ili kelkaj decidoj estas kontraŭaj al la praktiko de la okcidenta eklezio. Do la sinodo en Szabolcs nur konfirmis tiujn ekleziajn kutimojn, kiujn nia popolo ekde longa tempo konis kaj praktikis.(2.)

Al la persono de la kavalira reĝo ligiĝas grandnombraj mirakloj: per sia batal-toporo li elŝprucigis akvon por siaj soifaj soldatoj, antaŭ li malfermiĝis rokmuro, la herbo de S-ta Ladislao resanigas la malsanulojn. Je lia Europa prestiĝo estas karakteriza, ke oni kandidatigis lin militestro de la Sankta-landa militiro de la kristanaj monarkoj, sed nia sankta reĝo la 29-an de Julio 1095 mortis kiel apenaŭ kvindekjarulo. Papo Celestin la III-a en 1192 kanonizis lin. Lian korpon oni entombigis unue en la monaĥejo de Somogyvár (ŝomodjvar), poste en Várad, sed lia tombo en la turkaj tempoj kun lia fama rajdostatuo (skulptita fare de la Kolozsvaraj (koloĵvaraj) fratoj pereis. Laŭ notoj ĉe lia tombo okazis ne nur miraklaj resaniĝoj, sed procesantoj apud lia ripozejo (tombo) ĵuris kaj repaciĝis unu kun la alia. 

Fontoj de la traduko:

1. Hungaraj sanktuloj. Kompilis Szuhay Havas Ervin. En: Malgranda leksiskono de sanktuloj (White, Kristin. Bp.: 1999, Maecenas Kk.266-68 paĝo.

2. Dr Pirigyi István: Historio de la Hungarlandaj greko-katolikoj. I-a volumo, paĝo 45-46. Nyíregyháza, 1990. Görög Katolikus Hittudományi Főiskola (Greko Katolika Teologia Altlernejo).

Esperantigis: Gajdos Pál teologo, laŭtleganto-kantisto. Debrecen 2019.