Hungaraj sanktuloj I.:Sankta Moseo Ugrin, Sanktaj Efremo kaj Georgo

-A +A
bildo de Pal Gajdos


/Igumeno/ Fedik János: Sanktaj Hungaraj fratoj

Sankta patro Moseo Ugrin /Hugara Moseo/ kaj liaj fratoj; vivo kaj liturgia servo de Sankta Efremo kaj suferojn-toleranta Georgo./-Ortodoksa Paroĥo "Sankta Moseo", Zemplén - nun en Slovakio/ 2008.-/El hungara lingvo tradukis:  - gajdos.pal@freemail.hu -mi atendas rimarkojn,kritikojn/.
 Kun la beno de Georgo, altestimata episkopo de Nagymihály /nadjmihalj, nun en Slovakio/

Tropariono el la litio/litanio/:

Moseo, nia patro, dekorita far miraklaj agoj,/ en ĉi tiu somera festo,/ kiel sur dekora kampo de animaj floroj,/ ni kunvenis por laŭdi vin,/ antaŭ via sankta relikvo elspiranta ĉielan bonodoron;/ĉar via sango akvumis la teron,/kiu kreskigis por vi la bonodoran animan floron de la pureco, / ĉar vi kontraŭdiris la aloganton, blinde fervoran de la erotiko. / Ni petas vin, petegu al nia Dio Kristo, ke Li donu al ni la grandan indulgon.

Prologo

Kiam sur la teritorio de nia patrujo /nun Slovakio/ prezentiĝis la penso estigi la unuan, kaj ĝis nun unusolan hungarlingvan ortodoksan paroĥon, ni komencis serĉi la sanktulon, je kies estimo ni povas fondi ĝin. Fine ni decidis elekti Sanktan Moseon, li estas la patrono de nia kapelo. Ni dezirus konigi pere de li almenaŭ unu el la hungardevenaj sanktuloj.

Preparante nin al la oficiala inaŭguro de la kapelo Sankta Moseo ni ankoraŭ ne pensis, ke la relikvoj de la sanktulo iam ajn venos al ni.

Tuj antaŭ la inaŭguro tamen ekfulmis la ebleco, ke ni povos ricevi parton de la relikvoj de Sankta Moseo. Ni sciis, ke en Munkács /Mukaĉevo/ en la monaĥejo Sankta Nikolao estas gardata la mano de nia patro Moseo. Tiu loko esta multe pli proksime al ni kiel la origina ripozejo de la sankta relikvo Kiev, tamen sekve de la eksterordinara providenco de Dio rekte el Kievo oni portis la relikvon por nia malgranda hejmo.

En nia patrujo Georgo arhimandrito, kiu ĝuste tiam revenis el Kijeva pilgrimado malkovris nian hungarlingvan ortodoksan hejmpaĝon, kaj ofertis la tie ricevitan relikvon de Sankta Moseo por nia kapelo.

Grandega anima travivaĵo kaj festo estis por ni la lokumo de la relikvo kion antaŭis zorgema prepariĝo.Ĉi-okaze ni renkontiĝis kun multaj bonintencaj homoj, kiuj fervore apogis kaj la pentrigon de la Moseo-ikono, kaj la renovigon de la kapelo.

Tiel alvenis la unua publika festo de Sankta Moseo.Je surpriza maniero ĉeestis ne nur hejmlandaj /Slovakiaj/ kreduloj, sed venis pilgrimoj ankaŭ el Hungario kaj el Rumanio, tio pli kreskis la lumon de la festo.

Intertempe arhimandriton Georgo oni elektis episkopo de Nagymihály, kiu per sia edikto eldonita la 21-an de decembro 2007 oficiale levis je rango de Misia Ortodoksa Paroĥo en departamento Zemplén la hejmon de Sankta Moseo, por pastri la hungarlingvajn ortodoksulojn en nia regiono.Por la paroĥo li donacis antimenzionon per propra markado, en kiu estas lokumitaj relikvoj de Betleĥemaj infan-sanktuloj.

Prepariĝinte al la ĉi-jara 2008-a festo ni decidis ke ni primemoros la eventon per eldonaĵo, kiu entenos la rakonton de la tri sanktaj fratoj, krome la akatistan himnon de Sankta Moseo, kiun ni tradukis hungaren. En la eldonaĵo troveblos ankaŭ litiaj stikhiroj kompletigantaj la liturgian servon al Sankta Moseo. Tiuj stikhiroj ne ekzistas en la slava liturgia teksto, sed ĉar Sankta Moseo estas la patrono de nia kapelo, ni verkis ankaŭ la tekston de la litio/litanio/ por la unua publika festo, ĝi estas la propraĵo de tiu ĉi hejmo.

Donu Dio, ke tiu broŝuro servu la noblan celon disvastigi en vasta rondo la feston kaj estimon de la tri hungar-devenaj sanktaj fratoj senkonsidere al lingvo, nacio kaj nacieco. Sankta Moseo kaj liaj fratoj kunligas diversnaciajn homojn en amo, kiuj ilin estimas.

                                                                                               La aŭtoro

Hungara Moseo/Moseo Ugrin/, sanktulo de la Kijeva Grotomonakhejo

/Resumo de lia vivo de sur la dorsoflanko de lia ikono kun relikvo pentrita fare de Tatjana M.Ronszkaja. La ikono estis solene konsekrita kaj lokumita en la Budapeŝta katedralo de Sankta Dipatrino,- hungare Nagyboldogasszony=granda feliĉa sinjorino en 2007/

La figuron de Hungara Moseo gardis por ni la tiamaj kronikoj. Moseo kun siaj fratoj Efremo kaj Georgo,kiuj poste same estis kanonizitaj, povis iri al la Rostova kortego de Boriso, filo de Sankta Vladimiro,kiu la orientajn slavojn kristanigis el la Transilvana kortego de la hungara princo Gyulo /djula/, kiu estis Bizanca kristano. Tie Moseo en bojara rango  servis kiel ĉevalstal'-majstro.

Post la martira morto de princo Boriso en 1015 Moseon oni devige kunportis al pola tero, kie bela,juna, nobla sinjorino aĉetis lin, kaj volis devigi lin rompi sian voton je virgeco. Moseo kontraŭstaris, eĉ sekrete metis la sanktan voton de monaĥoj. Post tio la virino dum ses longaj jaroj turmentigis lin per la plej teruraj korpaj torturoj. Post la morto de la satana virino, vershajne en 1031 Moseo iris al la fondinto de la monakhismo de la orientaj slavoj, al Antonijo en la Kijevan Grotomonakhejon, kie li kriplighinte,jam povis iri  nur helpe de bastono.

Investite per kuraciga potenco kontraŭ la pasio de malĉasteco per sia bastono li efektivigis miraklojn. Sian teran vojon fininte per asketa vivo, li forpasis la 26-an de julio 1043, kaj sekve tiu tago fariĝis lia memortago. La Rusa Ortodoksa Eklezio estimas Hungaran Moseon sanktulo ekde la 11-a jarcento.

La Budapeŝta katedralo al Sankta  Dipatrino pentrigis la ikonon de Hungara Moseo por la Moseo-relikvo,ricevita de la Grotomonakhejo far' de TatjanaM.Ronskaja, iama disciplo de la pentristo-lernejo en la Grotomonakhejo./http://magyarorthodoxia.org/Ĉi supra resumo ne estas parto de la libreto de igumeno Johano Fedik.GP/

 

Vivo de patro sankta Hungara Moseo  /Moseo Ugrin/

La malbonega diablo luktas precipe por tiuj homoj, kiujn obsedis la malĉasta pasio, ĉar tiu homo trompita fare de la diablo ne konsideras en ĉiuj siaj agoj Dion - ja oni povas ekvidi la Sinjoron nur per pura koro. Sur tiu  ĉi batalkampo luktis ankaŭ nia patro sankta Hungara Moseo, kiu ĝis la fino venkis la forton de la fia malamiko montrante al ni ekzemplon por tiaspeca anima venko.

Sankta Moseo laŭ deveno estis hungaro.Tre ŝatis lin la pravoslava kaj sankta rusa princo, sankta Boriso, kiun li servis kun sia frato Georgo, kiun oni mortigis ĉe rivero Jalta dum la milito Svjatopolk kontraŭ Boriso.

Beata Moseo estis unusola, kiu savĝis el tiu batalo. Li iris en Kijevon al la fratino de Jaroslav, al Predislava. Li iris al Predislava, fratino de Jaroslav. Tie li kaŝis sin de antŭ Svjatopolk fervore preĝante al Dio, ĝis tiam la diotima monarko Jaroslav venkis Svjatopolkon.

Tiam Svjatopolk rifuĝis al pola telo, kaj de tie revenis kun Boleslav, por forpeli Jaroslavon, okupante la Kijevan tronon. Li kaptis du fratinojn de Jaroslav, kaj kun la bojaroj ankau sanktan Hungaran Moseon. Post tio Boleslav revenis al sia tero.

Oni ordonis, ke sur la manojn kaj piedojn de la Beatulo oni metu feran ĉenon kaj katenojn kaj li estu severe gardata, - ĉar li havas sanan korpon kaj belan vizaĝon.

En pola tero ekvidante la Sanktulon grandpotenca, riĉa, nobela, bela kaj juna sinjorino, vundita de voluptemo rilate al li, komencis allogi lin per flataj vortoj, dirante: " Ho, viro! Kial vi toleras tiujn suferojn, kiujn vi povus eviti, se havas saĝon?" Moseo donis tiun respondon:"Tiel plaĉas al la Sinjoro".

Tiam la sinjorino tiel parolis: "Se vi al mi obeas mi elaĉetos vin, faros vin grandulo sur la tuta pola tero, kaj vi regnos super ĉiuj miaj bienoj."

Sed la beatulo vidante ties volupteman sopiradon, tion diris al ŝi: "Kiu viro agas ĝuste, se aŭskultas je virino? Adamo aŭskultis je virino, kaj estis elpelita el la paradizo. Ŝimŝonon, kiu venkis ĉiujn per sia forto, la sorĉa forto de virino venigis en la manojn de fremduloj. Herodo, kiu venkis en multaj bataloj, transdonis sin  al la peka pasio, submetiĝis al virino, poste mortigis Sanktan Johanon la Baptanton. Kiel mi aŭskultus la konsilojn de kulpa virino  mi, kiu ne konas virinon ekde mia naskiĝo?"

La virino tion respondis: "Mi savos vin de la morto, faros vin famulo, kaj vi estos mia edzo, ĉar mi ne eltenas vidi vian pereon."

Sed Moseo aplombe respondis: "Notu bone, mi ne plenumas vian deziron, ĉar mi sopiras nek potencon, nek riĉecon, sed serĉas la korpan kaj animan purecon ; kaj por ke ne perdiĝu mia kvinjara penado mi toleras la suferojn nun senkulpe por saviĝi de la eterna sufero."

/daŭrigota/

Vivo de Sankta Efremo Ugrin /Hungara/

La tri fratoj /Efremo, Moseo kaj Georgo/ alvenis en la tero de Rus lastfine de la X-a aŭ komence de la XI-a jarcento. Ĉiuj fontoj mencias, ke la fratoj translokiĝis post la fortiĝo de la misionara agado alveninta el direkto de Romo. Samtempe  eblas  konsideri ankaŭ alian eblecon. La kroniko de la 996-a jaro notas, ke la Kijeva grandprinco Vladimiro estis en bona rilato kun /la hungara/ reĝo Stefano /la Sankta/. La hungaroj estis famaj pri bredado de ĉevaloj, precipe batalĉevaloj ne nur en la Kijeva Rus, sed ankaŭ en tuta Eŭropo. Oni povas supozi ke la tri fratojn, kiel konatajn ĉevalbedistojn invitis por servado grandprinco Vladimiro mem, aŭ pere de lia mediacio Boriso, lia filo. Tio povas klarigi la rapidan rangaltiĝon de Sankta Efremo en la kortego de princo Boriso. Li gajnis nome la oficon de ĉefstalmajstro, kio estis konsiderata alta rango.

Pri la gepatroj de Efremo, Moseo kaj Georgo oni scias nenion,sed tio, ke la filoj vivis sankte, atestas pri la diotimo de la gepatroj.

En 1015 sanktuloj Moseo kaj Georgo partoprenis en la militiro de princo Boriso kontrau la Peĉenegoj. Pro nekonata kaŭzo Efremo restis en Rostovo. La Novgoroda kroniko en la sama jaro mencias unue la nomon  de Sanktulo Efremo /de Torĵok/: "Nia patro, Sanktulo Efremo de Novotorĵok vivis tiutempe." Post kiam li eksciis, ke oni murdis sian fraton, li tre malgajiĝis, kaj ekiris malkovri la kadavron de lia frato al rivero Alta. Kune kun Georgo oni murdis ankaŭ la aliajn servistojn de Boriso, tial li ne povis identigi la korpon de sia frato, li trovis nur lian detranĉitan kapon kaj tion kunportis.

Post la morto de Georgo kaj perdo de Moseo, kiun oni deportis al pola kaptiteco, kun la beno de la Kijeva metropolito li forlasis la mondan vivon kaj ekloĝis en soleca loko, ne malproksime de la hodiaŭa urbo Torĵok, kion oni nomis tiam NovijTorg. De tie devenas la nomo de Sanktulo Efremo de Torĵok.

Kun la espero, ke li trovos lian fraton Moseon, kiu ĵetiĝadas en nekonata loko, Efremo konstruis domon por pilgrimoj kaj kiel asketo entreprenis  akcepti migrantojn en la domon.

"La kara gastigado de bela, kulturita, amema, sinofera, gastema homo, liaj saĝaj instruoj kaj instrukcioj, liaj vortoj,kiuj la idol-adorantojn kaj paganajn superstiĉojn milde senvualigis, lia sankta, asketa vivo, tuta sinofero kaj malegoismo pogrande povis helpi la disvastiĝon de la kredo je Kristo"- oni legas en la libro Minea.

Sur la loko de la pilgrim-domo poste estiĝis monakhejo por la estimo de Sankta Simeono la kolona. La monakhejo ne postrestis,sed sur ĝia loko troviĝas ankaŭ hodiaŭ la tombejo Simeono.

Spite de tio, ke Torĵok apartenis al la Novgoroda eparkio, Sanktul' Efremo ne unufoje montris sin en Kijevo en  ekleziaj aferoj; esperante ankau tion, ke li trovos sian fraton, Moseon. Ĉu renkontiĝis la fratoj en Kijevo, oni ne povas scii, nur supozi ĉar Sanktul' Moseo tra dek jaroj, ĝis lia paca endormiĝo en 1043 vivis en la Kijeva Grotomonakhejo sub gvido de Sanktul' Antono. Sed Efremo endormiĝis dek jarojn post la morto de sia pli aĝa frato. 

Dum unu vojaĝo al Kijevo, kiam li traveturis Vjazma-n, renkontiĝis kun Arkadijo, kiu poste fariĝis lia kunulo en la asketismo,kaj en kiu li trovis ne nur obeeman disciplon, sed fraton en la Sinjoro. "Efremo, kiu envidis en la animon, komprenis, ke tiu ĉi junulo prenis sur sin la krucon de la malsaĝeco por Kristo. Li kuraĝigis lin en tiu malfacila asketismo, kaj dum siaj vojaĝoj li ĉiam vizitis lin. La junulo mem konsideris Efremon sia anima gvidanto kaj instruisto, kaj ofte vizitis lin en Torĵok, por ricevi de li instruon kaj animan konsilon" - oni legas en la Minea.

La estimo de Sankta Boriso kaj Glebo sufero-tolarantoj komencighis preskau tuj.Ĉe iliaj relikvoj, kiuj ripozis en Visgorod, en la preĝejo Sankta Vazulo /Vasilijo?/ okazis mirakloj. La grandpirnco Jaroslavo en 1026 konstruigis novan preĝejon. La relikvojn de la sufero-tolerantoj oni malfermis kaj lokis en tiu ĉi preĝejo.

Ioan Kijeva metropolito /1008-1035/ kompilis preĝejan liturgian servon por estimo de Sankta Boriso kaj Glebo sufero-tolerantoj; li enkondukis iliajn ekleziajn memortagon, la 24-an de julio, kiu estas la tago de la mortigo de princo Boriso. Efremo sciis pri tiuj eventoj kaj decidis, ke li fondos monakhejon je la estimo de la sanktaj martiroj, kiujn li bone konis kaj amis, kaj kiujn li servis per kredo kaj vero.

Li petis la benon de la Novgoroda ĉefepiskopo, kaj en 1038, ne malproksime de la pilgrim-domo komencis konstrui la preĝejon al Sankta Boriso kaj Glebo. En tiu pena laboro lia fidela helpanto estis la amata disciplo, Arkadijo.

Baldaŭ vizitis lin la monakhoj unu post alia per la peto, ke li akceptu ilin kiel animaj infanoj. Unue Arkadijo translokiĝis al la sankte vivanta monakho el Vjazmo. Tiel ĉirkaŭ la preĝejo ekestis monakhejo. Tiu estis sur la tero de Rus la unua monakhejo inaugurita al Boriso kaj Glebo.

En la mem fondita monakhejo vivis li sian asketan vivon ĝis la tago de sia paca morto, kaj oni laudis lin por liaj faroj kiel "bildon de la pureco kaj abstinacio /abnegacio/, la saĝan instruanton kaj pastron de la monakhoj, pledanton kaj patronon de la laikaj kreduloj, kuraĝiganton de la senesperiĝantoj, kuracantojn  de la demona perforto kaj de la  animon detruantaj pasioj."

Sankte vivanta Efrem atingante altan aĝon, kun preĝo sur siaj lipoj, en paco endormiĝis la 28-an de januaro 1053, post kiam sian lastan instruon kaj benon donis al la komunumo de monakhoj. Lian korpon oni metis en sarkofagon, kiun li mem skulptis laŭ la tradicio. Fidele al lia testamento oni metis en lian ĉerkon la kapon de lia mortigita frato, senkulpa Sankta Georgo, kion li trovis ĉe rivero Alta kaj gardis sekrete en sia ĉelo ĝismorte.

Liajn relikvojn oni malfermis la 11-an de junio 1572 inter la sekvaj cirkostancoj: Leonid Novgoroda ĉefepiskopo veturante el Moskvo al Novgoro eniris la monakhejon, por preĝi antau Boriso kaj Glebo kaj la fondinto de la fama monakhejo. Al la ĉefepiskopo oni montris la ĉerkon de Sankta Efremo, kiu ĝis tiam jam famiĝis pro siaj mirakloj. Chefepiskopo Leonid je inspiro veninte de supre ordonis, ke oni malfermu la ĉerkon, kaj oni faris tiel. La ĉeestantoj trovis la korpon de Sankta Efremo en senputra stato, kaj sentis la neordinare bonan odoron inundantan el ĝi.

En la sarkofago oni tovis ankaŭ la kapon de lia frato, Georgo. Tuj la 80-aj jaroj de la sama jarcento la loka eklezio, poste la tuta eklezio komencis estimi Efremon sankta. Liaj sanktaj restaĵoj ripozis en la baziliko al Boriso kaj Glebo en malferma arĝenta relikvejo kaj multnombraj mirakloj okazis fare de ili. Ĝuste tie ripozis la relikvoj ankaŭ de Sankta Arkadijo.