Poemoj

-A +A
Fako: 

Amen

Sinjoron sanigi mi petis

Min de la vanta kantem’,

Kaj grace la kor’ ekimpetis

Ĉielon priversi kun trem’.

 

Alvoko al Dia Sinjoro –

Jen sola afero sur ter’,

En kiu sin trovas konsolo

Kaj pri la indulgo esper’.

 

En preĝo volegus mi danka

Paroli al Dio: Amen.

Ho, flugu ĉi birdo blanka

En blua ĉiel’ ĉiame!

 

***

Militon naskas perdo de memoro,

La tera sin’ sin movas kun doloro…

Inter senfort’, despero kaj hororo

Militon kovras plumoj hor’ post horo.

Malamo estas gard’ por ĝia flugo,

Antikva peko estas ĝia jugo.

Senkulpa sango tamen ĝin katenas,

Ĉiela preĝo sur la teron venas

Kaj la militon venkobate sagas.

Kaj jen, per nimbo de absurd’ kronita,

Milito al homar’ konigas

Suferon kaj la dolĉon de la paco,

Kaj kiel la kerub’ damnita

Milito dronas en profundoj de la spaco.

 

La Pento

Ekgenuas humile anĝelo.

Preĝas larme al Dio mi,

Petre ploras mi pri malfidelo

Al la zorgoj grandegaj de Di’.

 

Kaj paciĝas dum preĝo la koro,

Per kompren’ pri la kaŝa ver’,

Kaj ĉielo kun ĝoja favoro

Aŭdas ĝiajn suspirojn sur ter’.

 

La Pento

Ree lavis vin arom’ ĉiela,

Ree vokis vin senlima vast’,

Kvazaŭ tuŝus vin nenio tera,

Ne efikus vin la tera drast’.

 

Kion diru mi, ho kara mia,

Ĉiam al la Lum’ strebanta kor’, –

Reĝas l’mondon paro harmonia:

Am’ eterna kaj kvieta plor’.

 

Monaĥeco

Mi nenion alian aspiras,

En animo mi havi deziras

Kandeleton kvietan, Sinjor’!

Ĝi ĝis morto fajretu en kor’.

 

Kaj ĉe frua mateno foje

Vian Domon ekcelos mi voje,

Tiam sen atestant’, en silento Via

Prenu Mem la kandelon el mano mia.

 

“Gloro al Dio en altoj”

Ni aŭdas la infanbalbuton karan,

Similas ĝi al kanto de l’anĝeloj,

Venintaj nokte al paŝtista aro,

Kaj al la tuta mond’ tra brilo de la steloj.

 

Rimarkas ni paŝtistan frat-konkordon,

Humilan klaron de simplul’ diskreta,

Al la ĉiel’ anĝelan kor-agordon

Kaj al feliĉ’, naskita ĵus en la groteto.

 

Ni ekkomprenas fidon kaj toleron

De l’magoj, serĉaj pri la saĝo vera,

Kaj ree aŭdas ni plenigi teron

La kanton, kiun himnas la ĉielo.

 

Ho Di’ transcenda kaj majeste glora,

Kreinto de la steloj, homoj, floroj,

Konsolon donas al la mond’ angora

Alesto Via apud homaj koroj.

 

Vi vidas triston de l’teranoj: la malpovon

Akcepti, ami, serĉi, trovi Vin,

Kaj donas Vi al mond’ la kanton animmovan,

Ĝi estas krono de la homdestin’.

 

Homeco Via sankta stele brilas,

Kaj mond’ al sia granda am’ aspiras,

Kaj kiu ĝin kun pio ekadmiras,

En la eterno ties kor’ trankvilas.

 

Kaj ĉio pasos for… Kaj restos nur la gloro

De Via manifestiĝonta amo,

Humilajn Viajn sklavojn, ho Sinjoro,

Kontempli ĝin alvoku por ĉiamo.

 

Kaj for ne puŝu la veindan malfidelon

De l’eksamikoj, Vin lasintaj for,

Konservu, Di’, por ili la esperon

Savitaj iĝi en la lasta hor’.

Tradukinto: