En Peĉeroj

-A +A
Ĉapitro el libro: 

Vagonaro Moskvo–Tallin alvenis stacidomon de la urbo Peĉeroj Pskovaj[1] ĉirkaŭ la 5-a matene. Skuiĝante en malnova aŭtobuso sur la vojo al la monaĥejo mi observis ĉi tiun surprize puran okcident-rusan urbeton, ornamitan de malgrandaj belaspektaj dometoj kun turetoj kaj zorge kulturitaj ĝardenetoj. Peĉeroj nur 5 kilometrojn distancas ĝis la limo de Estonio. Post la revolucio kaj ĝis la 1940-a jaro la urbeto apartenis al Estonio, pro tio la monaĥejo restis ne detruita kaj la vivmaniero ĉi tie ne tre ŝanĝiĝis.

Kune kun la aliaj pasaĝeroj de la moskva vagonaro mi aliris al la imponaj muregoj de la fortikaĵo. La monaĥejo estis ankoraŭ ŝlosita kaj oni devis atendi ĝis kiam la pordogardisto je la difinita horo malfermos la malnovan ferkovritan pordegon.

Interne la monaĥejo neatendite evidentiĝis tiom komforta kaj belaspekta, ke ĝi tuj ĉarmis ĉiujn. Ĉi tie ĉio impresis se ne kiel fabelo, – ja ĉi ĉio evidente estis reala, – sed almenaŭ kiel io mirinda. Laŭ pavimita vojo mi malsupreniris sur la monaĥejan placon, observante diverskolorajn monaĥejajn konstruaĵojn kaj florejojn kun belegaj rozoj, kiuj abundis ĉirkaŭe. Kaj la ĉi-tieaj kirkoj estis tiaj hejmecaj kaj plaĉaj, kiajn mi neniam vidis en aliaj lokoj.

En la monaĥeja ĉefkirko – la kava kirko honore de Endormiĝo de la Plejsankta Dipatrino – estis preskaŭ mallume. Kiam mi eniris, du novicoj en nigraj ĝismaleolaj vestoj kaj kun harligetoj bruligis kandelojn. Malalta blankigita plafono malhele reflektis la lumon de la lucernoj. De sur la ikonoj, kovritaj per malnovaj metalaj ornamaĵoj, sanktuloj atente rigardis min.

Iom post iom en la kirkon kunvenadis monaĥoj en siaj manteloj kaj klobukoj[2]. Kunvenadis ankaŭ laikoj. Komenciĝis diservo, kiu trapasis por mi kiel unu momento. Eksciinte, ke baldaŭ okazos alia liturgio, dum kiu ĉeestos episkopo, mi supreniris al la Mikaela kirko, troviĝanta sur alta monteto, kaj partoprenis ankoraŭ unu diservon.

Ĉio miregis min: kaj diakonoj kun longaj haroj kaj belaj orarioj sur la ŝultroj, kaj severa monaĥejestro, kaj pastroj – junaj kaj maljunaj, kies vizaĝoj estis tute aliaj ol tiuj de la laikaj homoj. Kaj la episkopo – alta, tre maljuna, majesta en siaj antikvaj vestoj, kun saĝa kaj nekutime bonanima vizaĝo.

Post la fino de tre longa diservo la monaĥoj viciĝis po du kaj kun harmonia kantado solene iris al la manĝejo. Kaj mi iris al la monaĥeja korto por pridemandi la pilgrimantojn, kiel mi povus gasti en la monaĥejo. Oni rakontis al mi, ke mi devas min turni al la dekano[3].

Mi unuafoje aŭdis tiun vorton kaj komencis ĝin ripetadi en mi mem por ĝin ne forgesi[4]. Kiam la monaĥoj ekiris el la manĝejo, mi komencis ilin ĉiujn demandi, kiu el ili estas la dekano.

– La dekano nun estas kun la episkopo, sed vi povas turni vin al liaj helpantoj – patro Palladij aŭ patro Irinej.– oni konsilis al mi.

Mi tuj konfesis, ke neniam en la vivo mi kapablos memori tiajn nomojn. Iu monaĥo kompatis min kaj kondukis min al helpanto de la dekano, kiu siavice gvidis min al ĉelo por pilgrimantoj.




[1] Ruse: “Peĉery Pskovskije”.

[2] klobuko – monaĥa ĉapo.

[3] dekano – unua pastro de eklezia distrikto, konsistanta el kelke da paroĥoj (PIV), en rusiaj monaĥejoj per la sama vorto oni nomas ankaŭ monaĥon (kutime ordinitan), kiu zorgas pri diserva bonordo kaj moralo de la frataro.

[4] Ruse “blagoĉinnyj” estas malpli facile lernebla unuaaŭde ol “dekano”.

 

Tradukinto: