Dio

-A +A
Ĉapitro el libro: 

Kiu Vi estas, Dio? En preĝejo mi vidis bildon de grizhara maljunulo sur la nuboj. Ĉu vere Vi estas tia? Sed mi diru honeste: maljuneco tute ne konvenas al Vi. Pli bonas ĉiam esti juna, ĉu ne?

Ne, malverŝajnas, ke Vi similas maljunulon! Se Vi vere kreis ĉi tiun admirindan mondon, Vi ne povas esti kaduka maljunulo! Aŭ Vi tiom laciĝis? Aŭ eble Vi tute ne similas homon? Ja, onidire, ankaŭ lin Vi kreis? Laŭ Via propra bildo kaj similo, ĉu? Sed ĉu Vi havas okulojn, orelojn, brakojn? Jes ja, estas malfacile paroli pri Vi…

Kiel oni povas vidi Vin? Aŭ Vi estas nevidebla? Kaj se Vi estas nevidebla, kiel konvinkiĝi, ke Vi reale ekzistas? Kvankam la animo estas certa, ke tamen ekzistas Iu, Kiu staras malantaŭ tiu ĉi mondo, ja tiuokaze iĝas komprenebla, de kie kaj kial aperis ĉio… De iu mi aŭdis, ke la tuta mondo estas Vi. Sed mi ne kredis tion: se ĉio estas Dio, tiam ankaŭ mi estas Dio kaj la herbo, kiun mi tretas, estas Dio, ĉu ankaŭ ĉi formiko estas Dio? Tio estas iu sensencaĵo. Tiam ekzistus por mi neniu diferenco: ĉu Dio ekzistas aŭ ne.

Ne, mi opinias, ke inter Vi kaj la mondo ekzistas diferenco. La sama, kia inter pentristo kaj pentraĵo: la pentraĵo ĉiam rememorigas pri sia kreinto, sed ja pentraĵo kaj pentristo ne estas la samo! Jes, se atente rigardi la bildon, kiun Vi pentris por ni, oni povas multon diri pri Vi! Ŝajnas, ke Vi ŝatas, ke ĉio estu bela, kaj tio plaĉas al mi! Jen mi rigardas al la falintaj folioj: kiom belaj ili estas! Ŝajnas, ke la belon Vi ŝatas pli ol utiligeblon!

Sed malgraŭ tio, ke Vi estas profesia dezajnisto, konstrukcio de ajna birdo estas pli perfekta, ol de la plej moderna aviadilo! Evidente, Vi estas racia, alie kiel eblas organizi tiom malsimplan sistemon – la tutan mondon! Restas nur la demando: por kio Vi bezonas la mondon? Ĉu Vi ne povas ekzisti sen ĝi? Ĉu sen la mondo Vi estus pli malforta, eĉ difekta? Ne, ne, ŝajnas, ke la afero statas alie, ŝajnas, ke Vi bezonas la mondon kiel pentristo bezonas la farbojn – por ke komuniki Vian ĝojon al la aliaj. Do, Vi devas esti tre bonkora, se Vi kreis ĉion ĉi ne por Vi mem, sed por ni.

Estas interese: nun mi parolas al Vi, ĉu Vi aŭdas min? Aŭ Vi kaŝas Vin de mi? Se mi ne povas Vin vidi, eble Vi volas diri ion al mi? Eble Vi volas diri, ke vian pentraĵon iu difektis? Eble Vi volis, ke ankaŭ tiu lernu pentri, sed li konfuziĝis pro la abundo de la farboj kaj ĉion intermiksis? Sed tiam Vi devas ankaŭ diri, kiel ni korektu ĉion? Kaj kiu devas korekti ĉion? Ja ni estas nur penikŝmiraĵoj sur Via bildo, kiel ni povas kompreni, kie ili ĝustas kaj kie intermiksitas? Ja tion vidi eblas nur de ekstere. Kial nia mondo konsistas plejparte el malpuraj farboj? Ĉu pro tio, ke iu intermiksis ilin iam, kaj ni jam forgesis, kiel aspektas la puraj koloroj? Ja en la mondo ekzistas malbono, ekzistas morto, sed kion faris Vi, ke ili ne estu? Eble Vi denove prenis la penikon kaj faris etalonon, modelon, tiom belan, ke rigardante al ĝi oni komencas kompreni, kia devas esti la ĝusta, pura koloro?

Jes, mediti pri Vi estas vere interese!

Vi ne ligos al tezoj Lin,
Nek al mense peza difin’,
Tra trueto senleze Li,
Gimnastika geni’…

Kiel pont’, dislevata sor,
Kiel birdoj, migrantaj for,
Kiel fosta ĉevoja seri’
Di’ – forkuras de ni.

Vi en ŝlim’ ne stagnigos Lin,
Nek en tede skemiga rutin’,
Li – en kaĉo de senta inert’ –
Glacikreva torent’.

Nek Lin fiksos, nek lokos vi!
En filistre sufoka medi’
Ne pendemas sur hoko Di’
Eĉ dum unu moment’!

Ĉiuj sub la perfekta volb’
Veis pri l’ arkitekta vok’,
Kaj poet’, kaj pilot’ en aer’ –
Ĝemis en malesper’.

Ĉar Li estas movado mem.
Ja la stel-miriada tabel’
De komenco ĝis la ekstrem’ –
Nura spuro de Lia mantel’.

(Marina Cvetajeva, "Dio")

Tradukinto: