La lernejo de la fido

-A +A
Fako: 

La libro de pastro Paŭlo Velikanov "La lernejo de la fido" konsistas el mallongaj tekstoj, en kiuj li popularforme tuŝas ne nur la bazaj konceptojn de la kristana kredo, sed gravajn problemojn de nia ĉiutaga vivo: kio estas feliĉo? Kiel oni povas konscii propran destinon kaj alvokiĝon? Kio estas kaj de kio dependas la sukceso? De kie venas la malbono? Kiun rolon ludas vorto en la vivo de homo? Kiel oni ĝuste traktu sian korpon? Tiujn ĉi kaj multajn aliajn demandojn la aŭtoro de ĉi-libro strebas prilumi, aktualigi kaj respondi. Li strebas doni respondon, bazitan sur la Dia revelacio, sperto de sanktuloj, saĝo de scienculoj kaj teologoj, krea intuicio de pentristoj kaj poetoj.

Ĉiuj artikoloj de tiu libro ne estas definitive doktrinaj, sed dialogaj, malfermaj, strebantaj igi homon mediti mem pri la aktualaj demandoj de nia estado.

Ni esperas, ke tiu ĉi libro havos legantojn ankaŭ en Esperantujo.

 

 

 

 

 

 

Tradukinto: