Ni verku preĝinte (antaŭparolo)

-A +A
Ĉapitro el libro: 

Releviĝo-kirkego de Tutajev

La Releviĝo-kirkego de la urbo Tutajev, kiu altas super la dekstra bordo de Volgo kvazaŭ grandega kvinmastulo, naviginta tra jarcentoj, kaŝas en siaj antikvaj ejoj legendojn kaj sanktaĵojn. Ĉi tie estas konservata altaro el la unua ligna preĝejo je honoro de Boriso kaj Glebo, konstruita en 1238-a jaro de jaroslavlanoj, kiuj fuĝis el sia urbo, sin savante de la tataroj. La unuaj rusaj sanktuligitoj – la princoj Boriso kaj Glebo – iĝis do patronoj de Borisogleba vilaĝo – dekstraborda antaŭurbo de Romanov-Borisoglebsk, kiel oni antaŭe nomis la modernan Tutajev.

Apud la reĝa pordo[1] pendas antikva kruco kun skulptita bildo de la Savanto, kiu alflosis laŭ Volgo antaŭ longega tempo kaj estis trovita de la borisoglebanoj sur la bordo. Memore pri tiu evento la 14-an de septembro ĉiujare estas celebrata kruca procesio. Kaj jen estas unu el la plej amataj ikonoj de sankta Johano la Kronŝtatano – bildo de la Dipatrino “Graca ĉielo”. Tio estas kopio de la miraklofara originalo[2]. La kopion en la 1900-a jaro faris la pentristo Jepanĉenkov en Sankt-Peterburgo, en la domo de Vladimir Mordvinov. La ikono estis transdonita al Johano-monaĥinejo en Peterburgo, de kie ĝi vojaĝis al ties filia Endormiĝo-ermitejo en vilaĝo Vaulovo, situinta en la distrikto de Romanov-Borisoglebsk. Patro Johano la Kronŝtatano speciale venadis ĉi tien por preĝi antaŭ la ŝatata de li ikono. Li diservis ankaŭ en la Releviĝo-kirkego, same kiel alia moderna sanktulo – la patriarko Tiĥon. Iliaj sinceraj preĝoj estis elverŝataj antaŭ la ĉefa sanktaĵo de la kirkego – miraklofara ikono “Korfavorega Savanto”. Laŭ legendo ĝi estis pentrita en la unua triono de la XV-a jarcento de sanktulo el Vologda, Dionisij Gluŝickij.

Ekzistas informoj, ke komence la ikono “Korfavorega Savanto” apartenis al monaĥejo, kiu troviĝis sur la loko de la nuna Releviĝo-kirkego, kaj situis en la kupolo de monaĥeja ligna kirko. Foje rostova metropolito Arsenio, ekvidinte tiun neordinare grandan ikonon, ordonis transloki ĝin al sia ĉefpastrejo. Tio okazis en la 1749-a jaro, kaj pasis preskaŭ duonjarcento antaŭ ol la borisoglebanoj elpetis, ke la ikono estu redonita al ili. El Rostovo la popolo portis ĝin en la manoj, kaj kiam ili haltis ĉe rivereto Kovatjo, je tri verstoj antaŭ sia urbo, por lavi polvon de la ikono, tie ekŝprucis saniga fonto. Memore pri la reveno de la “Korfavorega Savanto” por la ikono estis farita krono kun dato: la 18-a de semtembro 1798. Antaŭe oni registradis en speciala listo sanigojn, okazantajn pro la miraklofara ikono, nun la listo estas en la regiona arkivo de Jaroslavlo.

Bolŝevikoj neniel misagis rilate la ikonon, ili nur deprenis de ĝi multekostan arĝentan orumitan kovrilon, kiu pezis ĉ. 37 kg., kadre de la rabista kampanjo “konfiskado de la ekleziaj valoraĵoj”, okazinta en la 1922-a jaro. Ĝenerale, se kompari kun aliaj kirkoj, la Releviĝo-kirkego estis ne tre multe damaĝita dum la soveta regado: la interna aranĝo estas preskaŭ sama, kia ĝi estis en la XIX-a jc., kaj la diservoj neniam ĉesis, tial tiu ĉi loko estas ege preĝosaturita.

 

Kruca procesio kun la ikono "Korfavorega Savanto" en Tutajev

Ĉi tie, en la Releviĝo-kirkego, en ĝia suba, vintra preĝejo, antaŭ la grandega ikono „Korfavorega Savanto” la unuan fojon mi aŭdis la nomon de arĥimandrito Paŭlo (Gruzdev). Kiam mi eksciis pri li, la nomoj de la sanktaj princoj Boriso kaj Glebo, de sankta Johano la Kronŝtatano kaj de la sankta patriarko Tiĥon tuj formis por mi unuecan ĉenon, kies daŭrigo estis la jaroslavla starco. Li naskiĝis ĉe la aŭroro de la katastrofa jarcento kaj mortis ĉe ĝia krepusko, tial mi sentis, ke li kvazaŭ portus en si mem la tutan epokon. Li spirite kreskis en la Mologa Atanazia monaĥejo kaj poste li estis atestanto de ĝia disrabado kaj ruinigo, kiam tuta distrikto estis inundigita. Li trairis prizonojn, koncentrejojn kaj ekzilojn, kaj fine li revenis al la mologa tero, dum 32 jaroj li pastradis en la vilaĝo Verĥne-Nikulskoje de la Nekouza distrikto (tio estas restaĵo de la mologa distrikto), kaj nur jam aĝante je pli ol 80 jaroj li translokiĝis al Tutajev, kie li vivis retiriĝe ĉe la Releviĝo-kirkego. Tamen apenaŭ eblas nomi tion “retiriĝo”, konsiderante la multenombrajn pilgrimantojn, kiuj vizitadis lin. Laikoj kaj monaĥoj sin turnis al li por ricevi benon, konsolon kaj konsilon, kiel de granda starco. Eĉ en la plej simplaj vivhistorioj kaj rememoroj pri la patro Paŭlo sentemaj homoj povas percepti iun alian dimension, alian spacon.

“Ni verku preĝinte, kaj kun beno” – per tiuj vortoj la patro Paŭlo mem komencis sian genealogion.




[1] „Reĝa pordo“ estas la centra pordo en la ikonostazo de ortodoksa preĝejo, tra kiu iras nur ordinitaj klerikoj dum certaj diservoj.

[2] La originalo troviĝas en la ikonostazo de la Ĉefanĝela katedralo de la moskva kremlo.