La lasta el Mologa

-A +A
Fako: 

En la 2013-a jaro aperis biografio de konata starco Paŭlo (Gruzdev, 1910-1996), kiu pastradis en la regiono de Jaroslavl, apud la urbo Tutajev. Kiel Jaroslavl, antikva rusa urbo, fondita en la 11-a jarcento, tiel ankaŭ Tutajev, ĝia pli juna frato, fondita en la 13-a jarcento, apartenas al la Ora Ringo de Rusio. Juvelo de Tutajev estas Releviĝo-kirkego, ĉe kiu dum siaj lastaj jaroj loĝis la patro Paŭlo. Kun tiu kirkego li ofte asociiĝas en la popola memoro.

Li tamen devenis el Mologa, malnova rusa urbo, ankaŭ aparteninta al la regiono de Jaroslavl, inundigita de la bolŝevikoj por konstrui akvoelektrejon en la fruaj 1940-aj jaroj.

Por konstrui la akvorezervejon oni dezertigis pli ol 700 vilaĝoj kaj la distriktan urbon - Mologa, kiun kelkaj nomas "Rusa Atlantido".

Areo de tiu artefarita maro estas 4580 km2, averaĝa profundo - 5,6 m. El la akvo videblas suproj de kampaniloj kaj kiam la maro plimalprofundiĝas, videblas ankaŭ kupoloj de inundigitaj kirkoj.

La mologa distrikto estis inundigita ne tute. Restis du subdistriktoj - brejtova kaj nekouza. Kiam la patro Paŭlo revenis el ekzilo, li servadis en vilaĝo de la nekouza distrikto, Verĥne-Nikulskoje.

Ne pensu, cetere, ke la urbo Tutajev havis tiun nomon ekde sia fondiĝo. La urbo ricevis nomon "Tutajev" nur en la 1918-a jaro laŭ familinomo de revoluciulo, mortigita dum subpremado de blankula ribelo. Antaŭ la 1918-a la urbo estis nomata Romanov-Borisoglebsk. Historie tio estis du urboj: Romanov kaj Borisoglebsk, kiuj troviĝis sur la kontraŭaj bordoj de Volgo, sed poste oni kunigis ilin en unun urbon.

 

Ĉi tie en nia retejo ni po iomete publikigos tradukon de tiu libro. La tradukon benis la episkopo de Rybinsk. Legu nun la antaŭparolon (ligilo sube).

Tradukinto: