Dia Liturgio

-A +A
bildo de Taŭriono

Antaŭ nelonge estas publikigita frukto de plurjara laboro de Kristana ortodoksa rondo esperantista: la Dia liturgio de sankta Johano la Orbuŝa. Ĝi jam estas aĉetebla en la interreto. Por ruslandanoj eblas uzi jenajn retvendejojn:

Ozono: http://www.ozon.ru/context/detail/id/33717996/

Bookvoed: http://bookvoed.ru/book?id=6505098

La libro estas mendebla ankaŭ ĉe Amazono, sed la prezo estas pli alta:

http://www.amazon.com/dp/551948547X/

Ni estu flatitaj, ke la eldonejo tiom alte taksis nian laboron, tamen la prezo ŝajnas al mi iom tro alta. Do, mi pretas sendi al vi la libron el la aŭtora stoko nur kontraŭ $6, kio inkluzivas la sendokostojn, se vi mendas ĝis 3 ekz.

Se iu estas interesata posedi tiun libron, uzu la kontakto-formon de ĉi tiu retejo por kontakti min.