La alveno de la Sankta Virgulino al Zaragozo

-A +A
LAŬ ARAGONA VENERINDA TRADICIO...
 
La Apostolo Sankta Jakobo (hispane Santiago), nomita "la granda", vizitis diversajn lokojn en la Iberia duoninsulo (teritorio kiu nune apartenas al Hispanio kaj Portugalio) kaj fine de la jaro 39 kaj komence de la jaro 40 li predikis la Sanktan Evangelion en la urbo Zaragozo (tiam nomita Caesar Augusta), kiam la Imperiestro Caio Caligula regis la Romia Imperio.
 
La homoj kiuj konvertiĝis al Evangelio estis relative malmultaj, kaj Sankta Jakobo kuniris kun sep viroj kiel preferataj disĉiploj kaj kamaradoj, kiujn laŭ respektinda tradicio estis: Cecilio, Tesifonte, Iscio, Torcuato, Segundo, Indalecio kaj Eufrasio.
 
En tiuj jaroj la rivero Ebro fluis tra malnova fluejo, kiu hodiaŭ ankoraŭ oni nomas "Ebro Viejo" (=Maljuna Ebro), kaj kontraŭe, tie kie estas la nuna fluejo leviĝis tiam grundoj kie oni prilaboris cerealoj por disigi la grenojn, kies produktado estis riĉa en la ĉirkaŭaĵo de la urbo. En tiu loko, vespere malfrue kaj nokte, kuniĝis Sankta Jakobo kun siaj disĉiploj por kristane instrui homojn kaj preĝi.
 
Post kelkaj tagoj, ĉirkaŭ noktomezo, la 2an de januaro de la jaro 40, dum Sankta Jakobo kun siaj disĉiploj kunestis preĝante, ili aŭdis voĉojn de anĝeloj kantantaj, kaj ili ĉiuj, ekgenuinte surtere, vidis la Virgulinon Maria, patrino de Jesuo Kristo, inter du korusoj de anĝeloj kiuj alportis marmoran kolonon.
 
Laŭ la respektinda tradicio, la Virgulino Maria, kiu estis ankoraŭ vivanta (jaroj antaŭ Sia Ĉieleniro), kuraĝigis la Apostolon por la evangelia predikado kaj demandis lin ke en tiu loko kaj je Ŝia memoro oni konstruu preĝejeton kaj altaron metitaj ĉirkaŭ la loko kie la anĝeloj stare lasis la marmoran kolonon, promesante asistadon al tiuj kiuj petis Sian helpon kaj aldonante ke tiu kolono estos tie ĝis la fino de la tempo kaj neniam mankos homoj en tiu urbo por honori Sian Dian Filon.
 
La apostolo Sankta Jakobo kaj liaj disĉiploj vokis la kristanojn de Zaragozo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo por sciigi al ili tiun mirindan novaĵon, rakontante ĉion kio okazis, kaj por peti al ili helpon por konstrui kapeleton.
 
La Sankta Kapeleto estis malgranda, pli malpli ĉirkaŭ 8 paŝoj laŭlarĝe kaj 16 paŝoj laŭlonge, kaj estis konstruita de ŝtono kaj ĉefe de adobo (miksaĵo de argilo kun pajlo, poste sunsekigita), lasante la Sankta Kolono (hispane: el Pilar) kaj la altaro sur la flanko frontanta la rivero.
 
En tiuj tempoj de persekutado la kristanoj ne estis liberaj por konstrui iliajn preĝejojn, prefere oni faris ilin malgrandaj kaj iel kaŝitaj por pli bone eviti la furiozo de la imperiaj ediktoj.
 
Ekde lia apero, la Sankta Kapeleto daŭre elmontriĝis malgranda kaj malriĉa ĝis la jaro 180, kiam ĝi komencis esti pligrandigita kaj riĉigita.
 
La religia fervoro al la Virgulino Maria aperis tre frue, ĉar jam en la jaro 40 de la naskiĝo de Nia Sinjoro Jesuo Kristo, oni starigis la unua templo en la mondo en honoro kaj gloro de la Patrino de Dio, sub la titolo de Nia Sinjorino de la Kolono, por elmontri la miraklo de la Sankta Kolono (hispane: Pilar) kiu estante portata de anĝeloj, estis malsuprenirigita de la Ĉielo.
 
Ekzistas relikvujo kun kelkaj pecoj de adobo de la primitiva preĝoloko konstruita verŝajne kun helpo de la propraj manoj de la apostolo Sankta Jakobo, starigita en la jaro 40 post Kristo, kie ekkomencis la petpreĝoj al la Virgulino de la Kolono, patrino de Nia Sinjoro Jesuo Kristo.
 
Kiam en la dekoka jarcento oni faris konstruajn laborojn por remodeli la areo de la Kolono kaj altaro, oni malkovris du el la praaj muroj kaj oni lasis pecetojn da ili kiel atesto, ene de du kavoj sur ambaŭ flankoj de la Sankta Kolono.
 
La duan de januaro de 2015 oni festis la 1975an datrevenon de la alveno al Zaragozo de la Virgulino Maria, alportita de anĝeloj, dum daŭre Ŝi vivis en la lando Izrael, okupita de la romiaj legioj.
 
Ĉiutage oni povas ree aŭdi en la Zaragoza urbo la sekvantan religian kantikon disaŭdita de la Katedralo Basiliko de Nia Sinjorino de la Kolono (Nuestra Señora del Pilar) kaj tre ofte kantata de la kristanaj fideluloj:
 
       Benita kaj laŭdata estu la horo
       kiam la Sanktega Maria
       venis ankoraŭ vivanta al Zaragozo
       al Zaragozo
       por ĉiam ĝi estu
       por ĉiam ĝi estu
       benita kaj laŭdata.