Eterneco

-A +A

ETERNECO

Navarra legendo

Verkis: Amalia Núñez Dubús

La rakonto estas popola Navarra-Aragona legendo (Norde de Hispanio: okcidentaj Pireneaj montaroj).

Tamen abato Virila ne estas legenda homo. Li vivis en la komenco de la Xa jarcento.

Ekzistas pruvoj ke en la jaro 928 la abato de la monaĥejo Leyre nomiĝis Dom Virila.

La Katolika Eklezio celebras lian feston la 10an de oktobro.

 

Ankoraŭ en la templo daŭre sonis

la Gregoriaj kantoj de l' Amen'.

L' abato finbenadis kaj ordonis

kutiman ripozadon en ĝarden'.

Poste, la sankta vir' je blanka haro

paŝadis malrapide al arbaro.

 

Li ŝajnas ja trankvila, mienserena,

impona la staturo, li majestas

kaj plena de saĝec' kaj raciplena

trankvila, li antaŭ subuloj, restas;

sed kiel vulkanfajr' sub neĝa krusto

ardadas brulpasi' en lia brusto.

 

Ho eternec'! Ĉu povas ja la homo

eterne daŭri, adi sen enu'?

Eterne ĝoji en l' eterna domo?

Kiel eterna ĝoj', eterna ĝu'?

L' abaton turmentadas tia penso

kvazaŭ najlata sago en la menso.

 

La kavaliro rajdas kaj militas

por la atingo de milita glor'.

li sangon versas, sojfas kaj elsvitas;

kaj' se ne mortas li en frua hor',

neniam -lin konfesis kavaliro-

milita gloro plensatigas viron.

 

Klopodas por akiri hom' bienon

eĉ al la krimo iras pro la or';

sed la posedo de la riĉa pleno

ne feliĉigas en satega kor'.

Li aŭdis certe el la konfesato

konfeson plenan pri la ormalsato.

 

Junulo serĉas amon kaj kuraĝe

pro ino luktas, ploras kaj batalas,

eĉ freneziĝas, agas li malsaĝe:

la vivo estas, sen la am' banala;

sed kiam fine, ŝian li akiras

kvazaŭ fumaĵ' la iluzi' foriras.

 

La komercisto la riĉaĵojn celas

per justaj aŭ maljustaj la medioj,

jam riĉa, pluajn riĉojn li akcelas;

nur mono, oro, estas liaj dioj.

Kaj tamen, kvankam jam li riĉe riĉa,

neniam or' lin igas tutfeliĉa.

 

Kiel, do, ĉiam feliĉec' ĉiela

kion atingi povas or' nek am'?

Kiel eterna ĝoj' eterne hela,

eterna ĉio kaj eterna sam'?

La bruston sen esper' l' abato frapas

kaj kun dolor' singult' el buŝ' eskapas.

 

Kaj jen en la silento de l' kverkaro

eksonas dolĉa kanto, brila tril'.

Kaŝata, nevidebla najtingalo

plenigas ĉion per la gorĝfajfil'.

Cerbumi ĉesas la pensanta viro,

aŭskultas li, ĉarmata pro la miro.

 

Ne haltas muzikanta la birdeto:

jen trilo, jen fajfado, jen pepad',

jen arpeĝado, ĉiam sen ripeto,

jen kvazaŭ riveret', jen laŭ kaskad'.

L' abato nek plu pensas nek singultas;

nur sentas li kaj aŭdas kaj aŭskultas.

 

... ... ... ... ... ... ...

... ... ... ... ... ... ...

 

Jam vesperiĝas. L' abat' sin levas.

La propraj zorgoj venas al memor'.

Al l' abatejo li reiri devas

por la prezido de l' vespera ĥor'.

Li prenas la bastonon malrapide;

li vidas ja la domon vid' al vide.

 

Li frapas je la pord'. Monaĥ' malfermas.

Timiĝe li rigardas la venanton.

En menso de Viril' surprizo ĝermas:

Monaĥo tiu, kiel ne konato?

Kaj kial li, ja strange blakvestita,

anstataŭ la tutnigra vesto rita?

 

- Kion vi petas al ni, mia frato?

Demandis laŭ kutimo la pordisto.

- Min vi ne konas! Estas mi l' abato.

Sed rediras la frato kun insisto:

- La abato? Li nun la vesprojn preĝas

kaj dece en ĥorej' la grupon reĝas.

 

Pordist' lin konsideras frenezulo;

li tamen, lin kondukas al gastejo.

Neniam, eĉ al plej malinda ulo

rifuzas Benedikta monaĥejo.

Poste, abaton sian li avertas,

dum ĵusvenint' protestas kaj disertas.

 

Por juĝi pri afero tiel stranga

kunsidas la monaĥoj kun l' abat'.

La nekonata ĉef', vestaro blanka

mirigas sanktan viron sen kompat';

sed kun mien' serena kaj helbrila

mi estas, diras li, abat' Virila.

 

Aŭdinte tion, la monaĥ' maljuna

pro jaroj kaj pro fastoj kurbigita

alproksimiĝas al abato nuna

kaj, rajto por paroli permesita,

komencas li per voĉo tre humila:

Mi aŭdis iom pri abat' Virila.

 

Kiam mi, juna, monaĥejon venis

al mi rakontis plencentjara patro

ke, novictempe, li noticon prenis

je sia vic' el plej maljuna frato

ke Virila, abato siatempe

iam iris al promenad' printempe.

 

Monaĥoj liaj vane lin atendis.

Neniam li revenis el arbaro

kaj la fratar' sendube prikonsentis:

Englutis certe lin sovaĝbestaro;

sed tio, diras la kronikeventoj,

okazis antaŭ pli ol tri jarcentoj.

 

Tri jarcentoj! kaj nur birdeta trilo!

tri jarcentoj! Ho, kia Dia lumo!

La konfuzatan viron trafas brilo,

disigas lia dubo kvazaŭ fumo.

Li falis teren, kaj vizaĝ' al tero

mortante benas Dian la misteron.

 

Elhispaniĝis: Amalia Núñez Dubús.

Navarra-Aragona legendo

 

 

 

 

 

Komentoj

bildo de Taŭriono

Dankon, Sabino, pro tiu ĉi interesa legendo.