La komenco

-A +A
Ĉapitro el libro: 

Mi baptiĝis tuj post kiam mi finis instituton, en la jaro 1982. Tiam mi estis 24-jara. Ĉu mi estis baptita en infaneco, neniu sciis. Dum tiuj jaroj simila afero okazis ne malofte: avinoj kaj onklinoj ofte baptis infanojn kaŝe de nekredantaj gepatroj. Tiaokaze plenumante la sakramenton de la bapto la pastro diras: «Se nebaptita, estas baptata...».

Same kiel multaj miaj amikoj, mi venis al la Kredo en la instituto. En VGIK estis nemalmulte da bonegaj instruistoj. Ili evoluigis nin per altnivela sociscienca klerigado, igis nin pripensi la ĉefajn demandojn de la vivo.

Pridiskutante tiujn eternajn demandojn, eventojn de la pasintaj centjaroj kaj la problemojn de niaj 70-aj kaj 80-aj jaroj – en aŭditorioj, en amasloĝejoj, en amataj de studentoj malmultekostaj kafejoj kaj dum longaj noktaj vojaĝoj laŭ malnovaj Moskvaj stratetoj, ni akiris firman konvinkon, ke la ŝtato trompas nin, ne nur trudante krudajn kaj absurdajn pritraktojn de historio kaj politiko. Ni tre bone komprenis, ke laŭ potenca ordono de iu persono oni faris ĉion, por ke ni ne povu memstare klarigi por ni la nocion de Dio kaj la Eklezio.

Ĉi tiu temo estis tute klara nur por nia instruisto de ateismo aŭ, ekzemple, por junpionirgvidistino Marina el mia mezlernejo. Ŝi absolute memfide respondis ĉiujn demandojn pri religio kaj pri la vivo ĝenerale. Sed poiome kun granda miro ni malkovris, ke ĉiuj eminentaj agantoj de la monda kaj rusa historio, kun kiuj ni spirite konatiĝis dum la studado, al kiuj ni fidis, kiujn ni amis kaj estimis, havis tute alian opinion pri Dio. Dostoevskij, Kant, Puŝkin, Tolstoj, Goeto, Paskalo, Hegelo, Losev – oni ne povas kalkuli ĉiujn. Pri la sciencistoj mi eĉ ne parolas – Neŭtono, Plank, Mendeleev. Pro la sociscienca klerigado, kiun ni ricevadis, ni sciis ne tiom multe pri natursciencistoj, tamen la ĝenerala superrigardo liveris la saman bildon ankaŭ koncerne ilin. Kvankam la percepto de Dio ĉe tiuj homoj povis esti diversa, tamen la demando pri la Kredo estis por la plimulto el ili la plej ĉefa en la vivo, eĉ se ankaŭ la plej malsimpla.

Male, la personoj, kiuj elvokis en ni neniujn simpatiojn, kun kiuj asociiĝis ĉio la plej malbona kaj abomena en historio de Ruslando kaj la tuta mondo –Markso, Trockij, Lenino, Hitlero, estroj de nia ateisma ŝtato, detruistoj-revoluciistoj, – ili ĉiuj estis ateistoj. Kaj tiam antaŭ ni aperis la demando, kiun formulis la vivo mem, maldelikate sed eksplicite: aŭ Puŝkin, Dostoevskij kaj Neŭtono evidentiĝis tiom primitivaj, ke ili ne kapablis klarigi la aferon pri la Kredo kaj ili simple estis malsaĝuloj, – aŭ, kontraŭe, malsaĝuloj estas ni ĉiuj, kune kun la junpionirgvidistino Marina? Ĉio tio donis gravan nutraĵon por niaj junaj cerboj.

Tiam en nia vasta instituta biblioteko mankis eĉ Biblio, kaj pri verkoj de ekleziaj aŭ religiaj aŭtoroj oni eĉ ne pensu. Ni estis devigataj eligi informojn pri la Kredo el la lernolibroj de ateismo kaj el la verkoj de la klasikaj filozofoj. Multe influis nin la granda rusa literaturo.

Mi tre ŝatis dum vesperoj vizitadi diservojn en moskvaj kirkoj, kvankam mi ne multon komprenis tie. Grandan impreson al mi faris la unua legado de la Biblio. Mi ĝin prenis de unu baptisto, kaj mi ĉiam prokrastadis ĝian redonon, ĉar mi bonege komprenis, ke mi nenie povos denove trovi ĉi tiun libron. Feliĉe, la baptisto tute ne insistis ke mi redonu ĝin. Li dum kelkaj monatoj penis min konverti. Pro iu kialo mi ne ekŝatis ilian preĝan domon, sed ĝis nun mi estas danka al tiu sincera homo, kiu permesis, ke mi restigu lian libron ĉe mi.

Kiel ĉiuj junaj homoj ni pasigis multe da tempo en diskutoj, interalie pri la Kredo kaj Dio, legis trovitan de mi Sanktan Skribon kaj spiritajn librojn, kiujn ni iamaniere sukcesis al ni havigi. Sed la plejparto el ni estis prokrastanta nian baptiĝon kaj enekleziiĝon, ni opiniis ke oni povas vivi sen la Eklezio, havante «Dion en la animo». Verŝajne, ĉio plu daŭrus tiamaniere, sed foje al ni estis montrite, kio estas la Eklezio kaj por kio ĝi estas necesa.

Historion de la fremdlanda arto instruis al ni Paola Dmitrievna Volkova. Ŝi prelegis tre interese sed pro iu kialo, – eble pro tio, ke ŝi mem serĉadis la Veron, – ŝi multe rakontis al ni pri siaj spiritaj kaj mistikaj eksperimentoj. Ekzemple, unu aŭ du prelegojn ŝi dediĉis al antikva ĉina libro de aŭguroj «I-Czin». Ŝi eĉ alportis en aŭditorion santalajn kaj bambuajn bastonetojn kaj instruis nin uzi ilin por vidi la futuron.

Unu el la lecionoj estis dediĉitaj al la nur de specialistoj sciataj multjaraj esploroj pri spiritismo, faritaj de la grandaj rusaj sciencistoj Mendeleev kaj Vernadskij. Kvankam Paola honeste avertis nin, ke ĉi tiuj okupoj povas havi tute neantaŭdireblajn konsekvencojn, ni kun junula scivolemo ekimpetis al tiuj misteraj kaj altiraj sferoj.

Mi ne profundiĝu en priskribo de teknikaj metodoj, kiujn ni trovis en esploroj de Mendeleev kaj eksciis de oficistoj de Vernadskij-muzeo en Moskvo. Praktike uzinte iujn el ili ni malkovris, ke ni povas iamaniere starigi kontakton kun iuj nekompreneblaj por ni, sed tute realaj estaĵoj! Ĉi tiuj novaj misteraj konatoj, kun kiuj ni ekis longe interparoli dum noktoj, prezentis sin diversmaniere.  Ili estis jen Napoleono, jen Sokrato, jen antaŭ nelonge mortinta avino de unu el niaj amikoj. Ĉi tiuj personoj de tempo al tempo rakontis tre interesajn aferojn. Kaj, je nia senmezura mirego, ili sciis biografion de ĉiu ĉeestanto ĝis la plej malgrandaj detaloj. Ekzemple, ni povis demandi, kun kiu kaŝe promenadas ĝis la malfrua nokto nia samkursano kaj estonta fama reĝisoro Aleksandr Rogoĵkin? Kaj ni senprokraste ricevis la respondon – «kun duakursanino Katja». Aleksandr ruĝiĝis, koleriĝis, kaj ĉiuj komprenis, ke la respondo estis trafa.

Sed iafoje okazis “revelacioj” eĉ pli konsternaj. Foje dum paŭzo inter du lekcioj unu mia amiko, precipe ŝatanta tiujn eksperimentojn, kun ruĝaj pro sendormaj  noktoj okuloj, ĵetis sin jen al unu samkursano jen al la alia, kaj per timiga flustro eldemandadis, kiu estas Miĥail Gorbaĉev? Mi, same kiel la aliaj, neniam aŭdis pri homo kun tiu familinomo. La amiko klarigis: «Lastnokte ni demandis Stalin-on, kiu regos nian ŝtaton? Li respondis, ke iu Gorbaĉev. Endus ekscii, kiu estas tiu ulo».

Post tri monatoj ni estis konsternitaj pro novaĵo, kiun alie ni eĉ ne atentus: kiel kandidato por membroj de la Politburoo estis elektita Miĥail Sergeeviĉ Gorbaĉev, la eksa unua sekretario de la Stavropola regionkomitato de la komunista partio.

Sed ju pli longe ni praktikis ĉi tiujn fascinajn eksperimentojn, des pli klare ni sentis, ke io maltrankviliga kaj timinda okazas al ni. Sen iu kialo nin pli kaj pli ofte atakis senkonscia malĝojo kaj prema angoro. Ĉio faladis el la manoj. Senelira malespero estis ekposedanta nin. Ĉi tiu stato kreskis de monato al monato, ĝis ni komencis konjekti, ke ĝi iel rilatas al niaj «noktaj kunparolantoj». Krome, el la Biblio, kiun mi ja ne redonis al la baptisto, mi  subite eksciis, ke ĉi tiuj eksperimentoj ne nur ne estas aprobitaj sed, kiel  skribite, estas damnitaj de Dio.

Sed ni ankoraŭ ne konsciis, ke ni renkontis kruelajn kaj malicegajn fortojn, kiuj invadis niajn gajajn kaj senzorgajn vivojn, kaj kontraŭ kiuj neniu el ni havis iun protekton.

Foje mi restis tranokti ĉe amikoj en amasloĝejo. Mia samkursano Ivan Loŝĉilin kaj studento de la reĝisora kurso Aleksandr Olkov eksidis por siaj mistikaj eksperimentoj. Ĝis tiu tempo ni jam kelkfoje decidis ĉesigi la aferon, sed ni povis fari nenion – la komunikiĝo kun tiuj misteraj sferoj altiris nin kiel narkotaĵo.

Ĉi-foje miaj amikoj rekomencis ĉesigitan antaŭe interparolon kun “spirito de Gogolo”. Ĉi tiu spirito ĉiam parolis elokvente, per lingvaĵo de la 19-a jarcento. Sed hodiaŭ li ial ne respondis niajn demandojn. Li plendadis. Li ĝemis, disŝirante la koron. Li rakontis, kiom malfacile estas al li. Kaj, ĉefe, li petis helpon.

– Sed kio okazas al vi? – volis scii miaj amikoj.

– Helpu al mi! Teruro, teruro!.. – petegis la mistera estaĵo. – Ho, kiom malfacile! Mi petegas vin, helpu al mi!

Ni ĉiuj sincere amis Nikolaj Vasiljeviĉ Gogol, kaj same sincere ni opiniis, ke ni parolas ĝuste kun li.

– Kion ni povas fari por vi? – demandis ni, elkore dezirante helpi al la amata de ni verkisto.

– Helpu! Mi petas, ne forlasu! Terura fajro, sulfuro, turmentoj... Ho, tio netolereblas, helpu...

– Sed kiel? Kiel ni povas helpi al vi?

– Ĉu vi vere volas savi min? Ĉu vi pretas?

– Jes, jes! – fervore respondis ni. – Sed kion ni devas fari? Vi ja estas en la alia mondo!

La spirito paŭzis kaj diskrete respondis:

– Ho, bonkoraj junuloj! Se vi vere volas favori la turmentaton...

– Certe! Nur diru kiel!

– Do, se vi vere volas! Mi povus... Mi povus doni al vi...venenon...

Kiam ni komprenis la sencon de tiuj vortoj ni kvazaŭ ŝtoniĝis. Kaj levinte niajn okulojn unu al la alia, eĉ en lumo de kandelo ni ekvidis, ke niaj vizaĝoj iĝis blankaj kiel kreto. Renversante seĝojn ni elkuris el la ĉambro.

Rekonsciiĝinte mi diris:

– Ĉio korektas. Por helpi lin ni komence devas iĝi kiel li. Tio signifas ke ni devas...morti!

– Ankaŭ por mi ĉio estas komprenebla, – klakante per dentoj pro timego ekparolis Aleksandr Olkov. – li volas, ke ni... faru sinmortigon.

– Mi eĉ pensas, ke se mi revenos nun al la ĉambro, sur la tablo mi vidos iun pilolon, – aldonis verda pro timo Ivan Loŝĉilin. – kaj mi ekkonscios, ke mi nepre devas engluti ĝin. Aŭ mi ekvolos ĵeti min el la fenestro... Ili igos nin fari tion.

Ni ne kapablis dormi la tutan nokton, kaj matene ni iris al la najbara kirko je la nomo de Tiĥvinskaja ikono de la Dipatrino. Ni ne sciis kie krom ĉi tiu loko ni povus peti konsilon kaj helpon.

Savanto... Pro tro ofta uzo eĉ por kristanoj ĉi tiu nomo perdas sian originan sencon. Sed nun por ni tio estis la plej dezirata kaj grava – Savanto. Ni komprenis, – kiel ajn fantaste tio sonus, – ke iuj fortegaj kaj nekonataj por ni fortoj komencis ĉasi nin kaj ke savi nin kapablas nur Dio.

Ni timis, ke en la kirko oni ridos pri niaj “gogoloj”, sed juna pastro, patro Vladimir Ĉuvikin, tute serioze konfirmis niajn plej malbonajn timojn. Li klarigis, ke ni parolis certe ne kun Gogolo aŭ Sokrato, sed kun la realaj demonoj. Mi konfesas, tio sonis por ni nekredeble. Sed samtempe ni eĉ unu sekundon ne dubis, ke ni aŭdis la veron.

La pastro firme diris: «Tiuj eksperimentoj estas grava peko». Li insiste konsilis al tiuj el ni, kiuj estis nebaptitaj, urĝe prepari sin por la sakramento kaj baptiĝi, kaj por la baptitoj – viziti kirkon por pekokonfeso kaj komunio.

Sed ni denove ĉion prokrastis, kvankam neniam plu ni rekomencis la pasintajn eksperimentojn. Komenciĝis preparadoj por la finaj ekzamenoj, finpretigo de la diplomiĝa verko, planado de la futuro, denove la libera studenta vivo. Sed la Evangelion mi legis ĉiutage kaj poiome tio iĝis la vera neceso por mi. Precipe pro tio, ke la Evangelio montriĝis nura kuracilo kontraŭ tiuj mallumo kaj malespero, kiuj de tempo al tempo revenadis, senkompate atakante la animon.

Nur post unu jaro mi konfesis al mi mem, ke vivo sen Dio estos por mi tute sensenca.

Min baptis bonega pastro, patro Aleksij Zlobin, en la kirko de la sankta Nikolao en Kuzneci. Kun mi baptiĝis ĉirkaŭ 15 lulinfanoj kaj kelkaj plenaĝuloj. La lulinfanoj tiom laŭte kriegis kaj la pastro tiom nekompreneble prononcis la preĝojn, ke mi dum tiuj horo kaj duono preskaŭ nenion komprenis.

Mia baptopatrino, purigistino de ĉi tiu kirko, diris:

– Vi havos kelkajn gracoplenajn tagojn, aprecu ilin.

– Kion signifas: gracoplenaj? – demandis mi.

– Dio estos tre proksime. Bonvolu preĝi pri mi. Vi havos tre efikan preĝon, ĝis kiam vi perdos ĝin.

– Kiun preĝon? – redemandis mi.

– Vi vidos mem. – diris la baptopatrino. – se vi povos, nepre veturu al la kavmonaĥejo en Pskovo. Tie estas starco Johano kun familinomo Krestjankin. Por vi estus bone lin renkonti. Li ĉion klarigos, respondos viajn demandojn. Sed kiam vi alveturos la monaĥejon, ne forveturu baldaŭ, loĝu tie almenaŭ dek tagojn.

– Bone, – diris mi, – mi pripensos.

Mi eliris el la kirko kaj tuj eksentis ion specialan. Eĉ eta spuro de la korprema malĝojo kaj mallumo tute malaperis. Tamen mi ne profundiĝis en novajn sentojn, mi decidis dividi mian ĝojon kun la plej kara por mi homo – nia instituta mentoro kaj bonega scenaristo Jevgenij Aleksandroviĉ Grigorjev. Ni lernis en lia krea metiejo, li estis idolo por nia tuta kursanaro. Li loĝis ĉe la metrostacio «Beljaevo», rande de Moskvo. Mi ne sciis, ĉu li estis hejme (ne ĉiuj tiam havis telefonojn) kaj mi decidis ekveturi al li «je fortuno».

Longe sed vane mi premis la butonon de la porda sonorilo de lia unuĉambra loĝejo – Jevgenij Aleksandroviĉ forestis. Malĝoje mi paŝis al la metroo. Subite mi rememoris pri la «gracoplena preĝo», pri kiu diris al mi mia baptopatrino. Mi haltis, levis supren mian kapon kaj elparolis:

“Jesuo Kristo, Dio, je kies Kredo mi hodiaŭ baptiĝis! Plej forte nun mi volas renkonti mian instruiston Jevgenij Aleksandroviĉ. Mi komprenas, ke mi ne devas maltrankviligi Vin pro bagateloj. Sed se eblas, bonvolu fari tion por mi hodiaŭ”.

Mi malsupreniris al la metroo kun forta espero vidi Jevgenij Aleksandroviĉ kaj komencis atendi vagonaron el la urbocentro. Kiam pasaĝeroj eliris el la vagonoj mi komencis streĉe serĉrigardi mian instruiston en la homamasa fluo. Subite iu malantaŭ mi frapis mian ŝultron.  Tio estis Jevgenij Aleksandroviĉ.

– Kiun vi ĉi tie serĉadas per agla rigardo? – eĉ nun mi bonege memoras liajn vortojn.

– Vin! – neniom surpriziĝinte respondis mi.

– Nu, ni iru do. – diris Jevgenij Aleksandroviĉ.

Kaj ni iris al lia loĝejo.

Mi rakontis al li pri la evento, kiu okazis hodiaŭ en mia vivo. Jevgenij Aleksandroviĉ atente aŭskultis min. Li mem tiam ankoraŭ ne estis baptita, sed respekte li akceptis mian elekton kaj interesiĝis pri detaloj de la sakramento. Poste li demandis, kial mi faris tiun decidon.

– Ĉar Dio ekzistas, – respondis mi, – mi konvinkiĝis pri tio. Kaj ĉio, kio estas en la Eklezio, estas ĝusta.

– Ĉu vi tiel pensas? – malfideme rimarkis Jevgenij Aleksandroviĉ. – tie ja diversaj aferoj okazas...

– Eble, sed tie estas io la plej ĉefa.

– Povas esti, – respondis Jevgenij Aleksandroviĉ.

Ni eniris en vendejon, aĉetis botelon da «Stoliĉnaja» brando, du cigaredpaketojn, ion por manĝo kaj ĝis la vespero sidis en lia loĝejo pridiskutante novan scenaron.

Revenante hejmen mi rememoris tion kio okazis en la metroo, pri mia preĝo kaj pri tio, ke tuj post ĝi mi renkontis Jevgenij Aleksandroviĉ. “Ĉu tio estas koincido aŭ ne? – demandis mi min. – Ne eblas doni simplan respondon. Sed la ligo inter la eventoj certe ekzistas. Kvankam en la vivo ĉio eblas. Aliflanke, neniam antaŭe io simila okazis al mi. Endus ĉion bone pripensi...”

Post unu tago, laŭ konsilo de la baptopatrino, mi aĉetis bileton por trajno kaj veturis al la Pskova kavmonaĥejo.

Tradukinto: 

Komentoj

bildo de Pal Gajdos

Plaĉas al mi tiu verko, volonte mi legus plu.