Antaŭparolo

-A +A
Ĉapitro el libro: 

Foje dum varma septembra vespero ni, tiam ankoraŭ junaj novicoj de Pskova kavmonaĥejo, penetrinte laŭ trairejoj kaj galerioj sur antikvajn monaĥejajn murojn, komforte sidiĝis altnivele super ĝardeno kaj kampoj. Dum la parolado ni komencis rememori kiel ni trafis en la monaĥejon. Kaj ju pli longe ni aŭskultis unu la alian, des pli forte ni miris.

Tio estis la jaro 1984. Ni estis kvinopo. Kvar el ni kreskis en neekleziaj familioj, kaj la kvina, filo de pastro, havis preskaŭ la saman ideon pri homoj, kiuj iĝas monaĥoj, kiun havis ni – tute laikaj homoj. Nur antaŭ unu jaro ni ĉiuj estis konvinkitaj, ke en monaĥejon nuntempe foriras nur fanatikuloj aŭ tiuj, kiuj tute malsukcesis en la vivo. Kaj – ankaŭ viktimoj de nereciproka amo!

Sed rigardante unu la alian, ni vidis ion tute diferencan. La plej juna el ni estis 18-jara, la plej maljuna – 26-jara. Ni ĉiuj estis sanaj, fortaj kaj bonaspektaj junuloj. Unu bonege finis matematikan fakultaton de universitato, la dua, malgraŭ sia aĝo, estis fama pentristo en Leningrado[1]. La tria plejparton de sia vivo loĝis en Nov-Jorko, kie laboris lia patro, kaj li foriris en monaĥejon post trijara studo en universitato. La plej juna, filo de pastro kaj talenta ĉizisto, ĵus finis artan lernejon. Kaj mi antaŭ nelonge finis scenaran fakultaton de VGIK – Rusia Ŝtata Instituto de Kinematografio. Ĝenerale, la laika kariero de ĉiu el ni devis iĝi la plej enviinda por tiaj junuloj, kiaj ni estis tiam.

Do kial ni foriris en la monaĥejon kaj plenanime deziris resti ĉi tie por ĉiam? Ni bone sciis respondon al ĉi tiu demando: tio okazis, ĉar al ĉiu el ni malkovriĝis mondo, nekomparebla kun io ajn. Kaj ĉi tiu mondo evidentiĝis senmezure pli altira ol tiu, en kiu ĝis tiu tempo ni travivis niajn mallongajn, sed siaspece feliĉajn jarojn. Ĝuste pri ĉi tiu bonega mondo, en kiu oni vivas laŭ tute aliaj leĝoj, ol en la kutima laika vivo, pri la mondo, kiu estas senfine hela, plena de amo kaj ĝojaj riveloj, plena de espero kaj feliĉo, plena de elprovoj, venkoj kaj ekkono de senco de malvenkoj, kaj ĉefe – pri potencaj fenomenoj de Dia forto kaj helpo – mi volas rakonti en ĉi tiu libro.

Por mi estis sennecese elpensi ion – ĉio, pri kio vi legos ĉi tie, okazis en la vivo. Multaj el homoj, pri kiuj mi rakontos, vivas ĝis nun.




[1] urbo en Soveta Unio, nun – Sankt-Peterburgo.

 

Tradukinto: