Prezentado de la Sinjoro

-A +A
Fako: 

Prezentado de la Sinjoro estas la festo de renkontiĝo inter la Malnova kaj la komenciĝanta Nova Tastamentoj. Tio estas renkontiĝo de la pasinteco kun la jam veninta estanteco, renkontiĝo de la tempo kun la ekstertempa Dio, kiu eniris en la historion de la homaro. En tiu tempo du homoj, starantaj rande de la Malnova Testamento, renkontas Kriston la Savanton: la profetino Anna kaj Simeono la Diakceptulo, al kiu estis montrite, ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo, la Savanton. Kaj tiu renkontiĝo ja estas tiom granda! Simeono per la Sankta Spirito atestas, ke la Savanto de la mondo vere venis, kaj ke li mem nun povas pasi al la ripozado. Li, kiu estas kvazaŭ reprezentanto de la Malnova Testamento, povas jam estingiĝi, kiel iu kandelo, kiu brulis antaŭ la okuloj de Dio per kredo kaj atendo, kaj nun ĝi povas estingiĝi, ĉar la tempo de atendado pasis, nun venis la tempo de faroj.

Sed sojle de tiu nova tempo de faroj estas duobla ofero: unue, la infano Kristo estas prezentata en la templo kiel donaco al Dio. Tiun oferon prezentas Lia Patrino, purega Dipatrino. Li estas prezentata kiel ofero al Dio por senlime aparteni al Dio, rilate Lian vivon kaj ankaŭ morton, kaj Dio akceptas tiun ĉi oferon: tiu infano kreskos ĝis Lia homa naturo plenmezure maturiĝos kaj Li povos efiktivigi Sian servadon kaj fini ĝin per foroferado de Sia vivo pro la savo de la mondo.

Sed kune kun li estas kvazaŭ oferata ankaŭ Lia Patrino. Simeono la Diakceptulo diras al Ŝi: ankaŭ Vian animon trapasos glavo[1] kaj Vi toleros suferon kaj turmentiĝon... Kaj jen post jaroj Kristo pendas sur la kruco kaj Lia Patrino staras ĉe ĝi senvorte kaj senriproĉe; plenfide, plenespere kaj plename Ŝi kvazaŭ denove oferas Lin same kiel Ŝi prezentis Lin iam kiel vivan oferon por la viva Dio.

Multaj patrinoj dum la jarcentoj travivis tian tragedion, kiam mortas la filo, la animojn de multaj patrinoj trapasis glavo. Ŝi povas ilin ĉiujn kompreni, Ŝi ĉiujn ĉirkaŭprenas per Sia amo, por ĉiuj Ŝi povas malkaŝi la profundojn de tiu ĉi ofero en senvorta mistera konversacio.

Ĉiuj do, kiuj mortas per timinda kaj sufera morto, memoru pri krucumita Kristo kaj donu sian vivon tiel, kiel donis ĝin la Filo de Dio: sen kolero, sen riproĉo, plename, por la savo ne nur de Siaj karuloj, sed ankaŭ de la malamikoj, per la lastaj vortoj tirante ilin el la pereo: Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras[2].

Kaj patrinoj, kies infanoj mortas en suferoj! Ilin la Dipatrino povas instrui, kiel ili devas foroferi por turmentiĝo kaj doloro tiujn, kiujn ili amas plej multe!

 

Tial ni ĉiuj nun pie honoru la Dipatrinon en Ŝia ĉekruca doloro, en Ŝia senlima oferemo, kaj ankaŭ Kriston la Savanto, Kiu nun estas prezentata en la templo kaj Kies ofero baldaŭ realiĝos sur Golgoto. Finiĝis la Malnova Testamento, komenciĝis nova vivo de amo kaj ni apartenas al tiu vivo. Kiom mirinda kaj timinda tio estas! Sed ni devas konkeri la timon per la amo kaj kredo, kiel Dio konkeris la morton kaj, laŭ la vortoj de la hodiaŭa himno, Li donis al ni jam nun la releviĝon kaj la eternan vivon. Amen.




[1] Lk. 2, 35.

[2] Lk. 23, 31.

 

Tradukinto: