Dimanĉo de Zakĥeo

-A +A
Fako: 

En la nomo de la Patro, Filo kaj Sankta Spirito!

Nur antaŭ nelonge ni preĝe revizitis la epifaniajn eventojn – la naskiĝon kaj baptiĝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj hodiaŭ la sankta Eklezio jam venigas nin en la antaŭĉambron de la Granda Fasto. La sekva dimanĉo estos jam la unua prepara dimanĉo antaŭ la Fasto, kiam ni aŭdos la konatan kantadon: “La pordon de la pento malfermu por mi, ho Vivdonanto!” Kaj semajnon antaŭ tio la Eklezio proponas por ni mirindan ekzemplon de tia pento – la evangelian rakonton pri  Zakĥeo, la Jeriĥa ĉefimpostisto (Lk 19, 1–10).

Tiu ĉi ekzemplo estas mirinda tial, ke ja la Sinjoro mem atestis: “Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio” (Mt 19, 24 ks). Kaj hodiaŭ ni vidas ĝuste tion – ni vidas kamelon iri tra la trueton de kudrilo.

Zakĥeo estis ege riĉa homo, kiu akiris sian havon per maljusta traktado de popolo, liaj trezoroj aperis sur larmoj kaj veoj de simplaj homoj. Jen kial li estis malŝatata de la Jeriĥanoj. Sed ĝuste lia granda havo estis ilo de lia savo. Li diras: „Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj“. Tion li diris ne pro tio, ke li volis plu havi la duan duonon, sed ĉar li havis ankaŭ alian intencon: “kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon”. Certe, ĝuste por tiu kvarobla redono li bezonis la duan parton de siaj posedaĵoj. Per la riĉakirado li pekis, per la riĉdisdonado li saviĝas.

Atentu ankaŭ, ke ne la Sinjoro ordonas al li: “Zakĥeo, disdonu vian maljuste akiritan riĉon kaj vi estos savita!”. Ne! Zakĥeo mem eldiras tiun promeson. Kial? Kiel li, peka homo, sciis, kio povus gvidi lin al la pento? Sendube, lia konscienco ankoraŭ parolis en li, ie en profundo de sia koro li plu povis aŭdi ties mallaŭtan voĉon.

Ni povas rimarki, ke Zakĥeo aŭdas la voĉon de sia konscienco eĉ pli frue, kiam li grimpas sur la sikomorarbon. Li estante riĉulo kaj romia impostisto grimpas sur la arbon kiel simpla knabo por vidi la Justulon. Li bezonis por tio certan kuraĝon: knabe surgrimpi arbon signifis ja iĝi priridita kaj primokita.

Kelkaj interpretistoj komprenas la malaltan staturon de Zakĥeo metafore: ili rilatigas tion al lia spirita staturo. Li estis anime malalta, kio signifas, ke li havis neniun alian valoraĵon en sia vivo krom siaj posedaĵoj kaj strebo akiri pli kaj pli. Tiusence la grimpado sur la arbon estis por li certa ago de spirita altiĝo. Kaj la Sinjoro, kiu rigardas al la koro de homoj, tuj ekvidis tiun Agon de Zakĥeo, kaj Li tuj re-agas, disigante la homamason kaj venante al la eksa anima malaltulo, kiu nun staras sojle de animrenaskiĝo.

Tiu historio instruu ankaŭ nin en la antaŭtempo de la Granda Fasto, ke ni devas ĉiuj surgrimpi niajn personajn mensajn sikomorarbojn, tio estas fari la unuan, eĉ la plej malgrandan paŝeton renkonte al la Sinjoro, por ke Li, vidinte nian bonvolon, vere malfermu al ni la pordon de la pento, benu nian penadon dum la Fasto kaj kapabligu nin purkore atingi la helan feston de Sia releviĝo! Amen.