Anunciacio

-A +A
Fako: 

Anunciacio estas la tago, en kiu ni ricevas la bonan sciigon: en la homa gento troviĝis Virgulino, tiom kredanta je Dio, tiom kapabla obei kaj fidi, ke Ŝi indas iĝi Patrino de Dio. La homiĝo de Dio estas, unuflanke, afero de Dia forto kaj Dia amo – amo ĝiskruca, amo savanta, sed kune ĝi estas, aliflanke, afero de homa elekto kaj homa libero.

La sankta Gregorio Palama diras, ke la Enkarniĝo ne estis ebla sen libera obeo de Dipatrino tiel same, kiel ĝi ne eblis sen krea volo de Dio. Tial ĉi tiu granda tago de Anunciacio rivelas al ni Virgulinon, kiu tutkore, tutmense, tutanime kapablis komplete fidi al Dio.

Kaj la bona sciigo estis, efektive, timiga: apero de anĝelo, tiu stranga saluto: Saluton al Vi, la grace favorita, la Eternulo estas kun vi[1]. Ĉi ĉio facile povis ne simple surprizi, sed vere timigi la Virgulinon.

Tamen ĉi tie ni vidas diferencon inter ŝancela, kvankam profunda, fido de Zeĥarja, patro de Johano la Baptisto, kaj fido de la Dipatrino. Al Zeĥarja estis dirite, ke lia edzino naskos filon laŭ natura vojo, malgraŭ ŝia granda aĝo, kaj lia respondo al ĉi tiu bona sciigo estis: Per kio mi scios tion[2]? Kiel vi pruvos viajn vortojn? Sed la Dipatrino demandas nur tiel: kiel tio povas esti – ja mi estas virgulino[3]. Kaj, aŭdinte la konfirmon de la anĝelo, Ŝi respondas nur per vortoj de plena obeo: Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro[4].

Kaj efektive Ŝi, kiel fidela sklavino de la Eternulo konfidis al Li sian vivon kaj sian volon. Tial estis ĝuste Ŝiaj grandega fido kaj obeo, per kiuj Ŝi akceptis la sciigon de la anĝelo – ke Ŝi fariĝos la Patrino de homiĝinta Dio. La sankta Elizabeta ekkrias pri Ŝi: Feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo[5].

En la Dipatrino ni trovas admirindan kapablon komplete fidi Dion. Sed ĉi tiu kapablo ne estas natura, ĝi estas akirata per penoj de korgardado, per faroj de amo al Dio. Nepras peno, ĉar la patroj diras: verŝu sangon kaj vi akceptos la Spiriton… Unu el la okcidentaj ekleziaj verkistoj diras: la Enkarniĝo de Dio ekestis ebla, kiam troviĝis Virgulino, Kiu per Sia tuta menso, per Sia tuta koro, per Sia tuta vivo ekpovis tiel diri la Nomon de Dio, ke ĝi fariĝis en Ŝi karno.

Jen kio estas tiu Bona sciigo: la homa gento naskis kaj donacis al Dio Virgulinon, kiu en Sia reĝeca homa libero kapablis fariĝi la Patrino de Filo de Dio, Kiu libere donis Sin mem por la savo de la mondo. Amen.

 

 

 

 

 

 


[1] Lk 1, 28.

[2] Lk 1, 18.

[3] Kp. Lk 1, 34: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron?

[4] Lk. 1, 38.

[5] Lk 1, 45.

 

Etikedoj: 
Tradukinto: