La dua konversacio

-A +A

Li manifestis Sin kiel Dio Vivanta, kiu parolas al la homo, montras (malfermas) Sin al la homo. La ekkono de Dio ne estas unuflanka procezo, kiel la homo ekkonas la naturon, sed tio estas renkontiĝo. Tial ni uzas la vorton „revelacio" sed ne ,,malkovro". Malkovro en la natura sfero estas ĉiam io unuflanka: la homo ekkonas la naturon. Kiam la homo ekkonas Dion, – ili renkontiĝas. Tio similas al renkontiĝo de du estaĵoj, du personoj. Tio estas dialogo.

Krom tio, la vorton „patro" testamentis al ni Jesuo Kristo. Li metis en tiun vorton emocian varmon: patro kiel zorganto, kiel amanto. Li metis en tiun vorton ankaŭ misteran sencon, ligitan kun Lia personeco: La Patro estas patro por ni kaj ankaŭ patro por Li, – sed tute diversmaniere. Ni traktos tion poste, kiam ni parolos pri la personeco de Kristo.

Ni nomas Lin ankaŭ „Ĉiotenulo"[1]. „Ĉiotenulo" estas Tiu, Kiu konstante subtenas la eston. La esto apartenas ne al ni, ni ĝin ricevas kaj ni povas ĝin perdi. En la 103a[2] psalmo estas skribite, ke kiam Dio senigas la mondon je Sia Spirito, ĉio fariĝas polvo: "... revenas al sia potvo". Sekve, la mistera nomo de Dio – la Estanto, kiu, verŝajne, sonis kiel Jaĥve" (Javeo), signifas: Tiu Kiu havas la eston, Kiu estas. Kaj kiam la profeto Moseo demandis Lin: "Kiu Vi estas?", Li respondis: "Mi estas, Kiu estas". Tio estas tia difino de Dio.

Li estas Ĉiotenulo, "Kreinto de la ĉielo kaj la tero". Ĉi tie ni vidas ne elfluon, nek emanadon, nek samesencecon de la homo kaj Dio aŭ de la naturo kaj Dio, sed ion tute alian. Inter la absoluta Kreinto kaj la kreitaĵo – ni kaj ĉio alia, kio estas kreita, – kuŝas abismo, ĝuste ĉar ni estas kreitaj. Tio estas unu el la specialaĵoj de ta kristana koncepto pri Dio. „Estu lumo", – diras Dio. "Estu", – do Li kreas el nenio, kaj tio ne signifas, ke Nenio estas ia substanco. Simple la Esto ne ekzistis kaj Li donis al ĝi komencon.

Hodiaŭ ni turnos nin al la dua tezo de la Simbolo, kiu sonas tiel: „Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio".

Por kompreni ĉiujn ĉi vortojn, ni devas turni nin al la Biblio, al la Sankta Skribo, ĉar sen ĝi ni ne komprenos eĉ unu el tiuj vortoj. Ĉar Jesuo estas la tera Nomo de Dio, manifestiĝinta en homo. Kristo estas nocio, signifanta „reĝo". Kial „reĝo"? Vi baldaŭ vidos tion. Kaj kion signifas Filo de Dio? Pri tio ni parolos poste.

Do, Dio de la Sankta Skribo, Dio de la Biblio, – estas Dio, Kiu parolas al homo. Kaj Lia revelacio, tio, kion Li enmetis en la homan koron, estas skribita de la saĝuloj kaj profetoj de la antikva Izraei, kaj jam en la nova erao – de la apostoloj, kiuj skribis la Evangelion kaj la aliajn librojn de la Nova Testamento. Ne pensu, ke la di-inspiriteco de la Sankta Skribo konsistas en tio, ke ĝiaj aŭtoroj skribis ĝin kvazaŭ en tranco, skribis ĝin kvazaŭ sub diktado. Jam la Patroj de la Eklezio montras al ni, ke tia opinio – ja ĝi ekzistis – estas malvera. Ĉar ĉiu el la bibliaj aŭtoroj skribis siastile, ĉiu el ili havas sian lingvaĵon, siajn literaturajn esprimmanierojn, sian karakteron. En la Evangelio – ĝi estas pleje proksima por vi, multaj el vi ĝin legis, – vi tuj povas rimarki profundan diferencon inter ŝparema, lakona, iom popola lingvaĵo de la Evangelio laŭ Marko kaj inter la lingvaĵo de la Evangelio laŭ Johano, kun la longaj periodoj, abundo de dialogoj, kun ĝia tute alia strukturo. Tial ni povas paroli pri la di-inspiriteco de la Biblio kiel pri di-homa mistero, kiel pri interkruciĝo de du mondoj: animo de homo, filo de sia epoko, kun specialaĵo de sia lingvo kaj lando, kaj la torento de Spirito, Kiu fluas tra li.

Bilde oni povas esprimi tion tiel: kiel suno, trairante kristalon aŭ diverskoloran vitralon, ŝanĝas sian koloron, tiel ankaŭ la revelacio, trairante la animon de profeto aŭ apostolo, diversmaniere reflektiĝas. Kaj tial necesas memori, ke kvankam iu kelkfoje diras, ke la Biblio havas unu aŭtoron – tio estas Dio, tamen samtempe ĝi havas multajn aŭtorojn – tio estas homoj, kaj tute diversaj homoj. La demando pri tio kiel ni apartigu en la Biblio tion, kio estas centra kaj esenca, disde la ŝanĝema, provizora, limigita – konsistigas unu el fakoj de ampleksa biblia scienco. Tamen ĉiu homo, kiu malfermas la Sanktan Skribon ne nur pro scivolo, sed por aŭdi la Voĉon, turnantan sin al li, ekaŭdos tiun Voĉon tra jarcentoj, tra la specialaĵoj de lingvaĵo kaj konkreta la specialaĵoj de lingvo kaj konkreta pensado.

La Biblio dividiĝas en du partojn: la Malnova kaj la Nova Testamentoj. Kio kunligas ilin? Unu vorto, unu nocio, unu realaĵo, unu forto. Ni difinas ĝin kiel Kristo. Kristo signifas „reĝo". Pri Li parolas la Nova Testamento, Lin antaŭsentas la Malnova Testamento. Sed kial reĝo? Kion signifas por ni tiu ĉi reĝado kaj de kie venas tiu ĉi termino? Tamen komence mi diros al vi pri Testamento. Kiam homo, regata de fiero, defias la Naturon kaj Dion, li volas agi memstare. Kaj kvankam ofte tiuj impetoj ŝajnas al ni noblaj, tamen ili neeviteble pereos. Kiam homo kliniĝas antaŭ Dio kiel antaŭ despoto, kiel antaŭ prema kaj senkompata, tirana forto, li anstataŭigas la veran Dion, Dion de libero kaj amo, per idolo. Kontraŭ ĉio ĉi elpaŝas, al ĉio ĉi kontraŭstaras la centra biblia ideo de Interligo. Tio estas ligo inter Dio kaj homo.

Vi demandos, ĉu povas esti Kgo inter ŝanĝema, neperfekta, efemera estaĵo, kia estas ni, kaj Dia eterneco, „Tiu, Kiu kreis la universon, Plejpotenca, Ĉiopova" – kiel diris Ŝota Rustaveli. Montriĝas, ke tio estas ebla. Kial? La Biblio instruas al ni, ke Dio altigas homon. Li kreis lin el tero, el polvo, sed Li enblovis en lin spiron de vivo el Si mem. Tial la mistero de la homa du-unueco, la paradokso de la homa ekzisto konsistas en nia partopreno kiel en la naturo, ema al ŝanĝo kaj morto, tiel ankaŭ en la ĉiela, spirita, dia.

Homo estas alvokita esti kunkreulo, kunlaboranto de Dio. Li kvazaŭ fariĝas Lia similulo sur la tero. Kaj la Biblio rekte uzas tiun terminon – la homo estas bildo kaj similaĵo de la Kreinto. La Sinjoro diras: „Ni kreu homon laŭ nia bildo, similan al Ni". Kaj se tiel estas do la homo potenciale estas libera estaĵo. La homo estas pensanta estaĵo, sin konscianta kaj ekkonanta la moralajn veraĵojn, li estas etika estaĵo. Kaj ĉar la homo portas en si tiun ĉi Bildon kaj Similon, li estas pli supera ol ĉio en la universo. Li tuj fariĝas pli alta ol la mondo, fariĝas koloso kompare kun la naturo, sed ne kompare kun sia Kreinto. Tamen li povas esti ligita kun Li. Kaj tial Dio realigas Siajn intencojn per ni, per la homoj, per ĉiuj kune kaj per ĉiu aparte.

La Biblio instruas nin, ke en tiu ĉi mondo la plano de la Kreinto ne regas, ne venkas, ne reĝas, ke en tiu ĉi mondo, kiu posedas liberon, violentas demonaj fortoj, kiuj spitas al la harmonio de la universo, spitas al la finaj celoj de Dio. Jesuo Kristo nomas la demonon, satanon „estro de ia mondo". Kaj en la iumo de tio ni povas kompreni la biblian vorton, la biblian terminon „Regno de Dio” aŭ Regado de Dio. Tio estas la celo de la Mondo-kreo. Tio estas la sonado de la harmonio, la pleneco de la esto, la senfina perfektiĝo, kiu malfermiĝas antaŭ la Naturo nur tiam, kiam ĝi mem elektos tiun ĉi dian vojon. Sed kiel ĝi povas elekti, se ĝi ne havas liberan volon? Ĝi havas la liberan volon nur en nia persono, ĉar la homo estas naturo, konscianta sin mem. Homo estas la krono de la Naturo. Kaj ni respondecas pri la animaloj, pri la tuta planedo. Ni do kiel persono staras antaŭ Dio.

La apostolo Paŭlo diras, ke la tuta kreitaro ĝemas kaj naskodoloras, atendante la malkaŝon de la filoj de Dio. Tio estas ni, ni kun vi, la filoj de Dio, infanoj de Dio, ni devas esti tiaj. Kaj kiam la homo dekliniĝas de la alvokiĝo, li fariĝas opresanto de la naturo, ĝia malvirtiganto, detruanto de ĝi. Li turnas la dorson al sia Kreinto, li detruas sian animon. Anstataŭ harmonio kaj pleneco, simfonio de vivo, li kreas teruran kakofonion de malbono, detruo kaj pereo.

Vi povas demandi, kial la Kreinto tion ne antaŭvidis? Tio estas naiva demando. Tio estas la demando, kiu malgravigas la Kreinton kaj bildigas Lin kiel ian majstron, kiu faris roboton kaj tiu roboto fariĝis nekontrolebla. Sed la afero estas tute alia.

Se ni estas liberaj estaĵoj, do por ni estas malfermita la potenciala ebleco elekti falsan vojon. Sed kiam ni ricevos la sekvojn, al kiuj kondukas la falsaj vojoj,ni ne devas diri, ke kulpas Dio. Ĉar li per Siaj saĝuloj kaj profetoj, per la Evangelio de Kristo finfine, avertis nin pri tiuj ĉi sekvoj.

“Jen, – diras Li per la profeto Moseo, - Mi metas antaŭ vi du vojojn – la vojon de vivo kaj la vojon de morto”. Nun vi povas demandi: “Kial do homo tiel ofte elektas la vojon de morto?" Racia, filozofie abstrakta, logike bazita respondo al tiu demando ne ekzistas kaj ne povas – principe – ekzisti.

La granda rusa pensulo Nikolao Berdjajev substrekis, ke ĝis fino ekspiiki la volon al la malbono – tio signifas ĝin pravigi kaj raciigi, t.e. fari ĝin racia, sed ja la volo al la malbono estas blinda impeto. Ĝi estas kontraŭracia. Ĉiu el ni el sia propra sperto kapablas senti la absurdecon, la terurecon, la senraciecon de la malbono. Oni devas diri, ke en la homa historio la malbono laŭregule estas kontraŭracia. Se ni almenaŭ iom pririgardos la eventojn de nia 20a jarcento, ni vidos ĉi tie tiom da senracieco, vera senracieco, ke nevole aperas demando pri amasa freneziĝo de la homoj.

Nenio vere racia estis en la faroj de diktatoroj, en la faroj de opresantoj, en la faroj de tiranoj. Kiu puŝis Adolf Hitler al la milito kontraŭ nia lando? Ĉu racio, ĉu prudento? Kiu puŝis Stalin’on al la milito kontraŭ la propra popolo? Ĉu prudento? Se en tio estus prudento, li komprenus, ke pereigi milionojn da homoj kaj ĉe tio la plej bonajn el ili – signifas starigi nian landon post kelkaj generacioj sur la sojlon de katastrofo. Sed li estis en frenezo kaj estis ĉirkaŭita de frenezaj homoj, de samtiaj homoj, kiuj ĉirkaŭis ankaŭ Hitler’on. Nur ĉe Hitler la frenezo estis evidenta, sed ĉe Stalin pri ĝi sciis nur Beĥterev kaj aliaj psikiatroj, kiuj diagnozis ĉe li paranojon.

Do, la malbono estas frenezo. Kaj ni kun vi neniam en tiun profundon sinkos, ni neniam komprenos, kio tio estas. Nur la poetoj, nur la homoj intue bildigantaj kaj sentantaj tiun realaĵon povas aludi al ni pri tiu ĉi abismo. Tamen ĝi ekzistas. Kaj kiam la homaro spitas al Dio, Li ne forlasas ĝin. En tio estas la senco de la biblia rakonto pri la diluvo.

Multaj homoj rezonadas, kiel la du generaloj-heroorj de Saltikov-Ŝĉedrin, - ĉu estis la diluvo aŭ ne. Tio ja estas alegorio. Ĉu vi opinias, ke la Biblio priskribas la eventon nur tial, ke tiu katastrofo okazis? Sed ĉu malmulte da tutteraj katastrofoj, erupcioj, inundoj estis? Por kio la Sankta Skribo bezonis paroli pri tio? Por montri al ni, ke kiam la homaro malfidelas al sia alvokiĝo, la mondo perdas sian sencon kaj denove revenas en la antikvan kaoson, t.e. en la prastaton.

Kaj Dio ne ĉion lasas perei. Li tamen trovas inter ni homoj tiujn, kiuj daŭrigos la aferon, kiuj partoprenos en Lia laboro. Ĝuste ĉi tie aperas Interligo – la antikva aŭ malnova Interligo. La unua etapo – la Interligo kun Abraham.

Preskaŭ du jarmilojn a.K. grupo da homoj forlasas Mezopotamion, la nuntempan Irakon, kaj moviĝas okcidenten. En tiu tempo multaj translokiĝis. Sed tiu ĉi homgrupo, gvidata de Abraham, iris ne simple por serĉi novajn paŝtejojn aŭ novajn terenojn, la kaŭzoj de la translokiĝo estis religiaj. Dio vokis Abrahamon kaj diris: „Iru, forlasu la domon de via patro, forlasu la paganojn, forlasu sian teron, iru en alian teron, kien Mi vin kondukos". S. Kierkegaard, la nune fama dana filozofo de la 19a jarcento, skribis: «Abraham iĝis heroo de kredo, ĉar li plene konfidis sin al la mistera voĉo, kiu lin vokis". Abraham estas heroo de kredo, ĉar li iris spite al ĉio. Dio promesis al li idaron, per kiu beniĝos ĉiuj popoloj kaj gentoj de la tero, sed lia edzino estis senfrukta kaj maljuna. Dio promesis al li teron, sed li estis pilgrimanto kaj fremdulo. Li havis nenion krom plena fido al Dio. Li diris al la supera Esto: „Jes. Jen mi estas, mi iras post Vi”.

Tial la apostolo Paŭlo post dumil jaroj parolas pri Abraham kiel pri nia komuna patro, patro de ĉiuj kredantoj, prototipo de homo, kiu fidas al Dio. La vorto „fido", en la antikva hebrea lingvo “emuna”, devenas de la vorto „aman”, t.e. solideco, firmeco. Ĝi estas fideleco. Abraham fidis al Li kaj fidis al la fideleco de Dio pri Sia promeso. La esto, kiu nin ĉirkaŭas, povas ŝajni timiga, minaca, ĝi povas ŝajni al ni mallumega forto, kaj tiam ĝi estos tia. Abraham similis aliajn nacianojn, kiuj sciis pri la demonaj fortoj, ĉirkaŭantaj la mondon, sed li ekrigardis pli supren kaj li diris: “Jes, mi iras”. “Kredis Abraham al Dio kaj tio estis kalkulita al li kiel virto” – ni legas en la Genezo. Rimarku kaj atentu: ne estas dirite, ke li kredis je Dio. Ekkredi je Dio, finfine, estas destinite por ĉiu. Sed li ekkredis al Dio, li konfidis sin al Li, li kredis, ke tiu ĉi vorto en efektiveco estas la plejsupra vorto. Li ne demandis: „Kiel mi havos idaron, se mia edzino ne povas naski?“ Li ne metis demandon: „Kiel per miaj idoj beniĝos ĉiuj gentoj kaj popoloj de la tero?“ Li nenion demandis. Li stariĝis kaj ekiris. Kaj Dio starigas kun li la unuan Interligon.

Ankoraŭ unu Interligo realiĝos post kelkaj jarcentoj en la 13a jarcento a. K. Malproksimaj posteuloj de Abraham, negranda klano, kiuj nomis sin idoj de Izrael, ekloĝis en Egiptujo. Tie ili devas toleri premadon de faraono, kaj tiam Dio sendas al ili profeton, edukitan inter la egiptoj kaj nomiĝantan egipte Moseo. Li vokas ilin iri al libero, li vokas ilin starigi kun Dio Interligon en dezerto, – ne en la riĉa Egiptujo, kie kvankam necesas labori kontraŭvole, tamen ili ĉiam estis sataj, kaj havis tegmenton kaj relativan sekurecon, sed en dezerto, kie estas nek akvo nek loĝejo, kie loĝas demonoj.

Kaj li kun granda peno levis tiujn ĉi homojn, enradikiĝintajn, morrigidajn, kaj ili iris post li kun konstanta grumblado kaj konstante rigardis malantaŭen al la domo de sklaveco. Tio ankaŭ estas eterna arketipo, ĉar ĉia homo estas sklavo de malbono, kiu en li sidas. Kaj por elŝiri sin de tie, necesas fari heroaĵon de fido kaj ekiri renkonten al la nekonateco.

Kaj jen ili alproksimiĝas al la monto Sinaj, sude de la Sinaja duoninsulo kaj tie Dio donas al ili dek ordonojn per Moseo: plena adoro al Dio, forigo de ĉiuj idoloj, konservo de unu tago dum semajno por dediĉi ĝin al Dio. Kaj ĉio alia koncernas la homajn interrilatojn.

Kian konkludon ni povas fari el tio? Tio signifas, ke laŭ la Mosea revelacio servi al Dio eblas unuavice per tio, ke oni servas al la homoj, al siaj fratoj kaj fratinoj. Moseo alportis la ordonojn sur du ŝtonaj tabuloj, la tabuloj de atesto. Kiel oni lin bildigas, vi ĉiuj verŝajne memoras laŭ reproduktaĵoj de mikel-anĝela Moseo, kiu tenas la ŝtonajn tabulojn. Kaj du ordonojn li donas kiel fundamentajn, kiujn poste Jesuo Kristo difinas kiel ĉefaj – sur ili estas bazita la Malnova Interligo: amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta forto, kaj vian proksimulon kiel vin mem. Tio estas la du ordonoj.

Kion tio signifas? Ni povas kompreni, kion signifas ami proksimulon: finfine, Dio aranĝas tiel, ke la naturo instruas al patrino ami sian infanon, al viro – ami virinon, al virino – ami viron ktp. en mallarĝa familia rondo. Kaj el tiu ĉi natura amo kreskis pli ampleksaj rilatoj, la amikaj rilatoj: oni povas ami sian patrujon, siajn samideanojn, samkredulojn. Sed kiel ami Dion? La apostoio Johano en la Nova Testamento diris: „Kiu ne amas fraton, ne amas Dion". Do, tio estas forte interligitaj ordonoj. Certe, la demando estas solvata nur en la interna kristana sperto, ĝenerale – en la interna religia sperto.

La amo al Dio komenciĝas de dankemo, ja ni estas treege sendankaj estaĵoj. Kaj kio ajn okazas en nia vivo, la bonon ni akceptas kiel decaĵon. Sed imagu por momento, ke ni ja nenion meritis el tio bona, kio estas en la vivo: nek la briletantan neĝon, nek la bluan ĉielon, nek la aŭtunan arbaron, nek la muzikajn sonojn, nek la vivon mem: la belon de la vivo, la plenon de la vivo, kiu estas donita al ni kaj kiun ni tiel malbone uzas.

Ĉu ni ofte dankas pro ĉio tio? Ĉi tie mi volas rememorigi la versaĵon de Dmitrij Mereĵkovskij, kiu skribis ĝuste pri tiu ĉi dankemo:

Mi dankas Vin, ho mia Diʼ

Pro ke al okulparo mia

Videblas l’mond’ – eterna templo Via,

La nokto, ondoj, sunradi’.

 

Vin ĉie sentas mi, Sinjor’,

Kaj en kvieta nokto pia,

Kaj en la malproksima forʼ,

Kaj en animprofundo mia.

 

Dum vivo mia Vin alpreĝas,

Per Vi mi spiras, amas Vin,

Kaj kiam mia mort’ ekreĝos –

Solviĝos mi en Via sinʼ.

 

Mi volas el la tuta koro –

Per mia viv’ laŭdadi Vin.

Pro la noktmezo kaj aŭroro,

Pro lʼvivʼ kaj mortʼ – mi dankas Vin.

Danko pro ĉio. Mi memoras pri unu ftanca verkisto, kiu en la pasinta jarcento nelonge antaŭ sia morto skribis en sia taglibro: „Mi havis belegan vivon, mi ne scias, kiun danki, sed de mia tuta animo mi dankas". Tiu ĉi sincera konfeso estas pli valora ol ajna sensaĝa indiferento. Pensu hodiaŭ pri tio. Ni povas ami la sunon, nokton, stelojn, amon, torenton, akvon, kiun ni trinkas, – ĉion, kio estas donata al ni. Pensu pri la esto, kies parto ni estas: kiom da feliĉo estas en tio, kvankam ni ne meritis tion kaj ni ĉion venenigas kaj ma1bonigas. Kies manoj do nin ĉirkaŭprenas? Jen tiam vi subite sentos, ke Dion eblas ami kaj ke en efektiveco eblas ami nur Lin. Nur Lin, ĉar ĉio, kion ni amas en la mondo kaj kiun ni amas, – ĉio tio estas per Li, en Li kaj kun Li. Tial la antikva diro pri amo al Dio estas komenco de la religio. En tiu amo estas kaj miro, kaj admiro, kaj antaŭ ĉio, – mi denove ripetas, – dankemo.

La Malnova Testamento entenas gravegan malkovron, nome ke la morala stato de la socio estas forte kunligita kun ĝia sorto, ke homo devas ne simple en revoj, sed en la reala vivo efektivigi la veron, bonon kaj justecon.

Kiam la postaj okazintaĵoj montris, kiel malfortaj kaj malindaj estas la homoj, tiam aperis profetoj – la grandaj verkintoj, kreintoj de la ĉefaj libroj de la Malnova Testamento, krom la Moseaj, kaj ili proklamis: “La Interligo estas rompita, kaj estos puno al la komunumo de la Malnova Interligo, al la Antikva Izraela Eklezio; puno, ĉar malbono naskas malbonon".

Antaŭ ĉio estas tento de idolismo. Fojfoje ni miras, kial ho moj tiel inklinis al la paganismo. Tio okazis ĉar la idolano diigis militon, fekundecon, seksumon, oron. Ĉio ĉi estis en la formo de dioj, en la formo de regantoj, kiel oni diris oriente, en la formo de baaloj, kiujn adoris la popolo. Tio restis ankaŭ nun, sed nun tio alie nomiĝas.

La profetoj elpaŝadis kontraŭ tiranismo, maljusteco, opreso kontraŭ religia formalismo, kontraŭ la ritismo, kontraŭ nacia superemo, ŝovinismo, kontraŭ militoj, kontraŭ perforto. Tial ni povas diri, ke pravis Petr Ĉaadajev, kiu skribis, ke la instruo de la profetoj ne estas io jam foririnta en la paseon, io, kion ni aprecas pro tio, ke la profetoj antaŭdiris la venon de Kristo, sed tio estas instruo, kiu plene aktualas ankaŭ hodiaŭ.

Sed la profetoj antaŭdiris ankaŭ, ke Dio starigos kun la restaĵo de la Eklezio (tio estas aparta nocio – restaĵo, t.e. tiuj, kiuj konservis fidelecon) Novan Interligon, kaj ili antaŭdiris kiel tio okazos: la volo de la Kreinto, la Regno de belo, pleneco, harmonio, simfonio de la mondo – riveliĝos per Tiu, Kiu estos vera Reĝo de la homaro, ne per venkoporta monarĥo, verŝanta sangon kaj piedpremanta kapon de malamiko, ne per diktatoro kaj tirano, sed per Tiu, Kiu venos Mem al la homoj kaj suferos per iliaj suferoj, malsanos per iliaj malsanoj kaj prenos sur Sin la pekon de la mondo. Li kvazaŭ prenos sur Sin la baton de la puno, kiu falas neeviteble sur la mondon, plenan je veneno de la malbono. Li portos sur la teron la Regnon de Dio.

Kaj jen ni estas sur la sojlo de la Nova Interligo. Vi ĉiuj scias pri la festo de Kristnasko. Tio estas la festo, kiu revivigas en nia memoro la okazintaĵon – aperon de tiu ĉi Reĝo sur la Tero. Reĝo en la antikveco nomiĝis „sanktoleito". Tiu ĉi vorto konserviĝis ankaŭ en la rusa terminaro. La termino devenas el la rito de sanktoleado. En la malproksima antikveco, kiam ĉefo, caro, profeto iris por sia servado, sur ilian kapon oni verŝis kruĉon da sanktigita oleo, da olivoleo kiu ekde malnovaj tempoj simbolis gardatecon kontraŭ la malbono, tiel diri, defendon de io bona kontraŭ ĉeesto de la malbono. Kaj reĝo nomiĝis “meleĥ”, “maŝiaĥ” aŭ, en la greka skribo, “mesio”. En la grekan tio estas tradukita kiel “Kristo”.

Tio estas la Reĝo de la Nova Interligo.

Unu el la poetoj en la antaŭa jarcento skribis sentimentalan kanteton: “Li naskiĝis ne en palaco nek en luksa domo, tie ne videblis oro, kie Li vindite kuŝis”.

La Kristnasko mem okazas inter kompatindaj cirkonstancoj. Li naskiĝis en la malantaŭaĵo de domo, tie, kie troviĝas brutoj, kaj oni vidas Lin ne en lulilo, sed en manĝujo por brutoj. Kristo venas ne kiel instruanto plenrajtigita de la tiutempaj aŭtoritatuloj, ne kiel konkeranto, ne kiel pastro, ne kiel filozofo ĉirkaŭita de saĝaj lernantoj. Li venas al la homoj kiel simpla popolano, ĉarpentisto el provinco. Li kaŝas sian sekreton kaj malfermas ĝin nur al tiuj, kiuj ekvidis lin kaj ekkonis en Li la Dian ĉeeston.

Por kio ĉio ĉi necesis? Por kio tio necesas ankaŭ nun? Por ke homo akceptu Lin libere, memvole. Por ke estu nenia perforto super la spirito kaj konscienco de la homoj. Dio-fulmoĵetanto, Dio-potencegulo, en iu rilato estas projekcio de niaj kaŝitaj revoj, nia subkonscio. Kiam ni volas havi tian majstron, en ni loĝas sklavo, kiu serĉas fortan manon. Kaj mi vidas alian manon – la mano de Kristo estas trabatita kaj najlita al kruco. En Li estas neniaj projekcioj de niaj revoj. Li kvazaŭ akceptis en Sia sorto la tutan amarecon de homa ekzisto: kaj laboro, kaj nekompreno de la proksimuloj, kaj la amaro de forlaseco, kaj la perfido, maljusta juĝo, turmento kaj morto. Ĉio. Li kvazaŭ venis kaj profundiĝis ĝis la fundo de nia ekzistado, kaj alvokis al Si tiujn, kiuj povis Lin diveni, vidi la fajreron inter la mallumo.

„La lumo brilas en la mallumo“ – diras al ni la apostolo Johano. La evangelia lumo brilas en la mallumo: Tio estas la dua interligo. La unua interligo, la antikva, estis starigita kun Abrahamo kaj Moseo. La Nova Interligo estas starigita dum la Sankta Vespermanĝo.

Denove ni vidas: Kristo estas jam en plene senglora stato Ne templo, ne solena salono, sed malluma ĉambro, kie ĉe lampoj kolektiĝis la disĉiploj. Kaj Kristo faras misteran riton. Pano kaj vino estas antaŭ Li. La Nova Testamento, la interligo de koro, la interligo de amo, la interligo estis efektivigita kaj ĝi daŭre vivias ĝis nun.

Ni vivas dum malfacila, sed bonega erao de la NovaTesta mento. Kristo kunligis la ĉielon kaj la teron, tial Li estas “unu Sinjoro". Jesuo estas Lia tera nomo. Kristo signifas Reĝo, Reĝo de nia koro, Reĝo de venonta mondo, Reĝo, kiu starigis sian evangelion kontraŭ ĉiuj regnoj de la mondo. Kaj Li apartenas al la Ĉielo, kvankam Li venis sur la teron. Tial ni nomas Lin Filo de Dio.

„Filo" en la biblia lingvo signifas apartenon. Li apartenas al la dieco. Li estas samtempe nia frato kaj nia Dio.

La grandegaj spacoj de la universo, la senfinaj nigraj senfundaĵoj de la kosmo, misteraj procezoj, kiuj okazas en akvoguto kaj en atomo, ĉio ĉi estas en la manoj de la nevidebla Kreinto.

Kaj antaŭ Li staras ni.

Por ke ni aŭdu Lian voĉon, Li devas iĝi unu el ni, eniri en la homan mondon. Kaj Li malfermis al ni grandegan misteron. Lia saĝeco kaj potenco maifermiĝis en la naturo kaj la kreaĵaro. Per Jesuo Kristo kaj per Liaj antaŭirantoj – la profetoj – malfermiĝis Lia volo. Lia volo estas en tio, ke homo lernu ami, lemu malfermi sian koron, lernu servadon.

En la naturo, en la kreaĵaro ni tion ne trovos. Sed ni trovos tion en la vorto de Dio, en la Sankta Skribo, en la du Testamentoj, kiuj montras al ni malfacilan homan vojon el tremo, admiro, timo, kontraŭemo, lukto – al akcepto.

La akcepto okazis. Tio estas solena momento. Apud la urbo Cezareo Filipa Kristo iras kun la disĉiploj. Li rezignas la popolamason, kiu volis proklami Lin reĝo. Li iĝis vagulo en fremdaj lokoj. Kaj jen Li iras laca, Lia mantelo estas polvokovrita. Li iras survoje, kaj silentas la disĉiploj en timo, en nekompreno, nur profunda amo ĉenas ilin al Li. Sed en la sama momento ili ne povas ne demandi sin: kial Li rezignis la admirantan popolamason, kial Li ne ekestris militiron kontraŭ la paganoj, kial Li ne renversis la jugon de la tiranismo? Kial ne faris tion li, Kiu povis fari miraklojn?

Sed Li silentas pri Si kaj poste Li demandas ilin kvazaŭ nerekte: „Kiu, diras la homoj, ke Mi estas?" Ili diras: profeto, eble eĉ, reviviĝinta profeto, profeto veninta el la pasintaĵo. Kaj tiam Li demandas ilin: “Kaj vi kiel opinias, Kiu Mi estas?" Kaj Petro diras: „Vi estas Kristo, la Filo de Dio Vivanta”.

Kaj la Sinjoro respondis al li: „Feliĉa vi estas, Simono Petro, ĉar ne karno tion malkaŝis al vi, sed la Patro ĉiela. Vi estas Petro (ŝtono, roko), kaj sur ĉi tiu roko Mi konstruos Mian Eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin“.

Kiam Petro prononcis la vortojn? Ne en la momento de la tera sukceso de la Savinto, sed en la momento, kiam Li kvazaŭ plene fiaskis, kiam nenion oni povus atendi, kiam Li estas preskaŭ ekzilita. Ĝuste tiam Petro ekvidis en tiu Vaganto, Forpelito iranta laŭ la vojo, Kriston – la Filon de Dio Vivanta.

Tio estis ago de libero, ago de elekto, ago de kredo, ago de fideleco. Ĝuste sur tio staras la „Simbolo de la Kredo", kaj tiu ĉi ĝia parto estas ĉefa por ni, ĉar Dion, la Kreinton oni adoras ankaŭ en aliaj religioj, kaj la muzulmanoj, kaj la judaistoj, kaj multaj aliaj. Sed por ni ekzistas la revelacio de Dio en Jesuo Kristo, kiu forestas en ia ajn religio.

Ĉiam necesas memori, ke en ĉiuj kredoj estas bonega arto kaj muziko, sonoriloj kaj rozarioj, kaj ritoj, kaj filozofio kaj teologio. Sed Kristo estas nur ĉe ni. Kaj tial ne hazarde ni ĉiuj, pli ol miliardo da homoj, nomiĝas kristanoj. Poste la „Simbolo de la Kredo" enkondukos nin pli profunde en la Misteron de Jesuo. Pri tio ni parolos sekvontfoje.

Dankon.

 

 


[1] Tio estas paŭsaĵo el la slavona lingvo. La koncerna slavona vorto estas sinonimo de “Ĉiopova”.

[2] Laŭ la hebrea nombrado – la 104a psalmo (verso 29).

 

Tradukinto: