Paradizo kaj infero laŭ la ortodoksa tradicio

-A +A
Fako: 

La antaŭlasta dimanĉo antaŭ la komenco de la Granda Fasto estas konsekrita al la memoro de la Dua alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo. La fakto, ke ni „rememoras“ ĉi tiun okazaĵon, konfirmas, ke la Eklezio kiel la Korpo de Kristo en sia liturgia vivo travivadas la Duan alvenon de Kristo kiel „realecon“ kaj ne kiel ion historie atendotan. Tio estas pro la kialo, ke dum la servado de la sankta Eŭĥaristio ni jam transiras al la ĉiela regno, en metahistorion. Per ĉi tiu perspektivo endas ankaŭ pritrakti la temon de paradizo kaj infero, se ni volas fari tion laŭ la ortodoksa vidpunkto.

En la 25a ĉapitro de la evangelio laŭ Mateo oni parolas pri „regno“ kaj pri „eterna fajro“. En la parto legata je la menciita dimanĉo, la „regno“ indikas la de Dio destinitan celon de la homo. La „fajro“ estas „preparita“ por diablo kaj liaj anĝeloj (dajmonoj), ne pro tio, ke volas tion Dio, sed pro tio, ke ili ne pentas. La „regno“ estas laŭ la Dia volo preparita por kredantoj. La „regno“ (do nekreita Gloro) indikas paradizon, la „fajro“ (eterna) indikas inferon (Mat 25,46). En la komenco de la historio la Dio venigas la homon en la paradizon, en la komunumon kun Lia nekreita Graco. Je la fino de la historio la homo kontraŭstaras la paradizon kaj inferon. Kion tio signifas, ni vidos poste. Antaŭe ni tamen diru, ke temas pri tute centra temo de nia kredo, bazangula ŝtono de kristanismo kiel Ortodoksismo.

1. En la Nova Testamento oni ofte parolas pri la paradizo kaj pri la infero. En Luk 23,43 Kristo diras al krimulo: „Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.“ Pri la paradizo parolas ankaŭ la krimulo mem en la 42a verso: „Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.“ Laŭ Teofilakto la Bulgara tio signifas, ke „la krimulo estas en paradizo, do en la regno“ (PG 123,1106). S-a Paŭlo konfesas, ke ankoraŭ dum sia vivo „li estis eklevita en Paradizon, kaj aŭdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli“ (2Kor 12, 3-4). En Apokalipso ni legas: „Al la venkanto mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.“ (Apok 2,7). Areto la Cesarea al tio diras: „La paradizo ĉi tie indikas la eternan kaj beatan vivon.“ (PG 106,529). La paradizo – la eterna vivo – la regno de Dio indikas la samon.

Eldiroj pri la infero: „Ĉi tiuj foriros en eternan punon...“ (Mat 25,46); „For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron...“ (Mat 25,41); „kiu diros (al sia frato): Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro.“ (Mat 5,22); „...timo havas turmentegon“ (1Joh 4,18). Ĉiuj ĉi la lokoj referencas al tio, kion ni komprenas per la nocio „infero“.

2. La paradizo kaj la infero ne estas du diversaj lokoj. Tia interpretado enkondukas nin en paganismon. Temas pri du diversaj statoj, kiuj eliras el la sama nekreita fonto, sed estas travivataj kiel du diversaj spertoj. Aŭ pli bone dirite temas pri la sama sperto, kiun ĉiu homo travivas diverse, depende de siaj internaj kondiĉoj. La sperto estas vidado de Kristo en nekreita Lumo de Lia Dieco, de Lia Gloro. Komencante per la Dua alveno de Kristo ĉiuj homoj dum la tuta eterneco vidos Kriston en Lia nekreita Lumo. Kaj tiam okazos tio, pri kio oni parolas en la Evangelio laŭ Johano: „Kaj eliros la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo.“ (Joh 5,29). Antaŭ Kristo la homoj dividiĝos je ŝafoj kaj lupoj, je tiuj dekstre kaj je tiuj maldekstre. Do la homaro dividiĝos je du grupoj. La homoj en la unua grupo vidos Kriston kiel paradizon, dum la homoj en la dua grupo vidos Kriston kiel inferon („Ĉar nia Dio estas fajro konsumanta“ Hebr 12,29).

Paradizo kaj infero indikas la saman realecon. Tio videblas sur la ikono de la Dua alveno. Ĉi tie estas bildigita Kristo, el kiu eliras du flamoj. El unu flanko de Kristo eliras rivero de brila, oreca lumo, en kies supra parto estas sanktuloj. El la dua flanko eliras fajra rivero, en kies malsupra parto estas dajmonoj kaj nepentuloj. Pro tio estas pri Kristo dirite, ke „jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj“ (Luk 2,34). Por tiuj, kiuj Lin akceptis kaj sekvis de Li proponitan vojon de kuracado de koro, Li iĝas resurekto por la eterna vivo. Sed por tiuj, kiuj Lin rifuzis, Li iĝas falo kaj infero.

Atesto de ekleziaj Patroj: S-a Johano Klimako skribas, ke la nekreita Lumo de Kristo estas „fajro komsumanta kaj lumo lumiganta“. S-a Gregorio Palama al la sama temo rimarkas: „Li, liadire, baptos nin en Sankta Spirito kaj fajro. Tiel estas indikata kaj agado, kiu alportas iluminiĝon, kaj agado, kiu alportas suferon. Ĉiu homo analogie al sia stato, akceptas aŭ la unuan aŭ la duan.“ (Ε.Π.Ε. ΙΙ, 498). En alia loko li mencias pri Lumo de Kristo: „Kvankam ĉiuj partoprenas la ununuran kaj saman realecon (Lumon de Kristo), ne ĉiuj partoprenas ĝin per la sama maniero, sed per la diversa maniero...“ (Eldono P. Christou, parto II, p.145).

El tio evidentiĝas, ke la paradizo kaj la infero ne estas simple premio aŭ puno (kondamno), sed maniero, per kiu ni ĉiuj spertas la vidadon de Kristo depende de la stato de nia koro. La Dio memkompreneble ne punas, kvankam el pedagogiaj kialoj oni parolas en Biblio pri punado. Sed ju pli la homo spiritiĝas, des pli bone komprenas la lingvon de Skribo kaj nia Tradicio. La spirita stato, en kiu ni troviĝas (pura/malpura, pentanta/nepentanta) decidas pri tio, ĉu ni akceptadas la Lumon de Kristo kiel paradizon aŭ inferon.

3. Antropologia problemo en Ortodoksismo estas la demando, kion fari por tio, ke la homo en eterneco vidu Kriston kiel paradizon kaj ne kiel inferon. Do kion fari, ke la homo partoprenu ĉielan kaj eternan „Regnon“. Ĉi tie montriĝas la diferenco inter kristanismo, do Ortodoksismo, kaj aliaj religioj. Ili promesas iun „beatecon“, kaj nome post la morto. En Ortodoksismo ne temas pri beateco, sed kuracigo de malsano de religio, kiel senĉese akcentas p. J. Romanidis. Ni povas diri, de Ortodoksismo estas malsanulejo (S-a Johano la Orbuŝa parolas pri spirita kuracejo), kiu al homoj alportas la kuracigeblon de koro (purigon), progreson al „iluminiĝo“ per la Sankta Spirito kaj fine akiron de „diigo“, kio estas la ununura kaj fina celo de homo. Tiu ĉi vojo, kiun tre profunde priskribis p. J. Romanidis kaj metropolito Hierotheos Vlachos, estas la kuracado de homo, kiun pasas ĉiuj niaj sanktuloj.

La vivo en la korpo de Kristo (Eklezio) havas ĝuste tiun signifon. Tio estas la senco de ekzistado de la Eklezio. Al tio direktas la tuta sava ago de Kristo. S-a Gregorio Palama diras, ke la antaŭeterna Dia volo estas, ke homo en si akceptu la grandecon de Dia Regno, nome li diigu. Tio estas la celo de kreaĵo. Kaj li daŭras: „Tiel la Dia providenco konsiderante ĉi tiun celon saĝege decidis pri dia kaj neelparolebla malpleniĝo (dum la Enkorpiĝo), pri Dihoma vivo (de Kristo), pri saviga suferado kaj pri ĉiuj ceteraj misteroj.“ (Homilio IV, Pri la Dua alveno de Kristo)

4. Sed ne ĉiuj homoj akceptas la proponon de Kristo, kaj pro tio ne ĉiuj partoprenas per la sama maniero Lian nekreitan Gloron. Tio al ni klarigas parabolo pri Lazaro kaj riĉulo (Luk 16a ĉap.). Homo rifuzas la inviton de Kristo, iĝas malamiko de Dio kaj kondamnas la de Kristo alportitan savon (tio estas blasfemo kontraŭ la Sankta Spirito, ĉar en la Sankta Spirito ni akceptas inviton de Kristo). Tio estas tiuj, kiuj estas en tropario de la menciita festo nomataj kiel „neniam pentantaj“. S-a Johano la Orbuŝa rimarkas, ke Dio neniam koleriĝas. Tio estas ni, kiuj stariĝas kontraŭ Li malamike, kiuj rifuzas Lin. Nepentanta homo similigas sin al dajmonoj, ĉar li mem decidiĝas tiel. La Dio volas nenion tian. S-a Gregorio Palama diras: „...tio ne estas la antaŭeterna Dia volo, por tio Li ne kreis nin, por ni ne estas preparita la fajro. La neestingebla fajro estis bruligita por dajmonoj kun ilia neŝaĝebla firmigo en malbono. Nia nepenteco similigas nin al ili.“ Aliloke li diras: „Komuna kunvivado kun malbonaj dajmonoj estas libervola.“ Temas do pri libera decidiĝo de homo.

Kaj la riĉulo, kaj Lazaro vidas la saman realecon – Dion en Sia nekreita Lumo. Ankaŭ la riĉulo akiras ekkonon de Vero, vidadon de Kristo, sed li ne povas partopreni ĝin sammaniere kiel Lazaro. Lazaro per la vidado de Kristo akceptas konsolon. Por la riĉulo la sama vidado estas torturado kaj suferado. La vortoj de Kristo „ili havas Moseon kaj profetojn“ signifas, ke por ni ne ekzistas elturniĝo. Ĉar ekzistas sanktuloj, kiuj spertis diigon kaj invitas nin sekvi la ekzemplon de ilia vivo kaj akiri diigon samkiel ili. Do tiuj, kiuj travivados suferadon kiel la riĉulo, ne havas pardonon.

Nia teniĝo al proksimulo malkovras nian internan mondon, kaj pro tio ĝi estas ankaŭ kriterio dum la Lasta juĝo (Mat 25a ĉap.). Tamen tio ne signifas, ke la kredo estas pretervidata, ke nia fideleco al Kristo ne gravas. Male ĝi estas supozata, ĉar tio, ĉu ni havas Dion en si aŭ ne, senteblas el nia teniĝo al aliuloj. La unuaj tri dimanĉoj de Fasta triodo specialiĝas je nia rilato al aliaj homoj. Je la unua dimanĉo (De farizeo kaj doganisto) farizeo (ŝajne pia) sin mem senkulpigas (sanktigas) kaj rifuzas doganiston. Je la dua dimanĉo (De prodigema filo) estas pli aĝa frato (ripeto de farizea tipo de pieco) ĉagrenita el la reveno de sia frato. Ankaŭ li estas unuavide pia. Sed temas pri malsana pieco, kiu ne naskas amon. Je la tria dimanĉo (De la Lasta juĝo) ĉi tiu teniĝo al proksimulo troviĝas antaŭ la juĝa instanco de Kristo kaj iĝas kriterio de la eterna vivo.

5. Sperto de paradizo/infero superas kaj racian kaj sensan flankon de homo. Temas pri nekreita, ne kreita realeco. Okcidenta kristanismo elpensis miton pri tio, ke kaj la paradizo, kaj la infero estas kreitaj realecoj. Konvinko, ke tiuj, kiuj spertos je la eterneco suferon, ne vidos Dion, ke spertos Dian neĉeeston, ke ili estos malproksime de Dio, estas mito. Same je la Okcidento oni eksplikadis neestingeblan fajron kiel kreitan (ekz. Dante). Male la ortodoksa tradicio restas fidela al Skribo kaj asertas, ke ankaŭ en la infero ili vidos Dion (kiel la riĉulo el la parabolo), sed kiel „la fajron konsumantan“. Skolastika teologio eksplikadis inferon kiel punon kaj kiel senebligon vidi la Dian esencon. Sed el la vidpunkto de Biblio kaj patristika tradicio estas la infero malsukceso kaj rifuzo de homo kunlabori kun Dia Graco kun la celo akiri „lumigantan“ vidadon de Dio (paradizon) kaj akiron de malegoisma amo (1Reĝ 13,8 amo, kiu ne serĉas propran profiton). El la menciitaĵo evidentiĝas, ke ni ne povas paroli pri la neĉeesto de Dio, sed nur pri la ĉeesto de Dio. Kaj tial la Dua alveno de Kristo estas konsterniga (en la menciita dimanĉo en unu tropario oni kantas: „Ho kiel konsterniga horo tio tiam estos...“). Temas pri nemalkonfirmiga realeco, al kiu Ortodoksismo ĉiam turniĝas („mi atendas la releviĝon de la mortintoj“).

Troviĝantuloj en la loko de suferado, do tiuj, kiuj havas obstinan koron kiel farizeoj (Mar 3,5: „ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro“) eterne vidas fajron kiel savon! Ĉar ilia stato ne permesas alian tipon de savo. Ankaŭ ili atingas sian finfaron, sed la finfaro de ilia vojo estas sufero. Savo por ili estas sufero, ĉar en sia vivo sopiris nur pri bonfarto. La riĉulo en la parabolo „dum sia vivo ricevis siajn bonaĵojn“. Male Lazaro trapasis sen grumblado ĉion malbonan.

Pri tio parolas ankaŭ S-a Paŭlo en 1Kor 3,13-15: „La fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas. Se restos ies laboraĵo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon. Se ies laboraĵo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem saviĝos; tamen kiel tra fajro.“ Kaj justuloj, kaj nepentuloj trairos nekreitan „fajron“ de Dia ĉeesto. Sed iu trairos sendamaĝe, dum alia estas brulvundita, fajras. Li ja estas „savita“, sed tiel, kiel se iu trairas fajron kaj ne mortos. Euthymios Zigavinos (11a jc.) al tio aldonas: „Dio estas fajro, kiu la puran konsekras kaj lumigas, sed la malpuran bruligas kaj mallumigas.“ Teodorito el Kiro eksplikas la verson el 1Kor 3,15 „sed li mem saviĝos; tamen kiel tra fajro“ per jena maniero: „Tio similas al tio, kiel se iu trairas fajron. Se li havas taŭgan ŝirmilon, li ne brulvundiĝos. Malkaze li ja trairos, li estos savita, sed kun brulvundoj.

La fajro de eterna sufero do havas nenion komunan kun latina puriĝejo. Temas nek pri kreita fajro, nek puno, nek pri iu meza stato. Tia koncepto egalas al transdono de respondeco al Dio. Ĉiu respondeco estas nia, nome kaj en akcepto, kaj en rifuzo de de Dio proponita savo (kuracado). „Spirita morto“ estas vidado de nekreita Lumo, de Dia Gloro, kiel fajro. S-a Johano la Orbuŝa en la 9a homilio pri la letero al korintanoj rimarkas: „...la suferado estas eterna, pekuloj estos kondamnitaj al la eterna suferado... La vortoj 'laboraĵo al li bruligos, li suferos damaĝon' signifas, ke ĝi ne eltenos la forton, ardon, de fajro.“ Kaj daŭras: „Sed li mem ne perdiĝos, li ne estos neniigita kiel lia laboraĵo, sed li restos en la fajro. Kaj ĉi tiun realecon Apostolo nomas savo, kaj pro tio li almetis: 'sed kiel tra fajro' … Same kiel ni kutimas diri pri materialo, kiu ne forbrulas en fajro, ke ĝi estis savita de fajro.

Skolastikaj interpretoj, kiuj per Dante transiris en nian (grekan) spacon, alportas kun si sekvojn, kiuj enkondukas nin en paganajn opiniojn. Ekzemple la opinio, ke la diferenco inter la paradizo kaj la infero estas diferenco de du diversaj lokoj (geografie). Tio estas kaŭzita per tio, ke oni ne diferencas inter nekreita kaj kreita. Aŭ la opinio, kiu neadas la eternecon de la suferado helpe de ideo „apokatastasis“ aŭ „bona“ Dio (Bon Dieu). La Dio estas vere „bona“ (Mat 8,17), Li ja alportas savon al ĉiuj. „Li volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj...“ (1Tim 2,4) Sed konsternigaj estas la vortoj de Kristo, kiuj sonas dum entombigo: „Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi aŭdas, tiel mi juĝas; kaj mia juĝo estas justa...“ (Joh 5,30) Elpensita estas ankaŭ la ideo de „juĝo de Dio“, kiu estas aplikata al ĉi tiu afero. Fine ĉion oni imputas al Dio (Dio savas, Dio kondamnas), sen konsideri „nian kunagadon“ kiel faktoron de nia savo. La savo eblas nur kadre de homa kunlaboro kun Dia Graco. S-a Johano la Orbuŝa al tio rimarkas: „Preskaŭ ĉio estas je Dio, je ni restis io pita.“ To „pita“ restinta je ni, estas la akcepto de invito de Dio. La krimulo sur la kruco estis savita tiel, ke kiel la ŝlosilon de savo uzis vortojn „memoru min...“. Pagana estas ankaŭ la interpreto de Dio koleriĝanta kontraŭ pekulo. Kiel ni vidis ĉe S-a Johano la Orbuŝa, „Dio neniam koleriĝas“. Temas pri laŭleĝeca interpreto de Dio, kiu gvidas al kompreno de epitimio ĉe pekkonfeso kiel puno kaj ne kiel kuracilo.

6. Sekreto de paradizo/infero estas spertata en la vivo de Eklezio jam dum ĉi tiu mondo. En sanktaj Sakramentoj realiĝas partopreno de kredanto ĉe Dia Graco. Precipe en la sankta Eŭĥaristio la nekreita realeco, kumunumo kun Dio, iĝas interne de ni aŭ la paradizo aŭ la infero – depende de nia stato. Ĉefe la partopreno ĉe la sankta Eŭĥaristio iĝas partopreno ĉe paradizo aŭ infero jam en ĉi tiu vivo. Tial ni en preĝoj legataj antaŭ la sankta komunio petas, ke la sanktaj donacoj estu nek „al juĝo, nek al kondamno, nek al eterna sufero“. Pro tio estas nia partopreno ĉe la sankta Eŭĥaristio kunigita kun nia tuta spirita vojo. Se ni venas al la sankta komunio malpuraj kaj nepentantaj, ni estas forbruligataj. Ĉar la sankta Eŭĥaristio iĝas en ni „sufero“ kaj „spirita morto“. Memkompreneble ne tial, ke ĝi transformiĝas je tio, sed pro tio, ke nia stato de malpureco ne kapablas akcepti ĝin kiel „paradizon“. El la vidpunkto de tio, ke la Eŭĥaristio estas nomata medikamento de senmorteco (S-a Ignatio la Antioĥia, 2a jc.), okazas kun ĝi tio, kio okazas kun ĉiu medikamento. Se nia organismo ne kapablas akcepti certan medikamenton, ĝia aplikado ne agas kuracige, sed male – ĝi povas mortigi. Memkompreneble ne kulpas la medikamento, sed la stato de nia organismo. Ĉi tie endas rimarki, ke se ni ne komprenas kristanismon kiel kuracan metodon kaj la sanktajn Sakramentojn kiel spiritajn medikamentojn, la kristanismon li religiigas, alivorte – ni paganismigas ĝin. Malfeliĉe tio okazadas tre ofte, se ni komprenas kristanismon kiel „religion“.

Nia vivo en ĉi tiu mondo estas mezurita el la perspektivo de duopo paradizo/infero. Kristo rekomendas al ni: „Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.“ (Mat 6,33). S-a Basilo la Granda en sia Alvoko al junularo nin certigas, ke „ĉion, kion ni faras, ni faras por la preparo por la eterna vivo“ (3a ĉap.). Nia vivo devas esti senĉesa preparo por partopreno en „paradizo“, do por komunumo kun nekreitaĵo (vidu Joh 7,13). Kaj tio komenciĝas jam en ĉi tiu mondo. Tial S-a Paŭlo diras: „Jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo!“ (2Kor 6,2).

Ĉiu momento de nia vivo havas sencon por nia savo. Aŭ ni akiradas eternecon, eternan komunumon kun Dio, aŭ ni perdas ĝin. Tial ankaŭ orientaj religioj parolantaj pri reinkarnacio estas al homo maljustaj. Transferas la bazan demandon en aliajn (memkompreneble neekzistantajn) vivojn. Sed ekzistas nur unu vivo, dum kiu ni aŭ trovas savon, aŭ ni perdiĝas. Tial ankaŭ S-a Basilo daŭras ĉi-vorte: „...ni diras, ke ĉion kontribuantan al la eterna vivo, oni devas tutforte ami kaj atingi. Male ĉion negvidantan al ĝi oni devas pretervidi kiel senvaloran.“ Tia estas la kriterio de la kristana vivo. Kristano senĉese decidiĝas por tio, kio kontribuas al lia savo. En ĉi tiu vivo ni akiras paradizon, aŭ ni perdas ĝin kaj finas en la loko de suferado. Tial diras S-a Johano: „Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio.“ (Joh 3,18)

Tasko de la Eklezio ne estas sendi homojn en paradizon aŭ en inferon, sed prepari ilin por la Lasta juĝo. Laboraĵo de spiritaj patroj estas kuraciga kaj ne moraliga en la monda senco. La esenco de vivo en Kristo estas konservata en monaĥejoj, memkompreneble se ili obeas ortodoksan, do patristikan, vivmanieron. Celo de la kuracado, kiun en la mondon alportas la Eklezio, ne estas produktado de „utilaj“ civitanoj, sed de civitanoj de ĉiela (nekreita) regno. Tio estas konfesantoj, martiroj, pravaj kristanoj, sanktuloj.

Tio ankaŭ estas kriterio de nia misio. Kien ni la homojn invitas? Ĉu en la Eklezion-kuracigejon aŭ en ideologion kun la nomo kristanismo? Anstataŭ kuracado ni klopodas havigi lokon en „paradizo“. Tial ni zorgas pri ceremonioj kaj ne pri kuracado. Memkompreneble tio ne signifas, ke ni rifuzas ceremoniojn. Sed sen asketado (asketa vivo, kuraciga praktikado) la diservoj ne povas konsekrigi nin. Tiukaze la Graco, kiun ni el la diservoj akiras, restas en ni neaktiva. Ortodoksio ne promesas al homoj, ke ĝi sendos ilin ien en la paradizon aŭ en la inferon. Sed ĝi povas, kiel videblas kaze de sendifektaj kaj miraklofaraj relikvioj de sanktuloj (sendifekteco=diigo), prepari homon por tio, ke li en eterneco vidu la nekreitan Gracon de Kristo kiel paradizon kaj ne kiel inferon.

Tradukinto: