Konstruaĵoj de la Sergio-lavro

-A +A
La sankta Sergio

La sankta Sergio, la fondinto de la Lavro, estis naskita en 1314 en pia familio de Rostovaj bojaroj kaj baptita je nomo Varfolomej (Bartolomeo). La strebo al la asketismo aperis ĉe li tre frue. Post la morto de la gepatroj en 1337, estante 23-jara, li kun sia frato Stefan foriris, serĉante solecon, en densan arbarejon apud Radoneĵ kaj tie sur altaĵeto ĉarpentis ĉelon kaj malgrandan preĝejon je gloro de la Vivodona Triunuo.

La vivo en la sovaĝa arbaro estis tre malfacila. Stefan, ne povante toleri la suferojn, foriris al Moskvo, sed Bartolomeo restis en la senhomejo, plene esperante je Dio. Ĉirkaŭ 2 jaroj li asketadis en penoj kaj rigoraĵoj de abstino kaj preĝo. Monaĥiĝinte kun nomo Sergio li intensigis siajn spiritajn kaj korpajn penojn. Iom post iom, eksciante pri la severe virta vivo de Sergio, al li venadis aliaj monaĥoj, same soifantaj pri la penoj de asketismo. Poste ankaŭ kamparanoj ekis venadi al li por konsilo kaj beno kaj ekloĝadis apude. Tion efikis ankaŭ la suferplenaj historiaj cirkonstancoj de la mongolotatara jugo, kiuj igis la homojn fuĝi en la sovaĝejojn. Tiel formiĝadis la monaĥejo kaj la ĉirkaŭa setlejo.

Kiam la sankta Sergio iĝis abato de la novaperinta monaĥejo, li ne forlasis sian rigoran vivmanieron. Lia disĉiplo kaj hagiografo Epifanij Premudryj (Epiphanius la Saĝega) rakontas pri tio, ke li, plenumante la ordonon de Kristo, diligente servis al la fratoj kiel "aĉetita sklavo". Li mem konstruis por la monaĥoj tri aŭ kvar ĉelojn, kune kun aliaj li muelis grenon, bakis panon, portadis akvon el fonto. Laborante li edukis la laboremon ankaŭ en la fratoj. Per la propra ekzemplo li instruis ilin ankaŭ pri humilo kaj toleremo.

La sankta Nikon

Pro la preĝoj de la sankta Sergio okazadis multenombraj mirakloj kaj saniĝoj. Iom post iom famo pri li disvastiĝis tra la tuta Rusio, de ĉie venadis al li pilgrimantoj kaj suferantoj por ricevi konsolon. Ankoraŭ dum la vivo oni konsideris lin sankta.

Komencinte ĉe dekduo da unuaj monaĥoj, la monaĥejo de la sankta Sergio kun paso de tempo kreskis, akceptante ĉiam novajn liajn disĉiplojn kaj sekvantojn, inter kiuj estas ĉirkaŭ 70 kanonizitaj sanktuloj. Ili fondis en la Centra kaj Nordorienta Rusio ĉirkaŭ 50 monaĥejojn, kiuj fariĝis fontoj de la kristana virto kaj spirita klerigado.

En la jaro 1380 la moskva princo Demetrio la Dona venis en la Triunuo-monaĥejon al la sankta Sergio, ke tiu benu lin al decida batalo por la ortodoksa kredo kaj liberigo de la Patrolando el sub la tataromongola jugo, kiu premegis Rusion ekde XIII jc. Ricevinte la petitan benon, la princo Demetrio la 8-an de septembro 1380 atingis gloran venkon sur "Kulikovo Pole" (Kalidra Kampo) super la tataraj hordoj, estritaj de la ĥano Mamaj. Ekde tiu tempo la Moskvaj princoj prenis la Triunuoklostron sub sian apartan protekton.

La sankta Sergio forpasis la 8-an de oktobro (25-an de septembro laŭ la Julia kalendaro) 1392.

Post li abatiĝis la sankta Nikon (1355 - 1426). Li venis en la Triunuoklostron tute juna, tial la sankta Sergio sendis lin lernocele al sia disĉiplo Afanasij (Atanazio) en Serpuĥov-Vysotskij-monaĥejon. Post du jaroj, en 1375, Nikon revenis al la Triunuoklostro. Komence Sergio faris lin sia ĉelservisto kaj helpanto en la monaĥejaj aferoj, kaj kiam, duonjaron antaŭ sia morto, li ekvolis izole ŝlosi sin en ĉelo, li transdonis al li la estradon de la monaĥejo.

Maldekstre: Triunuokirko, Nikon-kapelo kaj la pavilono de Serapion

Al la abato Nikon estis destinite rekonstrui la monaĥejon post ĝia forbruligo en 1408 far la tataroj, estritaj de la ĥano Edigej. Dum lia abatado, julie de la 1422a jaro, estis trovita malputra relikvo de la sankta Sergio, kaj ĝis 1425 estis konstruita la Triunuo-kirko, kiun pripentris la famaj ikonografoj Andreo Rublev kaj Danielo la Nigra.

La sankta Nikon forpasis en 1426. Super lia tombo, ĉe la suda muro de la Triunuo-kirko, en 1548 estis konstruita preĝejo je lia nomo, kiun oni poste rekonstruis en 1623. De la okcidenta flanko la preĝejon senpere ĉeas la tiel nomata "Pavilono de Serapion", kiu estis starigita en la 1559a jaro super tombo de la sankta arkiepiskopo Novgoroda Serapion.

Sub caro Johano la Terura kaj lia filo Teodoro estis konstruita la Endormiĝo-kirko (1559-1589) laŭ la modelo de la samtitola kirko en la Moskva Kremlo. La murojn, volbojn kaj kolonojn de la kirko kovras pentraĵaro laŭ la temoj de la sankta historio. La plejmulto de la freskoj prezentas eventojn, ligitajn kun la Endormiĝo de la Dipatrino. La kolonoj estas ornamitaj per bildoj de honorataj sanktuloj: asketoj, martiroj, kredfidelaj princoj. La belegaj pentraĵoj de la kirko estis faritaj en la 1684a jaro de jaroslavlaj kaj lokaj ikonografoj nur dum 100 tagoj. La komuna areo de la freskoj estas 500 m².

La Endormiĝo-kirko

La kvinnivela ikonostazo konsistas el 76 ikonoj XVI-XVII-jarcentaj. En ĝia kreo partoprenis la cara pentristo Simon Uŝakov. La supra farba tavolo sur kelkaj ikonoj estas datata tamen je la XIX-a jarcento.

En 1476 arkitektoj el Pskov, invititaj tiutempe por labori en la Moskva Kremlo, masonis preĝejon je gloro de la malsupreniro de la Sankta Spirito sur la apostolojn (Pentekostokirko) -

La Pentekostokirko

sur la loko de la ligna Triunuo-preĝejo, kiun en 1412 konstruis la sankta Nikon. Ili interplektis en sia konstruaĵo la trajtojn de la pskova kaj moskva arkitekturo. Sub la kupolo de la Pentekostokirko ili situigis malfermitan sonorilejon. En 1608-1610, dum sieĝo de la monaĥejo far la pola armeo, la Pentekostokirko estis uzata kiel vaĉa turo.

 

La Pentekostokirko kaj la Triunuo-kirko formas ensemblon. La ekstera ornamo de la Pentekostokirko similas tiun de la kirko, kaj kvankam ĝiaj proporcioj estas iom aliaj kaj ĝi ŝajnas esti pli alta, la dekomenca alteco de ambaŭ estas egala.

La freskoj en la Pentekostokirko estis faritaj en 1655, sed meze de la XIX-a jc oni forbatis ilin kaj anstataŭigis per olepentraĵoj. En la kirko ripozas en paco relikvo de la sankta Maksimo Greko (+1556), kiu en 1518 venis en Rusion de Afono por traduki ruslingven grekajn diservajn librojn.

Ĉar ĝis la fino de la XVII-a jc la kvanto de la frataro rimarkinde kreskis, la malnova refektorio ne plu povis kontentigi la bezonojn de la monaĥejo. Anstataŭ ĝi laŭ ukazo de Petro I en la 1686-1692aj jaroj estis masonita nova refektorio kun preĝejo je honoro de la sankta Sergio.

La refektoria Sergio-preĝejo

La preĝejon konsekris la patriarko Adriano en la 1692a, kiam oni celebris la 300-an datrevenon de la forpaso de la sankta Sergio. Luksa dekora ornamo de la preĝejo, kiun oni ordinare nomas Refektoria,- bunteco de la fasado, abundo de cizelaĵoj kaj skulptaĵoj - harmonias kun la unikeco de la arkitektura plano. Malgraŭ la konsiderinda areo de la Refektoria preĝejo ĝia volbo ne havis kolonojn.La pentraĵaro de la preĝejo estis multfoje renovigata kaj refarata, lastfoje en la 1911a jaro.

Kiel rakontas la vivo de la sankta Sergio, la Sanktega Dipatrino indigis lin kaj lian ĉelserviston, sanktan Miĥeon, per Sia alveno. Akompanata de du apostoloj, Petro kaj Johano, Ŝi promesis al la sanktulo florigi la monaĥejon post lia morto. Je honoro de tiu ĉi apero en la Triunuoklostro en la 1734a estis konstruita preĝejo, kiun la popolo nomas Miĥea, ĉar sub ĝi nerivelite ripozas lia relikvo. La konstruadon de tiu ĉi preĝejo financis rusa carino Anna Ioannovna.

La Miĥea preĝejo

La fontkapelo estis konstruita fine de la XVIIa jc super fonto, eliĝinta el sub la tero dum riparo de perono de la Endormiĝo-kirko en 1644. La akvo en la fonto havas sanigan efikon. La unua saniĝis blinda monaĥo Pafnutij, kiu ekis vidi dank'al la miraklofara akvo.

Ĝis nun miloj da pilgrimantoj strebas veni al tiu ĉi fonto kaj akiras tie ĉi faciliĝon de siaj suferoj kaj malsanoj.

Dum varmaj jarsezonoj la akvo el la fonto estas pumpata al krucforma elfluilo, super kiu en 1872 dank'al privataj monkontribuoj estis konstruita bunta baldakeno.

La kuracĉambraro kun kirko je honoro de la sanktaj Zosima (Sossimas) kaj Savatij (Sabbatius) de Solovki estas konstruita en la jaroj 1635-1638, kiam kelarestro de la monaĥejo estis Aleksandro Bulatnikov, veninta en la Lavron el la monaĥejo de Solovki. La ĉambraro estis destinita por malsanaj kaj maljunaj monaĥoj.

Maldekstre: fontokapelo, dekstre: baldakeno super la akvokruco antaŭ la Triunuokirko

En 1730 dum fervora preĝo de la monaĥeja ĉantisto (kiu havis sekajn brakojn) antaŭ Smolenska ikono de la Dipatrino, kiu situis sur fasado de kuirejo kaj prezentis el si cizelaĵon sur ŝtona plato, okazis miraklo - liaj brakoj saniĝis. Honore de tiu ĉi mirakla saniĝo en 1746-1748 sur la loko de la kuirejo, konstruita en la XV-a jc de fama rusa konstrumajstro V.D.Jermolin, laŭ ukazo de la imperiestrino Jelizaveta Petrovna oni masonis la Smolenskan preĝejon. La miraklofaran ikonon oni metis en la lignan orumitan ikonostazon de la preĝejo.

La propra ikonostazo de la Smolenska preĝejo pereis dum la 1920-1930aj jaroj. Anstataŭ ĝi en 1956 oni instalis parencan laŭ la produktotempo kaj laŭ la stilo ikonostazon el malkonstruita en 1932 moskva preĝejo je honoro de la sankta Paraskeva. La projekton de la ikonostazo faris arkitekto D.V.Uĥtomski, la sama, kiu kunprojektis ankaŭ la Lavran kampanilon.

Maldekstre: kuracejo kaj Zosima-Savatij-preĝejo, dekstre: Smolenska preĝejo

Interne la Smolenska preĝejo ne havas kolonojn, kaj ĝia tuta ena spaco estas malferma ĝis la kupolo. Dekomence la muroj de la preĝejo estis helblue kolorigitaj, nun ilin kovras pentraĵaro el la XIX-a jc. Nuntempe sur la ekstera muro de la preĝejo pendas kopio de la miraklofara ikono.

La metropolita domo estas konstruita en la dua duono de la XVIII-a jc sur loko, kie antaŭe estis abata loĝejo. Nune en la metropolita domo restadas la Moskva patriarko dum siaj vizitoj en la Lavron.

La kampanilon oni konstruadis dum la periodo 1740-1770 laŭ projekto de la arkitektoj I.Ja.Ŝumaĥer kaj D.V.Uĥtomski. La kampanilo estas unu el la plej altaj en Rusio. Ĝi anstataŭigis antaŭan, XVII-jarcentan, kampanilon. Ĝia alteco (5 etaĝoj, kupolo kaj kruco) estas 88,04 m. La sonorilaro laŭ sia tono kaj sonkaraktero estis konsiderata nesuperebla. Antaŭ la revolucio la plej granda sonorilo pezis 65 tunoj, en 2004 estis muldita kaj pendigita en la kampanilo la plej peza en Rusio sonorilo (Car-sonorilo), 74 tunoj.

La kampanilo

La cara palaco estis masonita en la fino de la XVII-a jc. Kune kun la Refektoria preĝejo ĝi formas ensemblon de rusa frua baroko. La palaco estis destinita por pilgrimantoj el la cara familio.

La pia imperiestrino Jelizaveta Petrovna, kiu ofte vizitadis la Triunuoklostron, establis en ĝi en 1742 seminarion kaj en 1744 per speciala ukazo donacis al ĝi la titolon "Lavro".

En 1814, post kiam el Moskvo en la Lavron transiĝis la Spirita Akademio, apud la cara palaco komencas aperi konstruaĵoj, utiligotaj de la spiritaj lernejoj. Nuntempe ankaŭ la palaco mem apartenas al la Akademio.

La teologia Akademio kun la Kovro-preĝejo en la eksa cara palaco

En ĝi situas muzeo de la eklezia arkeologio kaj preĝejo je honoro de Kovro de la Dipatrino. La pentraĵaro de la preĝejo estas farita en 1987-1988 de la majstroj el la Akademia ikonografa lernejo. En la subaj ĉambroj de la palaco, kie antaŭe estis mastrumaj kaj servistaj ejoj, nun troviĝas komunloĝejo por la studentoj de la seminario.

La Sankt-Triunua Sergio-Lavro estas unika postlasaĵo de la rusa fortikaĵ-arkitekturo de XVI-XVIIaj jc. Ĝiaj muroj havas tri bataletaĝojn, la turoj - ĝis 6. La unuan etaĝon konstruigis caro Johano la Terura, la duan kaj trian etaĝojn - Petro I.

La super-pordega preĝejo je honoro de la sankta Johano la Baptisto estis konstruita en 1693-1699. Nuntempe la pilgrimantoj, vizitantaj la Lavron, havas regulan eblecon pasi en tiu ĉi preĝejo la pekkonfesan sakramenton.

Etikedoj: