Parolo en la tago de la sankta Sergio

-A +A
Fako: 

La regno de la ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo; ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo, tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj (Mt. 13, 31–32).

Tiuj ĉi vortoj de la Sinjoro plenumiĝis, ho fratoj, en la vivo de la dioplaĉa kaj pia Sergio, en kies gloran monaĥejon kunvenigis nin la tago de lia kvincentjara datreveno[1]. Tiu ĉi sankta monaĥejo fariĝis multobranĉa arbo, sub kies ombron venas la loĝantoj de la rusa tero el ĉiuj ĝiaj finoj. Ili venas ne por nutri kaj ripozigi la korpon, sed por satigi la spiriton – per la memoro pri la faroj de la sanktulo, per la pento pri la pekoj kaj per paciĝo kun Dio kaj kun la ĉi-mondaj suferoj. Ĉu vi vidis, ho rusa tero, tiajn nenombreblajn homamasojn dum la laikaj festoj, en spektaklejoj aŭ bazaroj? Ne! Vere, la sinapa semeto de la Dia regno, semita de unu pia asketo en tiu ĉi loko, evidentiĝis pli granda ol la plantoj de la tero, – pli granda kaj nerompeble firma, kontraste al la pasemaj logoj de la mondo. Kaj se ni al la hodiaŭa pilgrimaro pense aldonos ĉiujn, kiuj venadis ĉi tien dum la lasta kaj antaŭlasta jaro kaj eĉ dum la tutaj 500 jaroj, se ni aldonos al ili la nomojn de tiuj ortodoksuloj, kiuj ne estis ĉi tie, sed en aliaj preĝejoj kaj domoj alvokadis kaj alvokadas la nomon de la sanktulo kaj honoras liajn sanktajn ikonojn – nia penso ektremos pro multegeco de tiuj centmiloj kaj milcent miloj da viroj kaj virinoj, maljunuloj kaj infanoj, kleruloj kaj simpluloj, nobeloj kaj kamparanoj, justuloj kaj pekuloj, kiujn unuigis unu nomo, kiujn faris fratoj unu patro.

Jen justulo, malfortiĝanta en asketado kaj suferoj pro la Dia nomo, ekrigardas la ikonon de la sanktulo kaj trovas en li kvazaŭ firman ankron. Jen pekulo, fierulo aŭ ŝtonkora maliculo, aŭdinte parolon pri la mirakloj kaj instruoj de la sanktulo, eksentas pentemon kaj turniĝas al Kristo. Jen malfeliĉa patrino aŭ seninfaniĝinta vidvino, rememorante pri la amo de la sankta Sergio al ĉiuj premataj kaj malfeliĉaj, repaciĝas kun la vivo. Jen mortanto trovas konsolon dum la antaŭmorta timego, aŭdante la eklezian kantadon honore al la sanktulo. Kaj jen ankaŭ pekaj, trafintaj en la inferajn turmentojn, sed ne definitive malboniĝintaj animoj per la propetado de la sanktulo ricevas malŝarĝon kaj, finfine, pardonon de Dio.

Tiom diversaj kaj multnombraj estas la gracaj talentoj de la sankta Sergio, ke ili egale trafas homojn, dividitajn de jarcentoj kaj verstmiloj, kunigante ilin ĉiujn en unuecan nenombreblan festenantaron. – Ho, granda kunveno! ho, sakrala frataro! Vere vi estas pli bona ol ĉia karna frateco kaj pli forta ol ĉia sanga parenceco, ĉar kvankam ni ĉiuj, kun amo preĝantaj al la sanktulo, ne konas unu la alian, iam ni ekkonos nin reciproke, kaj tiam ni vidos kaj inde taksos la forton de tiu ĉi amo, kiu kunigadis la ekstremojn de la tero, kunfandadis la jarcentojn kaj inspiradis diversajn mensojn kaj korojn per la sama spirito – spirito de humila pento kaj pura amo.

Do, gefratoj, ni, multmile kunvenintaj ĉi tien, konsistigas nur etan parton de tiuj el la vivantoj kaj la mortintoj, kiuj prikantas la gloron de la pia Sergio. Ververe en li manifestiĝis la Dia gloro, la gloro de la Dia Eklezio, al kiu li servis. Ververe nur en ĝi povas esti kreata tiu ĉi vasta frateco kaj firma unuiĝo de la animoj, kiun tute ne konas la ĉi-monda vivo. Vidu: la grandaj herooj de la mondo – saĝuloj, poetoj, retoroj kaj fortegaj militestroj ĉion oferas, al ĉio decidiĝas por krei firman unuecon de la popoloj, eternigi iun doktrinon, efektivigi certan socian ordon. Kaj kio? La ĉionmuela tempo baldaŭ ridos pri iliaj intencoj: iliaj regnoj ruiniĝos, iliaj pensoj estos forgesitaj, eĉ la memoro pri ili loĝos nur en libroj. Kaj ju pli gravaj kaj ravaj estis iliaj faroj, ju pli altajn monumentojn de sia potenco ili konstruis, des pli terura ruiniĝo atendas ilin, des pli senhoma dezerto estos heredanto de la eksa gloro.

Ne tian sorton havas la heroo de la vera Eklezio, kiun ni celebras hodiaŭ. Ĉi tie, male, senhomejo disfloras je loĝata urbo, kaŝejo de ermito fariĝas kara domo por milionoj, rigora fastulo kaj sendorma asketo – konsolanto de familioj kaj popoloj, korpo, kiun la sanktulo mortigadis dum sia vivo, – malputra honorataĵo por reĝoj kaj episkopoj.

Certe, granda estas la spirito de la sankta Sergio, sed eĉ spirito de la plej bona el la mortemuloj sola ne povus fari tian miraklan ŝanĝon, se ĝi ne energius en trea unueco kun la Spirito de Dio, Kiu sur la tero loĝas nur en la Eklezio de Kristo, kaj Kiu ĉion povas, kiel eterna kaj sanktega. La sanktulo foriris el la mondo, sed li ne volis foriri de Dio kaj de la Eklezio: en ĝi li serĉis Dion, en la regularoj de la monaĥa vivo li serĉis leĝojn de la spirita kresko en Kristo kaj komunikiĝo kun la Sankta Spirito, kaj Dio estis kun li: Li logis al li en la dezerton tiun ĉi multon da spiritaj idoj, por ke plenumiĝu la diro de la Sankta Skribo: super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj. Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj ili kolektiĝas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako. Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastiĝos via koro; ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro, la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi... Mi faros vin fierindaĵo de la mondo, ĝojo de ĉiuj generacioj[2].

Ĉiuj generacioj spirite ĝojas antaŭ vi, ho patro Sergio! Via gloro, kiu kreskis el la humilo, instruas nin, kio devas esti la celo de la vivo. Ĉi tie, antaŭ via sankta ĉerko, la idoj de la Eklezio ekkomprenas ĝian forton, ĝian superecon rilate al ajna tera celo, ĝian firmecon, ĝian potencon, ĝian eternan vivon: nur ĝi malfermas la vojon al Dio kaj al la eterneco, nur en ĝi eblas akiri tiun spiritan forton, kiu kreas la homan fratecon.

“Ho, idoj lumoformaj de la Eklezio”[3]! Ne estas nova la vero, kiun malkovras por ni la hodiaŭa festo, sed tiu ĉi festo malkovras ĝin por ni kun nerefutebla klareco. Rememoradu pri ĝi, rememoradu pri la gloro de la pia Sergio kaj per tio venkadu la tentojn de la ĉiutageca vanto! Vi, junulo, nun elektanta sian vivovojon, lernu, ke ne la eksteraj sukcesoj, sed humila konstruado de la interna homo malfermos por vi la pordon al la bonodona agado. Vi, rajtigita socia aganto, sciu, ke ne flato al la homoj kaj ne zorgoj pri gloro firmigos viajn farojn, sed sendevia plenumado de la Dia volo. Vi, saĝulo, kiu esploras la sciencon pri la virto kaj serĉanta la vojojn al perfekteco, lernu per la gloro de la sankta Sergio, ke nur en la Eklezio nia spirito proksimiĝas al la anĝela sankteco, nur la Eklezio kunigas la homojn al vera frataro. Kaj vi, ĉiu kristano, ne avidu la vivan feliĉon, ne rezignu pri plenumado de la Dia volo pro la timo antaŭ la mondo, vi vidas ja, ke Dio ne lasas tiujn, kiuj Lin serĉas. Ne tuj donas Li konsolon kaj kronon al la penantoj, sed Li abunde rekompencas pro la trasuferitaj malfeliĉaĵoj. Diru kune kun la malnovinterliga justulo: de Vi estas la venko kaj de Vi estas la saĝo, kaj mi estas Via sklavo[4].

Per tiaj vivlecionoj riĉigis nin la gloro de la pia Sergio, aĝanta kelkajn jarcentojn kaj ĉirkaŭprenanta la finojn de la mondo. Ni rememoru ankaŭ, ho gefratoj, ke ni fariĝis partoprenantoj de tiu ĉi leciono ne pro niaj meritoj, sed pro la korfavoro de Dio: tiu ĉi lumo de vivo, kiu tiel hele brilas antaŭ niaj okuloj, estas graca donaco de Dio. Taksu ni nune la korfavoron de la Sinjoro al ni, kiu manifestiĝas en tio, ke laŭ la preĝoj de Lia servanto nia popolo ne forfalis de la vera Eklezio, kaj kore konsideru ni la vortojn de la profeto: Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la ĉielo kaj la ĉielo de la ĉieloj, la tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; tamen nur pri viaj patroj plaĉis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el ĉiuj popoloj, kiel vi vidas nun. La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluiĝu kaj per Lia nomo ĵuru. Li estas via gloro, kaj Li estas via Dio, kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn, kiujn vidis viaj okuloj[5]. Amen.




[1] Laŭ tradicio oni festas datrevenojn de morto de la sanktuloj, ĉar por ili la morto estas naskiĝo al la eterna vivo. Temas do pri la 500-a datreveno post la morto de la pia Sergio, kiun oni celebris en 1892-a jaro. Poste tamen historiistoj eltrovis, ke la reala jaro, kiam la sankta Sergio forpasis, estas 1391.

[2] Jes. 60: 2–6, 15.

[3] Citaĵo el unu el la diservaj tekstoj. Nome: el la liga himneto de la 5-a kanona kanto je la Pentekosto.

[4] 2 Ezr. 4, 59.

[5] Rea. 10: 14–15, 20–21.

 

Etikedoj: