Pri la Ortodoksismo

-A +A

Ortodoksismo estas la origina, apostola kristanismo, fondita de la Dihomo Jesuo Kristo kaj ĉiam vivigata kaj perfektigata de la Sankta Spirito.

 

Ekstere la Ortodoksa eklezio konsistas el kelkaj sendependaj landaj eklezioj. Jen estas listo, kien ni enkalkulis ankaŭ la t.n. aŭtonomajn ekleziojn (aŭtonomeco signifas nur partan sendependecon):

  1. Konstantinopola- sidejo en Istanbulo, Turkio
  2. Aleksandria - sidejo en Aleksandrio, Egiptujo
  3. Antiokia- sidejo en Damasko, Sirio
  4. Jerusalema- sidejo en Jerusalemo, Israelo
  5. Rusia - sidejo en Moskvo, Rusio
  6. Kartvela - sidejo en Tbilisi, Kartvelio
  7. Serba- sidejo en Beogrado, Serbio
  8. Rumana- sidejo en Bukareŝto, Rumanio
  9. Bulgara - sidejo en Sofio, Bulgario
  10. Kipra- sidejo en Nikozio, Kipro
  11. Greka- sidejo en Ateno, Grekio
  12. Pola- sidejo en Varsovio, Pollando
  13. Albana- sidejo en Tirano, Albanio
  14. Ĉeĥa-Slovaka- sidejo en Prago, Ĉeĥio
  15. Amerika- sidejo en Novjorko, Usono
  16. Sinaja (aŭtonoma) - sidejo de Kairo, Egipto
  17. Finna (aŭtonoma) - sidejo en Kuopio, Finnlando
  18. Japana (aŭtonoma) - sidejo en Tokio, Japanio
  19. Ukrainia (aŭtonoma) - sidejo en Kievo, Ukrainio

La landaj eklezioj konscias sin partoj de la Ununura Eklezio de Kristo. La modelo de la ortodoksa eklezia unueco baziĝas sur la unueco de dogmaro kaj kanonaro. Krome, la komuniko en la sakramentoj estas gravega indiko de la ortodoksa unueco, sed tio estas indiko kaj sekvo de samideaneco de la eklezioj. La ĉefa trajto de la Ortodoksismo estas zorga gardado de la Tradicio. La Eklezio estas destinita, helpate de la Sankta Spirito, gardi sendifekta kaj transdoni la trezoron de la origina apostola kredo, kaj disdoni en la nomo de Kristo la sanktigan gracon, kuracantan pekojn kaj malfortaĵojn de ĉiuj fideluloj.

Superan aŭtoritaton en la Ortodoksa Eklezio havas la Ekumena koncilio, da kiuj ni agnoskas sep. La unuaj du akceptis gravan Kredkonfeson, kiu esprimas la bazon de la ortodoksa kredo. En nia retejo ni prezentados diversajn flankojn de la ortodoksa doktrino kaj vivo.