Pentekosto

-A +A
Fako: 

Per la graco de la Sankta Spirito ni ekhavis la eblon celebri la sanktan Pentekoston – la tagon, kiam la Sankta Spirito malsuprenvenis sur la apostolojn. Pri tiu evento Jesuo Kristo diris: Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi foriros, ĉar se mi ne foriros, la Konsolanto ne venos al vi, sed se mi foriros, mi sendos Lin al vi. Kiam venos Li, la Spirito de la vero, Li gvidos vin en ĉian veron[1]. Tiu ĉi promeso kaj Lia bonvolo estas tiom granda, ke ni ne povas eĉ kompreni ĝin, ja la Sinjoro promesis sendi ne anĝelon, nek homon, sed la Samesencan Spiriton Mem.

Do, la Solenaskita Filo de Dio, plenuminte la komision de la Patro, supreniras al la ĉielo, kaj la Sankta Spirito malsupreniras: tio estas ne alia Dio (tio ne estu!), – sed alia Konsolanto. Ho, neeldirebla homamo! Dio Mem iĝis nia Konsolanto. Tiel Li efektive konsolas nin, ŝarĝitajn per malfeliĉoj, ne allasante, ke ni malfortiĝu en la spirito, kiel diras la apostolo: ekstere estis bataloj, interne timoj, tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin[2]. Li konsolas koron, teruriĝintan per la timo antaŭ la demonoj, kondukante ĝin tra aŭdaca espero al neŝancelebla kuraĝo, kiel diras la sankta Davido: ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos[3]. Li konsolas kaj animigas ribelan menson, atestante al ĝi, ke ĝi havos festenon kun Dio kaj kvieton, kiel diras ankaŭ apostolo: Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaŭ Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repaciĝu al Dio[4].

Ĉu vi vidas la neeldireblan degnon? Ĉu vi vidas la nekompareblan donacon? Supre, en la ĉielo, la Solenaskita Filo propetas por ni antaŭ la Patro, kiel estas skribite: kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni[5]. Malsupre, sur la tero, la Sankta Spirito konsolas nin multmaniere.

Kion do ni redonu al la Eternulo por ĉiuj Liaj bonfaroj al ni[6]? Ĉu ne tion, pri kio diras la psalmo: Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?[7] Kaj ankoraŭ: Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron[8]. Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta[9]. La Eternulo estas kun mi, mi ne timas, kion faros al mi homo?[10]

Havante tian Konsolanton, la Sanktan Spiriton, Nevenkeblan Forton, Grandan Defendanton – Dion kaj Kunbatalanton, ni ne timu la malamikojn, la kontraŭajn fortojn, sed kuraĝe kaj firme ni rapidu al asketadoj, ni pasigu askete tagojn post tagoj, ne sekvante la tentojn de la serpento kaj ne laciĝante pro ĝiaj senĉesaj atakoj. La peka deziro ne estas plezuro kaj ĝuo, sed danĝerega malsano, ĝi ne estas dolĉaĵo, sed freneza kaj animmortiga manio. Tion scias tiuj, kiuj malsovaĝigis la furiozon de la karno, kiuj lavis ĝiajn malpuraĵojn kaj algluiĝis plene kaj sole al Dio. Tia vivmaniero estas la plej agrabla kaj la plej feliĉa, ĉar tiaokaze homo, kvankam li estas karne en la mondo, spirite loĝas en alia nevidebla mondo, kvietigata en sia spirito per la spirado de la Spirito Sankta.

Kial do ni allasas, ke la plezuramo, venkinte nin, tiel perversigu kaj ŝanĝu nin, ke ni, rampante sur la tero kaj algluiĝinte al la karno, tute forfalas de nia Korfavorega Dio? Ni fuĝu, ho fratoj, de ĉiu pasio, ni fuĝu de la monavido, kiu estas la radiko de ĉiuj malbonoj, ni fuĝu de ĉiu alia pasio, kiu atakas nian animon, – koleron, envion, malamon, memamon, mensobstinon, por ke la morto ne trafu nin kiam ni ne estos pretaj kaj ne forigu nin de Dio. Juĝo kaj la eterna puno atendas tiujn, kiuj ne faris ion plaĉan al Dio. Tian juĝon povas elteni nenia karno, ja eĉ pensi pri tio jam estas turmento.

Ni do kondutu bone, por ke ni povu eviti la koleron de Dio, kiu venas sur la infanojn de malobeo[11], kaj por ke la Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj[12].

Ni do komencu senĉese iradi antaŭ Dio, ni purigu nin kaj novigu niajn animojn. Kuraĝu: Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere[13]. Ni pentu ĉiutage, kaj Dio pardonos niajn krimojn, konsolos nin kaj donos al ni la eternan vivon, kiun ni estu indigitaj ricevi de Kristo Mem, nia Dio kaj Sinjoro, al Kiu decas ĉiaj gloro kaj adoro kun la Patro kaj la Sankta Spirito nun, kaj ĉiam, kaj eterne. Amen.




[1] Jh. 16, 7, 13.

[2] 2 Kor. 7, 5.

[3] Ps. 86, 17.

[4] 2 Kor. 5, 20.

[5] Rom. 8, 34.

[6] Ps. 116, 12.

[7] Ps. 35, 10.

[8] Ps. 121, 2.

[9] Ps. 94, 17.

[10] Ps. 118, 6.

[11] Ef. 5, 6.

[12] Ps. 104, 31.

[13] Ps. 145, 18.

 

Tradukinto: 

Komentoj

Patro, dankon al vi pro la traduko.