Marŝo al Frambejo

-A +A
bildo de Taŭriono

En la pasinta dimanĉo, 12 aŭgusto, grupo de niaj studentoj pilgrimis al "Frambejo" (Malinniki), kie estas la plej populara en la Moskva regiono sankta fonto, ligita kun la nomo de la sankta Sergio el Radoneĵo. La propra nomo de la fonto estas "Brua fonto". Fakte, temas pri tri fontoj en supro de monto, kiuj formas bruan akvofalon. Laŭ legendo, tiu fonto ekaperis dank'al preĝo de la sankta Sergio, la popolo konsideras la fonton kuraca, pro tio ĉi tie ĉiam multas homoj: ili jen banas sin en speciale instalitaj (individualaj kaj kolektivaj) banejoj, jen simple lavetas vizaĝojn, jen trinkas la akvon, jen prenas ĝin kun si. Apud la fontoj estas konstruita preĝejo de la sankta Sergio. La nomo "Frambejo" devenas de la apuda vilaĝo.

La fontejo troviĝas je 15 km for de Sergijev Posad. Ni veturis per publika buso al loko, de kiu restis kvinkilometra marŝo. Kun ĝojo ni paŝis al la Frambejo, lavis nin en la fontoj, celebris mallongan diservon honore de la sankta Sergio kaj... estis surprizitaj de pluvo. La afero estas en tio, ke la vojoj tie tute ne estas asfaltitaj, sed en niaj planoj ankoraŭ estis ŝaŝlikoj! Do, irante sur koto, ni serĉis taŭgan lokon por kampadeti. La pluvo ankoraŭ iom malsekigis nin, sed poste ĝi vidis, ke tio vanas: ni ne cedos al la vetero, kaj ni bone pasigis la tempon.

 

Komentoj

Kie mi povas klaki ke mi sxatas tion? )

bildo de Taŭriono

Do, dume mi faris la plej simplan: aldonis la Fecebookan butonon "Mi ŝatas". Tio devas sufiĉi. Se estos necese poste mi provos aldoni nian propran retejan butonon.

Tre bone, karaj fratoj. Dio benu !