Submitted by Taŭriono on Mer, 02/24/2016 - 03:41
Antaŭ nelonge estas publikigita frukto de plurjara laboro de Kristana ortodoksa rondo esperantista: la Dia liturgio de sankta Johano la Orbuŝa. Ĝi jam estas aĉetebla en la interreto. Por ruslandanoj eblas uzi jenajn retvendejojn:
Ozono: http://www.ozon.ru/context/detail/id/33717996/
Submitted by Taŭriono on Dim, 04/07/2013 - 00:17
Hodiaŭ estas la festo de Anunciacio en kelkaj Ortodoksaj eklezioj. Jes, nur en kelkaj, ĉar la kalendara afero estas iom komplikita en la Ortodoksujo. Multaj ortodoksaj eklezioj sekvas iom modifitan gregorian kalendaron, dum la rusa kaj kelkaj aliaj ortodoksaj Eklezioj plu sekvas malnovan julian kalendaron, kies diferenco disde la gregoria nun estas 13 tagoj. Tial la ortodoksuloj en Grekujo festis la Anunciacion 13 tagojn antaŭe, dum ni en Rusio festas ĝin hodiaŭ, la 7-an de Aprilo laŭ la gregoria kalendaro.
Submitted by Taŭriono on Mar, 08/14/2012 - 15:27
En la pasinta dimanĉo, 12 aŭgusto, grupo de niaj studentoj pilgrimis al "Frambejo" (Malinniki), kie estas la plej populara en la Moskva regiono sankta fonto, ligita kun la nomo de la sankta Sergio el Radoneĵo. La propra nomo de la fonto estas "Brua fonto". Fakte, temas pri tri fontoj en supro de monto, kiuj formas bruan akvofalon.