Pentekosto

Per la graco de la Sankta Spirito ni ekhavis la eblon celebri la sanktan Pentekoston – la tagon, kiam la Sankta Spirito malsuprenvenis sur la apostolojn. Pri tiu evento Jesuo Kristo diris: Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi foriros, ĉar se mi ne foriros, la Konsolanto ne venos al vi, sed se mi foriros, mi sendos Lin al vi. Kiam venos Li, la Spirito de la vero, Li gvidos vin en ĉian veron[1]. Tiu ĉi promeso kaj Lia bonvolo estas tiom granda, ke ni ne povas eĉ kompreni ĝin, ja la Sinjoro promesis sendi ne anĝelon, nek homon, sed la Samesencan Spiriton Mem.

Fako: 

Poemoj

Kelkaj poemoj de Johano (Ŝaĥovskoj), ĉefepiskopo de San-Francisko, antaŭ multaj jaroj tradukitaj de Elio Smykov.

Fako: 

En Peĉeroj

Vagonaro Moskvo–Tallin alvenis stacidomon de la urbo Peĉeroj Pskovaj ĉirkaŭ la 5-a matene. Skuiĝante en malnova aŭtobuso sur la vojo al la monaĥejo mi observis ĉi tiun surprize puran okcident-rusan urbeton, ornamitan de malgrandaj belaspektaj dometoj kun turetoj kaj zorge kulturitaj ĝardenetoj. Peĉeroj nur 5 kilometrojn distancas ĝis la limo de Estonio. Post la revolucio kaj ĝis la 1940-a jaro la urbeto apartenis al Estonio, pro tio la monaĥejo restis ne detruita kaj la vivmaniero ĉi tie ne tre ŝanĝiĝis. Kune kun la aliaj pasaĝeroj de la moskva vagonaro mi aliris al la imponaj muregoj de la fortikaĵo. La monaĥejo estis ankoraŭ ŝlosita kaj oni devis atendi ĝis kiam la pordogardisto je la difinita horo malfermos la malnovan ferkovritan pordegon...

Ĉapitro el libro: 

Dio

Kiu Vi estas, Dio? En preĝejo mi vidis bildon de grizhara maljunulo sur la nuboj. Ĉu vere Vi estas tia? Sed mi diru honeste: maljuneco tute ne konvenas al Vi. Pli bonas ĉiam esti juna, ĉu ne? Ne, malverŝajnas, ke Vi similas maljunulon! Se Vi vere kreis ĉi tiun admirindan mondon, Vi ne povas esti kaduka maljunulo! Aŭ Vi tiom laciĝis? Aŭ eble Vi tute ne similas homon? Je, onidire, ankaŭ lin Vi kreis? Laŭ Via propra bildo kaj similo, ĉu? Sed ĉu Vi havas okulojn, orelojn, brakojn? Jes ja, estas malfacile paroli pri Vi…

Ĉapitro el libro: 

La lernejo de la fido

La libro de pastro Paŭlo Velikanov "La lernejo de la fido" konsistas el mallongaj tekstoj, en kiuj li popularforme tuŝas ne nur la bazaj konceptojn de la kristana kredo, sed gravajn problemojn de nia ĉiutaga vivo: kio estas feliĉo? Kiel oni povas konscii propran destinon kaj alvokiĝon? Kio estas kaj de kio dependas la sukceso? De kie venas la malbono? Kiun rolon ludas vorto en la vivo de homo? Kiel oni ĝuste traktu sian korpon? Tiujn ĉi kaj multajn aliajn demandojn la aŭtoro de ĉi-libro strebas prilumi, aktualigi kaj respondi.

Fako: 

Ni verku preĝinte (antaŭparolo)

La Releviĝo-kirkego de la urbo Tutajev, kiu altas super la dekstra bordo de Volgo kvazaŭ grandega kvinmastulo, naviginta tra jarcentoj, kaŝas en siaj antikvaj ejoj legendojn kaj sanktaĵojn. Ĉi tie estas konservata la altaro el la unua ligna preĝejo je honoro de Boriso kaj Glebo, konstruita en 1238-a jaro de jaroslavlanoj, kiuj fuĝis el sia urbo, sin savante de la tataroj. La unuaj rusaj sanktuligitoj – la princoj Boriso kaj Glebo – iĝis do patronoj de Borisogleba vilaĝo – dekstraborda antaŭurbo de Romanov-Borisoglebsk, kiel oni antaŭe nomis la modernan Tutajev.

Ĉapitro el libro: 

La lasta el Mologa

En la 2013-a jaro aperis biografio de konata starco Paŭlo (Gruzdev), kiu pastradis en la regiono de Jaroslavl, apud la urbo Tutajev. Kiel Jaroslavl, antikva rusa urbo, fondita en la 11-a jarcento, tiel ankaŭ Tutajev, ĝia pli juna frato, fondita en la 13-a jarcento, apartenas al la Ora Ringo de Rusio. Juvelo de Tutajev estas granda Releviĝo-kirkego, ĉe kiu dum siaj lastaj jaroj loĝis la patro Paŭlo. Kun tiu kirkego li ofte asociiĝas en la popola memoro. Li tamen devenis el Mologa, malnova rusa urbo, ankaŭ aparteninta al la regiono de Jaroslavl, inundigita de la bolŝevikoj por konstrui akvoelektrejon. Ĉi tie en nia retejo ni po iomete publikigos tradukon de tiu libro.

Fako: 

La komenco

Mi baptiĝis tuj post kiam mi finis instituton, en la jaro 1982. Tiam mi estis 24-jara. Same kiel multaj miaj amikoj, mi venis al la Kredo en la instituto. En VGIK estis nemalmulte da bonegaj instruistoj. Pridiskutante tiujn eternajn demandojn, eventojn de la pasintaj centjaroj kaj la problemojn de niaj 70-aj kaj 80-aj jaroj – en aŭditorioj, en amasloĝejoj, en amataj de studentoj malmultekostaj kafejoj kaj dum longaj noktaj vojaĝoj laŭ malnovaj Moskvaj stratetoj, ni akiris firman konvinkon, ke la ŝtato trompas nin, ne nur trudante krudajn kaj absurdajn pritraktojn de historio kaj politiko. Ni tre bone komprenis, ke laŭ potenca ordono de iu persono oni faris ĉion, por ke ni ne povu memstare klarigi por ni la nocion de Dio kaj la Eklezio.

Ĉapitro el libro: 

Antaŭparolo

Foje dum varma septembra vespero ni, tiam ankoraŭ junaj novicoj de Pskova kavmonaĥejo, penetrinte laŭ trairejoj kaj galerioj sur antikvajn monaĥejajn murojn, komforte sidiĝis altnivele super ĝardeno kaj kampoj. Dum la parolado ni komencis rememori kiel ni trafis en la monaĥejon. Kaj ju pli longe ni aŭskultis unu la alian, des pli forte ni miris.

Tio estis la jaro 1984. Ni estis kvinopo. Kvar el ni kreskis en neekleziaj familioj, kaj la kvina, filo de pastro, havis preskaŭ la saman ideon pri homoj, kiuj iĝas monaĥoj, kiun havis ni – tute laikaj homoj. Nur antaŭ unu jaro ni ĉiuj estis konvinkitaj, ke en monaĥejon nuntempe foriras nur fanatikuloj aŭ tiuj, kiuj tute malsukcesis en la vivo. Kaj – ankaŭ viktimoj de nereciproka amo! Sed rigardante unu la alian, ni vidis ion tute diferencan... Por mi estis sennecese elpensi ion – ĉio, pri kio vi legos ĉi tie, okazis en la vivo. Multaj el homoj, pri kiuj mi rakontos, vivas ĝis nun.

Ĉapitro el libro: 

Nesanktaj sanktuloj

En 2011 en Rusio estis publikigita libro "Nesanktaj sanktuloj" de arĥimandrito Tiĥon (Ŝevkunov), en kiu li rakontas interesajn eventojn el reala vivo de homoj, kiuj apartenas al la Ortodoksa Eklezio. Tio estas eventoj el la reala vivo, kiuj estas prezentitaj en tre vivaj, sinceraj kaj atentokaptaj rakontoj. La libro fariĝis tre populara kaj vaste legata en Rusio. Nia samideano Sergey Yakunin, petinte permeson de la aŭtoro, tradukis tiun libron en Esperanton kaj nun ni komencas publikigi ĝin poparte en nia retejo.





Fako: 

Paĝoj

Subscribe to Kristana ortodoksa rondo esperantista RSS-fluo